Leonardo revenis hejmen post unutaga resto en Londono. Tie li
konsiliĝis kun siaj prokuristoj pri gravaj aferoj rilate al la
sekreta heredaĵo kaj vizitis Malkomon Vincent ĉe sia amiko, doktoro
Garner. Kun ĝojo li trovis, ke la pliboniĝo de la junulo estas,
kvankam nerapida, tamen seninterrompa kaj esperplena.
Survoje de la stacidomo Linkfield li renkontis Lornan Prior kun
hokeo-bastono en unu mano kaj ĉapelo en la alia. Ŝi salutis lin kun
gaja rideto kaj montro de senartifika ĝojo. Ricevinte sciigojn pri
la feliĉa paso de lia longa vojaĝo kaj pri la farto de Malkomo, ŝi
ekkriis:
--Ho, sinjoro Marston, mi tiom senpacience atendis vian revenon!
Lastan sabaton la patro, Malkomo kaj mi ricevis de viaj amikoj,
gesinjoroj Harding el Elmcroft, invitokartojn al festeto, okazonta
venontan merkredon. Sendube vi trovos vian invitilon inter la
leteroj, kiuj atendas vin--tia amaseto, kuŝanta sur via skribtablo!
Bedaŭrinde kompatinda Malkomo ne povos iri, kaj la patro, malgraŭ
miaj petegoj, ne volas akcepti. Sed li permesis al mi iri sub via
kompetenta prizorgo.
--Bone, virineto. Mi bedaŭras, ke via patro ne volas iri--la
distriĝo farus al li bonon--sed, verdire, mi ne supozis, ke li
akceptos la inviton. Nu, volonte mi prenos sur min la gravan taskon
deteni vin de petolaĵoj. Mi estas tre kontenta, ke gesinjoroj
Harding ankaŭ invitis vin. Ili estas tre ĉarmaj kaj afablaj homoj.
Ĉu vi jam respondis?
--La patro skribis hieraŭ pro mi, akceptante, en la okazo se mi
povos akompani vin.
--Ĉu via onklino Delfino ankaŭ ricevis invitilon?
--Mi supozas, ke ne. Ŝi ne aludis ĝin. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ
ŝi iros ien al la marbordo, verŝajne por siaj nervoj. Sed kial vi
aspektas subite tiel seriozmiena?
--Ĉu mi aspektas seriozmiena?--Leonardo demandis distrite.
--Jes,--respondis la knabino riproĉeme,--kutime via vizaĝo havas
tre trankvilan, senpasian aspekton, kiel statuo ĉizita el kolorita
marmoro, kvazaŭ vi vivadas en animoregionoj alte super ni ordinaraj
mortemuloj. Sed kelkafoje dum la lastaj monatoj mi rimarkis, ke vi
aspektas tre serioza, tro serioza; efektive. Kaj antaŭ momento via
vizaĝo alprenis mienon, kvazaŭ subite la zorgoj de la tuta mondo
surmetiĝus sur viajn ŝultrojn.
Leonardo devigis sin rideti.--Oni diras,--li respondis,--ke
karakteriza trajto de la tipa, moderna fraŭlino estas troa troigemo.
Mi vidas, ke ankaŭ vi, Lorna, suferas de tiu nuntempa, malbona
tendenco.
--Ho, sinjoro Marston,--rediris la knabino kun ŝajnige alprenita
digna mieno,--oni ne lernigis al vi troan ĝentilecon en Rusujo.
Efektive! Mi ne vidas en mi tipe modernan fraŭlinon; dankon!
Sed,--ŝi aldiris gaje,--mi devas ne malpaciĝi kun vi en la nuna
tempo, pro timo ke vi rifuzos konduki min al Elmcroft. Mi devas
konfesi, ke mi antaŭsentas grandan plezuron. Tio estas ja la
unua invito, kiun mi ricevis al festeto en malnova, historioriĉa
domego. Ho! kiel ofte mi deziregis rigardi de proksime tiun belan,
pentrindan konstruaĵon; sidi en la kiosko, kie malfeliĉa Lady Hilda
Etherington verkis siajn malgajajn, sed tiel belajn versaĵojn; kaj
trapasi la herbejon, kie la du kuzoj, Arturo Hampton kaj Paŭlo
Falkoner, tiel furioze duelis pro la amo de bela Dora Moffat.
Mi ankaŭ tre deziras konatiĝi kun sinjorino Harding. Oni jam
priparolas ŝin en la ĉirkaŭaĵo kiel treege ĉarman bonan, kaj
ankoraŭ tre belan virinon. Mi adoras belecon kunigitan kun boneco.
Leonardo ekrigardis kun konsenteco la animplenan vizaĝon de la
knabino, lumigitan de junula viveco. Vespera venteto flirtigis
ŝiajn brunajn harojn, kiujn radioj de la subiranta suno delikate
origis. Ŝi aspektis bela, korpura, bona.--Jes, Lorna,--li
diris,--noblanimeco kaj boneco kunigitaj estas elementoj de granda,
malofta ĉarmo. Boneco, precipe en sia plej alta grado, sankteco,
ĉiam beligas; sed ekstera beleco ne ĉiam estas signo de boneco;
male, ĝi ofte fariĝas malhelpo al boneco.
--Jes, mi tute konsentas kun vi, kaj certigas vin, ke mi multe pli
sopiras esti bona, ol esti bela. Sed, ho, mia animo raviĝas de la
belo en ĉio ĉirkaŭ mi. Mi ne povas ne esti ravata. En ĉio bela mi
vidas kvazaŭ la vizaĝon de Dio. Jen, rigardu, sinjoro Marston, tiun
belan malleviĝon de la suno kun tia riĉo da harmoniaj koloraĵoj.
Ĉu iu povas rigardi tian vidaĵon, ne sentante sanktajn emociojn kaj
inklinon adori?--
La pensemaj okuloj de la viro sin turnis denove, post rigardo al la
rimarkinde bela sunsubiro, kun nova sento de plaĉo kaj admiro al
la entuziasmigita vizaĝo de la knabino ĉe lia flanko. Lorna ne
rimarkis lian admiran rigardon; ŝian atenton ensorĉis la ardanta
okcidenta ĉielo.--Ĝoju,--li diris,--pro nobliga amo al la belo; ĝi
estas altvalora donaco. Nu, viaj vortoj rememorigas al mi kelkajn
frazojn el via lasta letero, pri kiu de mia reveno el Svisujo mi
deziris paroli kun vi. En tiu letero vi skribis pri kunvenoj, kiujn
vi ĉeestis en Londono, kaj kiuj donis al via vivo novan inspiron,
novan celon. Mi tre volus scii iom pli pri tiuj kunvenoj. En la nuna
tempo tiom da ŝajne bonaj, sed vere insidaj ideoj elmetiĝas, ke oni
devas esti tre singarda.
Ili nun alproksimiĝis al vojkruciĝo. La ĉefvojo kondukis rekte
antaŭen al la vilaĝo, kie troviĝis la domo de Leonardo, kaj
flanka vojo tra bela erikejo al la malnova hejma bieno de la familio
Vincent. Ĉe la lastaj vortoj de Leonardo Lorna malrapidigis siajn
paŝojn kaj kun signoj de ioma konfuziĝo surmetis al si la ĉapelon,
zorge fiksante ĝin per du pinglegoj.
--Jes,--ŝi respondis, ne rigardante la demandinton, kaj penante
paroli fervore,--mi tre ŝatas la okazajn kunvenetojn en la domo de
sinjorino Dunlop kaj aliaj. Oni tie renkontas tre agrablan kaj bonan
societon. La temoj pritraktataj ofte estas "la artoj en la servo de
la religio" kaj ... "la dediĉo de ĉiuj ... pensoj al la venonta
gloro de Mesio sur la tero". Sed mi devas ne reteni vin; vi certe
deziras rapidi hejmen, kaj mi volas esti en la domo, kiam la patro
revenas por la temanĝo.
Leonardo rimarkis la embarason, tiel neordinaran ĉe la knabino,
kaj ioman malinklinon priparoli tiujn kunvenojn. Li ne povis ne
senti surprizon kaj ĉagreneton. Ĝis tiam Lorna montris al li
ĉiam plenan, kvazaŭ infanan konfidon kaj kun kortuŝa malkaŝemo
lasis lin partopreni ŝiajn ĝojojn kaj malĝojojn. La sprita kaj
sciama knabino ĉiam volonte venis al li kun siaj intelektaj kaj
spiritaj malfacilaĵoj kaj avide aŭskultis lian instruon pri interna
vivado kaj memkulturado. La egalanima vizaĝo de Leonardo, tamen, ne
montris la pensojn, pasantajn tra lia kapo. Laŭ sia kutima milda
parolmaniero li diris:
--Bone, kuru do hejmen. Laŭvole vi povos sciigi al mi iom pli pri
tiu nova kulto sur la vojo al "Elmcroft".
