NORA. Eksidu. -- Dauxros longe. Mi havas multon por priparoli kun
vi.
HELMER (eksidas cxe la tablo kontrauxe al sxi). Vi timigas min,
Nora. Kaj mi ne komprenas vin.
NORA. Ja, gxuste tiel estas. Vi ne komprenas min. Kaj ankaux mi
neniam komprenis vin -- antaux cxi tiu vespero. Ne, ne interrompu
min. Vi nur auxskultu kion mi diras. -- Estas decidiga konfrontado,
Torvald.
HELMER. Al kio vi celas?
NORA (post mallonga pauxzo). Cxu ne unu fakto estas rimarkinda,
tiel kiel ni sidas tie cxi?
HELMER. Kio tio estus?
NORA. Ok jarojn ni estas geedzoj. Cxu vi nun ne ekpensas, ke
estas la unua fojo, ke ni du, edzo kaj edzino, serioze parolas
kune?
HELMER. Nu, serioze, -- kion tio signifas?
NORA. Dum ok plenaj jaroj, -- jes ecx pli longe, -- ek de nia unua
konatigxo, ni neniam intersxangxis ecx unu seriozan vorton pri
seriozaj aferoj.
HELMER. Mi devus do dauxre kaj cxiam informi vin pri zorgoj,
kiujn vi tamen ne povus helpi min porti?
NORA. Mi ne parolas pri zorgoj. Mi diras ke ni neniam sidis kune
por serioze provi pridiskuti ion gxisfunde.
HELMER. Sed, kara Nora, cxu vere tio do interesus vin?
NORA. Jen ni estas cxe la kerno. Vi neniam komprenis min. --
Granda maljustajxo estas farita kontraux mi, Torvald. Unue de
pacxjo kaj poste de vi.
HELMER. Cxu! De ni du, -- de ni du, kiuj amis vin pli varme ol
cxiuj aliaj homoj?
NORA (skuante la kapon). Vi neniam amis min. Vi nur trovis, ke
estas amuze min amindumi.
HELMER. Tamen Nora, kiajn vortojn vi elektas?
NORA. Jes, tiel tamen estas, Torvald. Kiam mi estis hejme cxe
pacxjo, li diris al mi cxiujn siajn opiniojn, kaj sekve mi havis la
samajn opiniojn; kaj se mi havis aliajn, mi ilin kasxis; cxar tion
li ne sxatus. Li nomis min sia pupinfano, kaj li ludis kun mi, same
kiel mi ludis kun miaj pupoj. Poste mi venis en vian domon --
HELMER. Kian esprimon vi uzas pri nia geedzeco?
NORA (negxenate). Mi opinias: tiam mi transigxis de la manoj de
pacxjo en viajn. Vi arangxis cxion laux via gusto, kaj sekve mi
ekhavis la saman guston kiel vi; aux mi sxajnigis; mi tamen ne
certe scias --; mi opinias, ke ambaux sintenoj okazis; foje la unua,
foje la dua. Kiam mi nun rigardas tion, sxajnas al mi, ke mi vivis
kiel malricxa homo, -- nur de mano al busxo. Mi vivtenis min farante
artajxojn por vi, Torvald. Sed tio estis ja kion vi deziris. Vi kaj
pacxjo faris grandan pekon kontraux mi. Vi estas kulpaj, ke nenio
farigxis el mi.
HELMER. Nora, kiom maljusta kaj nedankema vi estas! Cxu vi ne
estis felicxa cxi tie?
NORA. Ne, mi neniam estis. Mi kredis tion; sed mi neniam
estis.
HELMER. Ne -- ne felicxa!
NORA. Ne; nur gaja. Kaj vi cxiam estis bonkora al mi. Sed nia
hejmo estis nenio alia krom ludejo. Cxi tie mi estis via pupedzino,
gxuste kiel mi hejme estis la pupinfano de pacxjo. Kaj la infanoj,
siavice, estis miaj pupoj. Estis por mi amuze kiam vi ludis kun mi,
same kiel estis amuze por ili kiam mi kun ili ludis. Tia estis nia
geedzeco, Torvald.
