Ah, -- cxi tie oni povas sidi sunumante sin kiel kato.
SINJORINO SOLNESS
(metas la manon facile sur sxian nukon) Gxentile ke vi volas sidi cxe
_mi_. Mi kredus, ke vi enirus al mia edzo.
HILDE
Kion mi farus cxe li?
SINJORINO SOLNESS
Helpi lin, mi pensis.
HILDE
Ne dankon. Cetere li ne estas interne. Li iras tie kun la laboristoj.
Sed li aspektis tiel mordeme, ke mi ne kuragxis paroli al li.
SINJORINO SOLNESS
Ho, funde li estas milda kaj mola en la animo.
HILDE
_Li_!
SINJORINO SOLNESS
Vi ankoraux ne vere konas lin, vi, frauxlino Wangel.
HILDE
(rigardas sxin varme) Cxu vi gxojas nun, cxar vi translogxigxos en la
novan domon?
SINJORINO SOLNESS
Mi _devus_ ja gxoji. Cxar Halvard ja deziras --
HILDE
Ho, ne gxuste pro tio, mi pensas.
SINJORINO SOLNESS
Jes, jes, frauxlino Wangel. Cxar estas ja nur mia devo, tio, subigi
min al _li_. Sed ofte sentigxas malfacile devigi sian animon al
obeemo.
HILDE
Jes, _tio_ certe sentigxas malfacile.
SINJORINO SOLNESS
Jes imagu. Kiam oni ne estas pli bona homo ol mi, jen --
HILDE
Kiam oni travivis tiom da pezajxoj, kiel vi --
SINJORINO SOLNESS
Kiel _vi_ tion scias?
HILDE
Via edzo diris.
SINJORINO SOLNESS
Al mi li malofte tusxas _tiujn_ aferojn. -- Jes, kredu, ke mi
travivis suficxe multe dum mia vivo, _mi_, frauxlino Wangel.
HILDE
(rigardas sxin kompateme kaj malrapide kapsignas) Kompatinda
sinjorino Solness. Unue brulis por vi --
SINJORINO SOLNESS
(kun suspiro) Jes, cxio _mia_ brulis.
HILDE
Kaj poste sekvis tio pli grava.
SINJORINO SOLNESS
(rigardas sxin demande) Pli grava?
HILDE
La plej afliktiga.
SINJORINO SOLNESS
Al kio vi aludas?
HILDE
(silente) Vi ja perdis ambaux knabetojn.
SINJORINO SOLNESS
Ho, ili, jes. Jes, vidu, _tiu_ estis _aparta_ afero, tiu. Estis ja
elcxiela sorto. Kaj al tiajxo oni devas sin kurbi. Kaj aldone
danki.
HILDE
Cxu vi tion faras?
SINJORINO SOLNESS
Ne cxiam, bedauxrinde. Mi ja bone scias, ke estas mia devo. Sed tamen
mi ne _povas_.
HILDE
Nu ja, estas kompreneble, mi pensas.
SINJORINO SOLNESS
Kaj ofte mi devas diri al mi mem, ke estis justa puno por mi --
HILDE
Kial?
SINJORINO SOLNESS
Cxar mi ne estis suficxe persista en la malfelicxo.
HILDE
Sed mi ne komprenas, ke --
SINJORINO SOLNESS
Ho ne, ne, frauxlino Wangel, -- ne parolu pli pri tiuj du knabetoj.
Pri ili ni nur gxoju. Cxar _ili_ ja estas felicxaj, -- felicxaj nun.
Estas ja la _malgrandaj_ perdoj en la vivo, kiuj tiel akre sxiras la
koron. Perdi cxion, kion aliaj homoj kalkulas por nenio.
HILDE
(metas la brakojn sur sxian genuon kaj rigardas al sxi varme) Dolcxa
sinjorino Solness, -- diru al mi, kio _tio_ estas!
SINJORINO SOLNESS
Kiel mi diras. Nur etaj ajxoj. Brulis ja cxiuj la malnovaj portretoj
sur la muroj. Kaj cxiuj la malnovaj silkaj kostumoj brulis. Tiuj kiu
apartenis al la familio dum longaj tempoj. Kaj cxiuj puntajxoj de
patrino kaj avino -- ankaux ili brulis. Kaj imagu, -- la juveloj!
(peze) Kaj cxiuj pupoj.
HILDE
Pupoj?
SINJORINO SOLNESS
(plorsufoke) Mi havis naux delikatajn pupojn.
HILDE
Kaj ankaux _ili_ brulis?
