Sxi! Por konstrui?
SOLNESS
(skuas la kapon) Ne domojn kaj turojn kun pintoj -- kaj tiajxoj, pri
kiuj _mi_, okupigxas --
HILDE
Nu, pri _kio_ do?
SOLNESS
(mole, en emocio) Por konstrui infananimetojn, Hilde. Konstrui
infananimojn tiel ke ili povas ekstari en noblaj, belaj formoj. Tiel
ke ili povus altigxi al rektaj, maturaj homoj. _Tio cxi_ estis por
kio Aline havis talenton. -- Kaj cxio tio nun nur kusxas tie. Neuzata
-- kaj ne plu uzebla. Kaj neniel utila. -- Gxuste kiel la rubajxoj
post fajro.
HILDE
Jes, sed tamen se tiel estus --?
SOLNESS
_Estas_ tiel! _Estas_ tiel! Mi scias.
HILDE
Nu, sed _vi_ almenaux ne estas kulpa pri tio.
SOLNESS
(fiksas la okulojn al sxi kaj kapsignas malrapide) Nu ja, _tiu_ estas
la granda, terura demando. _Tiu_ estas la dubo, kiu mordadas min --
nokton kaj tagon.
HILDE
Tiu cxi!
SOLNESS
Jes, supozu nun -- ke mi _kulpus_. Iel.
HILDE
Vi! Pri la fajro!
SOLNESS
Pri cxio. Pri la tuto. -- Kaj eble tamen -- tute senkulpa.
HILDE
(rigardas lin zorgeme) Ho, konstruestro, -- dirante ion tian, vi ja
tamen -- tamen estas malsana.
SOLNESS
Hm, -- eble mi neniam farigxos tute sana en _tiu_ rilato.
(_Ragnar Brovik_ singardeme malfermas la etan pordon en la angulo
maldekstre.)
(_Hilde_ iras antauxen sur la planko.)
RAGNAR
(kiam li vidas _Hilde_) Ho -- Pardonu, sinjoro Solness -- (Li volas
retiri sin.)
SOLNESS
Ne, ne, restu. Por ke estu farite.
RAGNAR
Ho jes, -- se tio eblus!
SOLNESS
Pri via patro ne plibonigxas, mi auxdas.
RAGNAR
Pri patro rapide gravigxas. Kaj tial mi ege petas vin, -- skribu
kelkajn favorajn vortojn sur unu el la folioj! Ion kion patro povas
legi antaux ol li --
SOLNESS
(impete) Ne plu parolu al mi pri tiuj viaj desegnajxoj!
RAGNAR
Cxu vi rigardis ilin?
SOLNESS
Jes, -- mi faris.
RAGNAR
Kaj ili ne tauxgas? Kaj ankaux _mi_ ne tauxgas?
SOLNESS
(eviteme) Restu cxe mi, Ragnar. Kaj vi ricevos kondicxojn laux via
deziro. Kaj vi povos edzigxi al Kaja. Vivi senzorge. Eble ankaux
felicxe. Nur ne pensu memstare konstrui.
RAGNAR
Nu ja, do mi devas iri hejmen kaj diri tion al patro. Cxar tion mi
promesis al li. -- _Cxu_ mi diru tion al patro -- antaux ol li
mortos.
SOLNESS
(korsuferas) Ho, diru al li, -- diru al li, kion vi volas, laux mi.
Plej bone nenion diri! (ekdire) Mi ne _povas_ alie agi ol mi faras,
Ragnar!
RAGNAR
Cxu mi do povas kunpreni la desegnajxojn?
SOLNESS
Jes, prenu ilin, -- prenu ilin! Ili kusxas tie sur la tablo.
RAGNAR
(iras tien) Dankon.
HILDE
(metas la manon sur la ujon) Ne, ne, lasu ilin.
SOLNESS
Kial?
HILDE
Jes, cxar ankaux _mi_ volas rigardi ilin.
SOLNESS
Sed vi ja -- (al _Ragnar_) Do, lasu ilin kusxi.
RAGNAR
Bonvole.
SOLNESS
Kaj iru nun hejmen al via patro.
RAGNAR
Jes, mi do faru.
SOLNESS
(kvazaux malespere) Ragnar, -- vi ne postulu de mi ion, kion mi ne
_povas_! Cxu vi auxdas, Ragnar! Vi ne _devas_!
RAGNAR
Ne, ne. Pardonu -- (Li kapklinas kaj eliras tra la pordo en la
angulo.)