Kelkajn tagojn poste, kabrioleto, tirata de bela, vigla ĉevalo,
laŭiris tre plaĉan ĉefvojon en la graflando Hertford en la direkto
al "Elmcroft". Leonardo sidis sur la veturigistejo, kondukante, kaj
ĉe lia flanko, sur iom pli malalta loko sidis Lorna. Malantaŭ ili,
sub lakea sidejo vidiĝis du malgrandaj valizoj. La frua posttagmezo
estis tre bela; pli idealan aŭtunan tagon gesinjoroj Harding ne
povus elekti por sia festeto. La du kunveturantoj babilis gaje.
Ambaŭ plene ĝuis la rapidan iradon tra la ĉarma, sunlumigita
kamparo. En la daŭro de duonhoro la vojo kondukis ilin laŭlonge
de la dorso de alta teraĵo. Ambaŭflanke etendiĝis, videbla ĝis
distanco de preskaŭ dek mejloj, tre okulplaĉa, ondoforma pejzaĝo,
prezentanta belajn, ĉiam ŝanĝiĝantajn vidaĵojn.
Lorna estis en serena humoro, plena de feliĉaj antaŭsentoj tiaj,
kiajn nur facilkora juneco povas estigi. Jen ŝi faris al sia
kunulo demandojn pri supozeblaj programeroj de la festeto aŭ pri
renkontotaj gastoj; jen ŝi petis la amikon paroli pri sia libertempa
vojaĝo en Svislando aŭ pri liaj travivaĵoj en Ruslando. Gaje ŝi
ekkriis:
--Ho, kiom mi antaŭĝuas vian parolon! Mi nur aŭdis vin paroli
kelkfoje en la vilaĝo kaj unufoje en Londono ĉe Esperantista
kunveno, kiam mi ankoraŭ ne povis plene kompreni "nian karan
lingvon". Nun vi estos en via elemento, kaj mi tre esperas, ke ĉiuj
forportos iom el la fajro de via entuziasmo.
Leonardo ne povis ne rideti.
--Ni esperu al la efiko de tiu fajro,--li respondis serene,--sed ne
supozu, ke ĉiuj el tia multspeca aŭdantaro estas tiel impreseblaj
aŭ tiel entuziasmigeblaj, kiel vi, Lorna.
Dum kelka tempo ambaŭ silentis, okupitaj de siaj propraj pensoj,
konsciante egalmezure la ĉarmon de senĝena, ama kunuleco. Leonardo
reveme sin amuzis per sia vipo, ludeme tuŝetante per ĝi la dorson
de la ĉevalo kaj aŭskultante la ritman sonon de ĝiaj hufoj. Lorna
ĉirkaŭrigardis enpensiĝe. Subite ŝi ekparolis fervore:
--Kiel bela estas la mondo, sinjoro Marston! Sufiĉe bela, mi
kelkfoje pensas, por la "miljaro", se nur la koroj de la homoj estus
en harmonio kun la beleco kaj la boneco ĉirkaŭ ni.
--Jes,--respondis Leonardo,--kaj tio denove rememorigas al mi vian
lastan leteron. Babilu iom pri via nova kulto.
La junulino, ĵetinte kaŝitan ekrigardon al la firma profilo de la
kunveturanto, klinis la kapon kaj iom nerveme kunfrapetis la lakitajn
pintojn de siaj novaj ŝuoj. Plivole ŝi ne parolus pri siaj novaj
konatoj en Londono, timante, ke ŝia prudenta, singardema amiko iel
malaprobos ilin. Sed eĉ ne unu momenton ŝi demandis sin, kian
rajton li havas, kontroli ŝiajn aferojn.
--Ho,--ŝi respondis kun sufiĉe gaja tono,--tio ne estas nova kulto,
sinjoro Marston. Mi jam sciigis al vi kelkajn temojn, kiujn oni
pritraktas. Lastan fojon,--ŝi diris plue kun ekmontro de profunda
sento,--sinjorino Lula N. Hogan, virino de granda spiritopleneco kaj
mirinda klereco, parolis pri baldaŭa dua apero de la Mesio kaj pri
jam amasiĝantaj signoj, antaŭombrantaj ĝin.
--Jes; ekzemple?
Lorno ne tuj respondis.
--Nu,--ŝi diris post momento,--la signoj estas ja multaj. Antaŭ
ĉio inspirita sopiro de la kristanaro kaj de kelkaj alikultanoj;
la priprofetita apero de "energio de eraro", erarigaj instruistoj,
ĝenerala preteco kaj multaj aliaj. Poste sinjorino Selinda Paul
priparolis belege kaj inspire la bezonon pri tujaj preparoj por la
bonvenigo per ĝisfunda korpuriĝo. Iu sinjoro Mirza M. Heilman, la
ĉefa instruisto, kiun oni ŝajne respektegas, voĉlegis kelkajn
treege belajn poemojn, verkitajn de li mem. En unu el ili li rave
priskribas la belegecon de purigitaj animoj kaj la eldiecon de pura
amo, belo, ĝojo, ktp. En alia li prikantas majstre, mi certigas
vin, majstre, la mallumecon de pekopremegata mondo kaj, kontraste,
la aperontan, radibrilan lumon de la "Suno de Justeco". Sed la
plej ĉarma parto de la kunveno estis la lasta: violonludo de
sinjoro Heilman. Neniam antaŭe mi aŭdis--kaj mi dubas, ĉu vi iam
aŭdis--tian ĉielecan ludadon. Mi ne povas priskribi ĝin. Kiel
mi povus? Mi nur scias, ke ĝi ekprenis mian tutan animon; ke ĝi
tremetigis ĉiun fibron de mia spirita estaĵo, kaj, je la fino,
ĵetis min en ekstazon de spirita ĝojo.
La veturilo nun alproksimiĝis al la enirejo de la parko,
ĉirkaŭanta la malnovan domegon de la familio Morland. Leonardo
ekstreĉis la kondukrimenojn kaj povis nur diri, kiam ili atingis la
duonrondan placon ĉe la pordistejo:
--Nu, nu, Lorna, nur ne perdu la prudenton. Fantaziemaj
entuziasmulinoj, kiel vi, bezonas multe da balasto por ne
kapturniĝi.
Malrapide li irigis la ĉevalon tra granda, bela pordego el forĝita
fero kaj afable salutis aperantan maljunan pordiston.
--Bonan tagon, sinjoro,--respondis ĉi tiu,--volu vin turni
maldekstren malantaŭ la arbareto.
Tuj kiam ili preterpasis la pordistejon, Leonardo demandis
Lorna'n:--Kiu enkondukis vin en tiun rondon?
--Sinjorino Robinson.
--Sinjorino Robinson? Kiu estas ŝi?
--Amikino de onklino Delfino.
--Hm!
--Ho, sinjoro Marston, rigardu, kia belega vidaĵo!--
La vidaĵo, nun prezentiĝanta al la kunveturantoj, efektive pravigis
la entuziasman ekkrion de la knabino. Vasta panoramo de frapanta
ĉarmo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj: pli ol kvadrata mejlo da
ondoforma kaj tre diversaspekta teraĵo. En ĝia mezo, kvazaŭ
bela juvelaro, staris la domego, turohava kaj parte hederokovrita
konstruaĵo. La vitra, kupolsimila tegmento de oranĝerio, ĉe
ĝia dekstra flanko, brilis en la posttagmeza suno kiel grandega
diamanto. Antaŭ la domo kuŝis, kiel helverda tapiŝego, glata,
dekliveta ebeno. Tie ĉi kaj tie vidiĝis, en tre plaĉa diverseco,
kelke da herbejaj terpecoj inter arbetaĵoj kaj aretoj da majestaj
kverkoj aŭ ulmoj. Rimarkinda trajto de la rava pejzaĝo estis la
multediversaj aŭtunaj nuancoj de la arboj, variantaj de orflava
koloro de velkintaj betulfolioj ĝis malhela verdo de pinoj, kiu, en
la malproksimeco, aspektis malhela bluo.
Ravite, Lorna denove ekkriis:
--Kia paradizo, sinjoro Marston!
Post kelkaj minutoj la kabrioleto haltis antaŭ la portiko de la
domego, sur kies perono jam staris gesinjoroj Harding. Servistoj
alkuris, por prizorgi la ĉevalon. La vizaĝoj de la gastigantoj
vidigis sinceran plezuron.
--Mi ĝojas revidi vin, maljuna knabo,--gaje ekkriis sinjoro Harding,
forte skuante la manon de Leonardo.
Post ĝojoplena rigardo en la vizaĝon de la altkreska viro,
sinjorino Harding sin turnis al Lorna:
--Bonvenon al vi,--ŝi diris afable, premante la manon de la
knabino,--vi do estas fraŭlino Prior. Mi jam konas vin per la
priskriboj de sinjoro Marston. Mi esperas, ke ni estos bonaj
amikinoj.
