Kiam proksimiĝe la vesperon la medicina konsilanto Lange venis al
sia pacientino, li ŝin trovis multe pli bonfarta, ol li estis
atendinta. Li sidiĝis al ŝia lito kaj interparolis kun ŝi pri tiu
fatala okazaĵo. Ŝi estis apoginta sian brakon sur la kusenojn, en
la gracia mano kuŝis ŝia bela kapo. Ŝia vizaĝo ankoraŭ estis tre
pala, sed eĉ la konsumiteco de ŝiaj fortoj ŝajnis doni al ŝi
siaspecan allogecon. Ŝia malhelaj okuloj neniom perdis de tiu ardo,
tiu esprimopleneco, kiu jam pli antaŭe de sur la scenejo allogis la
kuraciston, kvankam li estis kviete juĝanta viro kaj ne plu havis la
aĝon, kiam fantazio helpas al la belo. Li devis konfesi al si, ke li
malofte vidis kapon tiel belan, vizaĝon tiel ĉarman; ŝiaj trajtoj
neniel estis regulaj, kaj tamen per siaj kuneco kaj harmonio kaŭzis
ensorĉon, por kiu li longe ne sciis kialon. Sed al la psikologia
sagaco de la medicina konsilanto tiu kialo ne restis kaŝita; ĝi
estis tiu puro de l'animo, tiu nobleco de l'naturo, kio per surpriza
brilo de beleco surverŝis tiujn virgulinajn trajtojn. "Ŝajnas,
ke vi studas miajn trajtojn, doktoro", la kantistino ridetante diris,
"vi sidadas tiel silente kaj meditante, streĉe rigardas min kaj
ŝajne tute forgesas, pri kio mi demandis. Aŭ ĉu tio estas tro
terura, por ĝin sciigi al mi? Ĉu mi ne povas aŭdi, kion la urbo
diras pri mia akcidento?"
"Por kio vi volas aŭdi ĉiujn stultajn supozojn, kiujn elpensas kaj
disvastigas neokupitaj homoj? Mi ĵus meditis pri tio, kiel pura via
animo sin spegulas sur viaj trajtoj; vi havas pacon en vi, kiom vin
zorgigas la juĝo de la aliaj homoj?"
"Vi evitas mian demandon", ŝi respondis, "vi volas elturniĝi,
dirante al mi belajn aferojn. Kaj mi ne zorgu pri la juĝo de
l'homoj? Kiu honesta junulino povas tiel ignori la societon, en kiu
ŝi vivadas, ke estas al ŝi indiferente, kion oni parolas pri ŝi?
Aŭ ĉu vi eble opinias, ke mi neniel konsideras tion, ĉar mi estas
anino de klaso, pri kiu oni ne havas bonan opinion? Konfesu malkaŝe,
vi opinias min tre facilanima."
"Ne, certe ne; mi ĉiam nur belaĵojn aŭdis pri vi, fraŭlino
Bianetti, pri via trankvila, izolita vivado, kaj ke vi staras en la
mondo kun firma teniĝo, kvankam vi estas tiel soleca kaj elmetita al
multaj intrigoj. Sed kial vi volas ĝuste scii, kion diras la homoj?
Kaj se mi kiel kuracisto tiajn novaĵojn ne konsiderus konvenaj?"
"Mi petas, doktoro, mi petas, ne turmentu min tiel longe", ŝi
ekkriis, "vidu, mi legas en viaj rigardoj, ke oni ne bone parolas pri
mi. Kial lasi min necerta, kio estas pli danĝera por la trankvilo ol
la vero mem?"
Tiun lastan argumenton la medicina konsilanto trovis tre ĝusta; kaj
ĉu dum lia foresto ne povis enpenetri iu babilema virino kaj raporti
ankoraŭ pli malbonajn aferojn, ol li povis diri? "Vi konas la
ĉi-tieajn homojn", li respondis, "B. ja estas sufiĉe granda, sed,
bona Dio, ĉe novaĵo tiaspeca tuj montriĝas, kiel filistra oni
estas. Estas vere, ke pri vi parolas la tuta urbo, tio ne povas
mirigi vin; kaj ĉar oni ne scias ion certan, oni—nu, oni elpensas
ĉiuspecajn strangajn fabelojn. Ekzemple oni diras, ke la vira
maskulo, kiun oni vidis ĉe la maskobalo interparolanta kun vi, kaj
kiu sendube estas la sama, kiu faris tiun krimon, estas—"
"Nu, finu do vian frazon", la kantistino kun tre streĉita atento
petis, "daŭrigu!"
