Sed eta Ingemar ne povis ekdormi. Li ne povis forgesi la lumon sur la
monteto. Eble ĝi vere estis la koboldoj, kiuj kalkulis la oron. Maljuna
Johano, ja, jam vidis multon kaj multe sciis. Li ofte aŭdis la ridon de
la koboldoj en la fendego kaj la siblon de la kristnask-serpento sub la
ŝtonego. Kaj aŭtune li ofte aŭdis la furiozan ĉason de Oden.[5] La ĉaso
komenciĝas, diris li, en la mezo de Hult-arbaro, kaj la ĉasaĵo estas la
sorĉistino de la arbaro. Kaj ŝi kuregas antaŭen super deklivojn kaj
ŝtonegojn ĝis ŝi atingas al la monteto. Ĉar tie la hundoj perdas la
odoron, kaj la sorĉistino malaperas en la mallumajn ĉambrojn de la
koboldoj.
Kaj eta Ingemar pensis kaj pensadis, kaj baldaŭ venis la feo de sonĝoj
kun sia pulvoro kaj skuis ĝin en la okulojn liajn. Kaj subite li staris
duonnuda kaj piednuda en la fendego, sola en la mistera arbaro, sola en
la nokta mallumo.
Sed li ne malvarmiĝis, kaj li ne timis. Li ekrigardis en la fendegon.
Tie sidis la koboldoj sur la ŝtonego kaj timeme rigardegis super la
arbaron. Ĉar tie tre malproksime en la oriento leviĝis brilanta stelo.
Ĝi verŝis mirindan lumon sur la malsupron de la fendego, kaj la koboldoj
tremis, kiel tremas la arbarfolioj en la vento.
Kaj eta Ingemar rigardis kaj rigardegis. Kaj baldaŭ li ekvidis
pilgrimanton, kiu malrapide proksimiĝis al la loĝejo de la koboldoj. Li
portis blankajn vestojn kaj en la mano li tenis stangon, kaj tiu stango
estis kruco. Kaj la pilgrimanto sin turnis al la koboldoj kaj diris:
"Mi estas Ansgar,[6] la sendito de la Ĉiela Reĝo, kaj en Lia nomo foriru
kaj formortu."
Kaj kiam la koboldoj ekrigardis la krucon, ili malgrandiĝis ĝis ili
estis malgrandaj kiel muŝoj, kaj tiam ili enfalis mortintaj en la truon
de la fendego, kaj Ingemar ne plu vidis ilin.
Sed la stelo sin levis pli kaj pli, kaj la brilado iĝis pli kaj pli
klara. Kaj nun la fendego fariĝis verda valo, kun rozoj kaj lilioj, kiuj
sin turnis al la stelo en la oriento.
Tiam oni ekaŭdis arbare bruadon kiel la piedfrapoj de ĉevaloj. Kaj post
iom da tempo proksimiĝis sur sovaĝaj ĉevaloj tri viroj kun longaj barboj
kaj glavoj. Ingemar ekkomprenis ke ili estas la antikvaj idolaj dioj
Oden kaj Balder kaj Thor.[7]
Kiam ili atingis la monteton ili eksaltis teren kaj demandis:
"Kial brilas tiu stelo tiel klare, kaj kial portas la dezerto rozojn kaj
liliojn?"
Tiam eklevis Ansgar la krucon kaj diris:
"Unu stelo sin levas en la oriento kaj verŝas sian lumon super la lando
de mallumaj ombroj. Ĉar la Reĝo, kies nomo vi ne kuraĝas ekparoli, estas
naskita sur la tero. Lia nomo estas Mirindo kaj Konsilo, ĉar Li estas la
plej saĝa inter la homaj infanoj. Oni nomas Lin Heroo, tial ke Li venkos
la malbonon de la mondo. Kaj oni nomas Lin la Princo de Paco, ĉar per
sia mano Li forbrulos militon, kun ventegoj kaj sangaj vestoj, kaj pro
Lia volo la dezerto floros kiel rozo."
Oden, la saĝa, klinis la kapon kaj diris:
"Mi estas la plej potenca el la dioj, sed mi metas mian kronon ĉe la
trono de la novnaskita Reĝo."
Kaj Thor diris:
"Mi estas la plej forta, sed la povo mia estas tro malforta kontraŭ la
Ĉiopovo, kaj mi metas mian martelon ĉe Lia piedo."
Kaj Balder diris:
"Min oni nomis la plej virta el dioj, sed mi kovras mian vizaĝon kontraŭ
la brilego de Lia suno."
Kaj tiam la plej potencaj dioj de idoltempoj sin ĵetis al la tero kaj
kaŝis siajn vizaĝojn.
Je tio en la muska arbaro aŭdiĝis mirinda muziko, muziko kiel la kanto
de la feliĉa animo kiam ĝi forlasas la teron kaj flugas al la perlaj
pordoj de ĉielo,--muziko kiel la kanto en la preĝejo en la bela
kristnaska mateno. Kaj kiam eta Ingemar malfermis la buŝon por helpi al
la kantistoj, jen li kuŝas en la lito. Sed sur la tablo staras kandelo,
kaj apud ĝi sidas la gepatroj kaj ili kune kantas:
"Salut' al vi, mirinda tag'!"
[Piednoto 5: La antikva dio de la ĉielo kaj de la suno.]
[Piednoto 6: Ansgar, la apostolo de la nordo, estis la unua homo, kiu
enkondukis Kristanismon en Svedujon.]
[Piednoto 7: Oden, la dio de la suno kaj de la ĉielo.
Balder, filo de Oden, la dio de lumo,--ne nur la lumo de la naturo, sed
ankaŭ la lumo de la animo, de pureco, de boneco kaj de senkulpeco.
Thor, la plej maljuna filo de Oden, estis la dio de forto kaj
fulmotondro.]