Cxu? Cxu mi tiel aspektas? Jes, kiel povas esti aliaspekte, -- tiom
kiom nuntempe amasigxas antaux min? Tuta, mia granda komerco, -- kaj
ankaux la fervoja establajxo --. Auxskultu: en unu vorto, sinjoro
adjunkto; permesu al mi fari al Vi demandon.
ADJUNKTO RORLUND
Tre volonte, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Estas penso, kiu falis en min. Kiam oni staras antaux tia vastatinga
entrepreno, kiu postulus unu opan oferon --?
ADJUNKTO RORLUND
Kiel vi pensas?
KONSULO BERNICK
Ekzemple mi supozas: viro intencas establi grandan fabrikon. Li scias
certe -- cxar cxiuj spertoj montris tion -- ke frue aux malfrue dum
la ekspluatado en tiu fabriko homaj vivoj perdigxos.
ADJUNKTO RORLUND
Jes, tio estas nur tro versxajna.
KONSULO BERNICK
Aux iu jxetas sin sur ekspluatado de minejoj. Li prenas kaj familiaj
patroj kaj junaj vivfortaj homoj en sian servon. Cxu oni ne povas kun
certeco diri, ke ne cxiuj tiuj travivos.
ADJUNKTO RORLUND
Jes bedauxrinde, sendube estas tiel.
KONSULO BERNICK
Nu. Tia viro ja scias antauxe, ke la entrepreno, kiun li realigos,
sendube iam kostos homa vivo. Sed tiu entrepreno estas gxenerale
utila; por cxiu vivo, kiun gxi kostas, gxi same sendube progresigas
la bonfarton de multaj centoj.
ADJUNKTO RORLUND
Aha, Vi pensas pri la fervojo, -- pri cxiuj tiuj dangxeraj fosadoj
kaj krevigadoj de rokoj kaj cxio tio --
KONSULO BERNICK
Jes; nu jes; mi pensas pri la fervojo. Kaj krome, -- la fervojo
farigxos kauxzo por fabrikoj kaj ekspluatado de minejoj. Sed cxu Vi
tamen ja opinias --?
ADJUNKTO RORLUND
Kara sinjoro konsulo, Vi estas preskaux tro konscienca. Mi pensas, ke
kiam Vi metas la aferon en la manon de la providenco --
KONSULO BERNICK
Jes; certe ja; la providenco --
ADJUNKTO RORLUND
-- Vi estas senkulpa. Vi konstruu fidoplene la fervojon.
KONSULO BERNICK
Jes, sed nun mi supozas specialan okazon. Mi supozas, ke trovigxis
bor-truo, kiu eksplodigxus, kaj tio en dangxera loko; sed se tiu
bor-truo ne eksplodigxus, ne eblus realigi la fervojon. Mi supozas,
ke la ingxeniero scias, ke kostos la vivo de tiu laboristo, kiu
brulfajrigu la mecxon; sed fajrigata gxi devas esti, kaj estas la
devo de la ingxeniero sendi laboriston tien por fari la taskon.
ADJUNKTO RORLUND
Hm --
KONSULO BERNICK
Mi scias, kion Vi volas diri. Estus lauxdinde, se la ingxeniero mem
prenus la mecxon, kaj irus al la bor-truo por gxin brulfajrigi. Sed
tiajxon oni ne faras. Li sekve devas oferi laboriston.
ADJUNKTO RORLUND
Tion ingxeniero neniam farus cxe ni.
KONSULO BERNICK
Neniu ingxeniero en la grandaj landoj hezitus tion fari.
ADJUNKTO RORLUND
En la grandaj landoj? Nu, tion mi ja kredas. En tiuj koruptaj
senkonsciencaj socioj --
KONSULO BERNICK
Ho, tamen estas multaj bonoj en tiuj socioj.
ADJUNKTO RORLUND
Kaj tion Vi povas diri, Vi, kiu mem --?
KONSULO BERNICK
En la grandaj socioj ili tamen havas eblecojn antauxenigi utilan
entreprenon; tie ili havas kuragxon oferi ion por granda afero; sed
cxi tie oni restriktigxas de cxiaspecaj malgrandanimaj konsideroj kaj
skrupuloj.
ADJUNKTO RORLUND
Cxu homa vivo estas malgrandanima konsidero?
KONSULO BERNICK
Kiam tiu homa vivo staras kiel minaco al la bono de miloj.
