HELMER. Permesu al mi rigardi. (volas iri)

(_Nora_, cxe la piano, frapas la unuajn taktojn de la

_Tarantelo_)

HELMER (cxe la pordo, haltas). Aha!

NORA. Mi ne povas danci morgaux, se mi ne ekzercos kun vi.

HELMER (iras al sxi). Cxu vi vere estas tiom timema, kara

Nora?

NORA. Jes, ege timema. Lasu min ekzerci nun tuj; ankoraux estas

tempo antaux la mangxo. Jen, sidigu vin kaj ludu por mi, kara

Torvald; korektu min; donu instrukcion, kiel vi kutimas.

HELMER. Volonte, tre volonte, cxar vi deziras.

(Li eksidas cxe la piano)

NORA (prenas la tamburinon el la skatolo, kaj ankaux longan,

multekoloran sxalon, per kiu sxi rapide drapiras sin; post salto

mezen sur la plankon sxi staras tie kaj vokas). Ludu nun por mi! Nun

mi volas danci!

(_Helmer_ ludas kaj _Nora_ dancas; _doktoro Rank_

staras apud la piano malantaux _Helmer_, rigardante)

HELMER (ludante). Malpli rapide, -- malpli rapide.

NORA. Mi ne povas alimaniere.

HELMER. Ne tiel impete, Nora!

NORA. Gxuste tiel devas esti.

HELMER (haltas). Ne, ne, tio tute ne tauxgas.

NORA (ridas, kaj svingas la tamburinon). Cxu mi ne diris tion al

vi?

RANK. Permesu al mi ludi por sxi.

HELMER (ekstaras). Jes, vi faru; kaj mi povos pli bone instrukcii

sxin.

(_Rank_ sidigas sin cxe la piano kaj ludas; _Nora_

dancas pli kaj pli sovagxe. _Helmer_ prenis pozicion apud la

forno, kaj ofte direktas al sxi rimarkojn por korekti sxin; sxi

sxajne ne auxdas tion; sxia hararo malligigxas kaj falas sur sxiajn

sxultrojn; sxi ne atentas tion, sed dauxrigas la dancadon.

_Sinjorino Linde_ envenas)

LINDE (staras konsternita cxe la pordo). Oj --!

NORA (dum la danco). Jen amuzo, Kristine.

HELMER. Sed kara, inda Nora, vi ja dancas kvazaux estus por savo

de la vivo.

NORA. Vere ja estas!

HELMER. Rank, cxesu; tio estas ja pura frenezajxo. Cxesu, mi

diras.

(_Rank_ cxesas ludi, kaj Nora subite haltas)

HELMER (al sxi). Tion mi neniam kredus. Vi ja forgesis cxion,

kion mi instruis al vi.

NORA (forjxetas la tamburinon). Jen vi mem vidas.

HELMER. Do, jen instruo estas bezonata.

NORA. Jes, vi vidas kiom necese estas. Vi devas instrui min gxis

la fino. Cxu vi tion promesas al mi, Torvald?

HELMER. Vi povas fidi pri tio.

NORA. Vi ne devas, hodiaux nek morgaux, zorgi pri io alia krom

mi; vi ne malfermu leteron, -- ne malsxlosu la leterskatolon --

Puphejmo · 第 70 / 83 题