SINJORINO SOLNESS
Cxiuj. Ho, estis korsxire, -- korsxire por mi.
HILDE
Cxu vi do konservis cxiujn tiujn pupojn? Ekde infaneco?
SINJORINO SOLNESS
Ne konservis. Mi kaj la pupoj, ni kunvivadis ankaux poste.
HILDE
Post kiam vi farigxis plenkreska?
SINJORINO SOLNESS
Jes, longe post _tiu_ tempo.
HILDE
Ankaux post kiam vi edzinigxis?
SINJORINO SOLNESS
Ho jes. Kiam li nur ne vidis, tiam -- Sed ili ja forbrulis, la
malfelicxuloj. Neniu pensis savi _ilin_. Ho, estas triste imagi. Jes,
ne ridu pri mi, frauxlino Wangel.
HILDE
Mi tute ne ridas.
SINJORINO SOLNESS
Cxar iel estis ja vivo en ili. Mi portis ilin sub mia koro. Kvazaux
etajn nenaskitajn infanojn.
(_Doktoro Herdal_, kun la cxapelo en la mano, elvenas tra la pordo
kaj ekvidas la _sinjorinon Solness_ kaj _Hilde_.)
DOKTORO HERDAL
Nu, vi do sidas ekstere kaptante malvarmumon, sinjorino?
SINJORINO SOLNESS
Mi trovas, ke estas bone kaj varme hodiaux.
DOKTORO HERDAL
Jes, jes. Sed cxu io okazos en la domo? Mi ricevis letereton de
vi.
SINJORINO SOLNESS
(ekstaras) Jes, estas io priparolenda kun vi.
DOKTORO HERDAL
Bone. Ni do eniru. (al _Hilde_) En montara uniformo ankaux hodiaux,
frauxlino?
HILDE
(gaje, ekstaras) Ho jes! Plene ekipita! Sed hodiaux mi ne supreniros
por rompi la nukon. Ni du bone restos malsupre por rigardi, ni,
oktoro.
DOKTORO HERDAL
_Kion_ ni rigardu?
SINJORINO SOLNESS
(silente, timigite al _Hilde_) Tsx, tsx, -- je Dio! Jen li venas!
Provu _deturni_ lin de tiu kaprico. Kaj ni estu amikinoj, frauxlino
Wangel. Cxu ne?
HILDE
(impete jxetas sin al sxia kolo) Ho, se ni nur povus.
SINJORINO SOLNESS
(liberigas sin atente) Nu--nu--nu! _Jen_ li venas, doktoro! Mi parolu
kun vi.
DOKTORO HERDAL
Cxu temas pri _li_?
SINJORINO SOLNESS
Jes, certe _li_. Envenu.
(Sxi kaj la _doktoro_ iras en la domon)
(En la posta momento _konstruestro Solness_ venas de la gxardeno
supren laux la sxtuparo. Serioza mieno kaptas la vizagxon de
_Hilde_)
SOLNESS
(Ekrigardas al la pordo, kiu zorge fermigxas de interne.) Cxu vi
_tion_ rimarkis, Hilde, ke tuj kiam mi venas, sxi foriras?
HILDE
Mi rimarkis, ke tuj kiam vi venas, vi _igas_ sxin foriri.
SOLNESS
Eble tiel. Sed mi ne povas ion sxangxi. (rigardas sxin atente) Cxu
vi frostas, Hilde? Vi tiel aspektas.
HILDE
Mi jxus elvenis de tombeja kelo.
SOLNESS
Kion vi aludas per _tio_?
HILDE
Ke frostas en mia korpo, konstruestro.
SOLNESS
(malrapide) Mi kredas, ke mi komprenas --
HILDE
Kion vi volas cxi tie nun?
SOLNESS
Mi ekvidis vin de _tie_ fore.
HILDE
Sed tiam vi ja ankaux vidis sxin?
SOLNESS
Mi sciis, ke sxi volus tuj foriri, se mi venus.
HILDE
Cxu estas aflikte por vi, ke sxi tiel evitas vin?
SOLNESS
Iel tio ankaux sentigxas kiel malpezigxo.
HILDE
Ke vi ne havas sxin rekte antaux la okuloj?
SOLNESS
Jes.
HILDE
Ke vi ne cxiame vidas, kiel peze sxi prenas tion cxi pri la
knabetoj?
SOLNESS
Jes. Precipe tial.
(_Hilde_ pasxadas sur la verando kun la manoj surdorse, ekstaras cxe
la balustrado kaj rigardas eksteren sur la gxardenon.)
