CXAPITRO XV

"Bonan matenon!" gxentile diris la Komikulo. "Mi esperas, ke vi bone

dormis."

"Mi tute ne dormis," kolere respondis la Princo; "kaj vi kompreneble

sciis, ke mi ne povos."

"Tio estis la sxerco, vi scias," ridacxis la Komikulo, enposxigante la

trancxilon, kaj preparante konduki la junulon en la mangxocxambron.

Tamen la Princo sentis nenian deziron al alia festeno similanta la

hierauxan; tial li rifuzis cxiun inviton kaj ekforiris.

"Ne maltrafu la vojon," diris la Komikulo, kiu sxajnis tre malgaja, cxar

Vanc' ne volis resti por matenmangxi. "Transiru la rivereton, vi scias,

poste transgrimpu rugxan barilon, kaj jen vi estas, sur la rekta vojo.

Se mi iam alvenos al via regiono, mi vizitos vin. Mi havas korinklinon

al vi."

"Tion mi ne sentas al vi," murmuris Vanc' formarsxante.

Tre kolera li estis kontraux la Komikulo, tamen li sentis malagrablan

memoron pri iu tempo, ne longe pasinta, kiam li mem timigadis la tutan

korteganaron per siaj kruelaj sxercoj.

Malfacila estis la vojo, varmega la suno, kaj la Princo estis tiel

malsatega ke li gxoje formangxis du pomojn, kiuj elfalis el veturilo de

kamparano iranta al foiro. Tamen Vanc' sin kuragxigis, pensante ke liaj

malfacilajxoj baldaux finigxos. Nun li estis proksima al la hejmo de la

Fragokolora Sorcxisto; tial li antauxenmarsxis gxis la posttagmezo, nur

unufoje haltante, kiam li ektrovis kelkajn pirojn sur arbeto apud la

vojo. Malgrandaj, acidaj kaj sxtonecaj ili estis, sed la malsata Princo

tre avide kolektis aron da ili, kaj mangxis ilin sidante sub la

nesuficxa ombro de la pirarbo. Pri la korteganoj Vanc' iom

trankviligxis, memorante ke, dank' al la kamparanoj cxe la foiro, en la

skatolo estis longedauxra provizo da kuketoj kaj bombonoj.

"Malgraux cxio," diris la Princo en si mem, refoje marsxante, "malgraux

cxio, estas por ili multe pli facile ol por mi. Mi opinias, ke mi ne

multe plendus ecx estante malgranda, se mi povus tiel vere, kiel ili,

gxui la vivon."

En la dauxro de la posttagmezo la Princo atingis malluman arbaron, en

kiun lia vojo sxajnis lin konduki. Li ne eniris tre profunden, antaux ol

li ekauxdis sonon kvazaux de iu ploranta, kaj ankaux strangan klakbruon,

kvazaux cimbaloj estus kunbatitaj. Cxi tiuj sonoj pli kaj pli lauxtigxis

dum lia irado, kaj li fine trovis malgrandan simion sidantan sur malalta

junipero, malgajege plorantan, kaj kelkafoje la manojn malgxoje

kunfrapantan. La manoj de la simio, estante el metalo (kia estis gxia

tuta korpo), kunklakante kauxzis la cimbalsimilajn sonojn, kiujn auxdis

la Princo.

"Kio estas al vi?" demandis Vanc', cxar la simio dauxrigis la ploradon,

tute ne atentante lin.

Suprenrigardante la simio visxis la okulojn per malgranda punta

posxtuko, kiu jam estis suficxe malseka.

"Tiel mizera mi estas," gxi ekgxemis. "Cxu vi neniam auxdis la

onidiron: 'estas suficxe malvarme por ke la vosto de latuna simio

forglaciigxu'?[1] Mi estas la latuna simio. Oni parolas pri mi; oni

parolas pri mia vosto."

[Piednoto 1: Popoldiro en Usono, aludante pri nekutime malvarmega

vetero. --Tradukinto.]

"Sed ankoraux neniam estis suficxe malvarme por forglaciigi la voston,"

konsoleme diris la Princo.

"Ne," plendeme respondis la simio; "sed konstante mi timas ke estos, kaj

tio estas egale malbona. Ho, kia mondo estas cxi tiu!"

Dirinte tion, la simio ekploris pli malgxoje ol antauxe, kaj la Princo

trifoje ekternis fortege.

"Jen!" malgaje ekkriis la simio. "Nun vi malvarmumas, cxar mi estas tiel

malseka pro la plorado."

"Ho, ne zorgu pri tio," gxentile respondis Vanc'. "Efektive gxi ne estas

grava. Bona terno estas vere refresxiga."

"Tio min rememorigas," diris la simio, "ke mi estas sendita por diri, ke

vi reiru; cxi tiu ne estas la vojo."

"Ne la--" komencis la Princo, sxajne konfuzita.

"Vojo," finigxis la simio, refoje ekplorante. "Al la Fragokolora

Sorcxisto, vi scias. Farante cxirkauxiron, vi jxus revenis preskaux al

la kastelo de Bogarru, kie logxas la giganto. La Komikulo vin erarigis."

"Min erarigis?" ripetis la kompatinda Princo, nun tute malesperanta.

"Jes," diris la simio, "kiel sxerco, vi scias. Ho, mia belega, latuna

vosto! Kia mondo estas cxi tiu!"

"Jen la plej malbona kaj malicega sxerco el cxiuj!" ekkriis la Princo.

Li timtremis pensante pri la proksimeco de la kastelo de tiu terura

grandegulo; kaj tiam li rememoris la lacigantajn mejlojn, kiujn li

piediris tiun tagon sub la brulanta suno; pripensante cxi tiujn aferojn

li povus volonte ploregi, se la simio ne estus jam farinta suficxe

grandan lageton de larmoj, kaj Vanc' ne volis kauxzi superakvegon.

"Vi devos reiri laux la sama vojo," diris la simio, elpremante la

larmojn el la posxtuko. "Vi bezonos pli longan tempon ol antauxe, cxar

nun estas nokto. Je la tagigxo vi ekvidos tri blankajn betulojn en

fojnokampo; tiam transgrimpu la brancxobarilon kaj iru laux vico da

grandaj, blankaj sxtonoj, gxis vi alvenos al verda sxtupsxajna

transirejo; post tio la vojo kondukas rekte al la pordo de la

Fragokolora Sorcxisto. Vi ne povos gxin maltrafi."

"Se tio estas vera," diris la Princo, "mi dankas vin milfoje. Sed, cxu

vi estas tute certa, ke tio ne estas alia sxerco?"

"Ho, mia artikigita latuna korpo!" malgaje ekkriis la simio. "Cxu mi

similas sxercemulon? Neniam mi faris sxercon; neniam dum mia tuta vivo!"

"Tre volonte mi farus ion por gajigi vin, se mi povus," diris la Princo,

sin turnante por foriri.

"Ho ne!" gxemis la simio; "neniu povas ion fari. Krom tio, mi gxuas esti

malfelicxa; tio estas mia sola konsolo. Iru! Cxiuminute pli mallumigxas.

Ho! miaj latunaj fingroj kaj piedfingroj, kia mondo tiu cxi estas!"

Tiam la simio tiel forte ploregis, ke Vanc' devis tute forlasi la penson

pri dankado, kaj ecx pri adiauxo; tial li simple turnis sin kaj rapide

reiris sur la vojeto, sur kiu li alvenis.

Princo Vanc' · 第 19 / 26 题