Kiam la kantistino estis fininta, la medicina konsilanto vive kaptis
ŝian manon. "Mi gratulas al mi", li diris, "ke mi povas aliĝi al la
malmultaj bonuloj, kiujn vi trovis sur via vivovojo. Kvankam miaj
fortoj estas tro malgrandaj, por povi fari por vi, kion faris la
bravega malgranda ekscelenco, tamen mi volas klopodi helpi en la
malkonfuzado de via kompatiga sorto; mi volas klopodi, por repacigi
la flamiĝulon, vian amikon. Sed diru al mi nur, kiu do estas la
hejmlando de sinjoro Boloni?" "Jen vi demandas tro", estis ŝia
nerekta respondo. "Mi scias sole, ke li laŭ naskiĝo estas germano
kaj, se mi ne eraras, pro familiaj cirkonstancoj antaŭ kelke da
jaroj forlasis sian patrujon. Li restadis en Anglolando kaj Italujo
kaj antaŭ proksimume tri kvaronjaroj venis ĉi tien."
"Jen kiel, bone; sed kial vi ne jam pli frue al li mem diris, kion vi
rakontas al mi?"
Giuseppa ĉe tiu demando ruĝiĝis; ŝi mallevis la okulojn kaj
respondis: "Vi estas mia kuracisto, mia patra amiko; estas al mi,
kiam mi parolas kun vi, kvazaŭ mi parolus kiel infano al mia
patro.—Sed ĉu mi do povis rakonti al la juna viro pri tio? Krome mi
ja konas lian teruran ĵaluzon, lian facile eksciteblan suspektemon;
mi neniam povis min devigi, diri al li, el kiaj kaptiloj mi forsavis
min."
"Mi respektas, mi admiras vian senton; vi estas bona infanino; kredu
al mi, tio karesas la koron de maljuna viro, renkonti tiel decajn
sentojn el la pasinta tempo; ĉar hodiaŭ oni konsideras bontono,
flankelasi tiaĵojn. Sed vi ankoraŭ ne rakontis al mi ĉion; la
vespero ĉe la maskobalo, tiu terura nokto?"
"Estas vere, mi devas rakonti al vi ankoraŭ plue. Ĉiufoje, kiam mi
meditis pri mia savo, mi laŭdis la providencon, ke oni kredis en tiu
domo, ke mi memmortigis min; ĉar estis por mi nur tro certe, ke tiu
terura venus, por repreni sian viktimon aŭ pereigi ĝin, se li eĉ
nur iomete suspektus min vivanta; ĉar sufiĉe multe da kvinfrankaj
moneroj li kredeble pagis por mi. Tial mi ne akceptis diversajn
ŝatindajn proponojn por teatroj tiel longe, kiel mi estis en
Piacenza, timante publike aktori. Sed kiam mi tie estis proksimume
unu jaron kaj duonan, iumatene Seraphina alportis al mi parizan
gazeton, en kiu estis anoncita la morto de la _chevalier de
Planto_[20]."
"Chevalier de Planto?" la kuracisto interrompis ŝin; "ĉu tio estis
la nomo de la viro forkondukinta vin el la domo de via duonpatro?"
"Tio estis lia nomo. Mi multe ĝojis, mia lasta timo estis
malaperinta, kaj jam nenio min malhelpis, ne plu ĝeni miajn
bonfarantojn. Jam kelke da semajnoj poste mi venis al B. Mi
antaŭhieraŭ iris al la maskobalo, kaj mi ja volas konfesi al vi, ke
mi estis tre gajhumora. Boloni ne devis scii, en kiu kostumo mi
aperos; mi volis inciteti kaj poste surprizi lin. Subite, dum mi sola
trairis la salonon, voĉo flustris en mian orelon: 'Schepperl, kiel
fartas via onklo?' Mi estis konsternegita; tiun nomon mi ne plu
aŭdis, de kiam mi forsavis min el la manoj de tiu terura. Mia onklo!
Mi ja ne havis onklon, kaj nur unu vivis, kiu antaŭ la
publiko sin konsiderigis mia onklo, la chevalier de Planto. Mi
apenaŭ havis sufiĉe da spiritĉeesto, por respondi: 'Vi eraras,
maskulo!' Mi volis forrapidi, kaŝi min en la svarmanta amaso, sed la
maskulo enbrakigis sin kun mi kaj min retenis: 'Schepperl!' la
nekonato diris, 'mi konsilas al vi, kviete iradi apud mi; alie mi
rakontos al la homoj, en kia societo vi pli antaŭe restadis.' Mi
estis plene senespera, fariĝis mallumo en mia animo, nur unu penso
estis forta en mi: la timo pri malhonoro. Kion mi kompatinda,
senhelpa knabino povis fari, se tiu homo, kiu ajn li estis, pri mi
sciigos tiajn aferojn? La mondo kredus al li, kaj Carlo! ho, Carlo ne
la lasta min kondamnus. Mi senvole sekvis al la viro ĉe mia flanko.