SOLNESS
(post ioma pauxzo) Vi parolis longe kun sxi, cxu?
HILDE
(staras senmove kaj ne respondas)
SOLNESS
Cxu _longe_, mi demandas.
HILDE
(silentas kiel antauxe)
SOLNESS
Pri kio sxi parolis, Hilde?
HILDE
(dauxre silentas)
SOLNESS
Kompatinda Aline! Certe estis pri la knabetoj.
HILDE
(skuigxas nervoze; rapide sxi kapsignas kelkajn fojojn.)
SOLNESS
Neniam supervenkos. Neniam en la mondo sxi supervenkos.
(proksimigxas) Nun vi denove staras tie kiel sxtona statuo. Tiel vi
staris ankaux hieraux vespere.
HILDE
(turnas sin kaj rigardas lin per grandaj, seriozaj okuloj) Mi volas
forvojagxi.
SOLNESS
(akre) Forvojagxi!
HILDE
Jes.
SOLNESS
Sed tion mi ne permesas.
HILDE
Kion mi nun faru _cxi tie_?
SOLNESS
Nur _esti_ cxi tie, Hilde!
HILDE
(rigardas lin de supre malsupren) Nu, dankon. Farigxis ja ne
_tiel_.
SOLNESS
(senpripense) Des pli bone!
HILDE
(impete) Mi ne _povas_ fari malbonon kontraux iu, kiun mi _konas_! Ne
forpreni ion, kio apartenas al sxi.
SOLNESS
Kiu diras, ke vi _tion_ faru!
HILDE
(dauxre) Kontraux iu fremda, konsentite! Cxar _tio_ estas io tute
alia! Kontraux iu kiun mi neniam vidis antaux miaj okuloj. Sed
kontraux iu al kiu mi proksimigxis --! Ho ne! Ne do! Usx!
SOLNESS
Jes, sed ion alian mi ja ne diris!
HILDE
Ho, konstruestro, vi certe bone scias, kiel evoluus. Kaj tial mi
forvojagxos.
SOLNESS
Kaj kio farigxos el _mi_, kiam vi estos foririnta? Por kio mi _tiam_
vivu? Poste?
HILDE
(kun la nedifinebla esprimo en la okuloj) Pri _vi_ ne estas zorgo. Vi
havas ja viajn devojn por sxi. Vivu por tiuj devoj.
SOLNESS
Tro malfrue. Tiuj potencoj, -- tiuj -- tiuj --
HILDE
-- la diabloj --
SOLNESS
Jes, la diabloj! Kaj ankaux la trolo ene en mi. Ili sucxis el sxi la
vivsangon. (ridas senespere) Pro _mia felicxo_ ili tion faris!
Jes--jes! (peze) Kaj nun sxi estas morta -- pro mi. Kaj mi estas viva
katenita al tiu mortinto. (en sovagxa timo) _Mi_ -- _mi_, kiu ne
_povas_ vivi la vivon sen gxojo!
(_Hilde_ cxirkauxiras la tablon kaj eksidas sur la benkon kun la
kubutoj sur la tablotabulo kaj kun la kapo apogata en la manoj.)
HILDE
(sidas momenton lin rigardante) Kion vi do konstruos venontan
fojon?
SOLNESS
(skuas la kapon) Mi ne kredas, ke de nun multe pli farigxos.
HILDE
Ne tiaj hejmecaj, felicxaj hejmoj por patrino kaj patro? Kaj por la
infanaro?
SOLNESS
Mi sxatus scii cxu por tio farigxos bezono estonte.
HILDE
Kompatinda konstruestro! Kaj vi kiu pasigis cxi tiujn dek jarojn --
dedicxante la vivon -- nur por _tio_!
SOLNESS
Nu ja, vi parolas, Hilde.
HILDE
(ekscite) Ho, aspektas al mi stulte, stulte, -- cxio!
SOLNESS
Kiu cxio?
HILDE
Ke oni ne kuragxas kapti sian propran felicxon. Sian propran vivon!
Nur cxar staras io konata en la vojo!
SOLNESS
Iu preter kiu oni ne rajtas pasi.
HILDE
Mi dezirus scii, cxu oni ne funde _rajtus_ tion fari? Sed tamen --.
Ho, esti tiu kiu povus fordormi el la tuto!
(Sxi metas la brakojn plate sur la tablon, ripozigas la maldekstran
flankon de la kapo en la manojn kaj fermas la okulojn.)
SOLNESS
(turnas la apogsegxon kaj eksidas cxe la tablo) Cxu _vi_ havis
hejmecan, felicxan hejmon -- norde cxe via patro, Hilde?
