CXAPITRO XII

La tutan nokton Princo Vanc' piediris sub la steloj kaj, ecx por

enspiri, ne haltis gxis kiam li vidis la cxielon rugxigxantan pro la

venonta sunlevigxo; tiam, transgrimpinte brancxobarilon, li kusxigxis

per gxi sxirmita, kaj tuj ekdormis profunde.

Kiam li vekigxis, la suno alte sin montris, kaj li ekauxdis grandan

bruadon de sonoriloj, trumpoj kaj tamburoj, kvazaux li estus meze de ia

festo. Frotante la okulojn, li levigxis, kaj eltrovis ke li ekdormis sur

kampo, kiu nun estis gaja pro centoj da festantoj. Flagoj flirtadis

super tendoj kaj budoj; muzikistaroj ludis; vitrofaristoj kaj

jxonglistoj faradis siajn mirindajxojn; gaje vestitaj kamparanoj kantis,

dancis kaj festenis; kaj plie sin montris cxiuspecaj spektakloj,

balanciloj kaj karuseloj, suficxaj por kauxzi tutan kapturnigxon.

La Princo estis tiel ravata, ke li ecx iom forgesis sian malsaton kaj

lacecon, kaj cxirkauxiris de unu vidindajxo al alia, kriante "hura!",

dum la jxonglistoj kaj sxnurdancistoj prezentis siajn kuriozajn kaj

dangxerajn ludajxojn. Fine li alvenis al budo, kie maljunulino kuiris,

en kaldrono super fajro, vaporigxantan viandsupon, kiu al la malsata

Princo sxajnis eligi pli agrablan odoron ol ia ajn supo, kian li dum la

tuta vivdauxro iam flaris.

"Ha!" li avide ekkriis, "tiu odoras bonege, patrineto!"

"Jes," respondis la maljunulino, "kaj vere gxi devus; cxar gxi enhavas

bluajn kolombojn, belgrasan kokon, tri sovagxajn leporojn, kaj cxiun

legomon kaj bongustan kreskajxon, kiu sin trovas en Gajlando. Cxu vi

deziras plenpelvon?"

"Certe, mi deziras! Kaj granda estu la pelvo!" diris la Princo,

atendante dum la maljunulino plenigis lignan pelvon per la alloga

boletajxo.

"Jen!" sxi ekkriis, al li proponante gxin, "jen gxi estas; kaj suficxe

bongusta por regxa princo, se oni permesos ke mi, kiu gxin faris, diru

tion. Unu argxentmoneron, mia bela junulo, kaj gxi estos la via."

"Sed," balbutis la Princo, per busxo malsekigxanta pro la bona odoro,

"sed mi ne havas argxentmoneron. Se vi nur volos doni gxin je kredito,

mi vin pagos tuj kiam ajn mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston."

Subite li cxesis, vidante ke la virino lin mokas. Sxi jam ekprenis la

supon, sxajne for de lia busxo mem kaj, lauxte kaj akre ridanta, sxi

montris lin per sia grasa montrafingro. Altirataj de sxia ridado, cxiuj

kamparanoj alkuris kriantaj:

"Kio estas, Patrino Mikaelo? Kio estas la sxerco? Diru, por ke ni ankaux

povu ridi; cxar ni devas ridi, vi scias. Ridado estas nia devo."

"Li petas ke oni kredite donu al li pelvon da supo," ridacxis la

maljunulino, "kaj li diras, ke li pagos al mi, kiam li trovos la

Fragokoloran Sorcxiston."

Pri tio cxiuj kamparanoj hxore ridegis, gxis kiam ecx la montetoj

resonis.

"Mi ne komprenas pri kio vi ridas," kolere kriis la Princo; "mi opinias

ke vi estas malsagxuloj."

"Kompreneble ni estas!" respondis la ridantaj kamparanoj. "Esti malsagxe

estas nia devo. Se ni ne povas ridi pri io, ni ridas pri nenio, cxar tiu

cxi estas Malsagxurbo, la plej gaja urbo en Gajlando."

"Sed," demandis Vanc' ofendite, "cxu neniu cxi tie ion scias? Cxu neniu

posedas iom da sagxo?"

"Certe ne," diris la aliaj. "Kiu zorgas pri sciado, kaj kion sagxo

utilas? Ni gxuas la vivadon, kaj tio por ni suficxas."

La Princo volis riprocxi la kamparanojn, cxar ili tiel malsagxe babilis;

sed la vortoj strange sonis al li bone konataj, kaj li subite memoris,

ke li mem foje ilin uzis, kiam lia instruisto instigis lin, ke li lernu

pri frakcioj ordinaraj.

Intertempe la kamparuloj, cxiam avidaj de novajxo, deziregis ekscii, kio

estas en la mistera dometo portata de la Princo.

"Se gxi estas spektaklo," ili kriis, "malfermu la kesteton kaj starigu

la marionetojn. Ni sopiras al io nova, por ke ni gxin ridu."

Sed la Princo ne opiniis, ke placxus al la geregxoj, esti priridataj de

amaso da oscedantaj terkulturistoj. Kompreneble, li ilin antauxe

montris, sed private, ne kiel efektivan spektaklon cxe kampara foiro.

Antaux kelke da tagoj tio tute ne hontigus la Princon; sed suferado kaj

malfacilajxoj rapide sxangxadis Vancon en knabon tre malsamspecan de tiu

princo, kiu, antaux kelke da tempo, malesperigis sian kompatindan

instruiston, kaj turmentis la tutan korteganaron.

Tamen, la mizera vojiranto pripensis ke, cxar nur pagante monon oni

povas ricevi mangxajxojn, oni iamaniere devas monon akiri; se ne, la

korteganaro kaj li mem certe mortos pro malsato. Ankaux li ekpensis ke,

ecx se lia familio ankoraux havas sentojn, cxi tiuj devas esti tiel

etaj, ke ili estas tute negravaj; kaj li tial malfermis la skatolon, kaj

elmontris siajn malgrandajn parencojn, dum la kampuloj kriridis pro la

gestoj kaj gracimovoj de la hometoj, kaj al ili donacis cxiuspecajn

kuketojn, fruktojn kaj bombonojn, por vidi ilin mangxi. La Kortega

Pastro aparte amuzis la terkulturistojn, cxar li ekkaptis la solan

sukermigdalon, kaj tuj forkuris en angulon, sekvata de la tuta hometaro,

cxiuj malpacantaj kaj disputantaj kiel eble plej maldece. Cxi tiu

vidajxo tiel placxis al la kamparanoj, ke ili donis al Vanc' multe da

bonaj argxentmoneroj; pro kio, li fine povis acxeti por si matenmangxon,

kvankam vi povas certigxi, ke li ne acxetis gxin de la maljunulino, kiu

antauxe lin mokis.

Kiam li jam finis sian mangxadon, sidante sur la herbo antaux budo, kie

oni vendis kokpastecxojn, li levigxis kaj gxentile demandis la

kamparanojn pri la vojo al la domo de la Komikulo.

"Malproksima estas la domo," ili kriis, "sed la Komikulo estas cxi tie

cxe la Foiro, se vi nur povos trovi lin. Oni ne cxiam povas lin trovi."

"Tiu cxi estas la Komikulo," kriis gxoja vocxo. "Tiu cxi estas mi. Jen

mi estas. Kial vi ne kaptas min?"

Princo Vanc' · 第 16 / 26 题