Konsiderante ke Princo Vanc' neniam faris ion por si mem, neniam ecx
kunligis siajn proprajn lacxojn, estis por li iom malfelicxa sorto, esti
elpelita en la nekonatan mondon, devigata zorgi pri si mem, kaj pri la
tuta korteganaro. Unue li preskaux sentis tenton forjxeti la skatolon,
kaj kun gxi cxiujn siajn parencojn; sed, kvankam oni ne povus supozi, ke
li nun tre multe amos la gepatrojn, kiam estas tiel malmulto da ili por
esti amata, tamen Vanc' havis bonan koron sub sia malsagxeco, kaj tial
li formarsxadis, kun la embarasa korteganaro fikse ligita al la
sxultroj.
Mi ne estas certa, ke li ne intence iom skuis gxin; cxar mi ofte vidas
malgrandulojn, kiuj svingas kaj ekskuas pakajxojn, kiujn ili
kontrauxvole portas. Certe la Geregxoj kaj la korteganoj preskaux
marmalsanis, kvankam estante sur tero, pro la sxancelado kaj svingado de
tiu nova speco de veturilo.
Princo Vanc' ne havis la plej malgrandan ideon pri la demando, kien li
iros. Li kompreneble sciis, ke li deziras trovi la Fragokoloran
Sorcxiston, sed li tute ne sciis kie logxas tiu persono, nek kiel agi
por lin trovi; tial li nur rapidiris lauxpove, por forigxi de la palaco,
timante ke la nova regxo eble pentos, ke li ne senkapigis lin, kaj
sendos iun por lin kapti.
Estis cxirkaux la sunsubiro, kiam li alvenis al belega kampo, kiu kusxis
laux la bordo de largxa, malluma rivero; kaj Vanc', nun duone mortanta
pro malsato, gxojege eltrovis ke tie sin montras sennombraj sovagxaj
fragoj, tute rugxigante la teron. Unue li cxirkauxrigardis, sercxante
iun, kiu ilin kolektos por li, sed kompreneble li trovis neniun; tial li
demetis sian pakajxon kaj komencis mangxi tre rapide, ne atentante la
regulojn de bona societo.
Li ecx ne ekpensis, gxis li estis sin pleniginta gxis la gorgxo, ke liaj
kunvojagxantoj eble povas ankaux malsati. Tiam li malfermis la skatolon,
kaj ilin ellasis, kun granda plezuro rigardante iliajn ridindajn movojn,
dum ili faletis kontraux malgrandajn sxtonetojn, aux implikigxis en la
herbajxo, kaj senforte baraktis, kvazaux kaptitaj en ia terura densejo.
Du-tri sidigxis cxirkaux unu maturan beron, kaj regalis sin per gxi tie,
kie gxi kusxis; aliaj trinkis gutojn de la vespera roso, kiu jam
briletis sur la trifolioj kaj ranunkuletoj; dum la Cxefkanceliero, kiu
sxajnis cxiam renkonti malfacilajxojn, iel malpacigxis kun granda, verda
akrido,--kaj la batalo farigxis tiel furioza, ke oni ne povus scii, kiu
eligxos vivanta, se Vanc' ne alirus por helpi la malfelicxan sinjoron,
kaj fortimigus la insekton.
Malgraux tiuj malagrablaj cirkonstancoj, la kompatindaj nobeloj cxiam
konservis iom de la manieroj de la kortego; kaj iliaj ridetoj kaj
majestaj movoj, iliaj kapklinoj kaj salutoj, kauxzis al Vanc' tiajn
fortajn paroksismojn de ridado, ke li cxirkauxruligxis sur la herbo.
Kiam mallumigxis, li tamen cxesis ridi, kaj sopire pensis pri sia mola
lito, kun la silkaj kapkusenoj kaj lanugaj kovriloj; sed verdire li
estis tiel laca, ke li apenaux povis teni la okulojn malfermitaj; kaj,
tuj post kiam li elprenis la malgrandajn parencojn kaj amikojn el la
malseka herbajxo, kaj metis ilin sendifektajn en la skatolon, li mem
kusxigxis sub etendigxanta fagarbo, kaj profunde kaj dolcxe ekdormis.