HILDE
(senmove, respondas kvazaux duone en dormo) Nur kagxon mi havis.
SOLNESS
Kaj tien vi tute ne volas reveni?
HILDE
(kiel antauxe) La birdo de la arbaro ne volas reiri en la kagxon.
SOLNESS
Prefere cxasi en la libera aero --
HILDE
(dauxre kiel antauxe) La rabobirdo prefere cxasas --
SOLNESS
(tenas la rigardon kusxanta sur sxi) Ke oni havus vikingan spiton en
la vivo --
HILDE
(kun ordinara vocxo, malfermas la okulojn, sed ne movas sin) Kaj la
aliajxo? Kio _tio_ estus!
SOLNESS
Fortika konscienco.
(_Hilde_ vigle rektigas sin sur la benko. Sxiaj okuloj denove havas
la gxojan, brilan esprimon.)
HILDE
(kapsignas al li) Mi scias, kion vi konstruos venontan fojon, mi!
SOLNESS
Jen vi scias pli ol mi, Hilde.
HILDE
Jes, la konstruestroj, ili ja estas tiel stultaj, ili.
SOLNESS
Kaj kio tio do estos?
HILDE
(kapsignas denove) La kastelo.
SOLNESS
Kiu kastelo?
HILDE
_Mia_ kastelo, kompreneble.
SOLNESS
Vi nun volas havi kastelon?
HILDE
Cxu vi ne sxuldas al mi regxlandon, mi demandas?
SOLNESS
Jes, mi auxdas vin diri tion.
HILDE
Nu. Vi do sxuldas al mi tiun regxlandon. Kaj al regxlando apartenas
kastelo, mi opinius!
SOLNESS
(pli kaj pli gajigita) Jes, ordinare estas ja tiel.
HILDE
Bone; do konstruu gxin por mi! Tuj!
SOLNESS
(ridas) Tuj dum horo?
HILDE
Jes! Cxar nun ili pasis, -- la dek jaroj. Kaj mi ne plu volas
atendadi. Do, -- eligu la kastelon, konstruestro!
SOLNESS
Ne estas facile esti _via_ sxuldanto, Hilde.
HILDE
Tion vi devus pripensi pli frue. Nun estas tro malfrue. Do --
(frapas la tablon) -- surtabligu la kastelon! Estas _mia_ kastelo! Mi
volas gxin _tuj_ havi!
SOLNESS
(pli serioze, klinas sin pli proksimen, kun la brakoj sur la tablo)
Kia vi imagas la kastelon, Hilde?
(Sxia okulo vualigxas iom post iom. Sxi kvazaux rigardas en si
mem.)
HILDE
(malrapide) Mia kastelo situu alte. Tre alte gxi kusxu. Kaj libere al
cxiuj flankoj. Por ke mi vidu vaste, -- vaste eksteren.
SOLNESS
Kaj alta turo estu, cxu?
HILDE
Terure alta turo. Kaj tute supre sur la turo estu altano. Kaj sur
_gxi_ mi volas stari --
SOLNESS
(senvole tusxas sian frunton) Ke vi sxatas stari tiel vertigxe alte --
HILDE
Ho jes! Gxuste tie supre mi volas stari rigardante la aliulojn, --
tiujn, kiuj konstruas pregxejojn. Kaj hejmojn por patrino kaj patro
kaj la infanaro. Kaj tion ankaux _vi_ supreniru por rigardi.
SOLNESS
(mallauxte) La konstruestro, cxu li rajtas suprenveni al la
princino?
HILDE
Se la konstruestro _volas_.
SOLNESS
(pli mallauxte) Do mi kredas, ke la konstruestro venos.
HILDE
(kapsignas) La konstruestro, -- li venos.
SOLNESS
Sed neniam plu konstruos, -- kompatinda konstruestro.
HILDE
(vigle) Ho jes! Ni du laboru kune. Kaj ni konstruos la plej belan, --
la plej delikatan en la tuta mondo.
SOLNESS
(ekscita) Hilde, -- diru al mi kio tio estas!
HILDE
(rigardas lin ridete, iomete skuas la kapon, pintigas la busxon kaj
parolas kvazaux al infano) La konstruestroj, -- ili estas iuj tre --
tre stultaj homoj.
SOLNESS
Jes, certe ili estas stultaj, jes. Sed diru do al mi, kio tio estas!
La plej delikata en la mondo. Kion ni du konstruos kune?