HELMER. Estas io vera en tio, kion vi diras, -- kiom ajn malmodera
kaj ekzaltita gxi tamen estas. Sed de nun cxio estu alie. La tempo
de ludo estu pasinta; nun venas la tempo de eduko.
NORA. Kies eduko? La mia aux tiu de la infanoj?
HELMER. Kaj via kaj tiu de la infanoj, mia kara Nora.
NORA. Ho, Torvald, vi ne estas viro por eduki min al gxusta
edzino por vi.
HELMER. Kaj tion vi diras?
NORA. Kaj mi, -- kiel estas mi preparita por eduki la
infanojn?
HELMER. Nora!
NORA. Cxu vi ne mem tion diris antaux momento, -- tiun taskon vi
ne kuragxis konfidi al mi.
HELMER. En la momento de ekzaltigxo! Cxu vere vi volas atenti
tion?
NORA. Sed jes; estis gxuste dirite de vi. Mi ne majstras tiun
taskon. Estas alia tasko, kiun mi devas unue plenumi. Mi devas
eduki min mem. Pri tio vi ne estas viro por helpi min. Tion mi
devas fari sola. Kaj tial mi nun foriros de vi.
HELMER (eksaltas). Kion vi diris?
NORA. Mi devas stari tute sola, se mi havu konon pri mi mem, kaj
pri cxio ekstera. Tial mi ne plu povas resti cxe vi.
HELMER. Nora, Nora!
NORA. Mi foriros de cxi tie nun baldaux. Kristine certe akceptos
min cxi-nokte --
HELMER. Vi estas freneza! Mi ne permesas! Mi vin malpermesas!
NORA. De nun ne plu eblas malpermesi ion al mi. Mi kunportos
miajn personajn proprajxojn. De vi mi volas nenion havi, nek nun,
nek poste.
HELMER. Kia frenezajxo estas do tio!
NORA. Morgaux mi vojagxos hejmen, -- mi volas diri, al mia antauxa
hejmo. Tie mi plej facile povos trovi iun okupon.
HELMER. Ho, vi blinda, sensperta kreajxo!
NORA. Mi devas akiri sperton, Torvald.
HELMER. Forlasi vian hejmon, vian edzon kaj viajn infanojn! Kaj
vi ne pensas pri tio, kion la homoj diros?
NORA. Tion mi ne povas konsideri. Mi nur scias, ke estos necese
por mi.
HELMER. Ho, estas indignige. Tiel vi povas perfidi viajn plej
sanktajn devojn.
NORA. Kion vi do konsideras kiel miajn plej sanktajn devojn?
HELMER. Kaj tion mi bezonu diri al vi! Cxu ne estas viaj devoj al
via edzo kaj viaj infanoj?
NORA. Mi havas aliajn devojn same sanktajn.
HELMER. Vi ne havas. Kiuj devoj estus _tiuj_?
NORA. La devoj al mi mem.
HELMER. Unue kaj cxefe vi estas edzino kaj patrino.
NORA. Tion mi ne plu kredas. Mi kredas, ke unue kaj cxefe mi
estas homo, mi, same kiel vi, -- aux almenaux ke mi provu farigxi
tio. Mi bone scias, ke la plimulto pravigas vin, Torvald, kaj ke
ion tian diras la libroj. Sed mi ne plu povas kontentigxi per tio,
kion diras la plimulto, kaj kion diras la libroj. Mi devas mem
pripensi tiujn rilatojn kaj trovi sencon en ili.
HELMER. Cxu vi ne trovus sencon en via stato en via propra hejmo?
Cxu en tiaj rilatoj vi ne havas sentrompan gvidanton? Cxu vi ne
havas la religion?
NORA. Ak, Torvald, mi ja ne vere scias, kio la religio estas.
HELMER. Kia eldiro!
NORA. Mi ja scias nenion krom tio, kion la pastro Hansen diris
dum mia konfirmacio. Li diris ke la religio estas _tio_ kaj
_tio_. Kiam mi estos libera de cxio cxi tie, kaj staros sola,
tiam mi ekzamenos ankaux tiun aferon. Mi volas vidi cxu estas
gxusta tio, kion diris la pastro Hansen, aux almenaux cxu _mi_
en jeno pravas.
