CXAPITRO VI

"Mi devas atentigi vin," severe diris la korvo, "ke, konsiderante la

fakton, ke neniu vin invitis al cxi tiu koncerto, kaj ke vi ne havas

bileton por rezervita sidloko, sxajnus pli dece, se vi restus kvieta, ne

interrompante la koncerton."

"Koncerton!" ekkriis Vanc' konfuzite. "Ne estas koncerto!"

"Sed estos," respondis la birdo, pli severe ol antauxe. "Mi mem estas

kantonta. Unue, mi kantos amkanton. Silentu!"

Kaj, sen pli da preparado, gxi komencis, per terure rauxka kaj rompita

vocxo:

"Snip-snap, frip-frap,

Bunga li, tiu cxi kagx';

Gxip-gxap, nip-nap,

Tungati tinum, gxi mi sap',

Donu botelon fromagx'."

"Ho, fi!" kriis la Princo, "Vi vere devas scii, ke tio estas

sensencajxo! Gxi certe signifas nenion."

"Kiel vi scias?" demandis la korvo, rigardegante la Princon per gxia

briletanta okulo. "Cxu vi komprenas la lingvon de amo?"

"Ne," pli humile diris Vanc', "mi devas konfesi, ke ne; kvankam mi cxiam

auxdis, ke gxi estas tre vanta."

"Parolante pri la limoj de reg--" malatente komencis la korvo; sed la

Princo tuj interrompis.

"Neniu estis parolanta pri limoj," li akre diris; "vi mem tion

elpensis."

"--no," trankvile dauxrigis la korvo, tute ne atentante la interrompon

de la Princo, sed flanken turnante la kapon, kaj malice elrigardante el

unu okulo, "estas tre utile koni ilin, kaj ekzistas diversaj metodoj

ilin lerni. Kelkaj personoj lernas ilin en lernejo; tio estas unu

metodo; kelkaj vojagxas; tio estas--"

Sed, antaux ol gxi povis dauxrigi la frazon, Vanc' ekprenis sxtonon kaj

gxin jxetis al la birdo. Terure blekante, la korvo suprenflugis en la

aeron, rondirante pli kaj pli supren, gxis kiam gxi malaperis en la

zenito.

"Dek kontraux unu mi vetas, ke tio estis Baptopatrino mem," malkontente

murmuris Vanc', reprenante la skatolon kaj ekirante laux la polva vojo.

La tutan ceteran tagon li marsxis, pli kaj pli lacigxante, gxis je la

sunsubiro li alvenis al tre maljuna virino, sidanta apud granda arbo,

sur la bordo de la rivero.

"Hola!" kriis Vanc', ne tro gxentile. La velkinta maljunulino rigardis

la riveron, la arbon, la cxielon, cxion krom la polvokovrita Vanc'.

"Nu!" li diris ankoraux pli malgxentile, "kial vi ne respondas kiam oni

parolas al vi? Cxu vi scias, kiu mi estas?"

La maljuna virinacxo sulkigis la frunton kaj levis la grizajn brovojn,

ankoraux ne rigardante lin.

"Ne," sxi trankvile respondis, "mi opinias, ke ne. Vi similas

sxupoluriston, havante tiun skatolon sur la sxultroj, sed sxupoluristo

pli gxentile parolus."

Kolera rediro saltis al la lipoj de la Princo, sed, antaux ol gxi povis

eligxi, terura sono el la skatolo subite frapis liajn orelojn.

Konsternite li demetis la pupdomon, kaj gxin malfermis, por eltrovi, kio

okazis al la familio.

Sur la planko, meze de la plej granda cxambro en la pupejo, estis la

tuta korteganaro, kunveninte cxirkaux la maljuna Regxo, kiu estis

sveninta pro malsatego.

"Li mortmalsatis!" kriis la Regxino, per penetranta malgxoja vocxeto.

"Mi mem malsategas!" blekis la Cxefkanceliero, per akra sed eta kriego.

"Ni cxiuj malsategas!" akre kriis la tuta korteganaro, per vocxoj

pli-malpli auxdeblaj.