HILDE
(silentas iomete kaj diras per nedifinebla esprimo en la okuloj)
Aerkasteloj.
SOLNESS
Aerkasteloj?
HILDE
(kapjesas) Aerkasteloj, jes! Cxu vi scias, kio tia aerkastelo
estas?
SOLNESS
Estas ja la plej delikata en la mondo, vi diras.
HILDE
(ekstaras ekscite kaj frapas kvazaux rifuze per la mano) Nu ja, certe
ja! Aerkasteloj, -- ili estas konvenaj por rifugxo. Kaj ankaux
konvene facilaj por konstrui -- (rigardas lin moke) -- prefere por
tiuj konstruestroj, kiuj havas kapturnigitan konsciencon.
SOLNESS
(ekstaras) Post tiu cxi tago ni du konstruos kune, Hilde.
HILDE
(kun duone dubema rideto) Tian _veran_ aerkastelon?
SOLNESS
Jes. Kun fundamento sube.
(_Ragnar Brovik_ venas el la domo. Li portas grandan verdan
florkronon kun floroj kaj silkaj rubandoj.)
HILDE
(gxojkrie) La florkrono! Ho, kiel terure rava!
SOLNESS
(mire) Cxu estas _vi_ kiu venas kun la florkrono, Ragnar?
RAGNAR
Mi promesis al la laborestro.
SOLNESS
(malpezigita) Nu, do certe plibonigxis pri via patro?
RAGNAR
Ne.
SOLNESS
Cxu ne vigligis lin, kion mi skribis?
RAGNAR
Venis tro malfrue.
SOLNESS
Tro malfrue!
RAGNAR
Kiam sxi venis kun gxi, li ne plu konsciigxis. Li ekhavis
apopleksion.
SOLNESS
Sed iru do hejmen al li! Zorgu pri via patro.
RAGNAR
Li ne plu bezonas min.
SOLNESS
Sed vi certe bezonas esti cxe li.
RAGNAR
_Sxi_ sidas cxe lia lito.
SOLNESS
(iom necerte) Kaja?
RAGNAR
(rigardas lin sombre) Jes, -- Kaja, jes.
SOLNESS
Iru hejmen, Ragnar. Kaj al li kaj al sxi. Donu al _mi_ la
florkronon.
RAGNAR
(subpremante mokan rideton) Vi do ne mem volas --?
SOLNESS
Mi mem portos gxin loken. (prenas de li la florkronon) Kaj iru
hejmen, vi. Ni ne bezonas vin hodiaux.
RAGNAR
Mi scias, ke de nun vi ne bezonas min. Sed hodiaux mi restos.
SOLNESS
Nu, do restu se vi nepre volas.
HILDE
(cxe la balustrado) Konstruestro, -- cxi tie mi volas stari vin
rigardante.
SOLNESS
Min!
HILDE
Estos terure ekscite.
SOLNESS
(mallauxte) Pri tio ni du parolos poste, Hilde.
(Li iras kun la florkrono malsupren laux la sxtuparo kaj foren tra la
gxardeno.)
HILDE
(postrigardas lin; poste sxi turnas sin al _Ragnar_.) Vi devus do
almenaux danki lin, mi pensas.
RAGNAR
Danki lin? Cxu mi dankus _lin_?
HILDE
Jes, vi ja vere devus!
RAGNAR
Estus pli gxuste danki vin.
HILDE
Kial vi diras tiajxon?
RAGNAR
(ne respondante al sxi) Sed estu singarda, frauxlino! Cxar vi
ankoraux ne konas _lin_ bone.
HILDE
(fajre) Ho, estas mi, kiu konas lin plej bone!
RAGNAR
(ridas en kolero) Danki lin, kiu tenis min malsupre jaron post jaro!
Lin, kiu igis mian patron dubi pri mi. Igis min mem dubi --. Kaj cxio
nur por ke --!
HILDE
(kvazaux ion suspektante) Por ke --? Diru tuj!
RAGNAR
Por povi teni sxin cxe si.
HILDE
(ekpasxas al li) La frauxlinon cxe la pupitro!
RAGNAR
Jes.
HILDE
(minacante, per pugnitaj manoj) Ne estas vero! Vi mensogas pri
li!
RAGNAR
Ankaux mi ne volis tion kredi antaux hodiaux, -- kiam sxi mem
rakontis.
HILDE
(kvazaux ekster si mem) _Kion_ sxi diris! Mi volas scii! Tuj!
Tuj!
