SOLNESS

Hoho. Cxu estis pri sxi, ke Aline sidis cxi tie babilante kun vi.

HILDE

Cxu estas tiel aux cxu ne?

SOLNESS

(impete) Mi ne respondas pri tiajxo! Vi plene kaj tute kredu min!

HILDE

Dum dek jaroj mi kredis tute, tute pri vi.

SOLNESS

Vi dauxre kredu pri mi!

HILDE

Do lasu min vidi vin libera alte supre!

SOLNESS

(peze) Ho, Hilde, -- tiel por cxiutaga uzo mi ne estas.

HILDE

(pasie) Mi volas! Mi volas! (petante) Nur unu solan fojon ankoraux,

konstruestro! Faru la _neeblan_ denove!

SOLNESS

(staras sxin profunde rigardante) _Se_ mi tion provas, Hilde, mi

volas stari tie supre al li parolante kiel la pasintan fojon.

HILDE

(en kreskanta intenseco) Kion vi diros al li.

SOLNESS

Mi diros al li: Auxskultu min, potenca majstro, -- jugxu pri mi laux

via bontrovo, kiel al vi placxas. Sed de nun mi nur konstruos la plej

delikatan en la mondo --

HILDE

(en ravo) Jes -- jes -- jes!

SOLNESS

-- konstruos kune kun princino, kiun mi amas --

HILDE

Jes, diru tion al li! Diru tion al li!

SOLNESS

Jes. Kaj poste mi diros al li: Nun mi iros malsupren kaj

cxirkauxbrakos sxin kaj kisos sxin --

HILDE

-- multajn fojojn! Diru tion!

SOLNESS

-- multajn, multajn fojojn mi volas diri.

HILDE

Kaj jen --?

SOLNESS

Jen mi volas svingi mian cxapelon -- kaj iri malsupren al la tero --

kaj fari kiel mi al li diris.

HILDE

(kun etendata mano) Nun mi revidas vin, kiel tiun fojon kiam estis

kantado en la aero!

SOLNESS

(rigardas sxin kun klinata kapo) Kiel vi farigxis tia, kia vi estas,

Hilde?

HILDE

Kiel vi faris min tia, kia mi estas?

SOLNESS

(mallonge kaj firme) La princino _havu_ sian kastelon.

HILDE

(gxojkrie, manfrapas) Ho, konstruestro --! Mia delikata, delikata

kastelo. Nia aerkastelo!

SOLNESS

Kun fundamento sube.

(En la strato kolektigxis _multaj homoj_, kiuj nur malklare vidigxas

inter la arboj. Muziko el blovinstrumentoj auxdigxas de fore

malantaux la nova domo)

(_Sinjorino Solness_, kun peltkolumo, _doktoro_ _Herdal_, kun sxia

blanka sxalo sur la brako, kaj kelkaj sinjorinoj venas sur la

verandon. _Ragnar Brovik_ samtempe venas de la gxardeno.)

SINJORINO SOLNESS

(al _Ragnar_) Cxu estu ankaux muziko?

RAGNAR

Jes. Estas la asocio de la konstrulaboristoj. (al _Solness_) Mi diru

de la laborestro, ke li nun staras preta por supreniri kun la

florkrono.

SOLNESS

(prenas sian cxapelon) Bone. Mi mem venos.

SINJORINO SOLNESS

(time) Kion vi volas tie, Halvard?

SOLNESS

(abrupte) Mi devas esti tie sube kun la laboristoj.

SINJORINO SOLNESS

Jes, sube, jes. Nur sube.

SOLNESS

Mi ja kutimas. Tiel labortage.

(Li malsupreniras la sxtuparon kaj for tra la gxardeno.)

SINJORINO SOLNESS

(vokas post lin super la balustrado) Sed nepre petu la viron, ke li

estu singardema, kiam li supreniros! Promesu tion, Halvard!

DOKTORO HERDAL

(al _sinjorino Solness_) Jen vidu ke mi pravas! Li ne plu pensas pri

tiuj stultajxoj.

SINJORINO SOLNESS

Ho, tio malpezigis! Du fojojn viroj falis por ni. Kaj ambaux mortis

surloke. (turnas sin al _Hilde_) Dankon al vi, frauxlino Wangel, ke vi

retenis lin tiel firme. _Mi_ certe ne estus povinta.

DOKTORO HERDAL

(gaje) Jes, jes, frauxlino Wangel, vi ja kapablas reteni kiun ajn

firme, se vi vere volas, vi!

(_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ iras al la _sinjorinoj_,

kiuj staras pli proksime al la sxtuparo rigardante tra la gxardeno.

_Hilde_ restas staranta cxe la balustrado antauxe. _Ragnar_ iras al

sxi.)

RAGNAR

(kun subpremata rido, duone mallauxte) Frauxlino, -- vi vidas la

junajn homojn malsupre sur la strato, cxu?

HILDE

Jes.

RAGNAR

Estas la kamaradoj, kiuj volas rigardi la majstron.

HILDE

Kial volas ili _lin_ rigardi?

RAGNAR

Ili volas vidi, ke li ne kuragxas suprengrimpi sur sian propran

domon.

HILDE

Cxu _tion_ ili volas, tiuj knaboj!

RAGNAR

(kolere kaj moke) Li subpremis nin suficxe longe, li. Nun ni volas

vidi ke ankaux _li_ devas teni sin sube.

HILDE

Tion vi ne vidos. Cxi tiun fojon ne.

