Bonege estis, ke la Torditulo avertis la Princon, ke li ne parolu unue;
alie li certe estus tion farinta, cxar la Fragokolora Sorcxisto vere ne
sxajnis komunikema persono. Li ja levis la okulojn kiam Vanc' demetis
sian skatolon; sed li diris nenion, kaj fermante la okulojn li silente
dauxrigis la trikadon.
Vanc' kelkatempe staris sur unu piedo, poste sur la alia. Li kalkulis la
blankajn kolombojn starantajn sur la pinta tegmento, kaj rigardis
maljunan etulinon, kiu kolektis kreskajxojn en malgranda gxardeno apud
la domo; tamen li zorgeme sin detenis de la parolo. Fine lia pacienco
ricevis rekompencon: la Sorcxisto malfermis la okulojn kaj parolis.
"La tialo," li tre malrapide diris, "kial kolbaso ne povas marsxi estas:
cxar gxi ne havas krurojn. Tion vi povas kompreni, cxu ne?"
"Ho, certe!" gxentile respondis la Princo. Tre zorgema li estis, por ke
li ne kolerigu la Sorcxiston.
"Nu, do," respondis la Sorcxisto, "ne sxajnigu, ke vi ne povas."
Denove la Sorcxisto iom da tempo silente trikadis; poste li refoje
parolis.
"La tialo," li diris serioze, "kial cxevalo ne havas rostron estas: cxar
gxi ne estas elefanto. Cxu vi povas vidi la signifon de tio?"
"Jes, via--," "Regxa Mosxto," la Princo estis dironta, pro sia avida
deziro paroli gxentile; sed li gxustatempe sxangxis la parolon, kaj
afable diris: "Jes, via Sorcxista Mosxto."
Tio sxajne placxis al la Sorcxisto, cxar li trifoje klinis la kapon, kaj
la Princon invitis en la domon por mangxi. La mangxo jam estis
preparita; kaj cxetable sidis la etulino, kiun Vanc' antauxe vidis en la
gxardeno, kaj naux nigraj katoj havantaj verdajn okulojn, pintajn
cxapelojn, kaj, sub la mentonoj, belajn blankajn tuketojn. La Sorcxisto
almetis segxon por la Princo.
"Jen mia edzino," li diris, montrante la etan maljunulinon. "Sxi estas
profesia sorcxistino. Si mangxadas nenion krom akridoj kolektitaj dum la
luno estas plenkreska."
Tiam la Sorcxisto mallauxtigis la vocxon kun mistera mieno, sin klinis
al Vanc', kaj diris:
"Malmultekosta, tre malmultekosta. Cxiujare sxi apenaux kostas al mi
kvar pencojn por cxio, krom la altekalkanumitaj sxuoj. Tiuj estas
altprezaj, sed sxi devas ilin havi, cxar sxi estas profesia sorcxistino,
vi scias. Nu, pri tiuj cxi katoj, kiom da vivtempoj vi opinias, ke ili
kune posedas?"
"Oni diras," respondis la Princo, "ke cxiu kato havas naux
vivtempojn;[3] tial mi supozas, ke cxi tie devas esti vivtempoj
okdek-unu."
[Piednoto 3: Angla popoldiro, signifante, ke oni devos mortigi katon
naux fojojn, antaux ol gxi estos vere senviva! --Tradukinto.]
"Vi do estas malprava, cxar nur unu-du vivdauxroj ankoraux restas al
kelkaj el tiuj katoj. Mi konservas ilin, vi komprenas, por ke homoj,
perdinte la vivon, nur bezonu veni al mi, kaj mi vendas al ili unu el la
katvivoj."
"Cxu tio placxas al la katoj?" demandis Vanc'.
"Gxi estas indiferenta por ili," respondis la Sorcxisto. "Ili scias ke
cxiuj devos gxin permesi. Perdinte la lastan vivtempon, cxiu kato
farigxas vento. Vi estas ilin auxdinta dum martaj noktoj, miauxantajn
cxirkaux la kastelturoj."
"La luno," diris la sorcxistino, unuafoje parolante, "estanta kredeble,
se ne alie, aldonita al cxi tiu, kies salo pligrandiganta."
"Vi estas prava, karulino," diris la Sorcxisto, "kiel vi cxiam estas. La
knabo _estus_ pli komforta en la lito."