RAGNAR
Sxi diris, ke li prenis sxian animon -- tute kaj plene. Prenis sxiajn
pensojn sole por si. Sxi diras, ke sxi neniam povos lasi lin. Ke sxi
volas resti cxi tie, kie _li_ estas --
HILDE
(kun fajraj okuloj) Sxi ne rajtas!
RAGNAR
(kvazaux esplore) Pro kiu sxi ne rajtas?
HILDE
(rapide) Ankaux ne pro _li_!
RAGNAR
Ho ne, -- mi ja bone komprenas cxion nun. De nun sxi eble nur --
gxenus.
HILDE
Nenion vi komprenas -- parolante tiel! Ne, _mi_ diru al vi, kial li
retenis sxin.
RAGNAR
Kaj kial do?
HILDE
Por reteni _vin_.
RAGNAR
Cxu li diris tion al vi?
HILDE
Ne, sed estas _tiel_! _Devas_ esti tiel! (sovagxe) Mi volas, -- mi
volas, ke estu tiel!
RAGNAR
Kaj gxuste kiam vi venis, -- li malkaptis sxin.
HILDE
_Vin_, -- _vin_ li malkaptis! Cxu vi kredas, ke li pensas pri tiaj
fremdaj frauxlinoj, li?
RAGNAR
(pripensas) Cxu li timadis min?
HILDE
_Li_ timadis? Tiel orgojla vi ne estu, mi pensas.
RAGNAR
Ho, li ja antaux longe estus devinta kompreni, ke ankaux mi tauxgas
al io, mi. -- Cetere, -- _timema_, -- estas gxuste _tio_, kio li
estas, vi sciu.
HILDE
Li! Imagu al mi _tion_!
RAGNAR
Iel li estas timema. Li, la granda konstruestro. Rabi la vivfelicxon
de aliaj homoj, -- kiel li faris pri mia patro kaj mi, -- pri tio li
ne timas. Sed nur tio, grimpi supren sur iu skafaldeto, -- de _tio_
li petus Dion protekti sin!
HILDE
Ho, vi devus esti vidinta lin tiel alte supre, -- tiel vertigxe alte,
kiel mi lin iam vidis!
RAGNAR
Cxu vi vidis?
HILDE
Jes, mi vere faris. Tiel libera kaj fiera kiel li staris fiksante la
florkronon al la ventomontrilo!
RAGNAR
Mi scias, ke unu fojon en sia vivo li kuragxis. Unu solan fojon. Ni
junuloj ofte parolis pri tio. Sed neniu potenco en la mondo igos lin
fari tion denove.
HILDE
Hodiaux li faros denove!
RAGNAR
(moke) Ho, vi kredu tion!
HILDE
Ni vidos!
RAGNAR
Nek vi nek mi tion vidos.
HILDE
(furioze, senbride) Mi _volas_ vidi! Mi _volas_ kaj mi _devas_
vidi!
RAGNAR
Sed li ne faros. Simple ne kuragxos. Cxar li ja havas tiun difekton,
-- li, la granda konstruestro.
(_Sinjorino Solness_ elvenas de la domo eksteren sur la verando.)
SINJORINO SOLNESS
(cxirkauxrigardas) Cxu li ne cxeestas? Kien li iris?
RAGNAR
La konstruestro estas tie cxe la laboristoj.
HILDE
Li iris kun la florkrono.
SINJORINO SOLNESS
(en timo) Kun la florkrono! Ho Dio, -- ho Dio! Brovik, -- iru al li!
Sendu lin cxi tien!
RAGNAR
Cxu mi diru, ke la sinjorino volas paroli kun li?
SINJORINO SOLNESS
Ho jes, kara, faru. -- Ne, ne, -- ne diru ke _mi_ volas ion! Diru, ke
_estas_ iu. Kaj ke li devas tuj veni.
RAGNAR
Bone. Mi faros, sinjorino.
(Li iras malsupren la sxtuparon kaj for tra la gxardeno.)
SINJORINO SOLNESS
Ho, frauxlino Wangel, vi ne povas imagi kian timon mi suferas pro
li.
HILDE
Sed cxu tio cxi estas tiel timiginda?
SINJORINO SOLNESS
Ho jes, kompreneble. Imagu se li serioze faros! Se li ekpensas
supreniri la skafaldon!
HILDE
(ekscitite) Cxu vi kredas, ke li faros?
SINJORINO SOLNESS
Ho, oni neniam povas scii kion li povus ekpensi. Li povus fari kion
ajn.
HILDE
Aha, ankaux _vi_ opinias, ke li estas -- tia --?