Lorna rigardis la imponan, bonguste vestitan sinjorinon sen ĝeno,
kun natura scivolemo, laŭ sia impulsema, varmkora karaktero:
--Dankon, sinjorino Harding,--ŝi respondis,--mi estas certa, ke ni
estos. Ankaŭ mi ofte aŭdis sinjoron Marston paroli pri vi kaj pri
sinjoro Harding.
Dum Leonardo kaj sinjorino Harding interŝanĝis salutojn, dikmalalta
sinjoro Harding proponis siajn ĝentilaĵojn al Lorna. Lia bonkora
vizaĝo malkaŝe montris la plezuron, kiun donis al li la alveno de
ĉarma knabino. En li videble du inklinoj konkuris: deziro montri
dignan ĝentilecon, kiel gastiganto en lorda domego; kaj lia denatura
gaja senceremonieco. Ili eniris, gaje babilante, vastan, preskaŭ
kiel salono meblitan vestiblon, el kiu bela, marmora ŝtuparo
kondukis al supraj etaĝoj. Sinjorino Harding diris:
--Kelkaj el la gastoj ĵus ekiris sub la gvido de sinjoro Chapman,
la famekonata geologo, por esplori interesan rokaĵon en la parko.
Aliaj sidas sur teraso malantaŭ la oranĝerio, ĝuante la plaĉan
sunbrilon. "La honorinda" Algernon Villiers--sendube vi konas lin,
fraŭlino Prior--estas en la bilardejo, ludante kun fraŭlino
Douglas, lertega ludantino, kiu penas humiligi lin.
--Kaj seson da gastoj ni ankoraŭ atendas,--aldiris sinjoro Harding.
Post kvaronhoro Leonardo kaj Lorna, refreŝiĝinte en la
dormoĉambroj difinitaj al ili, estis kondukitaj de sinjorino Harding
al la teraso kaj prezentitaj tie al kelkaj malgrandaj grupoj da
gaje babilantaj gastoj. Leonardo konis neniun el tiuj lastaj, sed
preskaŭ ĉiuj ŝajne jam sciis, ke li venos kaj ke li estas unu el
la honorataj invititoj. Rimarkinte, ke du junaj sinjorinoj portas la
verdan steleton, Leonardo alparolis ilin Esperante.
--Ho!--ekkriis la pli juna verdstelulino,--vi ne rekonas nin, sed
ni ambaŭ ĉeestis la kongreson kaj aŭdis vin fari vian belan
paroladon. Nun ni atendas kun plezuro vian alparolon hodiaŭ vespere.
Kia domaĝo, ke vi ne povos paroli en nia kara lingvo!
La alia Esperantistino sin turnis al Lorna, dirante en Esperanto:
--Ni ankaŭ aŭdis, ke vi venos, kaj ke vi estas lerta samideanino.
Ni estas tre feliĉaj renkonti vin, kaj ni ĉiuj devas eluzi la
okazon por propagandi nian movadon.
Ĉe ĉi tiuj vortoj envenis tra fenestra pordego de la oranĝerio
sinjoro Villiers, kondukante malaltkreskan, mezaĝan sinjorinon kun
bonhumora vizaĝo.
--Nu,--demandis sinjoro Harding laŭte kaj petole,--kiu gajnis la
konkuron; he, sinjoro Villiers?
La triumfa rigardo ekaperanta sur la vizaĝo de la sinjorino estis
sufiĉa respondo. La honorinda Algernon penis aspekti bonhumora kaj
indiferenta.
--Ho ve,--li respondis kun sindeviga rideto,--la pilkoj kondutis
kontraŭ mi hodiaŭ tre mallojale, dum ili senkonscience favoris
fraŭlinon Douglas, simple falante en la poŝojn propravole. Sed
tre verŝajne mi estis distrita, antaŭsentante la plezuron ĝuotan
en ĉi tiu ĉarma societo. Kaj jen, kvazaŭ kiel kronaĵon de
mia ĝojo, mi ekvidas sinjoron Marston kun lia ĉarma amikino,
fraŭlino Prior.--Alirante la nove alvenintajn, li diris kun afekta
ĝentileco:--Per mia honoro: la leono kaj la florkrono de la tago!
Kiel vi fartas? Kaj vi?
La dika figuro de sinjoro Harding aliris la grupon kaj, petole
ridetante, li diris, sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de ĉiuj sur la
teraso:
--Nova divenotaĵo, gesinjoroj: Kun forto alvenis dolĉo.
--Ho, sinjoro Ŝimŝon,--rediris lia edzino gaje,--ĉesigu viajn
ŝercojn; vi estas eĉ pli malbona petolulo, ol sinjoro Villiers.
Cetere vi certe ne donacus al ĉiu diveninto novan veston.
--Nu, sinjorino Filiŝtino,--rediris sinjoro Harding ridante,--mi
certe donacus, se vi ne aludus la solvon.
Sinjorino Harding milde eltiris sian edzon el la grupo ĉirkaŭanta
lin, ekokupis lian lokon, kaj diris:
--Geamikoj, kapitano Villiers afable konsentis gvidi vin tra la parko
kaj montri al vi kelkajn vidindaĵojn. Je la kvara teo estos servata
sur la herbejo, tie, apud la fontano. Dum la temanĝo ni havos la
plezuron aŭdi kelkajn harpsolojn de sinjoro Norman, deklamon de
fraŭlino Halstaff kaj aliajn aferojn, kredeble improvizaĵojn. Se la
ceteraj gastoj baldaŭ alvenos, ni aligos nin al vi.--Alvokinte al si
Lornan, ŝi diris, metante la brakon ĉirkaŭ ŝian talion:--Post la
temanĝo mi povos dediĉi al vi iom da tempo. Dume, bone amuziĝu.
Vi trovos fraŭlinojn Temple-Melling tre agrablaj kunulinoj. Parolu
Esperante pro propagando.
Al Leonardo ŝi diris:--Post la vespermanĝo ni havos muzikaĵojn
de invititaj profesiuloj, sinjorino Sarony kaj sinjoro D'Arcy en la
salono kaj poste mi petos vin fari vian parolon en la librejo, kie
mi jam elmetis kelkcentojn da Esperantaj libroj, broŝuroj, gazetoj
kaj aliaj Esperantaĵoj. La cetera parto de la vespero pasos per
babilado, ludoj, muzikaĵoj, ktp. Kapitano Alderson priparolos siajn
travivaĵojn ĉe la suda poluso kaj montros aron da kuriozaĵoj.
--Tio estas ja longa programo, sinjorino Harding.
--Jes, kaj, mi esperas, tre interesa.
Sinjorino Sarony ĵus finis fortepianan solon, kaj varma, bone
meritita aplaŭdo eksonis tra la ĉambraro. La ludado estis
prezentita kun mirinda delikateco kaj sentopleneco. Leonardo sidis
sola en angulo de la salono preskaŭ kaŝita de bela, palmeca
arbetaĵo. Lia vizaĝo estis revema kaj serena, kvazaŭ li lasas la
sorĉan muzikon ludi sur la kordoj de lia animo.
Kiam sinjorino Harding leviĝis por iri en la librejon, Lorna sekvis
ŝin. La knabino prezentis en sia nova vesperkostumo okulplaĉan
aspekton de ĉarma, freŝa virineco. Ŝia vesto estis, kompare kun
la vestoj de kelkaj aliaj sinjorinoj, tre simpla, sed eleganta kaj
bongusta. Malvaste alfarita kostumo el rezedokolora, silkeca ŝtofo,
ornamita per arĝentosimilaj brodaĵoj, tre konvenis al ŝi. Ŝian
taliveston kaj parton de la jupo kovris nigra gazosimila puntaĵo
kuntirita per zono, farita el plektitaj arĝentofadenoj. Prenante la
brakon de la gastigantino, Lorna demandis:
--Ĉu vi ne ankaŭ opinias, sinjorino Harding, ke pasie ami
la muzikon kaj ne posedi la kapablon kontentigi tian amon per
sinesprimado estas turmentego?
La gracia virino rigardis kortuŝite en la sentoplenan vizaĝon de la
knabino kaj, subpremante ĝemeton, respondis milde:
--Estu danka, mia kara, pro la kapablo ĝui la muzikon. Ne priĝemu
neposedon de kapabloj ne donitaj al vi. Detenado de prisopirataj
aferoj estas ja unu el la plej benoplenaj edukoj de l' vivo.
Sendube vi havas aliajn naturdonojn. Uzu ilin plene pro la gloro
de la Doninto kaj por la utilo de la homaro, kaj vi neniel sentos
turmentojn pri neakireblaj kapabloj.
--Dankon, kara sinjorino Harding. Mi ne forgesos vian saĝan
konsilon.