Li flustris al mi plej terurajn aferojn: mian onklon, kiel estis
nomata de li la chevalier, mi malfeliĉigis, pereigis mian patron,
mian familion. Mi ne plu povis elteni tion, mi elŝiris min kaj
vokis, ke alvenu mia fiakro. Sed kiam mi rigardis ĉirkaŭen sur la
ŝtuparo, la terura figuro estis sekvinta min. 'Mi veturos kun vi
hejmen, Schepperl', kun terura rido li diris; 'mi ankoraŭ devas
paroli kun vi kelke da vortoj.' Mi ĉesis vidi kaj aŭdi, mi sentis,
ke mi senkonsciiĝas; mi revekiĝis ne pli frue ol en la fiakro, la
maskulo sidis apud mi. Mi eksteriĝis el la veturilo, li sekvis; li
tuj reekparolis; angorante, ke mi estos perfidata, mi diris al
_Babette_, ke ŝi eliru.
'Kion vi volas ĉi tie, mizerulo?' mi ekkriis furioza, ke mi vidas
min tiel ofendita. 'Kion malbonan vi povus diri pri mi? Sen mia volo
mi venis en tiun domon; mi ĝin forlasis, kiam mi vidis, kio atendas
min.'
'Schepperl, lasu la ceremoniojn; ekzistas nur du vojoj vin savontaj.
Aŭ vi tuj pagos dekmil frankojn, ĉu per juveloj, ĉu per oro, aŭ
vi sekvos min al Parizo; alie morgaŭ la tuta urbo scios pli multe
pri vi ol vi dezirus.' Mi estis ekster mi. 'Kiu rajtigas vin, de mi
postuli ion tian?' mi ekkriis. 'Nu bone, diru al la urbo, kion vi
volas; sed tuj forlasu ĉi tiun domon! Mi alvokos la najbarojn!'
Mi iris kelke da paŝoj al la fenestro, li postkuris min kaj kaptis
mian brakon. 'Kiu min rajtigas?' li diris, 'via patro, kolombeto, via
patro'. Diabla rido sonis el lia buŝo, la brilo de la kandelo
lumigis paron da grizaj, pikaj okuloj, nur tro konataj de mi. En la
sama momento estis klare al mi, kiu antaŭ mi staras; mi nun sciis,
ke lia morto nur estis trompo elpensita por ia celo; la malespero
havigis al mi supernaturan forton, mi kontraŭbaraktante liberigis
min, mi volis forŝiri lian maskon. 'Mi konas vin, chevalier de
Planto', mi ekkriis, 'sed oni zorgos, ke vi devu doni al la
tribunaloj kontentigon pri mi.'—'Tiel niaj aferoj ankoraŭ ne
statas, kolombeto', li diris, kaj en la sama momento mi sentis lian
ponardon en mia brusto; mi opiniis, ke mi mortas—."
La kuracisto frostotremis; estis luma tago, kaj tamen li hororis,
kiel se oni en mallumo parolas pri fantomoj. Li opiniis, ke li vidas
post la kurtenoj de la lito brilantaj la grizajn pikajn okulojn de
tiu monstro. "Vi do opinias", li diris post kelke da tempo, "ke la
chevalier ankoraŭ vivas, ke ĝi estas la sama, kiu volis mortigi
vin?"
"Lia voĉo, liaj okuloj min konvinkis; la tuko, kiun mi hieraŭ al vi
donis, tion igis plene certa por mi. Ĝi estas markita per la
komencliteroj de lia nomo."
"Kaj ĉu vi donas al mi plenpovon, agi por vi? Ĉu vi permesas al mi,
ĉion de vi diritan sciigi eĉ antaŭ la juĝisto?"
"Ĉion, mi ne povas elekti! Sed, ĉu ne, doktoro, vi iros al Boloni
kaj al li diros, kion mi diris al vi? Li ĝin kredos al vi, Seraphina
ja estis ankaŭ de li konata."
"Kaj ĉu mi ne ankaŭ povas ekscii", la medicina konsilanto
daŭrigis, "la nomon de la ŝtatsendito, en kies domo vi kaŝis vin?"
"Kial ne? Li estis iu barono _Martinow_."
"Ĉu vere?", ĝoje emociite Lange ekkriis. "Barono Martinow? Ĉu li
ne estas ...a ŝtatoficisto?"
"Jes, ĉu vi konas lin? Li estis sendito de la ...a kortego en Parizo
kaj poste en Peterburgo."
"Ho, tiam estas bone, tre bone", la medicina konsilanto diris kaj
ĝoje interfrotis siajn manojn. "Mi konas lin, de post hieraŭ li
estas ĉi tie; li vokigis min, li loĝas en la hotelo de
Portugalujo."
Larmoj brilis en la okuloj de la kantistino kaj piaj sentoj ŝajne
emociis ŝian koron. "Do viro", ŝi diris, "kiu laŭ mia opinio
forestis multajn centojn da mejloj, devis veni ĉi tien, por konfirmi
la verecon de mia rakonto! Iru al li; ho, ke ankaŭ Carlo povu
aŭskulti, kiam li certigos al vi, ke mi diris la veron."
"Li povos, li akompanos min, mi zorgos pri tio Adiaŭ, bona infanino;
estu tute trankvila, vi devas ankoraŭ prosperi surtere, kaj tre orde
glutu la miksturon, ĉiuhore du plenkulerojn!" Tiel la kuracisto
parolis kaj foriris. La kantistino dankis al li per siaj afablaj
rigardoj. Ŝi estis pli trankvila kaj serena; ŝajnis, ke kun sia
sekreto ŝi forrulis grandan ŝarĝon. Ŝi havis pli da fido por la
estonteco, ĉar favora sorto ŝajne ekkompatis la malfeliĉan
knabinon.