"Oni diras, ke ĝi estis antaŭa amanto, kiu vin amis en—en alia
urbo kaj volis mortigi vin pro ĵaluzo."
"Pri mi tion! Ho, mi malfeliĉa!", ŝi afliktite ekkriis, kaj larmoj
brilis en ŝiaj belaj okuloj; "kiel kruelaj estas la homoj kontraŭ
tiel kompatinda, kompatinda knabino, kiu estas sen ŝirmo kaj helpo!
Sed rakontu ĝis la fino, doktoro, mi petegas vin! Ankoraŭ mankas
io, kion vi ne diris al mi. En kiu urbo, la homoj diras, ke mi—"
"Signora, mi estus aljuĝinta al vi pli da forto", Lange diris,
maltrankvila pro la emocio de sia pacientino. "Vere, mi nun pentas,
ke mi diris eĉ nur tiom; mi neniam estis farinta tion, se mi ne
timus, ke aliaj, kies afero tio ne estas, antaŭiĝus al mi."
La kantistino rapide sekigis siajn larmojn. "Mi volas esti
trankvila", ŝi melankolie ridetante diris, "trankvila mi estos kiel
infano; mi volas esti gaja, kvazaŭ la homoj nun kondamnantaj min
milvoĉe estus kriintaj al mi: brave. Sed rakontu plue, kara, bona
doktoro!"
"Nu, la homoj babilas sensencaĵojn", li kolerete daŭrigis.
"Ekzemple, kiam antaŭ nelonge vi aktoris en 'Otelo', onidire en unu
el la loĝioj de l'unua etaĝo estis fremda grafo; tiu pretendas, ke
li vin rekonis kaj antaŭ du jaroj en Parizo vidis en malbona
domo.—Sed, mia Dio, vi fariĝas pli kaj pli pala—"
"Estas nenio, la brilo de la lampo nur iom malpli hele lumigis min;
daŭrigu, daŭrigu!"
"Nu, tiu klaĉo komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post
iom ĝi penetris en la publikon, kaj ĉar aldoniĝas tiu okazaĵo,
oni kombinas ambaŭ kaj lokas vian interrilaton kun via atencinto en
tiun malbonfaman domon en Parizo."
Sur la esprimoplenaj trajtoj de la malsanulino dum tiuj paroloj la
intensa palo estis ŝanĝiĝinta en flaman ruĝon. Ŝi estis levinta
sin pli alten, kvazaŭ por preterlasi neniun vorton de tiu terura
sciigo, ŝia okulo estis streĉe kaj brule fiksita al la buŝo de la
kuracisto, ŝi apenaŭ spiris, ŝia koro ŝajne haltis.
"Nun ĉio estas finita", ŝi ekkriis kun dolora rigardo al la ĉielo,
dum larmoj verŝiĝis el ŝiaj okuloj, "nun ĉio estas elfinita; se
tion li aŭdis, estis tro por lia ĵaluzo. Kial hieraŭ mi ne mortis,
ho! tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolĉa patrino konsolus
min pri la moko de tiuj kruelaj homoj!"
La kuracisto miregis pri tiuj enigmaj vortoj; li ĵus volis diri al
ŝi konsolan, trankviligan vorton, kiam la pordo brue kaj abrupte
malfermiĝis kaj juna granda viro sin ĵetis internen. Lia vizaĝo
estis okulfrape bela, sed sovaĝa obstino malserenigis liajn
trajtojn, liaj okuloj ruliĝis, liaj haroj nezorgite pendis ĉirkaŭ
la frunto. Li havis en la pugno grandan kunrulitan notfolion, kiun li
kvazaŭ aktorante svingis en la aero, antaŭ ol trovi spiron por
paroli. Ekvidante lin, la kantistino laŭte ekkriis; la kuracisto
komence opiniis, ke pro timo, sed ĝi estis pro ĝojo; ĉar ĉarma
rideto transkuris trans ŝiajn lipojn, ŝia okulo tra larmoj brilis
renkonten al li. "_Carlo_[10]!", ŝi ekkriis, "Carlo! Fine vi
vizitas min!"
