NORA. Kiu ligas novajn kontaktojn?
RANK. Tion faros vi ambaux, kiam mi estos for. Vi mem jam estas
sur la vojo, mi opinias. Pro kio cxeestis tiu sinjorino Linde cxi
tie hieraux?
NORA. Aha. -- cxu vere vi estas jxaluza pri la kompatinda
Kristine?
RANK. Jes, mi estas. Sxi prenos mian lokon en la domo. Kiam mi
forestos, eble tiu ino --
NORA. Ts, ne parolu tiom lauxte; sxi sidas en la apuda
cxambro.
RANK. Ecx hodiaux? Jen vi vidas.
NORA. Nur por kudri mian kostumon. Bona Dio, kiom maljusta vi
estas. (eksidas sur la sofon) Estu sagxa, doktoro Rank; morgaux vi
vidos kiel bele mi dancos; kaj tiam vi imagu, ke mi tion faras nur
por vi, -- ja, kompreneble ankaux por Torvald; evidente. (prenas
kelkajn ajxojn el la skatolo) Doktoro Rank, sidigu vin cxi tie, kaj
mi montros ion al vi.
RANK (sidigas sin). Kio estas?
NORA. Jen. Rigardu!
RANK. Silkosxtrumpojn.
NORA. Karnokolorajn. _Delikatajn_, cxu ne? Tamen nun estas
mallume; sed morgaux -- Ne, ne, ne; vi nur rigardu la piedpecon. Nu
do, vi povas vidi ankaux la supron.