Li trovis malplenan kabanon, en kiu estis iom da sxima pajlo; kaj tie li
pasigis la nokton, kaj dormis tiel profunde, kvazaux li kusxus sur la
propra princa lito lanuga en la hejma palaco. Lia matenmangxo estis
almozpetita cxe la pordo de unu el la dometoj en la vilagxo; kaj la
tutan tagon li sekvis la riveron, gxis li venis, preskaux vespere, al la
griza marbordo kaj al la kabanoj de la fisxkaptistoj.
"Kian nomon havas la rivero, kiun mi sekvadis?" li demandis al maljuna
sulkplena fisxkaptisto, kiu flikis sian reton en la lumo de la subiranta
suno.
"Gxi estas nomita Labo," respondis la maljunulo. "Gxi estas la orienta
limo de Gajlando, kaj la marbordo estas la norda."
"Ho, pesto al la limoj!" ekkriis Vanc'. "Mi malamas ilin. Cxu vi povas
doni al mi mangxajxon?"
"Ni estas malricxuloj," diris la maljunulo, "tamen mi supozas, ke ni
povos doni al vi peceton, se vi pagos."
"Pagos?" kriis Vanc', mirigite. "Cxu vi scias, kiu mi estas?"
"Ne precize," diris la fisxkaptisto, "sed, pro via sxajno, kaj pro la
skatolo, mi supozas, ke vi estas migranta amuzisto. Kion vi havas en la
skatolo?"
"Mian familion," senpripense respondis Vanc'. "Cxu vi scias, kie logxas
la Fragokolora Sorcxisto?"
"Ne precize," rediris la alia; "sed mi opinias, ke ialoke lauxborde.
Kian familion vi havas? Felicxan familion?"
"Mi certe esperas, ke ili estas felicxaj," estis la respondo. "Mi scias,
ke mi mem ne estas tia. Eble ili pli gxuas esti portataj, ol mi gxuas
porti ilin."
"Kion ili povas fari?" persiste demandis la fisxkaptisto. "Cxu ili povas
danci, kaj mangxi bulkojn, kiel urso, cxu ili bataletas kaj batas unu la
alian, simile al pulcxinela ludo?"
"Ili faras nenion tian," kolere komencis Vanc'. "Gxi tute ne estas
spektaklo. Gxi estas--"
Tiam, rememorante ke, se li estus malgxentila al la fisxkaptisto, certe
estus neeble ricevi vespermangxon, li farigxis pli gxentila, kaj fine
diris:
"Ili estas--mi volas diri, ili sxajnigas sin geregxoj kaj ilia
korteganaro."
"Vere," kriis la fisxkaptisto, "tio ja estas eksterordinara vidindajxo.
Mi neniam vidis tian. Eniru kaj mangxu, kaj ni poste elprenos la
pupojn."
[Ilustrajxo]
Dirinte tion, li eniris la dometon, kaj diris, ke la Princo lin sekvu.
Gxi estis tre malbonsxajna dometo, havanta krudajn murojn, en kiuj la
fendoj estis sxtopitaj per algoj, por ne enlasi la venton. Malgranda
fajro brulis sur aro da plataj sxtonoj, kiuj servis anstataux kameno. La
edzino de la fisxkaptisto, maljuna kaj suficxe kurbigxinta pro
reuxmatismo, cxirkauxe lametis, preparante la vespermangxon, kiu, kiel
sxi diris, preskaux estas preta. Kiam gxi estis tute preta, ili eksidis;
kvankam la kompatinda Princo, malgraux sia malsato, ne povis facile
engluti la sekan haringon, la maldelikatajn avenbulkojn, kaj la
malfresxan akvon, el kiuj konsistis la mangxajxoj.
Post kiam li finis la mangxon,--kiu ne okupis longan tempon, kiel oni
povas supozi,--li starigis la skatolon sur la tablon kaj gxin malfermis.
"Unue," li diris, "ni donu al ili iom da nutrajxo, kaj vi vidos, kiel
bele ili sxajnigos mangxi kaj trinki."
Tamen, se la nutrajxo estis maldelikata por Vanc', vi povas imagi, ke
gxi estis multe tro kruda por la dentoj de la etuloj, kiuj ne povis
mangxi ecx peceton. Pro tio, ili tordetis la manojn, kaj ploris en la
posxtuketojn; kaj la Regxo ecx frapetis la orelon de la Cxefkanceliero,
tiel cxagrenita li estis, ne povante mangxadi.
Cxio cxi multe amuzis la gemastrojn, kiuj supozis, ke la tuta okazajxo
nur estas ludo, kaj ili ne permesis, ke Vanc' fermu la skatolon, gxis la
mallumo tute kasxis la kvazauxpupojn.
Dum la nokto, kiam Vanc' kusxis sur la malmola argila planko de la
dometo, vane penante dormi, li subauxdis la geedzojn mallauxte
kunparolantaj.
"Mi sciigas al vi, edzino," la maljunulo estis diranta, "ke mi certe
gxin faros; tio do estu la fino de la afero. Mi diras, ke mi havos la
teatreton kiel mian proprajxon. Mi povus akiri pli da mono per la pupoj,
unu tagon dum foiro, ol mi ricevas cxi tie tutan jaron fisxkaptante."
"Sed la knabo," maltrankvile demandis la maljunulino,-- "vi ne suferigos
la knabon, cxu vere, edzo?"
"Suferigos lin? Ne," respondis la fisxkaptisto, "mi ne suferigos lin. Mi
vendos lin, kiel mariston, al la sxipo nagxanta en la haveno; kaj poste
mi prenos la spektaklon, kaj cxirkauxvagados, gajnante monon."
Oni povas imagi, ke Vanc' tion auxdinte timtremis pro la penso, ke la
familio estas sxtelota, kaj ke li mem estas vendota kiel maristo. Tamen
li tre kviete kusxadis, gxis lauxta ronkado montris ke la geedzoj
dormas; tiam li senbrue levigxis, kaj trovinte sian altvaloran skatolon,
li alsxultrigis la sxargxon, kviete sxteliris el la dometo, kaj, spite
la mallumeco, rapidis kiel eble tre malproksime lasante post si la
malican fisxkaptiston kaj lian kabanon.
Je la tagigxo, li renkontis viron sxovantan sian boaton for de la bordo,
kaj demandis al li, kien kondukos lin la lauxborda vojo.
"Tion 'niu ne povas sciigi vin," diris la viro, arangxante la remilojn,
"cxar 'niu ne scias precize. Sed mi konsilas, ke vi provu gxin, cxar
gxi tiel kredeble kondukos ien, kiel 'nien."
Tiu konsilo nemulte valoris al la Princo; tamen li sentis sin devigata
gxin sekvi, cxar li ne kuragxis reiri; li tial marsxadis antauxen,
kvankam la suno staris alte, kaj la skatolo estis peza, kaj en gxi la
korteganoj zumis, simile al aro da koleraj abeloj, cxar ili devis tiel
longatempe esti sen mangxo.