Oni ankoraŭ neniam vidis la komercan konsilanton Bolnau tiel serioza
kaj malserena ŝteliri kiel tiam, kiam doktoro Lange forlasis lin
antaŭ la palaco. Alitempe li paŝis gaja kaj vigla, kaj kiam li per
plej afabla rideto salutis ĉiujn knabinojn kaj virinojn, multe ridis
kun la viroj kaj rakontis al ili diversajn novaĵojn, tiam oni
ankoraŭ ne estus aljuĝinta al li sesdek jarojn. Li ŝajnis efektive
havi sufiĉe da kaŭzo, por esti gaja kaj bonhumora; li spekulaciante
kolektis ŝatindan posedaĵon, forlasis, kiam ĝi ŝajnis sufiĉa, la
aferojn, por kun sia edzino ekloĝi en B. kaj nun vivis en ĝojo kaj
plezuro jaro post jaro. Li estis havinta unu solan filon; tiu la
maljuna sinjoro volis, ke li trakuru la saman karieron kaj agu kaj
klopodu en la komerca fako.
Sed la tuta esteco de la filo vivis en la regno de l'sonoj, la muziko
por li estis ĉio, la komerco kaj negocado de la patro estis al li
tro trivialaj kaj malnoblaj. La patro estis obstina, la filo ankaŭ,
la patro facile flamiĝis, la filo ankaŭ, la patro tuj ĉion puŝis
ĝis la ekstremo, la filo ankaŭ; ne mirige, ke ili ne povis vivi unu
kun la alia. Kaj kiam la filo finis sian dudekan jaron, la patro
estis kvindekjara kaj tiam pretiĝis por forlasi la aferojn kaj volis
transdoni la komercadon al la filo. Efektive ĉio baldaŭ estis
aranĝita kaj kvietigita, ĉar en bela somera nokto la filo malaperis
kun kelke da pianaj partituroj, ankaŭ ĝuste alvenis en Anglolando
kaj sufiĉe amike skribis, ke li iros al Ameriko. La komerca
konsilanto deziris al li feliĉon por la vojaĝo kaj iris al B.
La penso pri la muzikmaniulo, kiel li nomis sian filon, ja
malserenigis al li kelkan horon; ĉar li estis petinta lin, neniam
plu montri sin antaŭ li, kaj oni ne povis atendi, ke la alia
nevokite revenos; kelkfoje ekŝajnis al li, ke li tamen agis
malsaĝe, volante, ke la filo nepre estu en la komerca fako; sed la
tempo, la societo kaj lia serena humoro ne lasis por longe naskiĝi
tiujn malgajajn pensojn: li vivis en plezuro kaj ĝojo, kaj kiu volis
lin vidi tre serena, bezonis nur inter la dekunua kaj tagmezo promeni
tra la Larĝa strato. Se li tie vidis longan, malgrasan viron, kies
tre moderna vesto, kies tenilaj okulvitroj kaj rajdvipo, kies
facilmovaj manieroj ne plu akordis kun liaj grizaj haroj; se tiun
viron li vidis salutanta ĉiuflanken, ĉiumomente haltanta ĉe tiu
aŭ tiu kaj babilanta kaj gestanta per la brakoj, tiam li povis fidi,
ke ĝi estis la komerca konsilanto Bolnau.
Sed hodiaŭ ĉio estis tute alia. Se jam antaŭe la afero pri la
mortigo de la kantistino preskaŭ tro afekciis lin, la lasta vorto de
la doktoro plene ekskuis liajn nervojn. "Bolnau", ankoraŭ diris
Bianetti, antaŭ ol senkonsciiĝi. Lian propran honestan nomon ŝi
elparolis, en tiel suspektigaj cirkonstancoj! Liaj genuoj tremis kaj
preskaŭ rifuzis obei al li, lia kapo, plena de zorgoj kaj peza de
pensoj, malleviĝis al la brusto. "Bolnau!" li pensis, "reĝa komerca
konsilanto! Se ŝi nun mortus, la kantistino, se la knabino poste
malkaŝus sian sekreton kaj konigus al la polica direktoro la
detalajn cirkonstancojn de la mortigo kaj la fatalan vorton! Kiom
lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto,
precipe kiam lin stimulas la vanto, montri sian sagacon en tia
_cause célèbre_[8]!" Kun malespera mieno li rigardis tra la
tenilaj okulvitroj al la pundomo, kies frontono malproksime
suprenstaris. "Tien, Bolnau, pro tute specialaj favoro kaj konsidero
al plurjaraj servoj!"
Li pli pene spiris, li levetis la kravaton, sed ektimigite li abrupte
retiris la manon; ĉu tio ne estis la loko, kie oni ĉirkaŭligas la
kanaban ĉirkaŭkolon[9], ĉu tio ne estis la loko, kie trapasas la
malvarma glavo?
Se li renkontis konaton kaj tiu salute balancis la kapon, li pensis:
"Hola, tiu jam scias pri la afero kaj volas komprenigi al mi, ke li
estas bone informita." Se alia preteriris ne salutante, nenio ŝajnis
al li pli certa, ol ke oni ne volas koni lin, por ne makuli sin,
interrilatante kun mortiginto. Preskaŭ li mem kredis, ke li estas
kulpa pri la mortigo, kaj ne estis mirige, ke li iris grandan kurbon,
por eviti la policejon; ĉar ĉu la direktoro ne povus stari ĉe la
fenestro, lin ekvidi kaj voki supren? "Karulo, ĉu vi ne bonvolus por
momento veni supren, mi devas iom paroli kun vi." Ĉu li ne jam
sentis ian tremon, ĉu li ne jam nun sentis siajn trajtojn
ŝanĝiĝintaj al pentula mieno, nur ĉar oni povus opinii, ke li
estas tiu, kiun la kantistino kulpigis per sia lasta vorto?
Kaj poste li ree ekpensis, kiel malutila tia emocio estas por lia
konstitucio; timeme li serĉis fenestrovitrojn, por nombrante
trankviligi sin. Sed la domoj kaj stratoj dancadis ĉirkaŭ li, la
sonorilturo ŝajnis sin moke klinanta antaŭ li; freneza teruro
kaptis lin, li kuradis tra la stratoj, ĝis kiam li elĉerpite
subfleksiĝis en sia loĝejo; kaj kiam li iom rekonsciiĝis, lia unua
demando estis, ĉu ne policano demandis pri li.