ADJUNKTO RORLUND
Sed Vi starigas tute nepenseblajn kazojn, sinjoro konsulo! Mi tute ne
komprenas Vin hodiaux. Kaj Vi ecx montras al la grandaj socioj. Jes,
tie fremde, -- kion valoras homa vivo tie? Tie ili ne kalkulas per
homaj vivoj, sed per kapitaloj. Sed ni ja staras sur tute alia morala
starpunkto, mi opinias. Rigardu al nia honesta profesio de
sxipposedantoj! Menciu unu solan sxipposedanton cxe ni, kiu por fia
gajno volus oferi homan vivon! Kaj imagu tiujn friponojn en la
grandaj socioj, kiuj por avantagxo cxartedonas unu nemartauxgan
sxipon post la alia --
KONSULO BERNICK
Mi ne parolas pri nemartauxgaj sxipoj!
ADJUNKTO RORLUND
Sed mi parolas pri ili, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Jes, sed pro kio? Tio ja ne rilatas al la afero. -- Ho, tiuj
bagatelaj timoplenaj konsideroj! Se generalo cxe ni kondukus siajn
homojn en la pafadon kaj ekhavus ilin mortpafataj, li poste ricevus
sendormajn noktojn. Tiel ne estas aliloke. Vi auxdus kion tiu tie
interne rakontas --
ADJUNKTO RORLUND
Li? Kiu? La usonano --?
KONSULO BERNICK
Nu jes. Vi auxdus, kiel oni en Usono --
ADJUNKTO RORLUND
Li estas tie? Kaj tion Vi ne diras al mi. Mi volas tuj --
KONSULO BERNICK
Vi ne sukcesos; Vi nenien atingos pri li.
ADJUNKTO RORLUND
Tion ni vidu. Nu, jen li estas.
(_Johan Tonnesen_ venas de la cxambro maldekstre.)
JOHAN TONNESEN
(Parolas malantauxen tra la malferma pordo:) Jes, jes, Dina, ke tiel
estu; sed mi tamen ne lasos vin. Mi revenos, kaj tiam farigxos bone
inter ni.
ADJUNKTO RORLUND
Je Via permeso, al kio vi aludas per tiuj vortoj? Kion Vi volas?
JOHAN TONNESEN
Mi volas, ke tiu juna knabino, antaux kiu Vi hieraux nigrigis min,
farigxu mia edzino.
ADJUNKTO RORLUND
Via --? Kaj Vi povas imagi al Vi, ke --?
JOHAN TONNESEN
Mi volas havi sxin edzine.
ADJUNKTO RORLUND
Nu, do vi spertu -- (iras al la duone malferma pordo) Sinjorino
Bernick, Vi bonvole devas esti atestanto --. Kaj ankaux Vi, frauxlino
Marta. Kaj igu Dina enveni. (vidas _frauxlinon Hessel_) Ahx, cxu
ankaux Vi cxeestas?
FRAUXLINO HESSEL
(en la pordo) Cxu ankaux mi venu?
ADJUNKTO RORLUND
Cxiuj kiuj volas; ju pli des pli bone.
KONSULO BERNICK
Kion vi intencas?
(_Frauxlino Hessel, sinjorino Bernick, frauxlino Bernick, Dina_ kaj
_Hilmar Tonnesen_ venas el la cxambro.)
SINJORINO BERNICK
Sinjoro adjunkto, per mia plej bona volo mi ne kapablis malhelpi
lin --
ADJUNKTO RORLUND
Mi malhelpos lin, sinjorino. -- Dina, Vi estas senpripensa knabino.
Sed mi ne multe riprocxas Vin. Tro longe Vi staris cxi tie sen morala
starpunkto, kiu subtenus Vin. Mi riprocxas min mem, ke mi ne antauxe
donis al Vi tiun starpunkton.
DINA
Vi ne parolu nun.
SINJORINO BERNICK
Sed kio estas?
ADJUNKTO RORLUND
Gxuste nun mi devas paroli, Dina, kvankam Via konduto hieraux kaj
hodiaux faris la staton dekoble pli malfacila por mi. Sed por Via
savo cxiuj aliaj konsideroj devas cedi. Vi memoras la vorton, kiun mi
donis al Vi. Vi memoras, kion Vi promesis respondi, kiam mi trovus la
tempon matura. Nun mi ne kuragxas pli longe heziti, kaj tial -- (al
_Johan Tonnesen_:) tiu cxi juna knabino, kiun Vi aspiras, estas mia
fiancxino.