(_Hilde_ eksidas sur segxon apud la spegulo.)
HILDE
(kolere rigardas al _Solness_) Jeno estis tre malbona de vi.
SOLNESS
Cxu ankaux _vi_ tion trovas?
HILDE
Jes, estis vere abomene. Rigore, malbone kaj ankaux kruele.
SOLNESS
Ho, vi ne komprenas kiel estas por _mi_.
HILDE
Tamen --. Vi ne devus esti tia.
SOLNESS
Vi ja mem jxus diris, ke estas nur _mi_ kiu rajtus konstrui.
HILDE
Tiajxon _mi_ povas diri. Sed vi ne devas.
SOLNESS
Mi pli ol iu alia. Tiel multekoste kiel mi acxetis mian pozicion.
HILDE
Nu ja, -- per io kion vi nomas endoma hejmeco -- aux io simila.
SOLNESS
Kaj per mia anima paco aldone.
HILDE
(ekstaras) Anima paco! (intime) Nu ja, vi pravas! -- Kompatinda
konstruestro, -- vi ja imagas al vi, ke --
SOLNESS
(kun silenta, gluglanta rido) Eksidu nun ree, Hilde. Kaj vi auxdos
komikajxon.
HILDE
(strecxita, eksidas) Nu jes?
SOLNESS
Aspektas kiel io ridinde sensignifa. Cxar la tuta afero temas nur
pri fendeto en kamentubo, komprenu.
HILDE
Nenio alia?
SOLNESS
Ne, ne komence.
(Li translokigas sian segxon pli proksimen al _Hilde_ kaj
eksidas.)
HILDE
(senpacience, frapas sian genuon) Do, la fendeto en la kamentubo!
SOLNESS
Mi rimarkis tiun fendeton en la tubo longe, longe antaux ol ekbrulis.
Cxiun fojon kiam mi supreniris al la subtegmento, mi ekrigardis por
scii, cxu gxi dauxre tie _estas_.
HILDE
Kaj gxi _estis_?
SOLNESS
Jes. Cxar neniu alia sciis pri gxi.
HILDE
Kaj vi nenion diris?
SOLNESS
Ne, mi ne faris.
HILDE
Ecx ne pensis pri riparo de la tubo?
SOLNESS
Certe pensis, -- sed ne ekfaris. Cxiun fojon kiam mi intencis
komenci, estis kvazaux mano intermetis sin. Ne hodiaux, mi pensis.
Morgaux. Neniam farigxis.
HILDE
Jes, sed kial vi do tiel senzorgis!
SOLNESS
Cxar mi pensadis. (malrapide kaj mallauxte) Per tiu eta nigra fendo
en la kamentubo mi povus eble altigxi -- kiel konstruestro.
HILDE
(rigardas antaux si) Certe estis strecxe.
SOLNESS
Nerezisteble. Tute nerezisteble. Cxar tiam cxio aspektis por mi
facile kaj simple. Mi volis, ke okazu mezvintre. Iom antaux tagmezo.
Mi estus sur la vojo veturigante Aline en la sledeto. La servistoj
hejme estus ege hejtigante la fornojn --
HILDE
Jes, cxar estus ege malvarme tiun tagon?
SOLNESS
Ege akre -- ja. Kaj ili volis, ke estu varme por Aline, kiam sxi
envenus.
HILDE
Cxar sxi ja estas ege frostema, sxi.
SOLNESS
Sxi _estas_. Kaj okazus dum la veturo hejmen, ke ni vidus la
fumon.
HILDE
Nur la fumon?
SOLNESS
Unue la fumon. Sed kiam ni venus al la gxardena barilpordo, ni vidus
la malnovan lignan keston en ruligxantaj fajroflamoj. -- Tiel mi
deziris ke okazu, komprenu.
HILDE
Sed, je Dio, ke gxi tiel okazus!
SOLNESS
Jes, vi diras, Hilde.
HILDE
Nu, sed auxskultu nun, konstruestro. Cxu vi estas tute certa, ke la
fajro originis en la eta fendo en la kamentubo?
SOLNESS
Ne, kontrauxe. Mi estas tute certa, ke la fendeto en la tubo havis
neniun rilaton al la fajro.
HILDE
Nu kio!
SOLNESS
Tute klare pruvigxis, ke la fajro ekflamis en vestajx-cxambreto, --
en tute alia parto de la domo.
HILDE
Sed kial vi do sidas tiel babiladante pri tiu fendita kamentubo!
SOLNESS
Cxu mi rajtas paroli pli kun vi, Hilde?
