Forlasite sola en la altependanta kagxo, la kompatinda Princo ja tute
malesperis. Nenian elvojon el siaj malfelicxajxoj li vidis, kaj li ne
povis ne plori, gxemante pri sia mizera sorto.
"Tiu malica Blua Sorcxisto estas kulpa pri cxio," li kriis; cxar ne
envenis en la penson, ke estis lia propra malbona konduto, kiu unue
venigis la Bluan Sorcxiston al la palaco.
Je tiu momento, dum pauxzo inter siaj plorgxemoj, la Princo ekauxdis
konatan moleplauxdantan sonon sur la sxtona planko sub la kagxo;
malsupren rigardante, li surprizita vidis sian antauxan kunulon, la
meduzon.
"Kiel vi fartas?" gxentile demandis la meduzo. "Mi supozas ke vi ne
estas tre felicxa min vidante."
"Ho jes, mi vere estas," ne tre gxentile kriis la Princo. "Nuntempe
vidante iun ajn, negrave kiun, mi estus felicxa. Kiamaniere vi pasis la
hundegojn?"
"Mi flugis," respondis la kreitajxo.
"Meduzoj ne povas flugi," diris la Princo; "tio do ne povas esti vera."
"Nu, mi do nagxis," respondis la meduzo; "kaj, se tio ne estas vera, gxi
estas malvera, mi supozas. Ecx vi povas vidi la sagxecon de tio, cxu ne?
Tamen, estante cxi tie, mi havas ion por sciigi al vi. Cxi tiu kastelo
estas en la teritorio Bogarru, kaj Bogarru staras cxe la okcidenta limo
de Gajlando, kiu--"
"Kiu ajn zorgas pri limoj?" interrompis la senpacienca Princo; "Cxu vi
havas nenion pli agrablan, pri kio paroli?"
"--venigas min al mia temo," trankvile dauxrigis la meduzo. "Kiam ajn mi
unuafoje vizitas ian lokon, mi povas efektivigi unu deziron. Cxi tiu
estas mia unua vizito en Bogarru. Nun la demando estas jena: Cxu mi
deziru ke la idolanoj de Gobs-Insulo estu konvertitaj, cxesu mangxi
siajn avinojn, kaj komencu surhavi vestojn, aux cxu mi deziru ke oni
liberigu vin kaj la korteganaron en la dauxro de katokulsigno?"
"Ho, la lasta, la lasta," kriis la Princo, tro ekscitita por paroli
korekte. "Kara, kompleza, bonkora meduzo, bonvole deziru ke mi eligxu el
tiu cxi loko terura, kaj vi povos cxien kuniri kun mi, se vi volos, kaj
mi neniam plu parolos malgxentile al vi, tiel longatempe kiel vi
vivados."
"Ha!" gxi respondis, "mi timis ke vi tiel elektos. Vi pli zorgas pri vi
mem, ol pri la Gobs-Insulanoj. Tio ne estas vere nobla, sed eble estas
natura. Nu, malfermu la busxon kaj fermu la okulojn."
La Princo obeis, kaj sur lia lango subite trovigxis tre maldolcxa gusto;
fajreroj dancis antaux la fermitaj okuloj, kaj li tuj sentis kontraux si
bloveton de fresxa malvarmeta aero.
"Malfermu la okulojn," diris la vocxo de la meduzo.
La Princo tion faris, kaj surprizite li sin trovis ekstere kaj la keston
apud si, sur libera kampvojo, dum steloj briletis super la kapo.
"Ho, kara, bonega meduzo!" li gxoje kriis; "kiel mi iam ajn povos vin
danki?"
"Sxajne vi amas min pli ol antauxe," sarkasme diris la meduzo. "Tamen mi
vin pardonas. Se vi volas trovi la Fragokoloran Sorcxiston, antauxeniru
rekte laux cxi tiu vojo, gxis kiam vi atingos la domon de la Komikulo.
Flubalu!"
Dirante tiun lastan misteran vorton, la meduzo malaperis.
"Kia domagxo!" diris la Princo; "mi neniam povos sciigi al gxi, kiel
forte mi bedauxras mian malgxentilecon. Mian solan amikon mi perdis. Mi
volus scii kion signifas 'flubalu'."
Sed tio estis tiel malfacile solvebla problemo, ke fine Vanc' decidis
gxin forlasi. Do, sxultriginte sian sxargxon, li vigle ekiris laux la
sxoseo, ne kuragxante resti gxis la taglumo, pro timo ke la grandegulo
vekigxos kaj, eltrovante la foreston de sia kaptito, sekvos lin kaj lin
reportos al la terura kastelo de Bogarru.