CXAPITRO X

La vidajxo, kio la Princon tiel timigis, estis terura giganto, certe

tiel altkreska kiel la plej alta turo kiun oni iam vidis, havante en la

frunto tri grandajn malbelegajn okulojn, rugxan, blankan kaj bluan, kaj

montrante busxegon similan al malluma kaverno en montflanko.

Antaux ol Vanc' vere sciis kio okazas, li trovis sin ekkaptita kaj

staranta sur la manego de la giganto, kvazaux sur tablo.

"Mi petas," li diris, parolante tre rapide, cxar li estis tiel ege

timigata,-- "mi petas, nur malmultajn ni forprenis, cxar ni preskaux

mortmalsatis; ni ne sciis, ke ili apartenas al vi, kaj ni ne intencis

ian malbonon. Bonvolu, ho, bonvolu permesi, ke ni foriru unufoje por

cxiam, kaj ni promesos ke ni neniam, neniam plu revenos."

"Ho, ho!" ekkriis la giganto ridegante, "Foriru? Cxu vere? Ne tiel

rapide, hometo! Mi sxatas tiajn etulojn kia vi estas."

[Ilustrajxo]

La kompatinda Princo senforte cxirkauxsaltetis sur la vasta manplato de

la giganto, sed nenion povis fari por sin helpi; kaj li devis stari

rigardante dum la grandegulo, per la alia mano, ekprenis kaj iom skuis

la skatolon, kauxzante ke la hometoj konfuze cxirkauxfaletis, ricevantaj

de la tabloj kaj segxoj multe da frapetoj.

"Cxi tiuj tre amuzos mian edzinon," diris la giganto, hejmen

ekpasxegante. "Mi ne mirus se sxi vin konfitus per bruna sukero. Mi

gxuas tiaspecajn frandajxojn, kaj de longatempe mi ne trovis tiajn."

Auxdante cxi tion, la kompatinda Vanc', kiel oni povas supozi, tute

malsanigxis pro timo; sed ne vidante ian vojon por forkuri, li fermis la

busxon kaj vigle cxirkauxrigardis gxis, post iom da tempo, ili atingis

la kastelon de la giganto. Gxi estis vasta griza konstruajxo, havanta

ferbaritajn fenestrojn, kaj cxe la pordego tri hundojn, tiel grandegajn

kaj tiel malbelegajn ke, nur auxdante pri ili, oni timtremus; tial mi

nenion rakontos pri ili. Kvankam ili aspektis terurege, ili timis la

giganton; kaj, je lia ordono, ili tre humile kusxigxis, kaj ecx ne

subbojis kiam li preterpasxegis trans la korto kaj en la cxambregon de

la kastelo.

"Edzino!" kriis la grandegulo al virino, kiu staris sin admirante antaux

granda spegulo cxe la fundo de la cxambro. "Edzino, venu vi cxi tien kaj

vidu kion mi trovis."

"Kion vi trovis?" sxi demandis, ne turnante sin for de la spegulo. "Cxu

gxi estas io per kio oni povos sin vesti?"

"Stultulino!" kriegis la giganto. "Cxu vi ne povas pensi pri io krom

vestado, sinjorino? Ne, gxi estas multe pli bona ol io, per kio

sinvesti; gxi estas io mangxebla. Rapidu, surmetu la poton."

Auxdinte tion, la kompatinda Princo tute perdis la esperon, kaj li

pensis ke lia fino jam alvenis. Sed la edzino emfaze anoncis, ke estas

multe tro malfrue por kuiri ion novan por la vespermangxo, kaj ke la

edzo atendu gxis la mateno.

"Kio do estas por mangxi?" malkontente demandis la giganto, cxar li vere

sopiris al la fresxa boletajxo, kiun li estus farinta el la Princo.

"Nu," respondis la gigantino, "estas la marserpenta pastecxo, kiun mi

revarmigis, kaj mi malfermis ujon da elefantkapoj kiel almangxajxo."

"Do rapidu por alporti gxin," grumblegis la giganto, "aux nekuiritan mi

englutos tiun cxi knabon en unu sekundo."

Pro tio la gigantedzino, kiu estis neniel malbonkora virino, malgraux ke

sxi tro gxuis belvesti sin, kaj estis iom fiera pri sia beleco (oni

devas konfesi, ke estis multo pri kiu esti fiera, cxar sxi estis tiel

alta kiel turo!), sxovis Vancon en angulon, por lin kasxi for de la

edzo; kaj en la angulo Vanc' estis kontenta resti kasxita, dum la

giganto forglutis grandegan vespermangxon, kaj trinkis tutan barelon da

biero, kiun la edzino elprenis el vasta tinego en angulo de la cxambro.

Fininte sian mangxadon kaj trinkadon, la grandegulo ordonis al la

edzino, ke sxi zorgu pri la knabo, por ke li estu en senriska loko

konservata dum la nokto; poste, ekprenante kandelon tiel longan kiel

fazeolstango, li multpeze faletante foriris en la litegon. La edzino,

kiu estis sidinta apud la fajro, nun levigxis kaj invitis la Princon, ke

li venu kaj partoprenu en la mangxado.