SINJORINO BERNICK
Kion vi diras?
KONSULO BERNICK
Dina!
JOHAN TONNESEN
Sxi! Via --?
FRAUXLINO BERNICK
Ne, ne, Dina!
FRAUXLINO HESSEL
Mensogo!
JOHAN TONNESEN
Dina, -- cxu tiu viro diras la veron?
DINA
(post mallonga pauxzo) Jes.
ADJUNKTO RORLUND
Per tio espereble cxiuj logantaj artajxoj farigxis senpotencaj. La
pasxon kiun mi por la bono de Dina decidis fari, povas libere esti
konigata al nia tuta komunumo. Mi nutras la certan esperon, ke gxi ne
miskomprenigxas. Sed nun, sinjorino, mi opinias ke plej bone estas,
ke ni konduku sxin de cxi tie, kaj provu redoni trankvilon kaj
ekvilibron en sxian animon.
SINJORINO BERNICK
Jes, venu. Oh Dina, kia felicxo por vi!
(Sxi kondukas _Dina_ eksteren maldekstre; _adjunkto Rorlund_ sekvas
ilin.)
FRAUXLINO BERNICK
Adiaux, Johan! (Sxi eliras.)
HILMAR TONNESEN
(cxe la gxardena pordo) Hm -- jen priparolindajxo --
FRAUXLINO HESSEL
(kiu sekvis _Dina_ per la okuloj) Ne perdu kuragxon, knabo! Mi restos
kaj atentos pri la pastoro. (Sxi eliras dekstre.)
KONSULO BERNICK
Johan, nun vi ne forvojagxos per "Indian Girl".
JOHAN TONNESEN
Gxuste nun.
KONSULO BERNICK
Sed vi do ne revenos?
JOHAN TONNESEN
Mi revenos.
KONSULO BERNICK
Post tio cxi? Kion vi volas cxi tie post tiu okazajxo?
JOHAN TONNESEN
Vengxi min al vi cxiuj; krasxi plej eble multajn el vi.
(Li eliras dekstre. _Komercisto Vigeland_ kaj _plenrajtigito Krap_
venas de la cxambro de la konsulo.)
KOMERCISTO VIGELAND
Nun fine, la paperoj estas en ordo, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Bone, bone --
PLENRAJTIGITO KRAP
(mallauxte) Kaj do estas fikse decidite, ke "Indian Girl" forvelos
morgaux.
KONSULO BERNICK
Gxi forvelos.
(Li iras en sian cxambron. _Komercisto Vigeland_ kaj _plenrajtigito
Krap_ eliras dekstre. _Hilmar Tonnesen_ volas sekvi ilin, sed
samtempe _Olaf_ metas la kapon singarde elen tra la pordo maldekstre.)
OLAF
Onklo! Onklo Hilmar!
HILMAR TONNESEN
Uf, cxu estas vi? Kial vi ne restas supre? Vi ja estas en aresto.
OLAF
(pasxon antauxen) Tsxsx! Onklo Hilmar, cxu vi scias novajxon?
HILMAR TONNESEN
Jes, mi scias, ke vi bastonigxis hodiaux.
OLAF
(rigardas minace al la cxambro de la patro) Li ne batos min pli ofte.
Sed cxu vi scias, ke onklo Johan forvelos morgaux kun la usonanoj?
HILMAR TONNESEN
Kiel tio koncernas vin? Irigu vin supren.
OLAF
Eble ankaux mi iam faros bizon-cxasadon, onklo.
HILMAR TONNESEN
Babilacxo; tia malkuragxulo, kiel vi --
OLAF
Nu, atendu nur; vi certe scios ion morgaux!
HILMAR TONNESEN
Stultulo!
(Li iras eksteren tra la gxardeno, _Olaf_ reen kuras en sian
cxambron, kaj fermas la pordon, kiam li vidas _plenrajtigiton Krap_,
venanta de dekstre.)
PLENRAJTIGITO KRAP
(iras al la pordo de la konsulo kaj malfermas gxin duone) Pardonu
ke mi denove venas, sinjoro konsulo; sed kuntirigxas al ventego.
(atendas momenton; neniu respondo.) Cxu "Indian Girl" tamen forvelu?
