La cxambro, en kiu la Princo sin trovis, estis agrable hela, kaj oni jam
preparis la vespermangxon. La edzino de la Komikulo sxajnis iom malgaja;
kaj tio, laux la privata opinio de la Princo, tute ne estis stranga.
Sxia aspekto estis iom nekutima kaj miriga, cxar la kapo estis tiel
turnita sur sxia korpo, ke la vizagxo rigardis en tute malgxustan
direkton.
"Kurioza efekto, cxu ne?" demandis la Komikulo, rimarkante ke la Princo
fikse rigardas la edzinon. "Mi gxin faris unu tagon kiel sxerco; kaj la
plej bona sxerco estas: ke mi forgesis la necesan sorcxvorton por sxin
rektigi."
"Cxu sxi opinias ke gxi estas sxerco?" demandis la Princo.
"Tion mi ne scias," indiferente respondis la Komikulo, "cxar mi neniam
demandis; kaj pri gxi mi tute ne maltrankviligxas."
"?eblatexc idis iv la soxcalp uxC," diris la virino, post kiam la
Komikulo jam estis iom okupita pri la mangxajxoj.
Konfuzite Vanc' atentigxis, sed sxajne tiu cxi parolo tute ne surprizis
la Komikulon.
[Ilustrajxo]
"Depost sxia malrektigxo, sxia babilado cxiam eligxas returnite," li
klarigis rikanante. "Sed sidigxu! La mangxo estas preparita."
Ili cxiuj sidigxis. La malfelicxa virino rigardis la muron malantauxan,
kaj tial sxi iom mallerte disdonis la supon. Tamen tio estis negrava,
kaj Vanc' estis tro malsatega por esti skrupulema. La boletajxo eligis
plej bonegan odoron, kaj rapide la Princo ensxovis la kuleron kaj
ekmangxis. Sed, antaux ol li efektive prenis plenbusxon, li cxesis kun
grimaco. La supo estis pli maldolcxa ol galo.
"Cxu vi ne sxatas la spicon?" ridacxis la Komikulo. "Nu, estas domagxe;
kaj mi supozis, ke gxi estos precize tia, kian vi gxuos."
Tro kolera por paroli, la Princo ekkaptis glason da akvo kaj trinkis,
sed gxin trovis bole varmega kaj plena je salo.
"Prenu pecon da cervajxa pastecxo," afable petis la dommastro. "Nenia
sxercado plua, mi jxurpromesas."
"?opiH, nonafni nadnitapmok al itnemrut sasexc en iv laiK," demandis la
edzino, kiu sxajnis tiel bonkora, kiel oni povus esperi pri iu tiom
tordita.
Tamen la Princo estis jam ekmangxinta la pastecxon, kaj gxin trovis pli
varmega ol fajro, pro rugxa pipro. Tia estis cxio surtabla. Mangxebla
estis nenio. La stufajxo estis plena je pingloj kaj kudriloj; nauxzaj
kreskajxoj estis en la vino; la kukoj estis plenigitaj per kotono; kaj
la Princo rompis la dentojn, anstataux la migdaloj, kiuj estis lerte
fabrikitaj el sxtono.
Cxiuj cxi sensencajxoj estis al la Princo tre malagrablaj, kiel vi povas
imagi; sed la Komikulo siaflanke estis preskaux freneza pro gxojo.
Transen kaj reen li ruligxis sur la planko, kaj gxojlarmoj torentigxis
sur liaj vangoj, pro la sukceso de la sxercoj.
"Tiu cxi estas la plej bona amuzado, kiun mi gxuis dum longa tempo," li
kriis. "Jen gxojo! Jen vera felicxeco!"
"Tre malbona speco de felicxeco," malgaje diris la Princo. "Mi opinias
ke mi enlitigxos."
Ho ve! Tie la aferoj estis egale malagrablaj. Kiam la Princo eniris sian
dormcxambron, sitelo da glacimalvarma akvo, supren metita, falis kaj
malsekigis lin gxis la hauxto. Plena je angiloj kaj ranoj estis lia
lito; kaj kiam la kompatinda knabo penis ekdormi sur segxo, malsovagxa
strigo kaj paro da domemaj vespertoj batis lian vizagxon per la
flugiloj, kaj pincxotiris liajn nazon kaj orelojn. Je la plej frua
tagigxo la turmentita Princo alsxultrigis la skatolon kaj forlasis la
cxambron.
Sur la balustrado senokupe sidis la dommastro, per posxtrancxilo sin
amuzante.