HILDE
Jes, se vi nur parolos prudente, --
SOLNESS
Mi provos. (li lokigas sian segxon pli proksimen)
HILDE
Do, ekparolu, konstruestro.
SOLNESS
(konfidence) Cxu ne ankaux _vi_ tion kredas, Hilde, ke ekzistas iuj
selektitaj homoj, kiuj ricevis la potencon kaj kapablon _deziri_ ion,
_avidi_ ion, _voli_ ion -- tiel intense kaj tiel -- tiel necedigeble
-- ke fine ili _devas_ tion akiri. Cxu vi ne tion kredas?
HILDE
(kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Se _tiel_ estas, ni iam vidos
-- cxu _mi_ apartenas al tiuj selektitaj.
SOLNESS
Ne estas la memo _sola_, kiu kauxzas tiajn grandajn reagojn. Ho ne,
-- la helpantoj kaj servantoj, -- ili devas ja kunagi, ankaux ili, se
io farigxu. Sed ili neniam venas de si mem. Oni devas ilin persiste
voki. Interne en si mem do, vi komprenas.
HILDE
Kiaj helpantoj kaj servantoj estas tiuj?
SOLNESS
Ho, pri ili ni parolu alian fojon. Ni restu nun pri la fajro.
HILDE
Cxu vi ne opinias, ke tiu fajro venus -- ecx se vi ne estus
dezirinta?
SOLNESS
Se maljuna Brovik estus posedinta la domon, neniam gxi estus brulinta
tiel oportune por _li_. Pri tio mi certas. Cxar li ne komprenas voki
la helpantojn, li, kaj ankaux ne la servantojn. (ekstaras en
maltrankvilo) Vi vidas, Hilde, ke tamen estas mia kulpo, ke la du
knabetoj devis pagi per la vivo. Kaj cxu mi ne ankaux kulpas pro
_tio_, ke Aline ne farigxis tio, kion sxi devis kaj povis. Kaj kion
sxi arde volis.
HILDE
Jes, sed cxar ja nur estas tiuj helpantoj kaj servantoj, tial --
SOLNESS
Kiu vokis la helpantojn kaj servantojn? Estis _mi_! Kaj ili venis kaj
cedis al mia volo. (en kreskanta ekscito) Estas _tio_, kion homoj
nomas, havi la bonsxancon kun si. Sed mi povas diri al vi, mi, kiel tiu
bonsxanco sentigxas! Gxi sentigxas kiel granda, senhauxta loko cxi tie
sur la brusto. Kaj la helpantoj kaj la servantoj senhauxtigas aliulojn
por kovri _mian_ vundon! -- Sed la vundo tamen ne sanigxas. Neniam, --
neniam! Ho, se vi scius, kiel gxi foje sucxas kaj brulas.
HILDE
(rigardas lin atente) Vi _estas_ malsana, konstruestro. Tre malsana,
mi inklinas kredi.
SOLNESS
Diru _freneza_. Cxar _tion_ vi ja pensas.
HILDE
Ne, mi opinias, ke ne mankas al vi prudento.
SOLNESS
_Kio_ do? Eldiru!
HILDE
Mi dezirus scii, cxu vi ne naskigxis en la mondon kun malsana
konscienco.
SOLNESS
Malsana konscienco? Kia diablajxo estas tio?
HILDE
Mi pensas, ke la konscienco en vi estas ege malforta. Tro sentema.
Ne toleras ekagon. Ne kapablas levi kaj porti tion, kio estas peza.
SOLNESS
(grumblas) Hm! Kia do la konscienco devus esti, se mi rajtas
demandi?
HILDE
En vi mi dezirus, ke la konscienco estus tiel -- tiel vere
fortika.
SOLNESS
Cxu? -- Fortika? Nu. Cxu _vi_ havas fortikan konsciencon?
HILDE
Mi opinias ke _jes_. Mi ne rimarkis ion alian.
SOLNESS
Gxi eble ne vere submetigxis al pruvo, mi pensas.
HILDE
(kun trema tirado cxe la busxo) Ho, ne estis tiel facile forlasi
patron, kiun mi ege amas.
SOLNESS
Ho cxu! Por monato aux du --
HILDE
Mi eble neniam plu revenos hejmen.
SOLNESS
Neniam? Kial vi do forlasis lin?
HILDE
(duone serioze, duone sxerce) Cxu vi nun denove forgesis, ke la dek
jaroj pasis?