"Mizerulino!", la juna viro ekkriis, majeste en la direkto al ŝi
etendante la brakon kun la longa rulpaketo de notoj. "Ĉesigu vian
sirenan kantadon, mi venas—por juĝi vin!"
"Ho, Carlo!", la kantistino interrompis lin, kaj ŝiaj vortoj sonis
melodie kaj dolĉe kiel la sonoj de fluto. "Kiel vi povas tiel paroli
al via _Giuseppa_[11]!"
La juna viro volis respondi kun tragika patoso, sed la kuracisto,
konsideranta tiun scenon tro ekscita por sia pacientino, intervenis.
"Plej kara sinjoro Carlo", li diris, proponante al li flartabakon,
"bonvolu pripensi, ke la fraŭlino estas en stato, en kiu tiaj scenoj
tro afekcias ŝiajn malfortajn nervojn!"
La alia grandokule rigardis lin kaj turnis la rulpaketon kontraŭ
lin: "Kiu vi estas, hometaĉo?" per basa, tondra voĉo li ekkriis.
"Kiu vi estas, ke vi stariĝas inter mi kaj mia kolero?"
"Mi estas la medicina konsilanto Lange", tiu respondis kaj klakfermis
la skatoleton, "kaj en miaj titoloj nenio troviĝas pri hometaĉo. Mi
estas estro kaj mastro tiel longe, dum signora estas malsana, kaj mi
diras al vi pace, for! aŭ modulu vian _presto assai_[12] al deca
_larghetto_[13]."
"Ho, lasu lin, doktoro!", la malsanulino timeme ekkriis, "lasu lin,
ne kolerigu lin! Li estas mia amiko, li ne faros malbonaĵon al mi,
kion ajn la malicaj homoj ree diris al li pri mi."
"Ha! Vi eĉ kuraĝas moki! Sed sciu, fulmobato krevigis la pordojn de
via sekreto kaj lumigis la nokton, en kiu mi iradis. Do tial vi
volis, ke mi ne sciu, kio vi estis, de kie vi venis? Tial vi fermis
mian buŝon per kisoj, kiam mi demandis pri via vivo? Mi stultulo!
Ke mi lasis min ensorĉi de virina voĉo kaj ne pripensis, ke ĝi
estas nur mensogo kaj delogo! Nur en la kantado de l'viro troviĝas
forto kaj vero. _Ciel_[14]! Kiel mi povis lasi min senprudentigi de
la voĉruladoj de publikulino!"
"Ho, Carlo", flustris la malsanulino, "se vi scius, kiel viaj vortoj
vundas mian koron, kiel via terura suspekto penetras ankoraŭ pli
profunden ol la ponardo de la mortigisto!"
"Ĉu ne, kolombeto", kun terura rido li ekkriis, "viaj _amorosi_[15]
devus esti blindaj; tiam estus oportune, moktrompi ilin? La parizano
supozeble ja estas bravulo, ke li fine tamen ankoraŭ trovis la
senpekan kolombeton!"
"Sed nun efektive estas tro, sinjoro", la kuracisto ekkriis kaj
kaptis la jakon de la furiozanto: "tuj, senprokraste eliru el la
ĉambro, alie mi vokos la servistojn, por ke ili ekspedu vin."
"Mi jam foriras, hometaĉo, mi foriras", la alia ekkriis kaj repuŝis
la medicinan konsilanton, ke li sufiĉe komforte sidiĝis en
brakseĝo; "jes, mi foriras, Giuseppa, por neniam reveni. Adiaŭ,
fartu bone aŭ prefere mortu, malfeliĉulino, kaŝu vian malgloron
sub la tero. Sed transe kaŝu vian animon en loko, kie mi neniam
renkontu vin; mi malbenus la ĉielan feliĉegon, se mi ĝin dividus
kun vi, ĉar vi ĉi tie per tiel abomeninda trompo senigis min de mia
amo, de mia vivo." Li tion kriis, ankoraŭ iom svingante la notojn,
sed liaj sovaĝaj, ruliĝantaj okuloj fandiĝis en larmojn, kiam por
la lasta fojo li rigardis la amitinon, kaj plorsingultante li elkuris
el la ĉambro.
"Sekvu, haltigu lin", la kantistino ekkriis, "rekonduku lin, mia
feliĉego de tio dependas!"
"Neniel, estimata", doktoro Lange respondis, leviĝante el sia
brakseĝo; "la sceno ne devas esti daŭrigata. Mi volas recepti al vi
ion kvietigan, de kio vi englutos ĉiuhore du supkulerojn."
