II.

"Mi ne konsideras la vundon nepre mortiga", la medicina konsilanto

Lange diris post la unuaj salutoj; "la piko ŝajne ne estis firme

direktata. Ŝi jam plene reakiris la konscion, kaj se oni konsideras

la malfortecon, kaŭzitan de la granda sangoperdo, en ĉi tiu momento

almenaŭ estas nenia danĝero."

"Tio ĝojigas min", la komerca konsilanto respondis kaj intime

enbrakigis sin kun la kuracisto. "Mi ankoraŭ akompanos vin kelkajn

paŝojn ĝis la kastelo, sed, pro Dio, diru al mi detalojn pri tiu

afero; oni ja neniel povas klarigi al si, kiel ĉio fariĝis."

"Mi povas ĵuri al vi", la alia respondis, "terura mallumo kovras la

aferon. Mi apenaŭ ekdormis, kiam mia Johano vekis min per la sciigo,

ke oni vokas min al iu tre danĝere malsana. Mi plej rapide vestis

min kaj kuras eksteren; en la vestiblo staras knabino, pala kaj

tremanta, kaj flustris tiel mallaŭte, ke mi apenaŭ aŭdis ĝin, ke

mi kunprenu mian pansilaron. Jam tio frapas min; mi rapide ensaltas

en la kaleŝon, igas la palan fraŭlinon sidiĝi sur la veturigista

loko apud Johano, por ke ŝi montru la vojon, kaj poste for. Mi

eliras antaŭ malgranda domo kaj demandas la fraŭlinon, kiu do estas

la malsanulo?"

"Mi povas imagi, kiel vi miregis..."

"Kiel mi miregis, aŭdante, ke estas signora Bianetti! Mi ja konis

ŝin nur de la teatro, alie apenaŭ du aŭ tri fojojn vidis ŝin; sed

la mistera maniero, kiel mi estis venigata al ŝi, la pansilaro, kiun

mi devis kunpreni,—mi konfesas al vi, ke mi estis tre scivola, kio

do fariĝis al la kantistino. Ni supreniris kelke da ŝtupoj,

trapasis mallarĝan koridoron. La knabino antaŭiris, dum kelke da

minutoj atendigis min en la malhelo kaj post tio singultante kaj

ankoraŭ pli pala ol antaŭe venis renkonten al mi. 'Eniru, sinjor'

doktoro', ŝi diris, 'ho! vi kredeble venas tro malfrue, kaj ŝi ne

postvivos tion'. Mi eniris, estis terura vidaĵo."

La medicina konsilanto eksilentis, meditanta kaj malserena; ŝajnis,

ke trudiĝas al lia animo bildo, kiun li vane klopodas forpuŝi. "Nu,

kion vi vidis?", lia akompananto ekkriis, malpacienca pro tiu

interrompo. "Vi ja espereble ne volas min tiel restigi inter martelo

kaj amboso?"

"Multajn aferojn mi renkontis en mia vivo", rekolektinte siajn

pensojn la kuracisto daŭrigis, "multajn aferojn kiuj teruris min,

kiuj min ektimigis, sed nenion, kio tiel fendis mian koron, kiel tiu

vidaĵo. En nehele lumigita ĉambro pala juna virino kuŝis sur la

sofo, antaŭ ŝi genuis maljuna servistino kaj premis tukon sur ŝian

koron. Mi alproksimigis min; blanka kaj rigida kiel busto la kapo de

la mortantino estis klinita malantaŭen; la nigraj, malleviĝintaj

haroj, la malhelaj brovoj kaj palpebroharoj de la fermitaj okuloj

terure kontrastis kun la brila palo de la frunto, de la vizaĝo, de

la bela kolo. La blankaj multfaldaĵaj vestoj, kiuj kredeble

apartenis al ŝia masko, estis surverŝitaj per sango, sango estis

sur la planko, kaj de la koro ŝajne eliris la ruĝa radio—. Ĉio

ĉi prezentiĝis al mi dum unu momento; estis Bianetti, la

kantistino."

"Ho, Dio, kiel tio kortuŝas min!", la komerca konsilanto emociite

diris, eltirante longan silkan tukon, por froti siajn okulojn.

"Ĝuste tia ankoraŭ la lastan dimanĉon ŝi kuŝis en la opero

'Otelo', ludante la rolon de Desdemono. Jam tiam la efekto estis tiel

kruele vera kaj efektive terura, ke oni opiniis, ke la negro fakte

mortpikis ŝin; kaj nun ĝi vere trafis ŝin. Kiel tio kortuŝas

min!"