SOLNESS
Ho babilajxo. Cxu estis problemoj hejme? Nu?
HILDE
(tute serioze) _Estis_ tio cxi ene en mi, kio pelis kaj vipis min cxi
tien. Ecx logis kaj tiris min.
SOLNESS
(vigle) Jen la afero! Jen la afero, Hilde! Logxas troloj ankaux en
vi. Kiel en mi. Cxar tio trovigxas interne, komprenu, -- estas
_tio_, kio vokas la potencojn eksterajn. Kaj tiam oni devas cedi, --
cxu vole, cxu senvole.
HILDE
Mi preskaux kredas, ke vi pravas, konstruestro.
SOLNESS
(pasxadas sur la planko) Ho, estas tiel absurde multaj diabloj en la
mondo, kiujn oni ne _vidas_, Hilde!
HILDE
Ankaux diabloj?
SOLNESS
(haltas) Bonaj diabloj kaj malicaj diabloj. Helharaj diabloj kaj
nigreharaj. Se oni nur scius, cxu estas la helharaj aux la
nigreharaj, kiuj kaptas onin! (pasxadas) Hoho! Tiam ne estus malfacile!
HILDE
(sekvas lin per la okuloj) Aux se oni havus fortan, ege sanan
konsciencon. Tian ke oni _kuragxus_ fari, kion oni plej arde
_volus_.
SOLNESS
(haltas apud la konsoltablo) Mi opinias, ke la plimulto estas same
malfortuloj kiel mi en tiu rilato.
HILDE
Povas ja esti.
SOLNESS
(apogas sin al la tablo) En la sagaoj --. Cxu vi ion legis en tiuj
malnovaj sagaoj?
HILDE
Ho jes! Dum la tempo kiam mi legis librojn, mi --
SOLNESS
En la sagaoj rakontigxas pri vikingoj, kiuj velis al fremdaj landoj
kaj rabis kaj bruligis kaj mortbatis homojn --
HILDE
Kaj rabis virinojn --
SOLNESS
-- kaj tenis ilin cxe si --
HILDE
-- kaj prenis ilin hejmen sur la sxipoj --
SOLNESS
-- kaj kondutis al ili kiel -- kiel la plej acxaj troloj.
HILDE
(rigardas antauxen kun duone vualita okulo) Sxajnas al mi, ke _tio_
estus incite.
SOLNESS
(kun mallonga, grumblanta rido) Jes, kapti virinojn, jes?
HILDE
_Farigxi_ rabata.
SOLNESS
(rigardas sxin momenton) Nu, tiel.
HILDE
(kvazaux interrompante) Sed kien vi do celas per tiuj vikingoj,
konstruestro?
SOLNESS
Jes, cxar _tiuj_ uloj, ili havis fortikan konsciencon! Kiam ili
revenis hejmen, ili povis kaj vori kaj drinki. Kaj gxojaj kiel
infanoj ili ankaux estis. Kaj la virinoj! Multajn fojojn ili tute ne
volis forlasi ilin. Cxu vi komprenas tiajxon, Hilde?
HILDE
Tiujn virinojn mi tre bone komprenas.
SOLNESS
Hoho! Cxu vi eble mem povus agi sammaniere?
HILDE
Kial ne?
SOLNESS
Vivi kune -- libervole kun tia perfortulo?
HILDE
Se estus perfortulo, kiun mi vere amus, --
SOLNESS
Cxu _eblus_ ami tian ulon?
HILDE
Bona Dio, oni ja ne povas regi sin por kiu oni amu, mi pensas.
SOLNESS
(rigardas sxin penseme) Ho ne, -- eble estas la trolo en ni, kiu
regas _tion_.
HILDE
(kun duona rido) Kaj ankaux tiuj benitaj diabloj, kiujn _vi_ tiel
bone konas. Kaj la helharaj kaj la nigreharaj.
SOLNESS
(varme kaj silente) Do mi deziras, ke la diabloj elektu sagxe por vi,
Hilde.
HILDE
Por mi ili _jam_ elektis. Por cxiam.
SOLNESS
(rigardas sxin profunde) Hilde, -- vi estas kiel sovagxa
arbarbirdo.
HILDE
_Tio_ ne. Mi ne kasxas min sub la arbustoj.
SOLNESS
Ne, ne. Pli kredeble estas iom de rabobirdo en vi.
HILDE
Pli gxuste tio -- eble. (en granda impeto) Kaj kial ne rabobirdo!