SINJORINO SOLNESS
Ho, mi ne plu scias, kion opinii pri li. Cxar la doktoro ja rakontis
al mi tiome. Kaj kiam mi tion kunmetas kun iajxoj, kiujn mi auxdis
lin diri --
(_Doktoro Herdal_ ekrigardas tra la pordo)
DOKTORO HERDAL
Cxu li ne baldaux venos?
SINJORINO SOLNESS
Jes, mi pensas. Mi almenaux sendis por voki lin.
DOKTORO HERDAL
(pli proksime) Sed vi ja devas eniri, vi, sinjorino --
SINJORINO SOLNESS
Ne, ne. Mi restos cxi tie por atendi Halvard.
DOKTORO HERDAL
Jes, sed venis kelkaj sinjorinoj al vi --
SINJORINO SOLNESS
Ho Dio, ankaux _tio_! Kaj gxuste nun!
DOKTORO HERDAL
Venis iuj, kiuj diras, ke ili nepre volas rigardi la solenajxon.
SINJORINO SOLNESS
Jes-ja, mi do tamen devas eniri al ili. Cxar estas ja mia devo.
HILDE
Cxu vi ne povas peti tiujn sinjorinojn foriri?
SINJORINO SOLNESS
Neeblas. Cxar ili ja jam venis, estas mia devo akcepti ilin. Sed
restu vi cxi tie dume, -- por akcepti lin, kiam li venos.
DOKTORO HERDAL
Kaj retenu lin per babilajxo tiom longe kiel eble --
SINJORINO SOLNESS
Jes, faru, kara frauxlino Wangel. Retenu lin tiel firme kiel vi
povas.
HILDE
Cxu ne estus pli gxuste, ke vi mem farus?
SINJORINO SOLNESS
Jes, je Dio, -- estus ja _mia_ devo. Sed kiam oni havas devojn
multflanke, tiam --
DOKTORO HERDAL
(rigardas al la gxardeno) Jen li venas!
SINJORINO SOLNESS
Kaj imagu, -- mi kiu devas eniri!
DOKTORO HERDAL
(al _Hilde_) Ne menciu ke _mi_ cxeestas.
HILDE
Ne, mi certe trovos alian paroltemon kun la konstruestro.
SINJORINO SOLNESS
Kaj nepre retenu lin. Mi opinias, ke estas _vi_, kiu kapablas.
(_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ iras en la domon. _Hilde_
restas staranta sur la verando.)
(_Konstruestro Solness_ venas de la gxardeno supren laux la
sxtuparo)
SOLNESS
Lauxdire estas iu, kiu sercxas min, mi auxdas.
HILDE
Jes, tiu estas mi, konstruestro.
SOLNESS
Ho, cxu estas vi, Hilde. Mi timis, ke estus Aline kaj la doktoro.
HILDE
Aspekte vi estas tre timema, vi!
SOLNESS
Cxu vi tion kredas?
HILDE
Jes, homoj diras, ke vi timas grimpi -- ekzemple la skafaldojn.
SOLNESS
Nu, tio estas ja aparta afero, tio.
HILDE
Sed timema, -- vi do estas?
SOLNESS
Jes, mi estas.
HILDE
Timas ke vi falos kaj mortfrapigxos?
SOLNESS
Ne, tiel ne.
HILDE
Kiel do?
SOLNESS
Mi timas la vengxon, Hilde.
HILDE
La vengxon? (skuas la kapon) Tion mi ne komprenas.
SOLNESS
Eksidu. Kaj mi rakontos ion al vi.
HILDE
Jes, faru! Tuj!
(Sxi eksidas sur tabureton cxe la balustrado kaj rigardas lin
atente.)
SOLNESS
(jxetas sian cxapelon sur la tablon) Vi ja scias, ke la unua pri kio
mi komencis, estis pregxejaj konstruajxoj.
HILDE
(kapsignas) Mi bone scias.
SOLNESS
Cxar mi, vidu, kiel knabo mi venis el pia hejmo en la kamparo. Kaj
tial sxajnis al mi, ke tiu pregxeja konstruado estas la plej digna,
kiun mi povus elekti.
HILDE
Jes -- jes.
SOLNESS
Kaj tion mi kuragxas diri, ke mi konstruis tiujn etajn, malricxajn
pregxejojn kun tiel honesta kaj varma kaj kora animo, ke -- ke --
HILDE
Ke --? Nu?
SOLNESS
Jes, sxajnis al mi, ke li povus esti kontenta pri mi.
HILDE
_Li_? Kiu _li?_
SOLNESS
Li, kiu havus la pregxejojn, kompreneble! Li, por kiu ili servus al
honoro kaj lauxdo.