HELMER. Ho, tia dirajxo de juna virino estas tamen senekzempla!
Sed se la religio ne povas gvidi vin, lasu almenaux al mi skui vian
konsciencon. Cxar moralan senton vi tamen havas? Aux, respondu, --
eble vi neniun havas?
NORA. Nu, Torvald, ne estas facile respondi al tio. Mi ja tute ne
scias. Tiuj aferoj estas komplete malklaraj por mi. Mi nur scias,
ke mi havas tute alian opinion pri tiaj demandoj, ol vi. Jxus mi ja
ankaux auxdis, ke la legxoj estas aliaj, ol mi opiniis; sed ke tiuj
legxoj estu gxustaj, tiun ideon mi ne kapablas enigi en mian kapon.
Virino do ne rajtus sxirmi sian mortantan patron, aux savi la vivon
de sia edzo! Tian opinion mi ne fidas.
HELMER. Vi parolas kiel infano. Vi ne komprenas la socion en kiu
vi vivas.
NORA. Ne, mi ne komprenas. Sed nun mi volas studi gxin. Mi devas
provi eltrovi kiu pravas, la socio aux mi.
HELMER. Vi estas malsana, Nora; vi havas febron; mi preskaux
kredas, ke vi perdis vian prudenton.
NORA. Mi neniam antauxe sentis min tiel klara kaj certa kiel
cxi-nokte.
HELMER. Kaj klare kaj certe vi forlasas vian edzon kaj viajn
infanojn?
NORA. Jes; mi faras.
HELMER. Do nur unu klarigo estas ebla.
NORA. Kiu?
HELMER. Vi ne plu amas min.
NORA. Nu jes, tiel estas.
HELMER. Nora! -- Kaj tion vi diras!
NORA. Ho, tio doloras min, Torvald; vi estis ja cxiam bonkora al
mi. Sed mi povas nenion pri tio fari. Mi ne plu amas vin.
HELMER (kun perforta sinrego). Cxu ankaux tio estas klara kaj
certa konvinko?
NORA. Jes, tute klara kaj certa. Tial mi ne volas plu resti cxi
tie.
HELMER. Kaj cxu vi ankaux povos klarigi por mi, per kio mi perdis
vian amon?
NORA. Jes, mi povas. Okazis cxi tiun vesperon, kiam la mirindajxo
ne venis; cxar tiam mi vidis, ke vi ne estas tiu viro, kiun mi
imagis.
HELMER. Klarigu pli precize; mi ne komprenas vin.
NORA. Mi atendis pacience dum ok jaroj; cxar, bona Dio, mi
komprenis ja, ke la mirindajxo ne estas ia cxiutaga okazajxo. Sed
jen frakasante ondis tio cxi super min; kaj tiam mi estis absolute
certa ke: Nun venas la mirindajxo. Kiam la letero de Krogstad
kusxis tie, -- mi neniam havis la penson, ke vi volus klini vin sub
la kondicxojn de tiu homo. Mi estis tiom firme certa, ke vi dirus
al li: Publikigu la aferon por la tuta mondo. Kaj post tio --
HELMER. Jes, kaj kio poste? Kiam mi estus fordoninta al honto kaj
malhonoro mian propran edzinon --!
NORA. Kiam tio estus okazinta, tiam mi pensis, absolute certe, ke
vi ekstarus por preni cxion sur vin kaj dirus: Mi estas kulpa.
HELMER. Nora --!
NORA. Vi pensas, ke mi neniam volus akcepti tian oferon de vi?
Kompreneble ne. Sed kiom miaj asertoj valorus kontraux la viaj? --
Tio estis la mirindajxo, al kiu mi sopiris en teruro. Kaj por
malhelpi tion mi decidis fini mian vivon.
HELMER. Mi gxoje laborus por vi noktojn kaj tagojn, Nora, --
eltenus dolorojn kaj mankon por vi. Sed estas neniu, kiu oferas
sian honoron por tiu, kiun oni amas.