Kial mi ne irus rabe, ankaux _mi_? Preni la predon, kiu min logas? Se
mi do kapablas piki la ungegojn en gxin. Venki gxin.
SOLNESS
Hilde, -- cxu vi scias kio vi estas?
HILDE
Jes, mi ja estas tia stranga birdo.
SOLNESS
Ne. Vi estas kiel tagigxo. Kiam mi rigardas vin, -- tiam estas
kvazaux mi rigardus al la sunlevigxo.
HILDE
Diru, konstruestro, -- cxu vi estas certa, ke vi neniam vokis min?
Tiel interne?
SOLNESS
(mallauxte kaj malrapide) Mi preskaux kredas ke mi estas tion
farinta.
HILDE
Kion vi volis _pri_ mi?
SOLNESS
Vi estas la juneco, Hilde.
HILDE
(ridetas) La juneco, kiun vi tiel timas?
SOLNESS
(kapsignas malrapide) Kaj al kiu mi profunde kore sopiras.
(_Hilde_ ekstaras, iras al la eta tablo kaj sercxas la dokumentujon
de _Ragnar_.)
HILDE
(etendas la ujon al li) Nun pri tiuj desegnajxoj --
SOLNESS
(abrupte, rifuzante) Formetu tiujn ajxojn! Mi suficxe rigardis
ilin.
HILDE
Jes, sed vi ja devas skribi ion sur ilin por li.
SOLNESS
Skribi sur ilin! Neniam en la mondo!
HILDE
Sed cxar la bedauxrinda maljuna viro nun kusxas antaux la morto! Cxu
vi ne povas fari al li kaj al la filo gxojon antaux ol ili disigxas?
Kaj eble li ankaux povus konstrui laux ili.
SOLNESS
Jes, estas ja gxuste _tio_, kion li povas. Tion li ja certigis al si,
-- tiu monsinjoro.
HILDE
Sed, bona Dio, -- cxar tiel estas, -- cxu vi ne povas iomete
mensogi?
SOLNESS
Mensogi? (kolere) Hilde, -- foriru de mi kun tiuj diablaj
desegnajxoj!
HILDE
(tiras la ujon iomete al si) Nu, nu, nu, -- ne mordu min. -- Vi
parolas pri troloj, vi. Sxajnas al mi, ke vi mem kondutas kiel trolo.
(cxirkauxrigardas) Kie vi havas plumon kaj inkon?
SOLNESS
Mi ne havas tiajxon cxi tie.
HILDE
(iras al la pordo) Sed cxe la frauxlino certe --
SOLNESS
Restu kie vi estas, Hilde! -- Mi mensogu, vi diris. Nu ja, pro lia
maljuna patro mi povus fari. Cxar lin mi iam rompis. Jxetis lin
teren.
HILDE
Ankaux lin?
SOLNESS
Mi bezonis lokon por mi mem. Sed tiu Ragnar, -- por neniu prezo li
devas elstari.
HILDE
La kompatindulo, tion li ja certe ne faros. Cxar li ja ne tauxgas --
SOLNESS
(pli proksime, rigardas sxin kaj flustras) Se Ragnar progresos, li
frapos _min_ al la teron. Rompas min, -- kiel mi faris al lia
patro.
HILDE
Rompas _vin_? Cxu li do tauxgas?
SOLNESS
Jes, estu certa, ke li tauxgas! Li estas la junulo, kiu staras preta
por frapi la pordon al mi. Kaj forpeli la tutan konstruestron
Solness.
HILDE
(rigardas lin en silenta riprocxo) Kaj vi tamen volis bari lin
ekstere. Fi, konstruestro!
SOLNESS
Gxi postulis suficxe da sango, la batalo, kiun mi luktis. -- Kaj mi
timas, ke la helpantoj kaj la servantoj ne plu obeos min.
HILDE
Vi do antauxeniru memstare. Nenio alia eblas.
SOLNESS
Senespere, Hilde. La sxangxigxo venos. Frue aux malfrue. La vengxo,
gxi estas senindulga.
HILDE
(en timo, kovras siajn orelojn) Tiajxon do ne diru! Cxu vi volas
preni mian vivon! Forpreni de mi tion, kio estas pli valora ol la
vivo!
SOLNESS
Kaj kio _tio_ estas?
HILDE
Vidi vin granda. Vidi vin kun florkrono en la mano. Alte, alte sur
pregxeja turo. (denove trankvila) Nu, prenu la krajonon. Cxar krajonon
vi certe havas?
SOLNESS
(elprenas ujeton) Jen mi havas.
