HELMER. Aha, -- granda festeno do?
NORA. Cxampanofesteno gxis la hela mateno. (ekkrias) Kaj kelkajn
makaronojn, Helene, multajn, -- unusolan fojon.
HELMER (prenas sxiajn manojn). Nu, nu, nu; ne tiu delira
sovagxeco. Estu nun mia propra alauxdeto kiel ordinare.
NORA. Jes ja, mi estu. Sed eniru dume; ankaux vi, doktoro Rank.
Kristine, vi devas helpi min arangxi miajn harojn.
RANK (mallauxte, elirante). Supozeble ne estas io -- io tia
okazonta?
HELMER. Neniel, kara; estas nenio alia krom tiu infaneca timo,
kiun mi menciis al vi.
(Ili eliras dekstre)
NORA. Nu!?
LINDE. Forvojagxis en la kamparon.
NORA. Mi divenis laux via aspekto.
LINDE. Li revenos hejmen morgaux vespere. Mi skribis leterslipon
al li.
NORA. Tion vi ne devus fari. Vi malhelpu nenion. Funde estas
gxojego, tio, atendadi la mirindajxon.
LINDE. Efektive, kion vi atendas?
NORA. Ho, tion vi ne povas kompreni. Eniru al ili; mi tuj
postvenos. (_sinjorino Linde_ eniras la mangxocxambron)
NORA (staras momenton kvazaux por sin orienti; poste sxi rigardas
sian horlogxon). La kvina. Sep horojn gxis noktomezo. Poste, dudek
kvar horojn gxis sekvonta noktomezo. Tiam la Tarantelo estos
dancita. Dudek kvar plus sep? Tridek unu horojn por vivi.
HELMER (cxe la pordo dekstre). Sed kie restas la alauxdeto?
NORA (al li kun largxe etenditaj brakoj). Jen la alauxdeto!