NORA. Tion faris centmiloj da virinoj.
HELMER. Ho, vi kaj pensas kaj parolas kiel sensagxa infano.
NORA. Nu, bone. Sed vi nek pensas nek parolas kiel tia viro, al
kiu mi povu ligi min. Kiam pasis via ektimo, -- ne pro tio, kio
minacis min, sed pro tio, al kio vi mem estis endangxerigita, kaj
kiam la tuta dangxero pasis, -- tiam estis por vi, kvazaux nenio
estus okazinta. Gxuste kiel antauxe mi estis via eta kantalauxdo,
via pupo, kiun vi de nun portus duoble gardeme sur la manoj, cxar
gxi estas tiom fragila kaj malforta. (ekstaras) Torvald, -- en
tiu momento mi konsciigxis, ke dum ok jaroj mi logxas cxi tie kune
kun fremda viro, kaj ke mi ekhavis tri infanojn --. Ho, mi ne
eltenas pensi pri tio! Mi povus dissxiri min mem en pecetojn.
HELMER (peze). Mi vidas; mi vidas. Vere estigxis fendego inter
ni. -- Ho, tamen Nora, cxu gxi ne estus plenigxebla?
NORA. Tia, kia mi nun estas, mi neniel estas edzino por vi.
HELMER. Mi havas forton min sxangxi.
NORA. Eble, -- se oni forprenas de vi la pupon.
HELMER. Apartigxi -- apartigxi de vi! Ne, ne, Nora, mi tute ne
povas koncepti tian penson.
NORA (eniras la dekstran cxambron). Des pli certe devas tiel
okazi.
(Sxi revenas kun siaj supervestoj kaj malgranda valizo, kiun sxi
metas sur la segxon apud la tablo.)
HELMER. Nora, Nora, ne nun! Atendu gxis morgaux.
NORA (surmetas la mantelon). Mi ne povas kusxi tra la nokto en la
cxambroj de fremda viro.
HELMER. Sed cxu ni ne povas logxi cxi tie kiel frato kaj fratino --?
NORA (ligas la cxapelon). Vi bone scias, ke tio ne dauxrus longe
--. (metas la sxalon cxirkaux sin) Adiaux, Torvald. Mi ne volas vidi
la infanojn. Mi scias, ke ili estas en pli bonaj manoj ol la miaj.
Tia kia mi nun estas, mi povas esti nenio por ili.
HELMER. Sed iam, Nora, -- iam --?
NORA. Kiel mi povas scii tion? Mi ja ne scias kio el mi
farigxos.
HELMER. Sed vi estas mia edzino, kiel vi estas kaj kiel vi
restos.
NORA. Auxskultu, Torvald; -- kiam edzino forlasas la domon de sia
edzo, tiel kiel mi nun faras, tiam, mi auxdis, li estas laux la
legxo libera de cxiuj devoj al sxi. Cxiuokaze mi liberigas vin de
cxiu ajn devo. Vi ne sentu vin ligita per io, same kiel mi ne volas
esti ligita. Devas esti plena libereco ambauxflanke. Jen, vi
rericevas vian ringon. Donu al mi la mian.
HELMER. Ankaux tion?
NORA. Ankaux tion.
HELMER. Jen gxi estas.
NORA. Tiel, jes. Nun do estas finite. Jen mi metas la sxlosilojn.
Pri la aferoj en la domo la servistinoj cxion scias -- pli bone ol
mi. Morgaux, kiam mi estos forvojagxinta, Kristine venos por paki
la ajxojn, kiuj estas mia posedajxo alportita de mia hejmo. Mi
volas havi ilin postsenditaj.
HELMER. Finite; finite! Nora, cxu vi neniam plu volas pensi pri
mi?
NORA. Mi certe ofte pensos pri vi kaj pri la infanoj kaj pri la
domo.
HELMER. Cxu vi permesas, ke mi skribu al vi, Nora?
NORA. Ne, -- neniam. Tion mi ne permesas.