RANK. Hm --

NORA. Kial vi aspektas tiel kritikema? Cxu vi kredas ke ili ne

estas lauxmezuraj?

RANK. Pri tio neeblas por mi havi iun pravigitan opinion.

NORA (rigardas lin momenton). Fi, honton al vi.

(frapetas lin sur la orelon per la sxtrumpoj) Tio estu por vi. (ree

enpakas ilin)

RANK. Kaj kiujn aliajn admirindajxojn povos mi vidi?

NORA. Ecx ne iometon pli vi rajtas vidi; cxar vi estas

malbonkonduta. (sxi kantetas kaj sercxas inter la ajxoj)

RANK (post mallonga pauxzo). Kiam mi sidas tiel tute intime kune

kun vi, tiam mi ne komprenas -- ne, mi ne konceptas -- kio farigxus

el mi se mi neniam estus veninta en tiun cxi domon.

NORA (ridetas). Jes, mi vere opinias, ke vi sentas vin suficxe

komforta cxe ni.

RANK (pli mallauxte; rigardas antauxen). Kaj jen esti devigata

forlasi cxion --

NORA. Pa, pa; vi nenion forlasos.

RANK (kiel antauxe). -- kaj ecx ne povran signon de dankemo povas

mi postlasi; apenaux efemeran postsopiron, -- nenio krom vaka loko,

kiun la unue venanta povos okupi.

Puphejmo · 第 53 / 83 题