"Ĉu mi ne malpermesis al vi ĉian supermezuran kortuŝon?" la

kuracisto interrompis lin. "Ĉu vi nepre volas, ke viaj atakoj

revenu?"

"Vi estas prava", la komerca konsilanto Bolnau diris kaj rapide

enpoŝigis la tukon: "Vi estas prava, afekcio por mia konstitucio ne

taŭgas. Sed daŭrigu, mi preterirante nombros la vitraĵojn ĉe la

milita ministrejo, tio gardas de tiaj atakoj."

"Nu, nombradu, kaj se tio ne efikos, vi povos ankoraŭ aldoni la

supran etaĝon de la palaco.—La maljuna servistino forprenis la

tukon, kaj miregante mi ekvidis vundon kiel de tranĉilpiko, tre

proksime de la koro. Mi ne povis perdi la tempon per demandoj, kiom

ajn da ili mi estus volinta fari; mi esploris la vundon kaj surmetis

la bandaĝon. La vunditino dum la tuta operacio montris nenian signon

de vivo; nur kiam mi sondis la vundon, ŝi dolore ekŝiriĝis. Mi

lasis ŝin ripozi kaj gardis ŝian dormon."

"Sed la knabino kaj la maljuna servistino, ĉu vi do ne demandis ilin

pri la deveno de la vundo?"

"Mi do volas ĝin konfesi al vi, komerca konsilanto, ĉar vi estas

mia malnova amiko; jes, kiam provizore nenio plu devis esti farata

por la malsanulino, mi sufiĉe decide deklaris, ke mi plue jam neniel

okupos min pri la sinjorino, se ili ne ĉion konfesos al mi."

"Kaj kion ili diris? Daŭrigu do!"

"Post la dekunua la kantistino estis reveninta, akompanate de granda

vira maskulo.—Ĉe tiu sciigo mi ebla iom tro dusence rigardis la du

virinojn, ĉar ili denove ekploris kaj per plej fortaj ĵuroj solene

certigis, ke mi neniel bezonas malbone pensi pri ilia mastrino; ke

dum la longa tempo, de kiam ili servas al ŝi, post la kvara vespere

neniam viro transpaŝis la sojlon; la malpli granda knabino, kredeble

leginta romanojn, eĉ asertis, ke signora estas anĝelo de pureco."

"Tion mi ankaŭ asertas", la komerca konsilanto diris, kortuŝite

eknombradante la fenestrovitrojn de la palaco, al kiu ili

proksimiĝis: "tion ankaŭ mi diras; pri Bianetti oni ne povas

malbone paroli, ŝi estas aminda, pia infanino; kaj ĉu estas ŝia

kulpo, ke ŝi estas bela kaj devas perlabori sian vivtenon per

kantado?"

"Kredu al mi", Lange respondis, "kuracisto pri tio havas neerarigan,

psikologian juĝilon. Rigardo al la anĝele puraj trajtoj de la

malfeliĉa knabino min pli konvinkis pri ŝia virteco, ol la ĵuroj

de ŝiaj ĉambristinoj. Sed aŭskultu plue: la kantistino kun la

fremdulo eniris en tiun ĉambron kaj elirigis sian servistinon. Tiu,

eble pro scivolo, kion do signifas tiu nokta vizito, restis proksime

de la pordo; ŝi aŭdis disputon franclingve okazantan inter ŝia

mastrino kaj basa, kaveca voĉo de viro; ke signora fine ekploregis,

ke la viro terure blasfemis; subite ŝi aŭdis sian mastrinon

akresone ekkrianta, ŝi pro timo jam ne povas deteni sin, abrupte

malfermas la pordon, kaj en la sama momento la maskulo sin ĵetas

preter ŝin kaj tra la koridoro al la ŝtuparo. Ŝi sekvis lin kelke

da paŝoj, antaŭ la ŝtuparo ŝi aŭdis teruran pumpumon; li

supozeble falegis malsupren. De malsupre leviĝas ĝemado kaj

plendetado, kiel tiu de mortanto; sed ŝi sentas timegon, ŝi ne

kuraĝas pluen iri eĉ unu paŝon. Ŝi reiras en la pordon—la

kantistino kuŝas en sia sango kaj post malmulte da momentoj fermas

la okulojn. La knabino ne scias helpi al si, ŝi vekas la maljunan

servistinon, por ke ŝi intertempe helpu al sia mastrino, kaj rapidas

al mi, por eble ankoraŭ alporti savon al signora."