La librejo estis vasta kaj lukse meblita ĉambro, en kiu, kvaronhoron
poste, kolektiĝis la tuta gastaro. Kelkaj pririgardis la elmetitajn
librojn; aliaj, jam elektinte komfortajn sidlokojn, atendis la
komencon de la alparolo kaj intertempe gaje babilis. Sinjorino
Harding, belege vestita per malhele malvokolora, silka kostumo, havis
imponan aspekton. Ŝin ĉirkaŭis aro da sinjoroj, okupitaj kun ŝi
per serioza interparolo. Jen viroj, bonekonataj en literaturaj, artaj
kaj registaraj rondoj, videble ĝuis la kuneston kun tiu ĉarma,
sprita virino, kies brilaj talentoj altiris senkonscian adoron de
ĉiuspecaj intelektuloj. Ĉie ŝi estis la estrino, la animo de
la societo, inter junuloj, same kiel inter plenaĝuloj. Kelkaj el
la invititoj atentis ŝian bonkoran edzon nur pro ĝentileco kaj
konveneco, aliaj sin amuzis, de tempo al tempo, aŭskultante liajn
humoraĵojn. En la daŭro de la tuta vespero li vire penis esti
kontenta kaj gaja, malgraŭ la ĉagreno, ke li ne povas--laŭ deviga
interkonsento kun la edzino--aranĝi vistludon.
Leonardo eniris la ĉambron ĉe la flanko de maljuna sinjoro en
pastra vesto. Tio estis la tiea paroĥestro, bonekonata verkisto
kaj ekzegezisto. Ili vigle pridiskutis la demandon, ĉu efektive la
profeto Cefanja aludas en sia tria ĉapitro al internacia lingvo,
kiel Esperanto, dirante: "Tiam Mi ŝanĝos la lingvojn de la popoloj
per pura lingvo, ke ili ĉiuj voku al la nomo de la Eternulo por
servi Lin, ĉiuj en konsento." Leonardo ĵus eldiris sian konvinkon,
ke por la priprofetita rapidega unuiĝo de la tuta kristanaro "en la
lastaj tagoj" internacia lingvo estas nepre necesa, kiam sinjorino
Harding alpaŝis por peti lin, ke li bonvole komencu sian paroladon.
La blankhara pastro, dum momento retenante lin, diris:
--Mi tre esperas, sinjoro Marston, ke ni baldaŭ havos okazon plue
priparoli tiun tre interesan temon.
Leonardo iris en la profundon de la ĉambro kaj ekokupis lokon antaŭ
granda libroŝranko. La altkreska, beltalia viro, facile sin apoganta
al altdorsa seĝego, prezentis en sia frakvesto impresan figuron.
Dum kelke da momentoj li ĉirkaŭrigardis. Lia vizaĝo estis eĉ pli
ol kutime pensema. El liaj parolantaj okuloj, vagantaj de unu al li
turnita vizaĝo al alia, lumis arda rigardo, kvazaŭ forta deziro
regas lin, tuŝi la korojn de siaj aŭskultontoj. Jam ĉe liaj unuaj
vortoj: "Sinjorinoj kaj sinjoroj"--la tuta aŭdantaro estis, ŝajne,
sub la sorĉo de lia personeco. Li parolis kun la facileco kaj la
gracieco de oratoro, kutiminta alparoli bone edukitajn rondojn:
--Mi volas bazi mian parolon sur du asertoj, kies akcepton mi povas
antaŭsupozi. La unua estas, ke ĉiuj homoj, kun escepto, eble,
de personoj sen morala prirespondeco, pli-malpli konscie deziras
pasigi noblan vivon. Kaj la dua aserto estas jena: La plej nobla
vivo estas vivo de servado, de sinoferado.--En la homan koron saĝa,
ama Providenco enmetis senton de malkontento kaj senripozo, ĉiaman
penadon al io pli alta, nobla, dieca. Ne estas mia intenco prediki
al vi. Ĉi tie estas por tio nek la loko, nek la okazo. Mi nur volas
diri, ke nobleco estas nepra kondiĉo de kontenta, feliĉa vivo. Kial
tiom da homoj estas malkontentaj, malfeliĉaj? En tre multaj okazoj
tial, ke ilia vivo estas memcentrigita, aŭ, se vi volas, tial, ke la
pli noblaj aspiroj de la animo ne trovas taŭgan elirejon. Tio estas
precipe asertebla rilate al la superaj klasoj, almenaŭ en ĉi tiu
lando. Nur utila, per bonfaroj plenigita vivo povas esti vere feliĉa
vivo.
Post mallonga paŭzo li demandis, iomete sin klinante antaŭen:
--Ĉu vi pensas, ke la riĉaj kaj en komfortaj cirkonstancoj vivantaj
klasoj estas la plej feliĉaj? Certe ne! Komparu nur, ekzemple,
la vizaĝesprimojn de veturantoj en aŭtomobiloj--malantaŭ la
veturigisto--kun la mienoj de homoj--ni diru--en ŝarĝveturilo de
surstrata vendisto.
--Tre kredeble neniu el vi forte dubas pri la efektiveco de postmorta
vivo. Vi do volonte konsentos, ke la grado de feliĉo en tiu
transtomba vivo multe dependas de la ĉitiuflanka vivado, kiu estas
ja nur preparo kaj taŭgigo por la aliflanka vivado. Nu, mi ne povus
al mi prezenti en la transejo pli maldolĉan memriproĉon, ol la
pripenson, ke mi ne uzis ĉiujn miajn fortojn kaj oportunajn okazojn
por bonfarado.
Denove Leonardo paŭzis momenton. Ekprenante libron, kuŝantan sur
apuda tableto, li voĉlegis ĝian titolon: "Girlando da noblaj
vivoj. Tagoj el la vivo de dudek el la plej noblaj homoj konataj."
De Doroteo M. Langton, B. A. Mi rekomendas ĉi tiun libron al
vi.--Balancante ĝin en la mano por doni emfazon al siaj vortoj, li
parolis plue kun kreskanta sentopleneco: Ĉiuj ĉi tiuj homoj kaj
ĉiuj ceteraj, kiuj ornamas kiel belegaj oraj desegnaĵoj la paĝojn
de la historio, kaj kies memoro estas netakseble riĉa heredaĵo de
la homaro, ĉiuj gajnis sian senmortan glorkronon per nobla vivado
de sinofero al siaj kunhomoj. Ho vi, junaj viroj kaj junaj virinoj,
kun viaj talentoj, pri kiuj vi devos prirespondi; kun viaj sociaj
privilegioj, permesu, ke mi rekte alvoku vin: Plenigu vian vivon
per amo al Dio kaj amo al la homaro, amo montranta sin per noblaj
bonfaroj, kaj tiam vi estos vere feliĉaj kaj feliĉigaj por aliaj.
--Tre verŝajne kelkaj el vi nun pensas, ke mi vagas malproksime
de la temo anoncita de nia aminda gastigantino. Neniel. Inter
aspiroj pri nobla vivo kaj Esperanto ekzistas intima rilato, ĉar
la esenco de la Esperanto-movado estas penado plibonigi, plinobligi
la homan vivon. La savo de la homaro estas la celo de la plej
fervoraj Esperantistoj. Mi ne volas diri, ke Esperanto povas savi la
mondon. Tio estas senfine pli sankta afero. Sed jenon mi kuraĝas
aserti: Kvankam troviĝas ja multaj bonegaj movadoj, krom Esperanto,
tamen ekzistas preskaŭ nenia bonfara movado, eble tute nenia,
kiu ne fariĝus multe pli bonefika kaj benoplena per la helpo de
Esperanto. Por multaj homaltigaj movadoj internacia lingvo estas
nepre necesa. Mi nur bezonas citi tre malmultajn por pruvi mian
aserton: Interpopolaj pacmovadoj, misioj, klopodoj pri forigo de
multaj malvirtoj, kiel alkoholismo, blankasklava komerco, ekspluatado
de la malriĉaj klasoj, ktp.
--Mi ne volas paroli pri la komerca utileco de internacia lingvo,
nek plue pri la necesego por ĝi kaŭze de la ĉiam multobliĝantaj
interpopolaj rilatoj; mi eĉ silentos pri la grandegaj ŝparoj en
la militbudĝetoj, kiujn okazigos ĝenerala interkompreniĝo kaj
sekva interfratiĝo de la diversaj popoloj--mi volas fari alvokon al
pli altaj motivoj. Hodiaŭ vespere, laŭ deziro de niaj estimataj
gastigantoj, mi nur celas akcenti la etikan, la spiritan valoron de
Esperanto.
La parolanto faris svingan mangeston, kvazaŭ li forŝovas pli
materialajn konsiderojn el siaj pensoj.--La praktika valoro de
Esperanto,--li diris,--jam ne bezonas argumentadon. Rigardate el
ĉi tiu vidpunkto, Esperanto staras nun sur firma, nemovebla bazo.
