LINDE. Nora!
NORA. Aux se io alia al mi okazus, -- io, tiel ke mi ne povus
cxeesti tie cxi --
LINDE. Nora, Nora, vi estas ja tute kiel freneza!
NORA. Se estus iu, kiu volus preni sur sin la tutan kulpon, vi
komprenas --
LINDE. Jes, ja, sed kiel vi povus pensi --?
NORA. Tiam vi atestu, ke ne estas vero, Kristine. Mi tute ne
estas freneza; mi havas mian plenan prudenton nun; kaj mi diras al
vi: Neniu alia sciis pri la afero. Mi sola faris cxion. Memoru
tion.
LINDE. Mi faros. Sed mi ne komprenas cxion cxi.
NORA. Ho, kiel vi tion komprenus? Estas ja la mirindajxo, kiu nun
okazos.
LINDE. La mirindajxo?
NORA. Jes, la mirindajxo. Sed estas tiom terure, Kristine; gxi
nepre ne okazu, ne por kiu ajn prezo en la mondo.
LINDE. Mi iros rekte por paroli kun Krogstad.
NORA. Ne iru al li; li faros al vi ion malbonan!
LINDE. Estis tempo, kiam li volonte farus kion ajn por mi.
NORA. Li?
LINDE. Kie li logxas?
NORA. Ho, kion mi scias --? Jes, (sercxas en la posxo) Jen lia
karto. Sed la letero, la letero --!
HELMER (en sia cxambro, frapas la pordon). Nora!
NORA (krias pro timo). Ho, kio estas? Kion vi volas?
HELMER. Nu, nu, ne timu. Ni ja ne venos; vi ja sxlosis la pordon;
eble vi surprovas?
NORA. Jes, jes, mi surprovas. Mi estos tiom bela, Torvald.
LINDE (kiu legis la karton). Li ja logxas gxuste trans la
stratangulo.
NORA. Jes; sed ne helpas. Ni estas sensavaj. La letero kusxas ja
en la skatolo.
LINDE. Kaj via edzo havas la sxlosilon?
NORA. Jes, cxiam.
LINDE. Krogstad devas revoki sian leteron nelegita, li devas
elpensi iun pretekston --