CXAPITRO IX

Cxirkaux la tagmezo al la Princo aligxis meduzo, kiu montris gajan kaj

felicxan karakteron, kaj insiste kunigis sin kun Vanc' kaj lin

akompanis. La knabo opiniis ke li jam havas tiom da personoj, kiom li

povas prizorgi, kaj li klare diris tion al la kreitajxo.

"Krom tio," li finis tre malafable, cxar lia pacienco estis efektive

elcxerpita, "verdire, vi tiel plauxdiras, ke vi faras min nerva."

"Knaboj ne devus posedi nervojn!" trankvile diris la meduzo.

"Kompreneble, se mi ne havas krurojn, mi ne povas piediri; kaj, se mi ne

povas piediri, mi devas plauxdiri. Tio estas klara, ecx al vi, mi

supozas."

Princo Vanc' estis tro kolera por respondi; tial la paro kuniradis sen

sono, krom la lacaj pasxoj de la knabo, kaj la brua plauxdado de la

meduzo, sur la malseketa sablaro de la marbordo. Preskaux je la

sunsubiro, ili atingis largxan kampon, kie ia matura greno sxajne

vegetadis, kaj tra kiu fluis kristalklara rivereto, ombrata per arboj.

Al tiu kampo la laca Princo gxoje sin turnis, kaj antaux cxio malfermis

la skatolon, preskaux timante ke li trovos la kompatindajn korteganojn

tute mortintaj pro la kruela malsato. Senvivaj ili ankoraux ne estis,

sed ili kusxis malfortaj kaj palaj, kaj sxajnis ke tre malmulte da forto

al ili restis. Por ili la Princo rapide plenigis kelke da glaningoj el

la klara, malvarma rivereto, kaj poste, ekprenante unu el la longaj

grenspikoj, kiuj estis multnombraj, li rompis gxin kiel eble plej

rapide.

"Kruda tritiko," li diris, "kompreneble ne estas bongusta; tamen gxi

almenaux malhelpos la malsat--"

Surprizite li haltis, kaj tio ne estas mirinda; cxar, anstataux la

atendita greno, la spiko estis plena de grandaj cxokoladaj bombonoj,

cxiuj plej bongustaj; kiel la Princo, provante unu el ili, konstatis.

Mirefrapita li malfermis alian spikon, kaj el gxi elfalis citronaj

sukerajxoj; migdaloj plenigis trian, kaj kvara enhavis sukeritajn

daktilojn. Unuvorte, la tuta mirinda kampo estis plena de sukerajxoj:

kokosaj kukoj kaj makaronoj; kremfigoj, alteoj kaj gumbombonoj;

migdalpastajxo, nuksa kando, sukeritaj semajxoj kaj glaciumaj fruktoj;

verdire, oni ne povas ecx revi pri ia dolcxega sukerajxo, kiu ne estis

trovata, fresxa kaj suficxega, en tiu cxarma kampo.

Tre rapide la Princo metis kelke da belaj bombonoj sur la tablon en la

pupdomo. La Regxo, tro malsata por zorgi pri gxentila konduto, trancxis

per sia glavo, kaj gesinjoroj ekkaptis la detrancxajxojn per la manoj,

kaj mangxis kiel malsateguloj. Unu vinbombono provizis al ili bonegan

trinkajxon, kaj tiamaniere la korteganoj festenis tiel gaje, ke oni

vidante ilin multe gxojus.

Vi povas esti certa, ke Vanc', liverinte nutrajxon al la familio, ne

okupis longan tempon provizante al si mem; kaj sensxeliginte grandan

aron da bombonoj, li eksidis por trankvile gxui ilin, kiam li cxagrenate

auxdis apud si la malsxatatan vocxon de la meduzo.

"Unue nutru min!" kriis la kreitajxo; "mi ne havas manojn por kolekti

bombonojn por mi mem. Unue nutru min! Ankaux mi malsatas!"

Kompatinda Princo Vanc'! Li ja estis laca kaj varma kaj malsata, kaj li

tute perdis la paciencon.

"Iru do, kaj mangxu sen manoj!" li kolere kriis; kaj, ekprenante la

senmuskolan ajxon, li nekonsidere forjxetis gxin inter la trunketojn en

la grenkampo.

Tamen li apenaux ekspiris libere, kaj jxus enmetis la dentojn en bonegan

peceton da migdala sukerajxo, kiam revenis la meduzo, tute sendifekta

kaj tiel gaja kiel antauxe.

"Nu, kial vi bezonus agi tiamaniere?" demandis la kreitajxo; "tio ne

povas amuzi vin, kaj gxi ne difektas min. Mi certe revenos, tiel ofte

kiel vi min forjxetos; tial vi vidas ke tio tute ne utilas; kaj, se gxi

ne utilas, gxi certe ne estas utila. Mi supozas, ke vi mem povas vidi

tion. Nutru min!"

"Mi ne vidas ian rimedon vin nutri," respondis la Princo, havante

plenbusxon da sukerita abrikoto; "vi certe ne havas busxon."

"Tio sxajnas vera," afable respondis la alia; "sed nur metu molan

bombonon sur mian dorson, kaj rimarku tion, kio okazos."

La Princo obeis, kaj havis la plezuron vidi, ke granda orangxbombono

lauxgrade malaperis, dum la meduzo malrapide ensorbis gxin.

La unuan fojon dum sia tuta vivado, la Princo estis mangxinta tiom da

sukerajxoj, kiom li volis, kaj jxus trinkis iom da akvo el la klara

malvarma rivereto, kiam li auxdis vocxon similan al la tondro resonanta

inter la montoj.

"Kiu estas tiu," gxi kriis, "en mia bombonkampo, miajn bombonojn

sxtelanta?"

La koro de Vanc' lauxte frapis kontraux la ripoj, kiam li levis la

okulojn kaj vidis vidajxon, kiu povus ecx kauxzi, ke regxo kaj lia armeo

sxanceligxu en la sxuoj; des pli multe povus timi kompatinda princeto,

devigata zorgi pri korteganaro, kaj nur havanta meduzon kiel helpanton!

Princo Vanc' · 第 13 / 26 题