NORA. Tamen, Torvald --

HELMER. Vi ne povas nei, mia kara Nonja. (metas la brakon

cxirkaux sxian talion) La ludanta birdo estas dolcxa; sed gxi

forludas tre multe da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo

teni ludbirdon.

NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere sxparas cxion, kion mi

kapablas.

HELMER (ridetas). Jes, trafa dirajxo. Cxion kion vi kapablas. Sed

vi tute ne kapablas.

NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur

scius kiom da elspezoj ni alauxdoj kaj sciuroj havas, Torvald.

HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro.

Vi cxirkauxflaras cxie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi

havigis gxin, gxi kvazaux malaperas inter viaj manoj; vi neniam

scias, kie vi elspezis la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi

estas. Kusxas en la sango. Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora.

NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la

kvalitoj de pacxjo.

HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol gxuste kia vi estas, mia

dolcxa, eta kantalauxdo. Sed auxskultu; suspekto sin prezentas.

Vi aspektas hodiaux tiel -- tiel -- nu kiel mi nomu tion? --

tiel ruzeta --

NORA. Mi, cxu?

HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la

okulojn.

NORA (rigardas lin). Nu?

HELMER (minacas per la fingro). Cxu eble la eta frandemulino

ekscesis en la urbo hodiaux?

NORA. Ne, kial vi pensas tiel?

HELMER. Cxu eble la frandemulineto vere ne faris kromviziton al

la sukerajxisto?

Puphejmo · 第 9 / 83 题