La korteto havis tre militan vidigxon. Tie estis soldatoj kun
bataliloj, oficiro kun ligna glavo, fiera knabo kun standardo tro
granda por li, kaj _bando da muzikistoj_ kiu furioze batadis gaje
pentritan tamburon.
Nur malgranda Robbie malgxoje sidis sur la sxtupoj, kaj rigardis.
Perfida peceto da glaso kripligis lian piedon, kaj li ne povis marsxi
tiel rapide, kiel la militistaro. "Mi ne povas ion fari," li diris
cxagrenege. "Jes, vi povas," respondis Kapitano Fred, "vi povas
ekkrii _Hura_! Kiam ni preteriras." La knabeto do gardis sian
postenon, observante tutan la marsxadon kaj remarsxadon. Ofte la roto
iris aliloken, sed li neniam mankis svingi sian cxapeton, kaj levi
sian fajfan aplauxdon, kiam ili trapasis.
Robbie estas la vera heroo. Ne estas facile ekkrii "_Hura_" pro tiuj,
kiuj povas antauxeniri kiam ni estas devigitaj halti; ne estas facile
forgesi nian propran malkontentigon, kaj aplauxdegi tiujn, kiuj faras
tion, kion ni deziras, sed ne povas, fari; ne estas facile gxoji je
la sukceso de tiuj, kiuj posedas la lokon, kiun ni deziras okupi.
Nur granda koro povas stari aparte, kaj ekkrii "_Hura_" kiam la aliaj
preteriras.
_Tradukita de_ C. S. Bicknell.