(Post mallonga pauxzo respondigxas de:)
KONSULO BERNICK
(ene en la cxambro:) "Indian Girl" tamen forvelos.
(_Plenrajtigito Krap_ fermas la pordon kaj reiras elen dekstre.)
KVARA AKTO
(Gxardena salono cxe _konsulo Bernick_. La labortablo estas eksteren
metita. Estas ventega posttagmezo kaj jam krepusko, kiu pliigxas dum
la sekvo.)
(_Servisto_ ekbruligas la lustron; _paro da servistinoj_ enportas
florpotojn, lampojn kaj lumojn, kiuj metigxas sur tablojn, kaj ujoj
metigxas laux la muroj. _Grandkomercisto Rummel_, en frako, kun
gantoj kaj blanka koltuko, staras en la salono kaj direktas la
arangxon.)
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(al la servisto) Nur cxiun duan lumon, Jacob. Ne devas aspekti tro
festene; okazu ja surprize. Kaj cxiuj tiuj floroj --? Nu ja; lasu
ilin stari; povas ja aspekti, kvazaux ili staras tie cxiutage --
(_Konsulo Bernick_ elvenas de sia cxambro.)
KONSULO BERNICK
(venas pli proksimen) Sed, Rummel, kion tio cxi signifu?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Tio signifas, ke via plej fiera momento venis. La urbo prezentos al
sia plej elstara viro standardprocesion cxi-vespere.
KONSULO BERNICK
Kion vi diras!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Standardprocesion kun muziko! Torcxojn ni ankaux devus havi; sed tion
ni ne kuragxis en tiu cxi ventega vetero. Nu, iluminado tamen okazos;
kaj _tio_ ankaux havos efikon, en la gazetoj.
KONSULO BERNICK
Auxdu, Rummel, tio cxi mi tute ne volas akcepti.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Nu ja, nun tio estas tro malfrue; post duona horo ili venos.
KONSULO BERNICK
Sed kial vi ne diris al mi antauxe?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Gxuste cxar mi timis, ke vi farus protestojn. Sed mi kontaktis vian
edzinon; sxi permesis al mi iomete arangxi, kaj sxi havigos
refresxigajxojn.
KONSULO BERNICK
(auxskultas) Kio estas tio? Cxu ili jam venas? Sxajnas al mi, ke
estas kantado.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(cxe la gxardena pordo) Kantado? Ho, estas nur la Usonanoj. Estas
"Indian Girl", kiu tirigxas al la nagxobarelo.
KONSULO BERNICK
Gxi eltirigxas! Jes --; ne, mi ne povas cxi-vespere, Rummel; mi estas
malsana.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, vi vere aspektas malsane. Sed vi devas kuragxigi vin! Vi devas,
morto kaj sufero, kuragxigi vin! Kaj mi kaj Sandstad kaj Vigeland
trovis plej grave realigi cxi tiun arangxon. Niaj antagonistoj estu
premataj sub la pezo de kiel eble ampleksa esprimo de opinio. La
urbaj onidiroj multobligxas; la informo pri la acxetoj de bienoj ne
povas plu esti retenata. Kompreneble jam cxi-vespere vi devas, sub
kantado kaj paroladoj, sub tintado de glasoj, mallonge, sub sxvelanta
festena etoso sciigi, kion vi riskis por la bono de la socio.
Sub tia sxvelanta festena etoso, kiel mi jxus esprimis, oni povas
verki eksterordinare multe cxi tie cxe ni. Sed _tiu_ ja absolute
bezonigxas, alie ni ne sukcesos.
KONSULO BERNICK
Nu ja, ja --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Kaj precipe kiam tia delikata kaj tikla punkto eltirigxas. Nu, vi
havas, dank' al Dio, nomon, kiu toleras tion, Bernick. Sed auxskultu
nun; ni devis ja interkonsenti pri io. Studento Tonnesen verkis
kanton por vi. Gxi komencas bele per la vortoj: "Levu alten la
standardon de l' ideo". Kaj adjunkto Rorlund ricevis la taskon
prezenti la fest-paroladon. Al gxi vi kompreneble devas respondi.
