CXAPITRO XVI

Preskaux la tutan nokton piediris la Princo sur la sxtoneca sxoseo. Kiam

grizigxis la cxielo, li dormis mallonge sub dornhava kreskajxbarilo, kaj

je la sunlevigxo li refoje estis sur la vojo. Dekstre, en bela verda

kampo, li gxojege ekvidis tri blankajn betulojn, kies brancxoj mallauxte

susuris pro la matena vento.

Vanc' transgrimpis la barilon kaj persiste marsxadis gvidata, kiel la

simio promesis, de sxajne senfina vico da puraj, blankaj sxtonoj.

Tagmeze li ektrovis verdan transirejon sxtupforman, sed tiel malrekta

gxi estis, ke la Princo opiniis, ke li povos pli facile transgrimpi la

brancxobarilon, ol la sxtupareton. Alproksimigxante li ekvidis strangan

vireton, kiu sxajne ion sercxis en la herbo sub la sxtupareto. Li

aspektis kiel bonkora maljunulo, sed liaj brakoj, kruroj, kapo kaj

korpo, ecx la trajtoj de lia vizagxo, estis tiel torditaj, ke nenia

parto estis rekta. Tamen li afable salutis la Princon, kaj invitis lin

sidigxi apud la rivereto kaj partopreni en liaj pano kaj fromagxo. Tion

la malsatega Princo tre vole faris.

"Eble vi jam auxdis," diris la nekonatulo, "pri la 'tordita viro, kiu

marsxis torditan mejlon, kaj trovis torditan moneron apud tordita

sxtupareto'?[2] Mi estas la viro. Mi ankoraux ne trovis la moneron, sed

mi esperas, ke mi baldaux trovos. Mi volas vin averti, ke vi ne parolu,

kiam vi atingos la Fragokoloran Sorcxiston, gxis li estos parolinta;

alie vi malsukcesigos la sorcxagon por la dauxro de dek jaroj."

[Piednoto 2: Angla infanrimo:

"There was a crooked man, who walked

a crooked mile,

And found a crooked sixpence against

a crooked stile." --Tradukinto.]

"Kiel bonega vi estas!" dankeme diris la Princo. "Kiel terure, se mi

malsukcesigus la sorcxagon, post mia longa vagado! Cxu mi povos ion fari

por vi? Mi helpos sercxi la moneron, se placxos al vi, aux mi petos de

la Sorcxisto, ke li vin maltordu."

"Ho, ne grave!" gaje respondis la Torditulo. "Pri la monero, mi mem

devos trovi tion; kaj pri mia kurbeco, ciklono gxin faris, kaj ciklono

gxin devos malfari. Tio ne gxenas min. Mi ne min sentas tiel

senkomforta, kiel mi sxajnas."

Denove dankante la bonkoran vireton pro la mangxo kaj la bona konsilo,

Vanc' gxoje ekiris tra la betularbaro, pensante ke lia penplena migrado

vere baldaux finigxos. La birdoj kantis, la rivereto apud li gaje

babiletis, kaj la vento alportis dolcxajn odorojn de mil floroj. Je la

sunsubiro la Princo forlasis la arbaron, kaj eniris malgrandan verdan

ebenajxon, kie la herbo sxajne estis veluro sub liaj piedoj, kaj

briletanta fontano plauxdis meze de amaso da floroj. Cxi tie Vanc'

ekvidis kuriozan palerugxan dometon, kiu similis vastan fragon; kaj

antaux la pordo sidis, ageme trikanta, strangaspekta individuo, tute

palerugxa, ecx je la haroj, kaj vestita per robo kaj pinthava cxapelo

samkoloraj.

Fine la Fragokolora Sorcxisto estis trovita.

Princo Vanc' · 第 20 / 26 题