RAGNAR

(ridetas) Cxu? Kie ni do vidos lin?

HILDE

Alte, -- alte supre cxe la pinto vi vidos lin!

RAGNAR

(ridas) Lin! Kredu tion!

HILDE

Li _volas_ al la supro. Kaj do vi lin tie vidos.

RAGNAR

Jes, li _volas_, jes! Tion mi volonte kredas. Sed efektive li ne

_povas_. Kapturnigxus por li longe, longe antaux ol li atingus duone.

Li devus reen rampi malsupren sur manoj kaj genuoj.

DOKTORO HERDAL

(montras eksteren) Vidu! La laborestro supreniras la

sxtuparegojn.

SINJORINO SOLNESS

Kaj li ja havas la florkronon por porti. Ke li nun estu singarda!

RAGNAR

(ekrigardas dubeme kaj krias) Sed estas ja --!

HILDE

(krias en gxojego) Estas la konstruestro mem!

SINJORINO SOLNESS

(ekkrias en timo) Jes, estas Halvard! Ho, granda Dio --! Halvard!

Halvard!

DOKTORO HERDAL

Tsx! Ne kriu al li!

SINJORINO SOLNESS

(duone senrega) Mi volas al li! Prenu lin malsupren!

DOKTORO HERDAL

(retenas sxin) Cxiuj staru senmove! Ecx ne sono!

HILDE

(senmova, sekvas _Solness_ per la okuloj) Li iras supren, supren.

Cxiam pli supren. Cxiam pli supren! Vidu! Vidu nur!

RAGNAR

(senspire) Nun li _devas_ turni. Ne eblas io alia.

HILDE

Li grimpas supren, supren. Baldaux li estos tute supre.

SINJORINO SOLNESS

Ho, mi mortos pro timo. Mi ne eltenas la vidon!

DOKTORO HERDAL

Do ne rigardu lin, vi.

HILDE

Jen li staras sur la plej superaj tabuloj! Tute supre!

DOKTORO HERDAL

Neniu movu sin! Cxu vi auxdas!

HILDE

(gxojas en silenta gxuo) Fine! Fine! Nun mi denove vidas lin granda

kaj libera!

RAGNAR

(kvazaux senvocxa) Sed tio estas ja --

HILDE

Tia mi vidis lin dum la dek jaroj. Kiel memfide li staras! Tamen

terure ekscite. Rigardu lin! Nun li pendigas la florkronon sur la

turpinton!

RAGNAR

Estas kvazaux rigardi ion neeblan.

HILDE

Jes, _estas_ ja la _neebla_, tio, kion li nun faras! (kun

nedifinebla esprimo en la okuloj) Cxu vi vidas iun alian tie supre

cxe li?

RAGNAR

Estas neniu alia.

HILDE

Jes, estas iu kun kiu li kverelas.

RAGNAR

Vi eraras.

HILDE

Cxu vi ecx ne auxdas kanton en la aero?

RAGNAR

Devas esti la vento en la arbokronoj.

HILDE

_Mi_ auxdas kanton. Fortan kanton! (krias en sovagxa gxojo) Vidu,

vidu! Nun li svingas la cxapelon! Li salutas al ni sube! Ho, salutu

do supren al li. Cxar nun, nun estas finite! (tiras la blankan

sxalon for de la doktoro, svingas gxin kaj krias supren) Vivu la

konstruestro Solness!

DOKTORO HERDAL

Ne faru! Ne faru! Pro Dio --!

(La _sinjorinoj_ sur la verando svingas posxtukojn kaj oni huraas

malsupre en la strato. Subite mutigxas, kaj la homamaso transsxaltas

al krio de teruro. Homa korpo kune kun tabuloj kaj pecoj de lignajxo

vidigxas inter la arboj fali malsupren.)

SINJORINO SOLNESS KAJ LA SINJORINOJ

(samtempe) Li falas!

(_Sinjorino Solness_ sxanceligxas, faletas senforta malantauxen kaj

kaptigxas de la sinjorinoj sub krioj kaj konfuzo.)

(La homamaso sur la strato rompas la barilon kaj sturmas en la

gxardenon. Ankaux _doktoro Herdal_ rapidas tien. Mallonga pauxzo)

HILDE

(fikse rigardas supren kaj diras kvazaux sxtonigxinta) _Mia_

konstruestro.

RAGNAR

(apogas sin treme al la balustrado) Li certe estas frakasita.

Mortigita surloke.

UNU EL LA SINJORINOJ

(dum oni portas _sinjorinon Solness_ en la domon) Kuru al la

doktoro --

RAGNAR

Mi ne povas movi piedon --

ALIA SINJORINO

Voku do iun tie sube!

RAGNAR

(provas voki) Kiel estas? Cxu li vivas?

VOCxO

(el la gxardeno) Konstruestro Solness estas morta!

ALIAJ VOCxOJ

(pli proksime) La tuta kapo frakasita. -- Li falis rekte en la

sxtonejon.

HILDE

(turnas sin al Ragnar kaj diras silente) Nun mi ne plu vidas lin tie

supre.

RAGNAR

Terure. Li tamen ne kapablis.

HILDE

(kvazaux en silenta, freneza triumfo) Sed tute al la supro li

atingis. Kaj mi auxdis harpoj en la aero. (Sxi svingas la sxalon

supren kaj krias en sovagxa ardo) Mia, -- mia konstruestro!

Konstruestro Solness · 第 5 / 5 段