La etika valoro de Esperanto estas netaksebla: Ĝi estas reformema,
nobligema potenco. Mi konas homojn, virojn kaj virinojn, kies vivo
per ĝi fariĝis radianta, feliĉa. Vivante, antaŭe, nur por si
mem, ili ofte sentis sin enuigataj, malkontentaj, ĝis ili venis sub
la sorĉon de nia movado. Kia ŝanĝo! Kio kaŭzis tiun ŝanĝon?
Pli vastigita perspektivo, sekve de kontakto kun samideanoj en
ĉiuj partoj de la terglobo; kredo je la solidareco de la homaro;
novenaskita konvinko, ke interfrateco kaj komuna, sur amo bazita
laboro por la feliĉigo de la homoj estas realigebla afero, jam
interne de la limoj de praktika celado. Troviĝas en ĉiuj landoj
homoj, kiuj forlasis sian okupon por sin dediĉi kun ĝojoplena
entuziasmo al la propagando de Esperanto kaj de novaj idealoj per ĝi
realigeblaj.
--Nu, amikoj, kio estas la komenca kosto de tiom da beno, beno
ricevota kaj beno donota? Dediĉo de nur kelke da horoj al la studo
de treege simpla, bela lingvo.
Tiam sekvis mallonga priskribo de la esencaj gramatikaj trajtoj de
Esperanto, kaj deklamo de la bela Zamenhofa himno "La Espero". Poste
Leonardo faris elokventan finan alvokon uzi Diodonitan rimedon por
progresigi ĉiaspecajn movadojn, starigitajn por la beno de suferanta
homaro.
Tuj post la fino de la parolado fariĝis vigla movo. Koran aplaŭdon
sekvis dankesprimoj, gratuloj kaj multaj demandoj pri Esperantaj
aferoj. Videble estis, ke la vortoj de Leonardo faris profundan
impreson sur la aŭdantaron. Lia evidenta sincereco kaj nobla
entuziasmo donis al ili nekontraŭstareble konvinkan forton kaj
aŭtoritatecon. Ĉiuj neesperantistoj promesis komenci la studon de
la internacia lingvo; eĉ "la honorinda" Algernon, iom brue; sed
Leonardo rimarkis malsincerecon en lia sintenado, kaj ne povis ne
senti kaŝitan sarkasmon en lia voĉo.
Lorna kaj sinjorino Harding okupis kune lokojn sur angulkanapo.
Sinjorino Harding intence elektis tiun oportunan lokon, ĉar el
tie ŝi povis nerimarkate observi la profilon de la parolanto de
malantaŭ stablo kun fotografaĵo. Ŝia koro strange batis, dum ŝi
aŭskultis la viron, kiu, malgraŭ ŝiaj konsciencaj riproĉoj kaj
interna baraktado, jam plenigis ŝian animon per profunda amo. Dum la
unua parto de la parolado ŝi, unu fojon plu, honeste penis sin regi
kaj konvinki, ke ŝi agas malsaĝe; sed iom post iom ŝia koro cedis,
kaj fine ŝi fordonis sin sen kontraŭstaro al ĝuego de pasia, adora
amo. Ŝi proponis al Lorna la sidlokon ĉe sia flanko pro du motivoj:
ŝi sentis sin tre allogata al tiu ĉarma, altanima knabino, kiu tuj
alportis al ŝi tiom da malkaŝa, varmkora simpatio, kaj kiu tiom
partoprenis ŝian admiron al Leonardo Marston. Sed ŝia ĉefa celo,
eble, estis, observi la vizaĝon de Lorna dum la parolado. La knabino
aŭskultis kun streĉita atento kaj nekaŝitaj admiro kaj ĝojo.
Nenion pli la vigle atenta okulo de sinjorino Harding povis eltrovi.
Fine Leonardo povis liberigi sin de aro da admirantoj. Kvaronhoron
antaŭe li ekvidis Lornan elirantan kune kun sinjoro Villiers, kaj
nun li sentis maltrankvilon pro ŝi. Trapasante la salonsimilan
vestiblon, li renkontis sinjoron Harding, kiu aspektis enuigita.
--Ĉu vi scias, kie estas fraŭlino Prior, sinjoro Harding?--li
demandis.
Prenante cigaron el la buŝo kaj petole ridetante, ĉi tiu respondis:
--Tre verŝajne en la oranĝerio aŭ sur la teraso kune kun "la
honorinda". Mi ekvidis ilin antaŭ duonhoro malaperi malantaŭ la
palmoj apud la elirejo. Estu gardema, amiko mia; li estas diabla
amaĵisto. Mia edzino ankaŭ demandis pri ŝi.
Enirante la palmejon, Leonardo jam ekaŭdis facilkoran ridon de Lorna
tra duonfermita pordego, kondukanta al la teraso. Alproksimiĝante al
la pordego, li aŭdis la voĉon de la viro:
--Fine mi sukcesis igi la naturan gajecon de via koro rompi la
katenojn de troa konveneco. Vi ne scias, kia ĉarma muziko estas en
via arĝentosona rido. Vi kutime estas tro serioza, via fraŭlina
moŝto.
--Kaj vi tro frivola,--diris la knabino kun duone ŝerca, duone
riproĉa tono.
Leonardo larĝe malfermis la pordon kaj elpaŝis sur la rave
lunlumigitan terason. La juna paro ne rimarkis lin, kvankam la
fera pordo sufiĉe laŭte knaris. Dekkelke da paŝoj de li, Lorna,
sidante sur salika brakseĝo, kubutapogis sin sur la balustrado.
Ŝia mentono kuŝis sur la dorsoj de la interplektitaj manoj, kaj
ŝia iomete suprenturnita vizaĝo ricevis la plenan, arĝentan lumon
de la helbrila luno. Dum momento Leonardo raviĝis de la dolĉa
vidaĵo; sed preskaŭ samtempe li ekvidis la kunulon de la knabino,
starantan apud ŝi, ĉe la flanko pli malproksima de li. Sinjoro
Villiers alpaŝis al ŝi, sin klinis super ŝin kaj etendis la
maldekstran brakon, kvazaŭ li volas meti ĝin ĉirkaŭ la talion de
la nesuspektema knabino.
--Mi volonte fariĝos serioza aŭ gaja,--li flustris--; ĉio por
plaĉi al vi, kara ...
Tuj Leonardo ekparolis por malhelpi nediskretaĵon, kiun, li ne
dubis, Lorna tre bedaŭrus:
--Pardonu, ke mi interrompas vin,--li diris trankvile kaj
ĝentile,--sinjorino Harding serĉas vin, Lorna.
--Ho, sinjoro Marston,--kriis la knabino, eksaltante kaj sin turnante
al li.--Kiel rave bela estas la nokta vidaĵo ĉi tie.
En ŝia voĉo montriĝis iometa konfuzo, sed ankaŭ ĝojo kaj sento
de liberiĝo. Eble la lastaj vortoj de la juna nobelo maltrankviligis
ŝin. Leonardo iris kelkajn paŝojn antaŭen kaj respondis zorgeme:
--Ja efektive, sed la nokta aero estas tro malvarma por vi en via
malpeza vesto; vi malvarmumos.
Lorna vigle alpaŝis al li, dirante:
--Tute ne; ne estas al mi malvarme. Tuŝu mian manon.
Esplore rigardante en la suprenturnitan, lunlumigitan vizaĝon de la
knabino, Leonardo ekprenis ŝian manon kaj diris bonkore:
--Nu, infano, via mano estas sufiĉe varma, sed ne estu tro riskema.
Ofte, kiam oni sentas frostotremon, la malfeliĉaĵo jam okazis.
--Ni iru do en la salonon,--Lorna diris obeeme.--Cetere, jen eksonas
la sonorilo; por la noktomanĝo, supozeble.--Senĝene ŝi prenis la
brakon de la amiko, kaj, ne plu atentante sinjoron Villiers, sin
turnis kun Leonardo al la pordo de la oranĝerio.
Dum tiu dialogo "la honorinda" Algernon staris ĉe la balustrado,
kolerega pro la maloportuna interrompo, kaj tiom surprizita, kiom
ĉagrenita de la senceremonia maniero, laŭ kiu Lorna forlasis
lin. Kun malamego li rigardis la beltalian figuron de Leonardo kaj
murmuris inter la dentoj:--Malaminda ŝvelkapulo!
Irinte nur du aŭ tri paŝojn, Leonardo ekpensis, ke pro ĝentileco
li devas diri kelkajn vortojn plu al la postlasita kunulo de la
knabino, kaj sin turnis por alparoli lin. Lorna ankaŭ haltis kaj
returne rigardis. Ili nur vidis la junan nobelon salti super la
balustradon kaj malaperi malantaŭ la arbetaĵoj en la ĝardeno.