La malfeliĉulino reenfalis en siajn kusenojn kaj ŝiaj fortoj estis
elĉerpitaj, ŝi denove eksvenis.
La kuracisto vokis la servistinon kaj helpate de ŝi klopodis
rekonsciigi la malsanulinon; sed li ne povis deteni sin, glutigante
al ŝi la esencojn, dece riproĉi la servistinon. "Ĉu mi ne ordonis,
ke oni enlasu neniun, tute neniun, kaj nun oni allasas tiun
frenezulon, kiu preskaŭ duan fojon mortigis vian kompatindan
fraŭlinon?"
"Mi certe ja neniun alian enlasis", la ĉambristino plorante diris,
"sed lin mi vere ne povis malakcepti; ŝi min hodiaŭ ja sendis jam
tri fojojn en lian domon, por petegi lin, ke li venu eĉ nur por
momenteto; mi ja eĉ devis diri, ke ŝi mortas kaj antaŭe nur
ankoraŭ unu fojon volas vidi lin!"
"Ĉu vere? kaj kiu do estas tiu—"
La malsanulino malfermis la okulojn. Ŝi rigardis jen la kuraciston,
jen la servistinon, ŝiaj rigardoj serĉe vagis tra la ĉambro. "Li
estas for, perdita por ĉiam", ŝi flustris. "Ho, kara doktoro, iru
al Bolnau."
"Sed, mia Dio, kion vi do deziras de mia malfeliĉa komerca
konsilanto, li jam sufiĉe ekscitiĝis pri via afero, tiel, ke li
devas resti en la lito; kiel li povas helpi vin?"
"Ho, mi parole glitis", ŝi respondis, "al la fremda orkestrestro vi
iru, li havas la nomon _Boloni_ kaj loĝas en la _hotelo de
Portugalujo_."
"Mi memoras, ke mi aŭdis pri li", la doktoro diris, "sed kion ĉe li
mi faru?"
"Diru al li, ke mi volas ĉion diri al li, li nur ankoraŭ unu fojon
venu,—sed ne, mi ne povas ĝin mem diri al li; doktoro, se vi—jes,
mi konfidas al vi, mi volas al vi ĉion diri, kaj poste vi ĝin
transdiros al la malfeliĉulo, ĉu ne?"
"Mi estas sub via dispono; kion mi povas fari, por trankviligi vin,
mi plezure faros."
"Nu, do venu morgaŭ matene, mi hodiaŭ ne plu povas multe paroli.
Adiaŭ, sinjoro medicina konsilanto; sed ankoraŭ unu vorton;
_Babette_, donu al sinjoro la doktoro lian tukon."
La servistino malŝlosis ŝrankon kaj prezentis al la kuracisto tukon
el flava silko, disvastigantan en la ĉambro agrablan odoron.
"La tuko ne apartenas al mi", li diris, "vi eraras; mi uzas nur
naztukojn el tolo."
"Ne eble", la servistino respondis, "hodiaŭ nokte mi ĝin trovis sur
la planko; al domano ĝi ne apartenas, kaj iu alia krom vi ankoraŭ
ne venis ĉi tien."
La kuracisto renkontis la rigardojn de la kantistino, atendeme
fiksitajn al li. "Ĉu tiu tuko ne povus esti perdita de iu alia?",
kun firma rigardo al ŝi li demandis.
"Montru ĝin", ŝi timeme respondis, "pri tio mi ankoraŭ ne pensis."
Ŝi esploris la tukon kaj trovis en la angulo monogramon; ŝi
paliĝis, ŝi ektremis.
"Ŝajnas, ke vi konas tiun tukon kaj la personon ĝin perdintan",
Lange plue demandis. "Ĝi povus trovigi postsignon; ĉu vi permesas,
ke mi ĝin kunprenu kaj utiligu?"
Giuseppa ŝajne batalis kontraŭ si mem; jen ŝi prezentis al li la
tukon, jen ŝi timeme kaj konvulsie retenis ĝin. "Estu", ŝi fine
diris; "eĉ se la terura homo venus ankoraŭ unu fojon kaj tiun fojon
pli bone trafus mian vunditan koron, mi ĝin kuraĝas; jen, prenu,
doktoro. Mi morgaŭ donos al vi klarigon al tiu tuko."