HILDE
(metas la dokumentujon sur la tablon cxe la sofo) Bone. Kaj nun ni
eksidu, ni du, konstruestro. (_Solness_ eksidas cxe la tablo)
HILDE
(malantaux li, klinas sin super la segxodorson) Kaj ni skribu sur la
desegnajxojn. Vere bele kaj varme ni skribu. Por tiu malbona Roar --
aux kiel li nomigxas.
SOLNESS
(skribas kelkajn liniojn, turnas la kapon kaj ekrigardas sxin) Diru
al mi ion, Hilde.
HILDE
Jes?
SOLNESS
Cxar vi nun atendadis min dum dek jaroj --
HILDE
Kio do?
SOLNESS
Kial vi ne skribis al mi? Kaj mi estus ja povinta respondi.
HILDE
(rapide) Ne, ne, ne do! Estis ja gxuste _tio_ kion mi ne
deziris.
SOLNESS
Kial ne?
HILDE
Mi timis, ke _tiam_ rompigxus por mi. -- Sed ni devis ja skribi sur
la desegnajxojn, konstruestro.
SOLNESS
Ni ja devis.
HILDE
(klinas sin antauxen kaj inspektas, dum li skribas) Tiel bone kaj
korvarme. Ho, kiel mi malamas -- kiel mi malamas tiun Roald --
SOLNESS
(skribante) Cxu vi neniam _vere_ amis iun, vi Hilde?
HILDE
(akre) Kion vi diras?
SOLNESS
Cxu vi neniam amis iun.
HILDE
Amis iun alian, vi sugestas?
SOLNESS
(ekrigardas sxin) Amis iun alian, jes. Cxu neniam? Dum cxi tiuj dek
jaroj? Neniam?
HILDE
Ho jes, foje. Kiam mi forte kolerigxis, cxar vi ne venis.
SOLNESS
Tiam vi interesigxis pri aliuloj?
HILDE
Iomete. Dum semajno. Bona Dio, konstruestro, vi do scias kiel tiajxo
okazas.
SOLNESS
Hilde, -- kial vi venis cxi tien?
HILDE
Ne perdigu la tempon per babilajxo. La bedauxrinda maljunulo povus ja
morti dume.
SOLNESS
Respondu al mi, Hilde. Kion vi atendas de mi?
HILDE
Mi volas havi mian regxlandon.
SOLNESS
Hm --
(Li jxetas rigardon al la pordo maldekstre kaj dauxras skribi sur la
desegnajxojn.)
(_Sinjorino Solness_ envenas sammomente. Sxi kunportas iujn
pakajxojn.)
SINJORINO SOLNESS
Jen mi kunprenis ion por vi, frauxlino Wangel. La grandaj pakoj
sendigxos poste.
HILDE
Ho, kiel kore afable de vi tamen!
SINJORINO SOLNESS
Nur simpla devo. Nenio alia.
SOLNESS
(tralegas kion li skribis) Aline!
SINJORINO SOLNESS
Jes?
SOLNESS
Cxu vi vidis cxu sxi -- la librotenistino estas tie?
SINJORINO SOLNESS
Jes, kompreneble ke _sxi_ estas tie.
SOLNESS
(metas la desegnajxojn en la ujon) Hm --
SINJORINO SOLNESS
Sxi staris apud la pupitro, kiel sxi kutimas -- kiam _mi_ iras tra la
cxambro.
SOLNESS
(ekstaras) Mi do donos gxin al sxi. Kaj diros al sxi, ke --
HILDE
(prenas de li la ujon) Ho ne, lasu min havi tiun gxojon! (iras al la
pordo, sed turnas sin) Kiel sxi nomigxas?
SOLNESS
Sxi nomigxas frauxlino Fosli.
HILDE
Isx, aspektas malvarme! La baptonomon, mi petas?
SOLNESS
Kaja, -- mi kredas.
HILDE
(malfermas la pordon kaj vokas eksteren) Kaja! Envenu! Rapide! La
konstruestro volas paroli kun vi.
(Kaja venas internen de la pordo)
KAJA
(rigardas lin timigite) Jen mi estas --?
HILDE
(donas al sxi la dokumentujon) Jen vidu, Kaja! Vi povas kunpreni tion
cxi. Cxar nun la konstruestro _sur_skribis.
KAJA
Ho, fine do!
SOLNESS
Donu gxin al la maljunulo plej eble rapide.
KAJA
Mi tuj iros hejmen kun gxi.
