Princo Vanc' kelke da tempo iom brue dauxrigis la ploradon, kvankam oni
devas konfesi, ke li tion faris pro kolero, pri la Blua Sorcxisto, pli
ol pro bedauxro pri sia propra malbonfarado. Ecx tiam ne forte impresis
lin tio, ke lia petolajxo kredeble sin montros tre grava afero; kaj post
iom da tempo li visxis la okulojn kaj, kolektinte siajn ideojn, li
ankaux kolektis la hometojn, kaj ilin kunarangxis cxe unu ekstremajxo de
la regxa mangxotablo.
Ili farigxis tiel cxarma bildo, en siaj ceremoniaj roboj kaj etaj
juveloj, ke Vanc' estis de ili ravata, kaj deklaris ke ili estas pli
interesaj ol blankaj musoj aux ecx kobajoj. Cetere li povis auxdi ilin,
se li auxskultis tre atente, disputantajn kaj kulpigantajn, unu la
aliajn, pri la okazintajxo; kaj tio sxajnis al la malica Princo tiel
ridinda, ke li frotis la manojn kaj vere dancadis pro gxojo.
Sed kiam la palaca kato eksaltis sur la Cxefkancelieron kusxantan sur la
fenestro, kaj lin forportis en la busxo, nur tiam Vanc' komencis iom
timi, kaj kompreni ke (cxar estas lia kulpo, ke la tuta familio jam ne
povas sin defendi) li mem nun devas gxin gardi kaj protekti kontraux
dangxeroj.
Li malfacile sukcesis liberigi la Cxefkancelieron de la fauxko de la
regxa kato, kaj tuj komencis kasxi la malgrandajn familianojn en
senriskaj lokoj por la nokto. Kelkajn li enmetis en la vitrajn
lilitasojn de la lustroj; aliajn, en la fendetojn de la oraj ornamajxoj
sur la muro; kaj, por la Geregxoj kaj la dekdu Princinoj, li trovis
belan cxambron en rozerugxa porcelana konko, kiu pendis de la plafono
per argxentaj cxenoj, kaj estis kutime uzita por la bruligado de
parfumoj kaj spicoj, por bonodorigi la aeron en la mangxocxambro.
Farinte tion, la Princo iris por enlitigxi; sed la palaco sxajnis tre
malplena kaj silenta, kaj la Princo sin trovis tiel malkuragxa kaj
timigita, ke eble li tute ne ekdormus, se li ne estus kontentigita per
la penso, ke almenaux ne okazos morgauxaj lecionoj; cxar la instruisto
estas tro malgranda por instrui lin, kaj la gepatroj tro etaj por lin
obeigi.
"Mi iros al la konfitajxejoj," li dormeme murmuris en si. "Nun estas
neniu, kiu min malhelpos. Matene mi komencos per la prunoj kaj la mielo,
kaj mi havos tiom da fruktokukajxo kaj makaronoj, kiom mi iel povos
mangxi."
Sed, malfelicxa Princo! Je la mateno li eksciis, ke liaj intencoj tute
ne realigxos. Kiam li malsupreniris por matenmangxi, malsagxe revanta
pri kolomba pastecxo, alauxdajxo kun spicsauxco, forta kafo (kiun oni
permesis al la Princo nur je festotagoj), kaj sennombraj rostitaj
buterpanoj kaj marmelado, estis grava renverso al liaj esperoj, trovi en
la mangxocxambro, pasxegantan tien kaj reen, la kruelan kaj furiozan
Generalon Bopi; kiu, bonsxance por si, faris cxasadon en la arbaro la
hierauxan tagon, kaj tial konservis sian plenan amplekson. Li jam
eltrovis la staton de la palacaj aferoj kaj, anstataux malgxojigxi pro
tio, li evidente estis tre felicxa, kaj intencis plejeble profiti pro la
okazintajxo. Li estis surmetinta la plej belan regxan kronon, kiun oni
nur surportas dum gravaj festtagoj, kaj, kovrinte la sxultrojn per
mantelo el regxa ermenfelo, li fiere paradiris tien kaj reen, tre
kontenta pri siaj novaj insignoj kaj la rezultanta sento de potenco.
Vanc' neniam povis diri, kiel gxi okazis, sed li subite eltrovis, ke
detruitaj estas liaj revoj pri la agado laux lia bontrovo, kaj la
lauxvola ordonado al la servistoj; kaj li trovis sin elpelita, kaj
sxovita eksteren sur la sxtuparon de la palaco;--li mem, la Princo
heredonta la regxan tronon, estis forpusxita for de sia propra pordo,
kaj ordonita forlasi la regnon, aux la morton atendi.
"Sed mia familio!" kriis Vanc', "mi ilin kasxis for de la kato, kaj nun
ili malsategos. Neniu krom mi mem povos ilin trovi!"
"Pri ilia malsatego mi ne gxenas min," indiferente respondis la
Generalo, "sed mi preferas ke la palaco estu liberigita de la tuta
fiinsektaro; tial vi povas enveni kaj ilin kolekti. Sed rapidu, aux mi
instigos la regxajn sanghundojn kontraux vin."
Post tiel bruta minaco, la kompatinda Princo rapidis por kunigi siajn
parencojn el la fendetoj kaj anguloj, en kiuj li estis kasxinta ilin. Li
estis ilin sxovanta en siajn posxojn, ne pensante pri iliaj sentoj, kiam
li okaze rememoris la pupdomon de siaj fratinoj, kiu ne nur enhavis
suficxe da dormocxambroj, salonoj kaj mangxocxambroj, sed ankaux estis
bone provizita per cxio, kion la koroj de hometoj povas deziri. Cxi tiun
li humile petis de la nova regxo, kaj gxin ricevinte li enpakis siajn
familianojn, kiel eble plej bone zorganta pri ilia komforto.
Grimacanta lakeo ligis la dometon sur la dorson de la Princo, sammaniere
kiel stratorgenisto portas sian orgeneton, kaj poste eligis lin el la
palaco per subita pusxo, kiu preskaux sxovis lin kapantauxen al la fundo
de la sxtuparo. Antaux li kuris ridantaj pagxioj, kaj la Princo
rememoris, ke li multfoje ektiris iliajn nazojn, kaj enpikis la krurojn
per pingloj. Cxiu sxajnis kore felicxa vidante lin foriri.
"Koran adiauxon al fripona kanajlo!" diris la palaca hundo; "vi neniam
plu suprenmetos mian viandon en arbon, kie mi ne povas gxin atingi."
"Eligxu!" akre diris la regxa kato. "Kontenta mi estas, cxar vi estas
elpelita el la domo. Ni esperu, ke ni nun povos dormeti agrable, kaj ke
oni ne piedpremos mian voston, nek sxutos flartabakon en mian vizagxon."
"Ne faru al vi la penon iam reveni," rauxke blekis la pavo. "Miaflanke
min tedegas la pofaska fortirado de miaj plej belaj vostplumoj. Mi certe
esperas, ke mi neniam revidos vin."
Simila estis la sento de cxiu estajxo en la regxaj gxardenoj. La cervoj,
la gazeloj, la cignoj, la fenikopteroj, la papagoj, ecx liaj propraj
blankaj musoj kaj kobajoj, esprimis sian felicxecon pro lia foriro; kaj
esperis ke li neniam plu revenos. Cxiu vivanta kreitajxo gxojegis, kiam
la regxa almozulo estis insulte forpelita for de la patraj gxardenoj,
kaj estis lasita sole staranta sur la sxoseo, jam kore bedauxranta sian
petolajxon, kaj tute nescianta, kion fari pri la korteganaro, kiun li
portas sur la dorso.