CXAPITRO XIII

Vanc' ekrigardis kaj vidis, saltetantan kaj cxirkauxdancantan malantaux

proksima budo, grasan hometon verde vestitan, kaj supersxutitan per

flirtantaj rubandoj kaj tintantaj sonoriletoj. Li sxajnis tiel viva kaj

gaja, ke unuavide la Princo estis tute cxarmita; sed baldaux li pensis

ke lia aspekto estas pli agrabla ol lia konduto; cxar la Komikulo volis

halti nek por paroli nek por auxskulti, sed kuradis kaj saltetadis

cxirkauxe, kaj sin kasxadis post budoj kaj grupoj da kamparanoj

tiamaniere, ke Vanc' malesperis, iam ajn ekscii de li: kie logxas la

Fragokolora Sorcxisto.

"Mi volas kun vi paroli, se placxas al vi," kriis la Princo. "Estas io,

kion mi devas al vi diri, vere mi devas."

"Do min kaptu!" ekkriis la Komikulo. "Sekvu min. Kurcxasu min. Hupla!

Jen vi vidas min, jen vi ne vidas. Hura, pro mi kaj miaj kruroj!"

For rapidiris la Komikulo, kaj for kuregis la kolera Princo, lin

sekvanta. Sed Vanc' baldaux sciigxis, ke tute malutile estas peni tiel

rapidirantan kuranton ekkapti; tial li haltis, varmega, senspira kaj

laca, dum cxiuj kampuloj mantenis la flankojn por ne krevi pro ridado,

kaj kriis:

"Hura, pro la Komikulo!"

"Cxu vi cedas?" demandis la Komikulo, kiam Vanc' sin sidigis apud sia

skatolo kaj visxis la frunton varmegan.

"Kompreneble jes," malafable respondis la Princo. "Mi opinias ke vi

devus honti. Kial do vi volas tiel agi?"

"Tute por la posta amuzado," diris la Komikulo.

Nun, cxar tiu cxi fine haltis, la Princo ekvidis, ke lia nazo montras

strangan kaj kuriozan formon. Gxi ne nur estis grandega kaj verdkolora,

sed gxi finigxis per longa kaj maldika tubeto, iom simila al peco da

makaronio, kaj aux por ornamo aux por oportuneco, gxi estis tordita

simile al okcifero.

"Tute por la posta amuzado," rediris la Komikulo.

"Nu," diris la Princo, "laux mia opinio, tio unue ne povas esti granda

amuzado por plenkreskulo, kiel estas vi, kaj gxi certe ne povas esti ia

ajn amuzado poste."

"Ho," respondis la Komikulo, "tio nur estas kurioza diro mia, vi scias.

Efektive gxi signifas nenion. Sed kion de mi vi deziras?"

"Iu amiko mia, meduzo," komencis la Princo, "konsilis ke mi demandu de

vi: kiel mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston?"

"Pu!" kriis la Komikulo, rapide turnante sin sur la sxupintoj, "tion mi

ne volas diri. Kial mi devus? Estas nenio amuza en tio. Sed atendu! Cxu

la meduzo nenion diris krom tio? Cxu vi estas certa, ke gxi ne diris iom

pli, ecx ne unu vorton?"

"Nenion, kio signifas ion," Vanc' respondis. "Forlasinte min, gxi diris

'Flubalu!'"

"Neeble," kriis la Komikulo, iom paligxanta. "Cxu vere? se jes, la

afero, pro tio, montras alian aspekton, tre seriozan aspekton.

Hejmenvenu kun mi, kaj morgaux mi forsendos vin sur la gxusta vojo.

Rapidu! Cxar ni devos longan distancon iri, kaj malrekta estas la vojo."

Sekvante la kondukantan Komikulon, la Princo sin trovis denove sur la

sxoseo; laux kiu ili piediris gxis la lastaj horoj posttagmeze, kiam

subite la vojo profundigxis en arbaron.

"Iom atendu," diris la Komikulo, "mi devas ekbruligi la nazon."

"Fari kion?" demandis la mirigita Princo.

"Ekbruligi la nazon, stultulo!" respondis lia gvidanto.

La Princo neniom plu diris, sed mirsilente rigardis, dum la Komikulo

maltordis la okciferon cxe la pinto de la nazo, kaj forprenis malgrandan

kupran kovrilon, kiu kovris la ekstremajxon. Poste li ekbruligis

alumeton, kaj gxin almetis al la pinto de cxi tiu makaronisimila tubeto.

Tuj sin montris lumo, grandan stelon similanta, kaj tiel vaste dissendis

siajn flavajn radiojn, ke la malluma arbara vojeto farigxis tiel brila

kiel la tago.

"Pardonu, ke mi pri tio parolas," gxentile diris la Princo, "sed tiu

estas strangaspeca nazo, kiun vi havas."

"Tute ne," senzorge respondis la Komikulo; "tre ordinara en cxi tiu

regiono,--efektive, tre ordinara. Nur speco de mecxo; tiom kreskas tage,

kiom forbrulas nokte. Antauxen! Mi ekkuros, kaj vi devos min kapti.

Hura! Jen vi vidas min, kaj jen vi ne vidas!"

Ho ve, pri la kompatinda Princo! Precipe estis "ne." Briletis kaj dancis

antaux li la lumigilo, kiel _ignis fatuus_, kaj ofte tute perdigxis; dum

la laca knabo, sxargxita per la peza skatolo, lauxeble postkuris,

faletanta super sxtonoj kaj elstarantaj radikoj, plauxdiranta tra

kotajxoj, kaj kontraux arbotrunkojn perforte kuranta, gxis subite, kiam

li estis tute preta malesperante falkusxigxi, kaj permesi, ke la

malagrabla kunulo kien ajn iru, li ektrovis la Komikulon sin apogantan

kontraux kradpordo de kurioza dometo, gajege ridantan pri la kurado, al

kiu li instigis la Princon.

"Jen mi estas," diris la Komikulo. "Envenu! La edzino estas hejme, kaj

sendube la vespermangxo estas tute preparita, escepte de la spicado.

Cxiam mi mem spicas la mangxajxojn, cxar mi estas iom frandema."

Tiel parolante, li antauxeniris en la domon, estinginte sian lumon kaj

denove tordinte la nazon okforme.

Princo Vanc' · 第 17 / 26 题