SOLNESS
Jes, faru. Kaj nun Ragnar povos eble konstrui.
KAJA
Ho, cxu li rajtas veni por danki vin pro cxio --?
SOLNESS
(akre) Mi volas neniun dankon! Salutu kaj diru _tion_ de mi.
KAJA
Jes mi --
SOLNESS
Kaj diru al li, ke de nun mi ne bezonas lin. Kaj ankaux ne vin.
KAJA
(mallauxte kaj treme) Ankaux ne min!
SOLNESS
Nun vi ja ekhavos aliajn aferojn por pripensi. Kaj prizorgi. Kaj tio
estas ja nur bona. Do, iru hejmen kun la desegnajxoj, frauxlino
Fosli. Rapide! Cxu vi auxdas!
KAJA
(kiel antauxe) Jes, sinjoro Solness. (Sxi eliras.)
SINJORINO SOLNESS
Je Dio, kiajn ruzajn okulojn sxi havas.
SOLNESS
Sxi! Tia azenino.
SINJORINO SOLNESS
Ho, -- mi vidas kion mi vidas, mi, Halvard. -- Cxu vi vere maldungas
ilin?
SOLNESS
Jes.
SINJORINO SOLNESS
Ankaux sxin?
SOLNESS
Cxu tiel ne estas laux via deziro?
SINJORINO SOLNESS
Sed ke vi povas malhavi _sxin_ --? Nu ja, vi certe havas iun rezerve,
vi, Halvard.
HILDE
(gaje) _Mi_ almenaux ne tauxgas por stari apud la pupitro.
SOLNESS
Nu, nu, nu, -- ordigxos, Aline. Nun vi nur pensu pri la translogxado
en la novan hejmon -- plej eble rapide. Cxi-vespere ni levos la
florkronon supren -- (turnas sin al _Hilde_) -- tute supren sur la
turpinton. Kion vi diras al _tio_, frauxlino Hilde?
HILDE
(rigardas lin per brilaj okuloj) Estos ege gxoje denove vidi vin tiel
alte.
SOLNESS
Min!
SINJORINO SOLNESS
Ho Dio, frauxlino Wangel, ne imagu al vi ion tian! Mia edzo --! Tiel
_kapturnema_ kiel _li_ estas!
HILDE
Kapturnema! Ne, tia li vere ne estas!
SINJORINO SOLNESS
Jes, efektive li estas.
HILDE
Sed mi ja mem vidis lin tute supre sur alta pregxeja turo!
SINJORINO SOLNESS
Jes, mi auxdas homojn paroli pri _tio_. Sed tute ne eblas --
SOLNESS
(impete) Ne eblas, -- ne eblas, jes! Sed mi tamen staris tie supre,
mi!
SINJORINO SOLNESS
Kiel vi do povas diri tiajxon, Halvard? Vi ja ecx ne toleras eliri
sur la balkonon cxi tie en la supra etagxo. Tia vi ja cxiam
estis.
SOLNESS
Vi eble spertos ion alian cxi-vespere.
SINJORINO SOLNESS
(timigita) Ne, ne, ne! Tion mi ja, je Dio, neniam vidos! Cxar mi tuj
skribos al la doktoro. Kaj li certe deturnos vin.
SOLNESS
Sed Aline do --!
SINJORINO SOLNESS
Jes, cxar vi ja estas malsana, Halvard! Tio cxi _ne povas_ esti io
alia! Ho Dio, -- ho Dio! (Sxi eliras rapide dekstre.)
HILDE
(rigardas lin atente) Cxu _estas_ tiel, aux cxu ne?
SOLNESS
Ke mi estas kapturnema?
HILDE
Ke _mia_ konstruestro ne _kuragxas_, ne _povas_ grimpi tiel alte
kiel li mem konstruas?
SOLNESS
Cxu tiel vi rigardas la aferon?
HILDE
Jes.
SOLNESS
Aspekte neniu angulo en mi povas esti sekura kontraux vi.
HILDE
(rigardas tra la orielfenestro) Tie supre do. Tute supre --
SOLNESS
(proksimigxas) En la plej supra turcxambreto vi povus logxi, Hilde.
-- Povus logxi _tie_ kiel princino.
HILDE
(nedifineble, inter seriozeco kaj sxerco) Jes, tion vi ja promesis al
mi.
SOLNESS
Cxu mi vere _faris_?
HILDE
Fi, konstruestro! Vi diris, ke mi farigxu princino. Kaj ke mi ricevu
regxlandon de vi. Kaj tiam vi -- Nu!