Poste, ĉe la noktomanĝo, sinjoro Harding anoncis, ke kapitano
Villiers, devigate ellitiĝi je tre frua horo por deĵori kun sia
roto, jam sin retiris kaj per li petis la gastojn pardoni lin.
* * * * *
Granda, antikva horloĝo, staranta en angulo de la vestiblo, belsone
sonorigis duonon post noktomezo. Preskaŭ ĉiuj gastoj retiriĝis.
Sinjoro Harding, kiu en la daŭro de la lasta horo ne povis ne
oscedadi--li estus sufiĉe vigla, se li povus aranĝi vistludon--,
jam ronketis en sia lanuga lito.
La mezan parton de la vestiblo okupis la belega, marmora ŝtuparo,
komenciĝanta per grandioza vico da ŝtupoj, tre larĝaj kaj
preskaŭ duonrondaj ĉe la malsupro kaj plimallarĝiĝantaj ĝis
la unua plataĵo. Ambaŭflanke, sur la finoj de la kurbaj, masivaj
balustradoj staris grekaj, klasikaj figuroj el alabastro, tenantaj
elektrajn lampojn en formo de torĉoj. En la mezo de la spaco
antaŭ la ŝtuparo troviĝis triflanka kanapo, ĉirkaŭita kaj
preskaŭ enarkaĵigita de seso da grandaj palmosimilaj kreskaĵoj,
starantaj en bronzaj vazoj kun belaj reliefaĵoj. El tiu kiosko
elvenis Leonardo, sekvata de sinjorino Harding. Ĉe la malsupro de
la ŝtuparo li haltis, metis piedon sur la unuan ŝtupon kaj diris,
etendante la manon al la gastigantino:
--Bonan nokton, denove, sinjorino Harding. Mi treege bedaŭras, sed
mi devos reiri jam morgaŭ matene post la matenmanĝo.
--Ĉu efektive?
--Jes. Krom la neprokrastebla fina laboro rilate al nia patento,
estas aliaj kaŭzoj. Sinjoro Vincent lastatempe tiom maltrankviliĝis
pro kreskanta neprospero de nia amerika filio kaj pro aliaj aferoj,
ke mi ne povas altrudi al li tro multe da laboro. Li ne permesis al
si libertempon en la nuna jaro, kvankam mi pasigis for de la kontoro
jam multe pli ol mian kutiman difinitaĵon.
Sinjorino Harding tenis la manon de la amiko iomete pli longe, ol
kiom la okazo postulis. Ŝi sentis akran ĉagrenon. Se, dum la lasta
parto de la propaganda parolo de Leonardo, ŝi ne estus ĵetinta
al la ventoj la admonojn de la prudento kaj de la konscienco, ŝi
nun, eble, facile superregus inklinon, virinan malfortecon, lasi
al sia amiko, se nur unu momenton, rigardeti en ŝian koron. Sed,
malfortigite per la unua cedo, ŝi denove cedis kaj permesis al siaj
malhelaj, esprimoplenaj okuloj ekparoli al li pri la pasia amo,
pleniganta ŝian koron.
--Kia domaĝo!--ŝi diris maldolĉe; sed tuj poste, ekvidante, en la
nobla, trankvila vizaĝo de la adorata viro surprizan kaj doloran
rigardon, ŝi jam bedaŭris sian nesingardemon. Subita penso, ke
ŝi povus perdi la koran estimon, kiun Leonardo malkaŝe montris al
ŝi; ke ŝia perokula amkonfeso povus starigi barilon inter ili,
frostigis al ŝi la koron.--Bonan nokton, do,--ŝi aldiris konfuzite,
sin turnis kaj kvazaŭ enreviĝe reiris en la jam senhoman salonon.
Duonhoron poste sinjorino Harding sidis en sia tualetejo antaŭ
granda triparta spegulo, reveme brosante al si la longajn, brilajn
harojn. Ŝia alloga kaj, malgraŭ iom rondaj trajtoj, delikata
vizaĝo aspektis malgaja. Preskaŭ nekonscie ŝi haltis en la
brosado, kaj fikse rigardis en la okulojn de la spegulita bildo de
si mem, kvazaŭ ŝi volus esplori la fundon de sia propra animo. De
kiam ŝi disiĝis de Leonardo Marston ŝi perdis grandaparte sian
memfidon, sian fieron. Ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo aperis maldolĉa
rideto. Pli kaj pli persista, pli kaj pli maldolĉa fariĝis la
penso, ke ŝi havas, malgraŭ ĉio, la malfortaĵojn de sia sekso;
ke ŝi estas multe malpli nobla kaj altanima, ol kiom ŝi antaŭe
supozis. Du larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj kaj malklarigis al
ŝi la vidon.--Kio nun fariĝas,--ŝi demandis sin,--el ŝiaj altaj
idealoj, el ŝiaj belaj revoj, klopodi, kvazaŭ manon en mano kun
Leonardo Marston, por levi la Esperantan movadon sur spirite pli
altan nivelon? Ĝuste la plej plaĉa entuziasmigilo estis por ŝi la
penso, ke ili kune povas fari multon en intima, sed pura kaj senkulpa
interrilato. Nekonscie ŝi estis stariginta en sia koro du idolojn:
Leonardon Marston kaj la noblecon de siaj propraj vivoceloj. La lasta
idolo kuŝis, frakasita, ĉe ŝiaj piedoj, kaj rilate la alian, ŝi
eksentis kun memakuzanta doloro, ke ŝi ne rajtas, ne indas adori
ĝin. Kion nun li sentos pri ŝi? Malestimon? Ne, li estas tro
noblanima, por malestimi malfortan virinan koron... Ho! Kion pensus
la edzo, se li scius?
Senbrue ŝi leviĝis kaj ŝteliris en apudan dormoĉambron. Tie,
en la duonlumo de unu kandelo, kuŝis la edzo, pace dormanta, kiel
infano. Infanego li ja estis. Sinjorino Harding rigardis malgaje kaj
kortuŝite lian rondan, bonhumoran vizaĝon.--Bona, kara, indulgema
edzeto,--ŝi murmuretis,--pardonu ĉi tiun maljustaĵon. Mi ĵuras al
vi, ke mi neniam fariĝos malpli ama kaj malpli zorgema edzino, ol
antaŭe.
Metinte ŝalon ĉirkaŭ la ŝultrojn, ŝi eliris, trapasis la
tualetejon kaj elpaŝis sur balkonon. Ŝia koro estis tro premita,
kaj ŝia kapo tro konfuzita por dormi. Unu penso forpelis alian. La
homa koro ja ĉiam volonte sin trompas, ĉiam volonte silentigas la
akuzantan aŭ avertantan voĉon de la konscienco, kaj avide akceptas
ĉiajn argumentojn, kiuj ŝajne montras ĝiajn deziregojn en iomete
pli rozkolora lumo. La nokto estis tre bela, kaj profunda silento
regis en la vasta, en arĝenta lunlumo ripozanta parko. Venis al ŝi
en la memoron tiu simile bela nokto en Svislando, kiam ŝi staris
kune kun Leonardo Marston sur la verando de la pensiono, kaj kiam,
la unuan fojon, ŝi penis, malgraŭ maltrankvile batanta koro, igi
sin kredi, ke ŝia animo estas netuŝebla de inklinoj, malindaj je
ŝiaj altaj motivoj. Apogante sin sur la balustrado, ŝi reveme
lasis denove preterpasi antaŭ ŝiaj internaj okuloj la dolĉajn
momentojn pasigitajn en kuneco kun Leonardo, analizante samtempe en
la plej favora lumo siajn proprajn sentojn. Fine ŝi rememorigis al
si la vojaĝon de Montreux al Paris, kiam ŝi sentis maltrankvilon
pro nesubpremebla sopiro esti hejme kaj kiel eble plej baldaŭ
transloĝiĝi al Elmcroft por esti denove en proksimeco de la amata
viro. Tiam, je malfrua horo, ŝi penis ekdormi en angulo de la kupeo.
La ritme saltetantaj radoj ŝajne murmuretis senĉese:--"Leon-ardo,
Leon-ardo". Malkontenta pri si mem kaj iom penteme ŝi ŝteliris al
sia edzo, pace dormanta en alia angulo de la kupeo, kaj alpremetis la
kapon al lia ŝultro. Ŝi ne volis, ke malvarmetiĝu ŝia amo, tia,
kia ĝi estis, al tiu simplanima, bonkora kaj dorlotema viro. Sed ŝi
ne trovis tie la konsolon, kiun ŝi serĉis. La komfortamanta edzo
murmuretis dormeme:--Ne estu malsaĝa, Maria; mi volas dormi. Elektu
pli oportunan tempon ... por ... vi ... a ... Jam li estis kvazaŭ
senviva por la ekstera mondo.