La mateno trovis la Princon iom refresxigita, kaj alportis al li fresxan
decidemecon. Li decidis ekforiri por sercxi la Fragokoloran Sorcxiston,
lasante nenian rimedon neprovita, gxis li eltrovos lin, kaj konsentigos
lin resxangxi la aliformitan korteganaron en gxian staton antauxan. Li
do alsxultrigis la skatolon kaj brave ekpasxis sur la vojo, tute
nesciante kien li iros, kaj jam komencante bedauxri, ke li ne suficxe
atentis siajn lecionojn, por ke li nun almenaux sciu, al kiu direkto lia
propra regno sin etendas.
Li jam piediris unu-du horojn, kiam li vidis apud la sxoseo viron,
kolektantan lanugon de la altaj kardoj, kiuj vegetis lauxlonge de la
vojo.
"Hola!" kriis la Princo. "Kion vi esperas fari el tiu?"
"Litkusenegojn," mallonge respondis la viro, ne cxesante labori.
"Ho!" diris Vanc' sin sidigante sur sxtonon, kaj demetante la skatolon
apude. "Vi faros el gxi litkusenegojn, cxu vere? Ili certe estos tre
molaj."
"Leontoda," respondis la viro.
"Leontoda?" ripetis Vanc'. "Tio signifas nenion."
La viro ruzeme balancis la kapon sed diris nenion. Li estis
strangesxajna persono, portanta vestaron fabrikitan el cxiuspecaj
kunflikitaj pecetoj; kaj tiel malgrasa kaj velkinta li estis, ke la
Princo, nur vidante lin, farigxis malsata.
"Cxu vi volas diri, ke el leontoda lanugo vi farus pli bonajn
kusenegojn?" demandis Vanc', kies cerbo farigxis pli komprenema per la
vojagxado.
La alia kapjesis.
"Kial do vi ne diris tion? Vi ne estas muta."
"Spirajxo," mallonge respondis la malgrandulo.
Li movigxis de la tufo de kardoj, kiun li estis nudiginta, al apuda; kaj
dume turnigxis kolektante siajn piedsignojn, por reuzi ilin kaj eviti la
necesecon fari novajn.
"Certe vi estas la plej avara homo, kiun mi iam vidis," kolerete
deklaris la Princo. "Mi ne estus tiel sxparema pri la piedsignacxoj;
neniu alia zorgus por ilin kolekti; kaj, pri la spirajxo, vi povus
malsxpari iom pli da tio; gxi kostas nenion."
La viro ne atentis cxi tiun iom malgxentilan diron, sed tre diligente
dauxrigis sian laboron.
"Ho, iom parolu!" diris Vanc', cxiun minuton farigxante pli kaj pli
senpacienca; "vi povas almenaux sciigi al mi kiel trovi la Fragokoloran
Sorcxiston."
"Kial?" demandis la viro, unuafoje montrante intereson.
"Mi iros por sercxi lin."
"Pli bone ne," estis la respondo de la malgrandulo.
"Kial ne?"
"Terure eluzos sxuojn," respondis la alia. Tiam li cxesis, kaj kolektis
la spirajxon, kiun li uzis por tiu parolo (de li, nekutime longa), kaj
dauxre eltiradis la kardlanugon.
"Sed mi devos lin trovi," persiste diris Vanc', denove kolerigita de tiu
respondo. "Kie li logxas?"
"Nescias," mallonge respondis la kolektanto.
Vanc' levigxis de la sxtono kun senpacienca movo, kaj tiel subite
ekprenis la skatolon, ke la dentoj de la tuta korteganaro klaketis.
"Nu!" li akre diris. "Vi certe estas la plej sxparema homo, kiun mi iam
vidis. Vi ecx ne povas donaci afablan vorton."
"Ho, ne!" respondis la maljunulo, tre surprizita. "Neniam donacas ion.
Kion vi donos por la pupoj?"
Al kelkaj personoj, tiu demando eble povus sxajni pura idiotajxo; sed,
iom strange, Vanc' okaze rememoris ke, antaux kelkaj tagoj, kiam li
turmentadis siajn fratinojn, tiujn dekdu modelojn de konveneco, kaj
plenigis iliajn bluajn okuletojn per larmoj, forprenante iliajn
ludilojn, li uzis precize tiujn samajn vortojn. Li iom klinis la kapon;
tamen, decidinte montri sentiman mienon, li diris: "Ne parolu sensence!
Diru al mi la vojon al la Fragokolora Sorcxisto cxi tiun minuton!"
Sed, liasurprize, kie estis starinta la stranga maljunulo, tie nur estis
ruste nigra korvo, tre cxifita kaj difektita, sed havanta rimarkindan
paron da rugxe brilantaj okuloj.