KROGSTAD. Rimarkinde estas ankaux, ke la vortoj 2-an de Oktobro
kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed
per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla;
via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia
hazarde faris tion antaux ol oni sciis pri la morto. Ne estas
trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj
_tiu_ ja estas auxtentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via
patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Cxu ne?
NORA (post mallonga pauxzo, jxetskuas la kapon kaj rigardas lin
spite). Ne, tiel ne estas. Estas _mi_, kiu skribis la nomon de
pacxjo.
KROGSTAD. Auxdu, sinjorino, -- cxu vi scias, ke tio ja estas
dangxera konfeso?
NORA. Kial? Vi baldaux ricevos vian monon.
KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la
paperon al via patro?
NORA. Ne eblis. Pacxjo ja kusxis malsana. Se mi petus lian
subskribon, mi devus ankaux diri al li por kio ni uzus la monon.
Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia
edzo estas en dangxero. Estis ja neeble.
KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu
vojagxo eksterlanden.
NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojagxo ja savus la vivon de mia
edzo. Mi ne povis rezigni pri gxi.
KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontraux mi --?
NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel gxenis min pri
vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilajxoj, kiujn vi
faris, kvankam vi sciis kiom dangxera estis la sanstato de mia
edzo.
KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran
ideon, pri la ago je kiu vi kulpigxis. Sed mi povas ekspliki al vi,
ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj
tio detruis mian tutan civitanan staton.
NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom
kuragxan por savi la vivon de via edzino?
KROGSTAD. La legxoj ne demandas pri motivoj.
NORA. Do estas ja tre malbonaj legxoj.
KROGSTAD. Cxu malbonaj aux ne, -- se mi prezentos tiun paperon en
la tribunalo, vi estos kondamnata laux la legxoj.
NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontraux timo
kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus
savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la legxojn; tamen
mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri
tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi versxajne estas
malbona juristo, sinjoro Krogstad.
KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune,
-- tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi
placxas. Sed _tion_ mi diras al vi: se mi duan fojon estos
forpelita, vi min akompanu.
(Li salutas kaj eliras tra la antauxcxambro)
NORA (dum tempo pensante; jxetskuas la kapon). Ho jen! -- Voli min
timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la
infanoj; baldaux cxesas) Sed --? -- -- Ne, sed estas ja neeble! Mi
agis el amo!
INFANOJ (cxe la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris
tra la pordego.
NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda
viro. Cxu vi auxdas? Ecx ne al pacxjo!
INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankoraux ludu?
NORA. Ne, ne; ne nun.
INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis.
NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan.
Eniru, eniru, karaj dolcxaj infanoj.
(Sxi sxovas ilin milde en la apudan cxambron, kaj fermas la
pordon post ili.)
NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn
kudrerojn, sed baldaux haltas). Ne! (forjxetas la brodajxon,
ekstaras, iras al la antauxcxambra pordo kaj vokas:) Helene!
enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj
malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble!
CxAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu gxin, sinjorino?
NORA. Tien; meze sur la plankon.
CxAMBRISTINO. Cxu mi alportu ion kroman?
NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas.
(La _cxambristino_, kiu jam demetis la arbon, eliras.)
NORA (dum sxi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj -- kaj tie
floroj. -- La abomena homo! Babilacxo! Estas nenio gxena. La Jularbo
estu belega. Mi faros cxion, kion vi sxatos, Torvald; -- mi kantos
por vi, dancos por vi --
(_Helmer_, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el
ekstere)
NORA. Ah, -- vi jam revenas?
HELMER. Jes. Cxu iu vizitis?
NORA. Cxi tie? Ne.
HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego.
NORA. Cxu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton.
HELMER. Nora, mi povas vidi laux via vizagxo, ke li vizitis vin,
kaj petis, ke vi parolu favore por li.
NORA. Jes.
HELMER. Kaj tion vi farus kvazaux laux propra instigo, cxu? Kaj
vi devus kasxi por mi, ke li estis cxi tie. Ankaux pri tio li
petis?