Ricevinte iomete da animkomforto de la penso, ke ŝi honeste penas
esti lojala al la edzo, ŝi plue rezonis kun sia konscienco: Kial
mi ne povus esti amema edzino por li, tute kontentigante kaj
feliĉigante lin, kaj samtempe permesi al mia koro la indulgon de
la konscio pri animunueco kun tiu senkompara viro? La naturo kreis
niajn animojn, unu por la alia, kvazaŭ ĝemelaj animoj. Sed ĉi tiu
parenceco nepre kaŭzos akrajn dolorojn, kaj tio estu mia puno, se mi
malpravas.
Subite, ĉe la penso pri sia malforteco, ŝi ektremis.--Ho,--ŝi
diris al si,--mi bezonos mian spiritforton kaj ... kaj ... Dian
helpon por regi mian koron. Sed, eĉ se mi ne povos fidi min mem, mi
povas fidi lin. Lia nobleco, lia tureca forteco estos mia defendo
kontraŭ danĝero.
Tiu lasta penso preskaŭ serenigis ŝin. Tamen iom da maltrankvilo
restis, kaj, pro timo ke la konscienco pligrandigos ĝin kaj
dispecigos ŝiajn malsolidajn argumentojn, ŝi rapidis en la
dormoĉambron kaj penis okupi siajn pensojn per la aranĝoj de la
venonta tago.
Leonardo eniris lukse meblitan dormoĉambron en neserena humoro. Lia
vizaĝo estis serioza, malgaja. Enpense li aliris mole remburitan
apogseĝon, starantan apud granda, elstara fenestro, elrigardis dum
momento en la nokton, kaj kun decidiĝa ekmovo sidiĝis. Li volis
honeste pririgardi la situacion, en kiu li sin trovis, kaj antaŭ
ĉio, senindulge analizi siajn proprajn sentojn:--Ne,--li diris al si
en la pensoj,--senutile estas peni igi min kredi, ke mi eraris: En
tiu rigardo kuŝis profunda amo.--Sed li alkroĉiĝis al la penso,
ke tiu momenta malkaŝiĝo estis tute senintenca, sekvo de nesufiĉe
regita impulso. Malĝojo kaj kompato plenigis lian koron. Kion ajn
li pensis pri sinjorino Harding, rigardante returne al sia longa
amikeco kun ŝi, lia alta estimo al ŝi neniom ŝanceliĝis. Por li
ŝi restis bona, nobla virino, eĉ se iom pli ema al homa malforteco,
ol kiom li antaŭe supozis. Sed,--li demandis al si,--kiom _mi_ estas
riproĉinda rilate al ĉi tiu afero? Ĉu _mi_ agis ĉiam sufiĉe
diskrete?--Sinjorino Harding estis por li tre simpatia amikino,
eĉ intima amikino, kun plena konsento de ŝia edzo. Ĉu vere
nenion plu? Ĉu lia koro en la daŭro de unu mallonga momento ne
eksaltetis pro ĝojo, kiam li vidis tiun amrigardon ekbruli en ŝiaj
okuloj? Li devis al si konfesi, ke ŝia personeco, ŝiaj maloftaj
talentoj, ĉarmis lin pli, ol la allogaĵoj de iu alia virino. Plue,
li ne povis ne konfesi, ke en tiu momento li rigardus la amon de
virino tia, kia ŝi, kiel netakseblan trezoron.--Tamen,--li konsolis
sin,--mi povas kun trankvila konscienco diri al sinjoro Harding: "Mi
faris al vi nenian maljustaĵon, krom tio, ke mi iluziiĝis pri la
simpleco de platona amikeco."
Leonardo leviĝis kaj trairis kelke da fojoj la ĉambron. Lia vizaĝo
denove alprenis sian kutiman trankvilan aspekton. Kion nun fari? Li
ne volis tuj rompi la amikajn rilatojn kun sinjorino Harding kaj ŝia
edzo. Tio ja aspektus kiel signo de malestimo kaj kondamno, kaj ne
nur dolore vundus la senteman kaj sendube jam malfeliĉan koron de
la virino, sed ankaŭ povus kaŭzi malpacon inter la geedzoj. Tamen
li devos iom ŝanĝi sian sintenadon, maloftigi siajn vizitojn kaj
eviti esti sola kun sinjorino Harding. Cetere li esperis, ke ŝi mem
kontraŭbatalos kaj venkos tiun malfeliĉan korinklinon.
* * * * *
La tamtamo eksonis por la matenmanĝo. Reveninte de frumatena promeno
en la parko, Leonardo renkontis apud la teraso gaje babilantan kvaron
da sinjorinoj, brakojn ĉe brakoj en unu vico. Tio estis sinjorino
Harding kaj Lorna en la mezo kun fraŭlinoj Temple-Melling ĉe ambaŭ
flankoj. Tuj Lorna ekkriis:
--Ho! Sinjoro Marston, ni ĉiuj venis por serĉi vin.
--Bonan matenon, sinjorinoj. Kia ĉarma komplimento!--ridetante
respondis Leonardo.--Ĉu mi povas demandi, al kiu grava afero mi
dankas tian apartan honoron?
Ekruĝeto kaj ioma konfuzo aperis sur la vizaĝo de sinjorino
Harding, tuj kiam ŝi vidis Leonardon. Ĉi tiu, rimarkante tion,
alprenis ŝercan, senĝenan tonon, por trankviligi ŝin, kvankam lia
propra koro ekbatis iom pli forte. Lorna respondis, rigardante lin
kun malkaŝa korinklino kaj kun rideto, en kiu ŝia natura gajeco kaj
ĉagreno penis venki unu la alian:
--Estas granda domaĝo, ke vi insistas jam foriri. Sed mi bone scias,
ke senutila estas peno igi vin ŝanĝi vian decidon. Nu, mi ne estas
tiel volforta. Do lasu min resti ĉi tie unu aŭ du tagojn plu.
Sinjorino Harding tre aminde kaj vere forte petis min postresti ĝis
sabato.
Tion ŝi diris laŭ peta tono, kvazaŭ ŝi ne volas agi kontraŭ lia
deziro kaj konsilo. Sinjorino Harding nun levis la okulojn la unuan
fojon de la vizaĝo de Lorna kaj alrigardis Leonardon. Parolante tiom
trankvile, kiom la furioze batanta koro al ŝi permesis, si diris:
--Fraŭlino Prior ne volis konsenti sen via aprobo. Ni ĉiuj tre
deziras, ke ŝi postrestu ĝis sabato matene. Mi mem kondukos
fraŭlinojn Temple-Melling aŭtomobile al Maidenhead, kaj survoje
ni povas demeti ŝin antaŭ ŝia pordo. Oferu do la plezuron veturi
hejmen kun via amikino kaj kompleze sciigu al ŝia patro, ke ŝi
revenos sabaton.
Ĉi tiu propono ne tute plaĉis al Leonardo, kvankam en tiu momento
li preskaŭ ne konsciis kial. Tamen li respondis bonkore:
--Nu, mi ja devas agi laŭ unu el miaj propraj diroj, ke "la plej
nobla vivo estas vivo de sinofero".--Tiaj "amikoj" kelkafoje revenas
por alvoki nian gastamon. Cetere mi esperas, ke mi povos kvietigi la
koleron de sinjoro Vincent.
Post la matenmanĝo la tri junulinoj akompanis Leonardon ĝis
la enirejo de la parko. Lorna estis la lasta, kiu desaltis de la
veturilo. Antaŭ ol ŝi faris tion, Leonardo flustris al ŝi:
--En la okazo, se vi denove renkontos sinjoron Villiers, restigu lin
je deca distanco. Lia amikeco ne estas ŝatinda.
* * * * *
Ĉe sia alveno en la kontoro, Leonardo trovis sian kunfirmanon en
granda maltrankvileco. La kutime zorgolaca vizaĝo de sinjoro Vincent
montris signojn de forta ĉagreno. Preskaŭ ne redonante la saluton
de Leonardo, li turniĝis sur sia turnebla seĝo kaj montris al li
leteron per etendita mano.
--Jen, legu tion; mi petas,--li diris.--Miaj plej malĝojaj
antaŭvidaĵoj realiĝis. Mi estis prava; vi estas tro optimisma, tro
molkora, sinjoro Marston. Jen bela fuŝaĵo!
Dum lia vekrio Leonardo penis legi la leteron. La skribinto estis
la ĉefkomizo de la amerika filio, kiu denuncis la administranton
pri hontinda malatento al la aferoj de la firmo kaj pasigado de la
plej granda parto de la kontorhoroj per drinkado kaj kartludado. Per
konciza kaj verva lingvaĵo li priskribis kelkajn okazaĵojn kaj fine
eldiris la opinion, ke la filio nepre ruiniĝos, se iu ne venos por
elĵeti lin kaj realĝustigi la aferojn.