KONSULO BERNICK
Mi ne povas cxi-vespere, Rummel. Cxu vi ne povus --?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Neeblas, kvankam mi volonte farus. La parolado farigxos ja, kiel vi
komprenas, precipe direktata al vi. Nu, eble direktigxos ankaux
kelkaj vortoj al ni aliuloj. Mi parolis kun Vigeland kaj Sandstad pri
tio. Ni estis elpensintaj, ke vi povus respondi per "vivo" por la
prospero de nia socio; Sandstad parolos kelkajn vortojn pri samopinio
inter la diversaj sociaj tavoloj; Vigeland certe volas diri ion
pri la dezirindeco, ke la nova entrepreno ne sxangxu la moralan
fundamenton, sur kiu ni nun staras, kaj mi intencas en iomaj konvenaj
vortoj memorigi la virinon, kies pli retenema agado ankaux ne estas
sen signifo por la socio. Sed vi ja ne auxskultas --
KONSULO BERNICK
Jes -- ja certe. Sed diru al mi, cxu vi opinias, ke estas tia ega
surmara vento ekstere?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ho, vi timas por "La Palmo"? Gxi estas ja bone asekurita.
KONSULO BERNICK
Jes, asekurita; sed --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Kaj en bona stato; tio estas la plej grava.
KONSULO BERNICK
Hm --. Se okazos io al sxipo, ne estas certe ke homaj vivoj
perdigxos. Povas perdigxi sxipo kaj kargo, -- kaj oni povas perdi
kofrojn kaj paperojn --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ho tondre, kofroj kaj paperoj ne multe gravas.
KONSULO BERNICK
Cxu ne! Ne, ne, mi nur pensis -- Tsxsx, -- jen ili denove kantas.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Estas en "La Palmo".
(Komercisto _Vigeland_ venas de dekstre.)
KOMERCISTO VIGELAND
Ja, nun ili eltrenas "La Palmon". Bonan vesperon, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Kaj Vi, kia mar-spertulo, dauxre persistas je --?
KOMERCISTO VIGELAND
Mi persistas je la providenco, mi, sinjoro konsulo; cetere mi estis
sursxipe distribuante kelkajn traktajxojn, kiuj lauxespere efikos
benoricxe.
(_Komercisto Sandstad_ kaj _plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre.)
KOMERCISTO SANDSTAD
(ankoraux cxe la pordo) Jes, se _tio_ sukcesos, cxio sukcesos. Ho
jen, bonan vesperon, bonan vesperon!
KONSULO BERNICK
Cxu io estas okazonta, sinjoro Krap?
PLENRAJTIGITO KRAP
Mi nenion diras, sinjoro konsulo.
KOMERCISTO SANDSTAD
La tuta sxipanaro sur "Indian Girl" estas ebria; mi ne estu honesta
viro, se tiuj fibestoj hejmenvenos en vivo.
(_Sinjorino Hessel_ venas de dekstre.)
FRAUXLINO HESSEL
(al _konsulo Bernick_) Jes, nun mi povas saluti de li.
KONSULO BERNICK
Jam sursxipe?
FRAUXLINO HESSEL
Baldaux almenaux. Ni disigxis ekstere de la hotelo.
KONSULO BERNICK
Kaj lia intenco staras fikse?
FRAUXLINO HESSEL
Fikse kiel monto.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(apud la fenestroj) Al diablo tiuj novmodaj instalajxoj; mi ne
kapablas malsuprentiri la kurtenon.
FRAUXLINO HESSEL
Cxu malsupren? Mi pensis ke kontrauxe.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Unue malsupren, frauxlino. Jes, Vi do scias, kio okazos?
FRAUXLINO HESSEL
Nu ja. Permesu al mi helpi vin; (ekkaptas la sxnurojn) Mi
malsuprentiru la kurtenon por la bofrato, -- kvankam mi prefere
suprenlevus gxin.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Tion vi ankaux povos fari poste. Kiam la gxardeno estas plena de la
ondanta homamaso, la kurteno suprenlevigxos, kaj oni vidos interne
surprizita kaj gxoja familio; -- hejmo de burgxo devas esti kiel
vitra sxranko.
KONSULO BERNICK
(aspekte li volas ion diri, sed turnas sin rapide kaj iras en sian
cxambron.)
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Do, ni faru la lastan interkonsilon. Kunvenu, sinjoro Krap; Vi devas
helpi nin per kelkaj faktaj informajxoj.
(Cxiuj sinjoroj iras en la cxambron de la konsulo. _Frauxlino Hessel_
estas tirinta la kurtenojn antaux la fenestrojn, kaj volas jxus fari
la samon pri la kurteno antaux la malferma vitra pordo, kiam _Olaf_
venas kuranta desupre malsupren sur la gxardenan sxtuparon; li havas
plejdon super la sxultro kaj kunligajxo en la mano.)
