LA STRABULINO.

Cxu vi ne opinias, ke oni povas gxuste nomi la sekvantan anekdoton

_Antikva Historio_, cxar maljuna Franca Sinjorino rakontis gxin al mi

antaux sesdek jaroj!

Gxi okazis en Francujo, dum periodo de politika tumultego kaj

maltrankvileco. Neniu sciis kion atendi.

Sinjorino altranga, iom sciema, sed kiu estis ankaux malfelicxe

strabulino, renkontis, je vesperkunveno, politikiston. Sxi komencis

lin demandi pri tiu cxi kaj pri tiu afero, esperante tiamaniere

eltrovi kelkajn sxtatajn sekretojn.

La diplomato gxentile, sed artifike, respondis, kaj la sinjorino

gajnis nenion.

Fine, sxi kolerigxis, kaj ekkriis: Nu, diru al mi, mi petas, kiel

iras la politikoj?

La ministro tuj respondis: Tiel, kiel vi _vidas_, Sinjorino, _tre

malrekte_.

E. J. Catt.

* * *

En malgranda Irlanda urbeto antaux nelonge trovigxis pastro, kiam

cxiam predikis, ke ni devas ami niajn malamikojn. Unufojon, dum li

estis iranta pregxejon, li renkontis ebriulon, kaj diris: "Cxu vi ne

scias ke la vino estas via malamiko?" "Jes," li respondis, "sed cxu

vi ne predikas ke ni devas ami niajn malamikojn?" Tiu cxi estas vera,

sed mi ne diris ke vi devas ilin gluti.--P. de B.

The Esperantist, Vol. 1, No. 7 · 第 32 / 35 题