Dirinte tion, la Sorcxisto sin levis, kaj kondukis la Princon en puran
dormcxambreton, dezirante al li bonan nokton. La Princo, malferminte la
skatolon por doni aeron al la familio, kusxigxis kaj, la unuan nokton de
kiam li forlasis la palacon, gxuis la dormadon en lito.
Matene, post la mangxo kun la Sorcxisto, la sorcxistino kaj la katoj,
oni envokis la Princon en la gxardenon kaj donis al li fosilon.
"Iom fosu, dum ni babilas," diris la Sorcxisto sidigxante, "kaj provu
cxu vi povas trovi iom da grekaj radikoj. La edzino bezonas ilin por
sorcxa miksajxo, kiun sxi faras."
"Primoloj," diris la sorcxistino, "preskaux produktantaj pronomojn pri
prezoj, propagandantaj."
Vanc' mire atentis, sed la Sorcxisto, al kiu tia ridinda babilacxo
evidente ne estis eksterordinara, respondis kviete:
"Vi estas prava, lauxkutime, karulino. Li devos zorgi por ne trahaki
ilin per la fosilo."
La Princo prenis la ilon kaj komencis fosi, kvankam ne tre esperema.
Verdire li neniam antauxe bone sukcesis trovi grekajn radikojn; cetere
li sopiris demandi la Sorcxiston pri la sorcxago, kiu povus restarigi
lian familion. Tamen li vigle fosadis kaj diris nenion, gxis la
Sorcxisto lin alparolis.
"Pri via familio," fine diris la Sorcxisto, "mi supozas ke vi scias la
regulon pri simpla malpliigado, cxu ne?"
"Jes," dube respondis la Princo, "se tiu pagxo ne estis el mia
aritmetika libro elsxirita. Tamen, mi povus gxin lerni."
"Do gxin lernu," diris la Sorcxisto, "kaj, post kiam vi lernis, gxin
uzu."
"Sed, mi petas," humile respondis la Princo, "la familianoj jam estas
suficxe malpliigitaj. Mi ne volas ilin plie malpliigi."
[Ilustrajxo]
"Nu," malafable diris la Sorcxisto; tial ke, havante multe da aferoj en
la cerbo tiun tagon, li efektive forgesis, ke la korteganoj estas
etuloj, kaj opiniis, ke ili estas gigantoj; kaj sorcxistoj neniam volas
sin trovi malpravaj. "Nu, do _ne_ malpliigu ilin. Tio tute ne interesas
min."
"Ho, ne diru tion!" petegis la Princo, kun larmoj en la okuloj. "Bonvolu
ne agi kvazaux vi ne interesigxus! Ho, via Sorcxista Mosxto, tiel longan
marsxadon mi faris por vin trovi, kaj tiel malagrablajn personojn mi
renkontis, kaj tiaj terurajxoj survoje okazis, ke mi petegas, ke vi ne
rifuzu nun helpi min, kiam mi fine sukcesis vin trovi!"
"Nu, do," respondis la Sorcxisto, "estu gxentila, kaj faru kion mi
postulas. Flankedirante, cxu vi trovas iajn radikojn?"
"Ecx ne unu," malespere diris la Princo, sin apogante sur la fosilo.
"Tio estas malbona," diris la Sorcxisto. "Por unu greka radiko mi vendus
al vi la sorcxagon."
"Ho," ekkriis la Princo, "mia instruisto certe havas kelkajn. Plena de
tiaj antauxe estis lia kapo, kaj mi estas certa, ke li ankoraux havas
ilin, se ili ne tiel malgrandigxis, ke li ilin perdis."
La Princo rapidis malfermi la skatolon, kaj gxoje akiris de la
instruisto kelke da grekaj radikoj, kiuj estis belformaj kaj bonstataj,
kvankam malgrandaj. Cxi tiujn li donis al la Sorcxisto; kaj, kiam la
edzino ilin ricevis, la Princo avide atendis, esperante ke oni sciigos
al li la sorcxagon.
Sed la Sorcxisto sxajne ne volis paroli. Iom li fajfis; kaj poste,
eltirinte sxnureton el la posxo, komencis ludi per gxi sur siaj longaj
fragokoloraj fingroj.
"Mi sendis telegramon al la regxa kato," li anoncis. "Iru tra tiu blanka
kradpordo, kaj vi atingos la sxoseon. Gxi estas la suda limo de
Gajlando. Via vojo estas rekta. Je la sunsubiro vi cxeestos la kastelon.
La kato cxion scias."