"Nu," diris Vanc', vidante la suferojn de la hometoj, "mi devas diri, ke

estas treege malafabla konduto, esti malsategaj. Ili cxiam malsategas."

"Treege!" ehxis la maljunulino mokridante.

Tiel parolante, sxi elprenis, el sub sia senkolorigxinta mantelo,

korbon, en kiu estis delikataj blankaj kukoj, fruktoj kaj mielo. Tiujn

sxi komencis mangxi, kun granda gxuado, sxajne tute ne pensanta pri la

Princo, nek pri lia familio.

"Ho, atentu!" li kriis, "donu al mi pecon de tio! Miaj korteganoj duone

mortas."

"Efektive?" sxi respondis, trankvile macxadante.

"Jes!" brukriis Vanc', vane penante ion ekpreni el la plena korbo, "kaj

mi devas havi kukon, per kiu nutri ilin."

La maljunulino ne kontrauxstaris, sed simile al birdo sxi nur saltflugis

al brancxo de arbo, kie sxi sidis mangxante tiel trankvile kiel antauxe.

"Efektive!" kriis la malfelicxa Vanc' surprizegite, "cxu vi ankaux estas

Baptopatrino? Vi kapriolas sammaniere."

"Sxi estas amikino mia," respondis la maljunulino. "Krom tio, mi cxion

scias pri vi mem."

Vanc' povis nur petegi kompaton, kaj fine la strangulino aljxetis al li

duonon da kuketo.

"Jen suficxe por via familio."

Vanc' provizis la etulojn, kaj poste komencis humile peti kelke da

pecetoj por si mem.

"Atendu," diris la virino, sur la brancxo super lia kapo, "gxis mi

vidos, kio estas en la mangxajxejo."

Tre subite sxi malaperis, sed baldaux, en la flanko de la arbotrunko,

malfermigxis fenestreto, el kiu la sulkplena maljuna vizagxo elrigardis.

"Jen kelkaj sekaj panpecoj el la sxranko," sxi diris. "Vi povos havi

ilin. Mi opinias, ke ili estos suficxe bongustaj kun iom da mielo."

Tion dirante, sxi proponis du-tri sximohavajn panpecetojn, kiujn Vanc'

kiel eble bonhumore akceptis.

"Kie estas la mielo?" li demandis, cxagrenite rigardanta la sekajn

pecetojn.

"Ho, mi mangxos la mielon, dum vi mangxos la panpecojn. Tio sendube

estos la plej bona plano."

"Mi opinias ke vi estas suficxe avara!" li kolere kriis.

Sed, ho ve! Post tiu parolo, la pano forlasis liajn fingrojn, kaj aperis

en la mano de la maljunulino.

"Ho, tre bone," sxi diris; "tute laux via elekto. Vi kompreneble ne

estas devigata ilin ricevi."

La kompatinda Vanc' apenaux ne ploris pro cxagxreno kaj malsato, kaj cxi

tiu lasta malfelicxajxo tute rompis lian fieron. Li tiel humile petis la

panon, ke fine la stranga maljuna virinacxo pentis, kaj gxin redonis;

kaj neniam estis io pli bongusta al li, ol tiuj sekaj sximohavaj pecetoj

da pano.

"Vi povos tie dormi, kie vi estas," diris la maljunulino, kiam li finis

la mangxadon; kaj sxi brufermis la fenestreton, neebligante ke iu ajn

sciu, kie gxi estis aperinta.

"Ho, flankeparolante," sxi kriis post momento, elpusxante la kapon tra

la arbosxelo, laux maniero kiu sxajnis tre maloportuna, "pri tiuj limoj,

vi memoras, kaj pri la Fragokolora Sorcxisto, mi jxus estis

dironta,--sed, ne; post plua konsiderado, tio estas negrava."

Kaj sxi denove malaperis, kaj ne estis revidata.

"Mi devas diri," murmuris Princo Vanc' en si mem, "ke strangaj aferoj

cxiam okazas al mi." Kaj, kurbekusxigante sin sur la musko, li pro

laceco dormis profunde.

Princo Vanc' · 第 10 / 26 题