SOLNESS
(konsidereme) Cxu vi estas tute certa, ke ne estas ia revo, -- ia
imagajxo, kiu fiksigxis en vi?
HILDE
(akre) Cxar eble vi ne _faris_?
SOLNESS
Mi apenaux mem scias --. (pli mallauxte) Sed _tion_ mi nun scias, ke
mi --
HILDE
Ke vi --? Diru tuj!
SOLNESS
-- ke mi estus _devinta_ tion fari.
HILDE
(en brava ekkrio) Neniam en la mondo _vi_ estas kapturnema!
SOLNESS
Cxi-vespere ni do suprenlevos la florkronon, -- princino Hilde.
HILDE
(kun amara trajto) Super via nova hejmo, jes.
SOLNESS
Super la nova domo, kiu neniam farigxos _hejmo_ por _mi_.
(Li eliras tra la gxardenpordo)
HILDE
(rigardas antauxen kun vualita okulo kaj flustras al si mem.
Auxdigxas nur la vortoj:) -- -- -- -- terure ekscite -- --
TRIA AKTO
(Granda, vasta verando, apartenanta al la logxdomo de _konstruestro
Solness_. Parto de la domo kun elirpordo al la verando vidigxas
maldekstre. Balustrado antaux tiu cxi dekstre. Tute fone, sur la
malvasta flanko de la verando, sxtuparo kondukas al la pli malalte
situanta gxardeno. Grandaj, maljunaj arboj en la gxardeno etendas
siajn brancxojn super la verando kaj al la domo. Plej dekstre, inter
la arboj, ekvidigxas la suba parto de la nova vilao kun skafaldo
cxirkaux la turkonstruajxo. En la fono la gxardeno limigxas de
malnova kradbarilo. Ekster la barilo estas strato kun malaltaj,
adukaj dometoj.)
(Vespercxielo kun sunbriligitaj nuboj.)
(Sur la verando staras gxardena benko laux la muro de la domo, kaj
antaux la benko longa tablo. Apud la alia flanko de la tablo estas
apogsegxo kaj kelkaj taburetoj. Cxiuj mebloj estas korbfarista
plektajxo.)
(_Sinjorino Solness_, envolvita en blanka krepsxalo, ripozas en la
apogsegxo rigardante dekstren.)
(Iom poste _Hilde Wangel_ venas supren la sxtuparon de la gxardeno.
Sxi estas same vestita kiel antauxe, kaj portas cxapelon sur la kapo.
Sur la brusto sxi portas etan bukedon el ordinaraj floretoj.)
SINJORINO SOLNESS
(turnas la kapon iomete) Cxu vi cxirkauxiris en la gxardeno,
frauxlino Wangel!
HILDE
Jes, mi cxirkauxrigardis tie.
SINJORINO SOLNESS
Kaj ankaux trovis florojn, mi vidas.
HILDE
Ho jes! Cxar ili abundas. Inter la arbustoj.
SINJORINO SOLNESS
Ho _cxu_? Ankoraux? Jes, cxar mi tien preskaux neniam venas.
HILDE
(pli proksime) Cxu vere! Vi do ne kuras en la gxardenon cxiun
tagon?
SINJORINO SOLNESS
(kun laca rideto) Mi ne plu ien "kuras", mi. _Nun_ ne plu.
HILDE
Nu, sed cxu vi neniam foje iras por saluti la belajxojn, kiuj _tie_
trovigxas?
SINJORINO SOLNESS
Cxio fremdigxis por mi. Mi preskaux timas la revidon.
HILDE
Vian propran gxardenon!
SINJORINO SOLNESS
Sxajnas al mi, ke gxi ne plu aspektas la _mia_.
HILDE
Ho, kial tiel --?
SINJORINO SOLNESS
Ne, gxi ne estas. Ne estas kiel en la tempo de patro kaj patrino. Nun
ili bedauxrinde forprenis tiom multe de la gxardeno, frauxlino
Wangel. Imagu, -- ili parceligis, -- kaj konstruis domojn por fremdaj
homoj. Homoj, kiujn mi ne konas. Kaj _ili_ povas sidi rigardante min
tra siaj fenestroj.
HILDE
(kun hela esprimo) Sinjorino Solness?
SINJORINO SOLNESS
Jes?
HILDE
Permesu al mi iomete restadi cxe vi?
SINJORINO SOLNESS
Jes volonte, se vi emas.
(_Hilde_ translokigas tabureton al la apogsegxo kaj eksidas.)