HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli
kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi
mensogon!
NORA. Mensogon --?
HELMER. Vi diris, ke neniu estis cxi tie, -- cxu ne? (minacas per
la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas
kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas sxin cxirkaux
la talion) Cxu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas sxin) Kaj
nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece
estas. (foliumas siajn dokumentojn)
NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald!
HELMER. Jes.
NORA. Mi ege antauxgxuas la kostumobalon cxe geamikoj Stenborg
postmorgaux.
HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi
surprizos min.
NORA. Ho, tiu stulta kaprico.
HELMER. Nu?
NORA. Mi ne povas ion tauxgan elpensi; cxio aspektas tiel stulte,
tiel sensignife.
HELMER. Cxu Nonjo atingis _tiun_ rekonon?
NORA (malantaux lia segxo, la brakojn sur la segxodorso). Cxu vi
estas tre okupata, Torvald?