"Kaj Bianetti ankoraŭ ne diris ion? Ĉu vi ne demandis ŝin?"

"Ni tuj iris al la policejo kaj vekis la direktoron: li ankoraŭ

noktomeze traserĉigis ĉiujn hotelojn kaj stratodrinkejojn, ĉiujn

angulojn de la urbo; el la pordego en tiu horo neniu pasis, kaj de

nun ĉiu estas severe esplorata. La domanoj loĝantaj en la supra

etaĝo eksciis pri la tuta afero ne pli frue, ol kiam policanoj

traserĉis la domon; nekompreneble estis, kiel la mortiginto

povis forkuri, kvankam li supozeble per sia falo forte leziĝis;

ĉar oni trovis multe da sango malsupre ĉe la ŝtuparo, kaj ne estas

neverŝajne por mi, ke li falante vundis sin per sia propra ponardo.

Estas des pli nekompreneble, kiel li forsavis sin, ĉar la dompordo

estis fermita. Bianetti mem vekiĝis je la deka kaj deklaris por

protokoli al la policestro, ke ŝi en la plej rigora senco ne scias,

eĉ ne suspektas, kiu povas esti la maskulo. Ĉiuj kuracistoj kaj

kirurgoj ricevis la devigan instrukcion, se ili estas vokataj al

paciento lezita per falo aŭ tranĉila vundo, anonci tion, ĉar oni

eble tiamaniere povus trovi postsignon de la mortiginto. Jen kiel

statas la afero. Sed mi estas neŝanceleble konvinkita, ke en tio

kaŝiĝas profunda sekreto, kiun la kantistino ne volas konigi; ĉar

Bianetti ne estas tia, ke ŝi lasus sin hejmen akompani de viro tute

ne konata de ŝi. Tion ŝajne konjektas ankaŭ ŝia servistino,

ĉeestinta dum la pridemandado. Ĉar kiam ŝi vidis, ke signora ne

volas sciigi ion, ŝi ne menciis la disputon, kiun ŝi aŭdis; sed

al mi ŝi rigardis pete, ke mi ne perfidu ŝin. 'Ĝi estas terura

afero', ŝi diris, poste min akompanante al la ŝtuparo, 'sed nenio

ajn instigus min perfidi ion, kion signora ne volas sciigi'. Ŝi

ankoraŭ ion konfesis al mi, kio eble lumigus la tutan aferon."

"Nu, kaj ĉu mi ne ankaŭ povas scii tiun cirkonstancon?", la komerca

konsilanto demandis. "Vi vidas, kiel streĉita estas mia scivolo;

malstreĉu, malstreĉu, pro Dio, alie mi facile povus ricevi miajn

atakojn."

"Aŭdu, Bolnau, pripensu, ĉu ankoraŭ alia Bolnau krom vi vivas en

ĉi tiu urbo? Ĉu ankoraŭ iu alia ekzistas en la mondo kaj kie,

diru, kie?"

"Krom mi neniu ajn en ĉi tiu urbo", Bolnau respondis. "Kiam antaŭ

ok jaroj mi ekloĝis ĉi tie, mi ĝojis, ke mia nomo ne estas _Schwarz_,

_Weiss_ aŭ _Braun_, ne _Meier_, _Müller_ aŭ _Bauer_[6], ĉar pri

tiuj nomoj okazas tre malagrablaj intermiksoj. En _Kassel_ mi estis

la sola viro en mia familio, kaj aliloke en la tuta mondo ne ekzistas

iu Bolnau, krom mia filo, la malfeliĉa muzikmaniulo, pri kiu oni ne

plu aŭdis, de kiam li velveturis al Ameriko. Sed kial vi demandas

pri mia nomo, doktoro?"

"Nu, ĝi ne povas esti vi, komerca konsilanto, kaj via filo estas en

Ameriko. Sed jam estas kvarono post la dekdua, princidino Sofio estas

malsana, mi nur tro longe babilis kun vi: adiaŭ, _au revoir_[7]."

"Restu", Bolnau ekkriis kaj retenis lin ĉe la brako, "antaŭe diru

al mi, kion ankoraŭ diris la knabino."

"Nu do, sed katenu vian langon en la buŝo, Bolnau! Ŝia lasta vorto,

antaŭ kiam ŝi estis kaptata de tiu profunda sveno, estis

_Bolnau_."

La Kantistino · 第 14 / 36 题