--Tio estas treege bedaŭrinda afero,--diris Leonardo. Certe estas,
ke li montris neniajn tiajn emojn, kiam mi estis tie antaŭ du jaroj;
kaj kiam li vizitis nin ĉi tie antaŭ sia enoficiĝo li faris ankaŭ
sur vin bonan impreson, ĉu ne?
--Ba! Bonan impreson! Nur la tempo pravigas impresojn. Mi jam delonge
suspektis tion. Estus pli bone, se vi estus irinta al Milwaukee
anstataŭ al via Esperanta kongreso.
--Tamen vi ne proponis tion.--Leonardo forte sentis la intencan pikon
en tiu lasta diro, des pli ĉar li ankaŭ jam de kelka tempo pensis,
ke du- aŭ tri-monata restado en Usono kaj kontrolo de la tiea filio
fariĝas pli kaj pli necesaj, aŭ por sinjoro Vincent aŭ por li mem.
Tamen lia kreskanta suspekto pri fraŭlino Haverford kaj nedifinebla
timo pro Malkomo kaj Lorna malinklinigis lin paroli pri tio.
La pliaĝa viro ne tuj respondis al la rediro de sia kunlaboranto.
Nerveme kaj enpense li rearanĝis skribilaron sur la skribotablo.
Eble similaj pensoj trapasis lian kapon. Post momento li subite
leviĝis, kaj iom energie diris:
--Mi vidas nenian alternativon; vi devos tuj iri al Milwaukee kaj
ordigi la aferojn per firma mano. Abomeninda ĝenaĵo!--Li frotis
al si la sulkoplenan frunton kaj trairis la ĉambron, parolante
plue:--Mi ne povas iri. Mia farto tion ne permesas. Cetere tiu
viraĉo estas tro elturniĝema por mi. La tuta fabrikejo tie tre
verŝajne bezonas rearanĝon, kaj por tio vi taŭgas pli bone, ol mi.
Leonardo mire ekrigardis la altkreskan, maldikan figuron de sinjoro
Vincent kaj rimarkis, ke li estas eĉ pli ol kutime nervema kaj
maltrankvila.
--Ĉu fraŭlino Haverford jam legis la leteron?--li demandis.
Sinjoro Vincent penis paroli senĝene, sed ne povis tute kaŝi sian
embarason:--Jes,--li respondis,--kaj ŝi tuj opiniis, ke vi devas
senprokraste entrepreni la vojaĝon. Ni povas hodiaŭ posttagmeze
fintuŝi la tekston de la patento. Morgaŭ vi povos viziti la
patentagentojn en Londono kaj de tie veturi al Southampton, por trafi
la vaporŝipon.
Tiu respondo ankoraŭ pli malagrabligis al Leonardo la proponon
pasigi kelke da monatoj en Usono, sed, ĉar li ne havis sufiĉajn,
eldireblajn kaŭzojn por malkonsento, li konsentis iri.
Jam vesperiĝis, kiam Leonardo iris hejmen. Li rapidis, ĉar multajn
aferojn li devis prizorgi antaŭ la forveturo. Por ŝpari tempon
li trapasis la malgrandan, triangulan erikejon apud la domo de
sinjoro Vincent. Jen en malproksimeco de iom pli ol duonmejlo staris,
pentrinde siluetite sur ardetanta vespera ĉielo, la granda domo
de fraŭlino Haverford. Liaj pensoj eliris al ŝi. Li ne povis ne
senti kompaton al ŝi, sed ankaŭ maltrankvilon pro sia okazonta
longa foresto. Sed ne longe li meditis. Subite aŭdiĝis brueto,
kvazaŭ aro da ektimigitaj kunikloj diskuras. Tuj poste li ekvidis
malantaŭ arbetaĵo la figurojn de du homoj, de viro kaj virino
aŭ knabino. Tiu lasta rapide forkuris en direkto al la domo, sed
ne sukcesis eviti rekoniĝon. Ŝi estis unu el la servistinoj de
sinjoro Vincent, la plej juna. Leonardo antaŭenpaŝis kaj sin trovis
vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Algernon Villiers. Dum momento ambaŭ
ne parolis; ambaŭ ŝajne sentis, ke la renkonto estas kriza.
Leonardo la unua ekparolis, trankvile, sed nekonscie kun ioma nuanco
de malestimo:
--Mi ne atendis revidi vin tiel baldaŭ.
La alia viro neniel penis kaŝi sian malbonhumoron kaj malamon. Kun
tono, per kiu li volis montri sian superecon, li respondis:
--Nek mi. Kaj, vidinte ĉe nia lasta renkonto specimenon de via
koncepto pri socia konveneco,--kaj tion en nia propra domo--mi sentis
nenian fortan deziron denove renkonti vin.
Malvarme Leonardo rediris:
--Mi scias pri kio "via moŝto" aludas. Nenia malĝentilaĵo estis
intencata, nek proponata; via propra forkuro malhelpis al mi eldiri
konvenaĵon, kiun mi volis diri. Sed mi alvenis en la ĝusta momento
por malokazigi _ne_konvenaĵon de _via_ flanko, sinjoro nobelo--kaj
tion en via propra domo.
--Kia malbeninda aroganteco,--ekkriis la juna oficiro, pro furiozo
preskaŭ perdante sinregadon.--Kio vi estas, sinjoro elsaltulo,
kuraĝante...?
--Ho, tio, do, estas specimeno de _via_ koncepto pri socia konveneco?
--Kion mi faras en mia propra domo, tio neniel koncernas vin.
--En ordinaraj cirkonstancoj, eble, neniel, sed kiam via ago
endanĝerigas nespertan knabinon sub mia prizorganteco, mi devas
interveni.
--Ha, ha,--ekridis la juna nobelo kun sindeviga rido, per kiu li
volis kaŝi sian koleregon;--vi do volas rezervi tiun beletan
papilion por vi mem? Eble ŝi havas iom da mono. Ha, ha!
Leonardon profunde indignigis kaj dolorigis tiu malĝentila, mensoga
rediro, kaj kun peno li regis sin. Iom pli atakeme li respondis:
--En ĉia okazo vi ne povus honeste amindumi ŝin, se tio iam enirus
vian frivolan kapon. Vi ne havas la rajton.
--Ne estu tro aroganta, sinjoro!--ekkriis minace "la honorinda"
Algernon, pli firme premante ĉevalvipon, kiun li tenis en la dekstra
mano, kaj iom levante ĝin.
Dum momento Leonardo sentis sin sub la rego de varmega kolero.
Alpaŝante sian kontraŭulon, li diris severe:
--Tuj mallevu vian vipon, alie mi kurbigos vin kune kun ĝi!
Eldirinte tiujn vortojn, li subite rememoris la fatalan scenon, kiun
lia mortanta patro rakontis al li, kaj kiu kaŭzis al tiu tiom da
malfeliĉo. Ŝajnis al li, ke li ekvidas, kvazaŭ magie, lian karan
vizaĝon kun liaj enkaviĝintaj, petegantaj okuloj, avertantan lin.
Unu sekundon la koro de Leonardo tremis ĉe la penso, ke li povus
forĵeti per simila eksplodo de kolerego la eblon plenumi la solenan
promeson, donitan al lia amata patro. Sento de honto ekregis lin, kaj
nekonscie li faris unu paŝon malantaŭen. La juna oficiro, timigite
de la minacanta sinteno kaj la decida tono de la pli altkreska viro
kontraŭ li, obee mallevis la vipon. Tuj poste li rimarkis la subitan
ŝanceliĝon de Leonardo, ŝanceliĝon kiun li ne povis kompreni, sed
el kiu li volontege faris uzon. Ŝajnigante, ke li vidas signon de
timo en tiu retiriĝo, li diris:
--Ne timu, mi ne volas malaltigi min per interbatiĝo kun vi apud
publika vojo.--Dirante tion, li rapide paŝis flanken kaj foriris.
Senmove Leonardo rigardis la malaperantan figuron de la juna
nobelo. En lia koro ondis diversaj sentoj. La reganta sento estis
malkontenteco je si mem pro tiu elmontro de kolerego, tiel fremda
al lia kutime trankvila, sinregema temperamento. Mire li demandis
sin, kio kaŭzis ĝin. Sed li ankaŭ sentis kontentecon pro tio, ke
li forigis moralan malutilon, se ne efektivan danĝeron, el la vojo
de Lorna, kaj dankecon pro tio, ke ĝustatempa memoro pri lia patro
evitigis al li agon, kiun li pentus en la daŭro de sia tuta vivo.
La penso pri lia patro restis kun li kelkan tempon, dum li malrapide
iris hejmen. Por li la patro ĉiam ankoraŭ estis kvazaŭ realaĵo,
vivanta persono, kies bona influo neniam forlasis lin. La memoro pri
lia amo, lia kunuleco kaj lia nobleco ankoraŭ estis por li inspiro,
la plej kara posedaĵo.