HILDE
Cxu tiel! Sed cxu vi certas, ke -- ke li ne estis -- tiel -- kontenta
pri vi?
SOLNESS
(malestime) _Li_ kontenta pri _mi_! Kiel povas vi tiel paroli, Hilde?
Li, kiu permesis al la trolo en mi brui laux propra volo. Li, kiu
ordonis al ili cxeesti nokte kaj tage por servi min, -- al cxiuj tiuj
-- tiuj --
HILDE
Diabloj --
SOLNESS
Jes, ambaux specoj. Ho ne, mi devis senti, ke li ne estas kontenta
pri mi. (mistere) Komprenu, ke tial vere li igis forbruli la
malnovan domon.
HILDE
Cxu tial?
SOLNESS
Jes, cxu vi ne komprenas? Li volis doni al mi eblecon farigxi majstro
en mia fako -- kaj konstrui ankoraux pli honorindajn pregxejojn por
li. Unue mi ne komprenis kien li volis. Sed jen subite eklumigxis
por mi.
HILDE
Kiam tio okazis?
SOLNESS
Tio okazis kiam mi konstruis la pregxejturon norde en Lysanger.
HILDE
Tion mi suspektis.
SOLNESS
Cxar, vidu Hilde, tie norde en la fremda loko, _tie_ mi konstante
pensadis kaj cerbumis en mi mem. Jen mi vidis kial li forprenis de mi
miajn infanojn. Estis por ke nenio malhelpu min. Ne tiajxoj kiel amo
kaj felicxo, komprenu. Mi devis nur esti konstruestro. Nenio alia.
Kaj mian tutan vivon mi devis konstrui por li. (ridas) Sed el _tio_
tamen nenio farigxis.
HILDE
Kion vi do faris?
SOLNESS
Unue mi esploris kaj provis min mem --
HILDE
Kaj poste?
SOLNESS
Poste mi faris la _neeblan_. Mi kiel _li_.
HILDE
La neeblan?
SOLNESS
Neniam antauxe mi eltenis grimpi alten kaj libere supren. Sed tiun
tagon mi kapablis.
HILDE
(eksaltas) Jes, jes, vi kapablis!
SOLNESS
Kaj kiam mi staris tie tute supre kaj pendigis la florkronon sur la
pinton, mi diris al li: Auxskultu nun, vi potenculo! De nun mi volas
esti libera konstruestro, ankaux mi. En mia fako. Kiel vi en la via.
Neniam plu mi volas konstrui pregxejojn por vi. Nur hejmojn por homoj.
HILDE
(kun grandaj brilaj okuloj) _Tio_ estis la kanto, kiun mi auxdis tra
la aero!
SOLNESS
Sed li elpensis ion poste.
HILDE
Kion vi aludas per _tio_?
SOLNESS
(rigardas sxin malgxoje) Konstrui hejmojn por homoj, -- ne valoras
sxilingon, Hilde.
HILDE
Cxu _tion_ vi diras nun?
SOLNESS
Jes, cxar nun mi vidas. La homoj ne bezonas siajn hejmojn. Ne por
esti felicxaj, ne. Kaj ankaux mi ne bezonus tian _hejmon_. Se mi iun
posedus. (kun silenta, amara rido) _Jen_ la tuta arangxo, tiel
longe, tiel longe kiel mi vidas malantauxen. Vere nenio konstruita.
Ecx nenio oferita por ion konstrui. Nenio, nenio -- cxio.
HILDE
Kaj nenion vi volas konstrui ekde nun?
SOLNESS
(vigle) Jes, gxuste nun mi volas komenci!
HILDE
Kion do? Kion do? Diru tuj!
SOLNESS
La sola en kiu mi kredas ke kusxas homa felicxo, _tion_ mi volas nun
konstrui.
HILDE
(rigardas lin firme) Konstruestro, -- nun vi pensas pri niaj
aerkasteloj.
SOLNESS
La aerkasteloj, jes.
HILDE
Mi timas, ke vi kapturnigxus antaux ol ni atingus duonvoje.
SOLNESS
Ne kiam mi povas iri manon en mano kun _vi_, Hilde.
HILDE
(kun aspekto de subpremata kolero) Nur kun mi? Cxu ne pluraj
kuniros?
SOLNESS
Pri kiuj aliaj vi pensas?
HILDE
Ho, -- sxi, tiu Kaja cxe la pupitro. Povrulino, -- cxu vi ne ankaux
kunprenos sxin?