"Bela knabeto vi estas," sxi diris, "kaj tiu puncavelura jako certe

estis belega, antaux kiam gxi tiom malpurigxis. Venu, mangxu pecon da

pastecxo, kaj trinku iom da biero; morgaux vi devos esti bonstata. Se vi

devos esti boletata, vi certe plivolos esti bongusta boletajxo, ol

malbongusta."

"Mi ne estas tiel certa pri tio," malgaje respondis Vanc'. "Se mi devos

esti kuirata, vole nevole, mi opinias ke mi preferos esti speciale

malbongusta."

"Ho fi!" kriis la gigantino. "Bonaj knabetoj ne parolas tiamaniere; kaj,

ke vi estas bona knabeto, mi estas certa pro via mieno. Kio estas en via

skatolo? Juveloj?"

"Se mi montros al vi," demandis Vanc', kun iom da espero en la vocxo,

"cxu vi lasos min forkuri? Kara, bonkora sinjorino, vi min ja kompatas,

cxu ne? Mi estas certa, ke vi estas komplezema kaj bonega. Nur lasu min

iri, kaj mi alsendos al vi belegajn juvelojn. Ion ajn mi faros por vi,

se vi nur bonvolos permesi ke mi foriru."

"Ne," diris la gigantino, "tion mi ne povos fari. Se mi lasus vin

foriri, li min mortbatus. Cetere vi ne povus preterpasi la hundojn, se

ecx dudek fojojn mi vin liberigus. Sed mi diros al vi, kion mi faros: se

vi malfermos la skatolon, mi kloroformizos vin morgaux, antaux ol mi vin

kuiros; kaj vi ne sciigxos pri tio, kio al vi okazas,-- -- -- -- gxis

kiam vi estos vere kuirita kaj mangxita!"

Malmulte da konsolo Vanc' trovis en tio, kiel vi povas imagi; sed li

sentis ke la gigantino havis bonan intencon, kaj li ankoraux esperis

iamaniere forigxi; tial li lauxeble forvisxis siajn larmojn kaj

malfermis la keston. Tuj kiam la etuloj estis liberigitaj, ili diskuris

sur la tablo, avide mangxante la pecetojn da avenpano kaj grajnojn da

sukero, kiujn la malbonordema gigantino estis disseminta. Kvankam

malgrandaj estis la hometoj, iliaj juveloj kaj kostumoj brilis kaj

prezentis belan spektaklon; kaj la grandegulino sin apogis sur la

kubutoj kaj rigardadis ilin kun granda plezuro, proklamante ilin la plej

belaj ajxetoj, kiujn sxi iam vidis.

"Mi ja ne mirus, se la edzo donacus al mi tiujn etulojn; tro malgrandaj

ili estas por iel utili, escepte kiel gustigilo. Mi volus iamaniere ilin

uzi."

Kiel estas antauxe dirite, la gigantino estis vanta virino, kaj cxiam

pripensadis, kiamaniere io povus esti uzata kiel vestajxo aux ornamajxo.

"Mi havas ideon," sxi diris, subite ekstarante kaj alportante bobenon de

rozerugxa silkfadeno el sia kudrajxujo, kiu lasta havis amplekson de

granda vestkesto. "Oni rakontas pri sinjorinoj, kiuj surportas vivantajn

skarabojn, per etaj orcxenoj alligitajn al la brocxoj. Mi opinias ke mi

povas fari ion similan el cxi tiuj pupetoj."

"Sed, Sinjorino," konsternite petis Vanc', "sxajne vi ne komprenas, ke

cxi tiuj estas miaj propraj regxaj parenc--"

"Nu, vi silentu!" sxercete kriis la gigantedzino, "aux mi vin trempos en

tiun vaporplenan kaldronon, ecx sen unu ekflaro de kloroformo; kaj vi ne

povas imagi, kiel malagrabla vi tion trovus; vi vere ne povas."

Auxdinte tion, la Princo timtremis, kaj tre malforte diris:

"Bonvolu ne dolorigi ilin, kara Sinjorino Gigantino; tre sentemaj ili

estas."

"Mi ne dolorigos ilin," respondis la sinjorino, "almenaux nur suficxe

por ilin piedflirtigi. Ili sxajnas tiel amuzaj, kiam ili piedflirtas."

Parolante, sxi ligis pecetojn da silkfadeno cxirkaux la taliojn de la

geregxoj, kaj cxi tiujn pendigis de siaj oreloj, kiel infanoj kelkfoje

pendigas butonojn, kiam ili sxajnigas havi oreljuvelojn. Fiksinte la

strangajn ornamajxojn, sxi fabrikis kolcxenon el la princinoj kaj

korteganoj, kaj, gxin surmetinte, sxi admiris sin per la spegulo,

kvazaux sxi neniam cxesus. Tamen, post iom da tempo, sxi igxis tiel

dormema, ke sxi ne povis plu vidi, kaj ecx estis tro laca por balanci la

kapon kaj cxirkauxsvingi la geregxojn sur siaj oreloj. Sxi remetis la

novan juvelaron en la skatolon, kaj, ekprenante la Princon, sxi enmetis

lin en lignan birdkagxon pendantan je la muro.

"Agrable songxu," sxi gaje diris, kaj tiam sxi ankaux foriris por

kusxigxi.

Princo Vanc' · 第 14 / 26 题