FRAUXLINO HESSEL
Ho, Dio pardonu vin, knabo, kiel vi timigis min!
OLAF
(kasxas la kunligajxon) Tsxsx, onklino!
FRAUXLINO HESSEL
Cxu vi saltas el la fenestro? Kien vi intencas?
OLAF
Tsxsx; diru nenion. Mi volas al onklo Johan; -- nur malsupren al la
kajo, vi komprenas; -- nur diri al li adiaux. Bonan nokton, onklino!
(Li kuras elen tra la gxardeno.)
FRAUXLINO HESSEL
Ho, restu! Olaf -- Olaf!
(_Johan Tonnesen_ vojagxvestita, kun sxultro-valizo, venas singardeme
tra la pordo dekstre.)
JOHAN TONNESEN
Lona!
FRAUXLINO HESSEL
(turnas sin) Kio? Cxu vi revenas?
JOHAN TONNESEN
Restas ankoraux kelkaj minutoj. Mi devas vidi sxin ankoraux unu
fojon. Ni ne povas disigxi tiel.
(_Frauxlino Bernick_ kaj _Dina_, ambaux kun manteloj, kaj la lasta
kun malgranda valizo cxemane, venas de la supera pordo maldekstre.)
DINA
Al li; al li!
FRAUXLINO BERNICK
Jes, vi venu al li, Dina!
DINA
Jen li estas!
JOHAN TONNESEN
Dina!
DINA
Prenu min kun Vi!
JOHAN TONNESEN
Kio --!
FRAUXLINO HESSEL
Vi volas?
DINA
Jes, prenu min kun Vi! La aliulo skribis al mi, kaj diris, ke
cxi-vespere publikigxos por cxiuj homoj --
JOHAN TONNESEN
Dina, -- Vi ne amas lin?
DINA
Mi neniam amis tiun homon. Mi jxetos min en la fundon de la fjordo,
se li farigxos mia fiancxo! Ho, kiel li subpremis min genuen
hieraux per siaj arogantaj vortoj! Kiel li igis min senti, ke li
tiris malestimindan estajxon supren al si! Mi ne volas plu esti
malestimata. Mi volas vojagxi. Cxu mi povas sekvi Vin?
JOHAN TONNESEN
Jes, jes -- kaj mil fojojn jes!
DINA
Mi ne longe maloportunos Vin. Nur helpu min transen; helpu min per
komenca arangxo --
JOHAN TONNESEN
Hura, tio certe arangxigxos, Dina!
FRAUXLINO HESSEL
(montras al la pordo de la konsulo) Tsxsx; mallauxte, mallauxte!
JOHAN TONNESEN
Dina, mi portos vin sur la manoj!
DINA
Tion mi ne permesos. Mi volas porti min mem antauxen; kaj tie transe
mi certe povos. Se mi nur eskapos de cxi tie. Ho, tiuj sinjorinoj, --
Vi tion ne scias, -- ankaux ili skribis al mi hodiaux; ili admonis
min aprezi mian felicxon, kaj eksplikis al mi kian grandanimon li
montris. Morgaux kaj cxiujn tagojn ili volas gardi min, por vidi cxu
mi faras min digna al cxio tio. Mi timas antaux tiu ega dececo!
JOHAN TONNESEN
Diru al mi, Dina, cxu estas nur pro tio ke Vi forvojagxos? Cxu mi
estas nenio por Vi?
DINA
Jes, Johan, Vi estas por mi pli ol cxiuj aliaj homoj.
JOHAN TONNESEN
Ho Dina --!
DINA
Cxiuj cxi tie diras, ke mi devas malami kaj abomeni Vin; ke estas mia
devo; sed mi ne komprenas tion pri devo; mi neniam venos al kompreno
de tio.
FRAUXLINO HESSEL
Vi ankaux ne faru, infano!
FRAUXLINO BERNICK
Ne, vi ne faru; kaj tial vi akompanu lin kiel lia edzino.
JOHAN TONNESEN
Jes, jes!
FRAUXLINO HESSEL
Kion? Nun mi devas kisi vin, Marta! _Tion_ mi ne atendis de _vi_.
FRAUXLINO BERNICK
Ne, tion mi ja kredas: mi mem tion ne atendis. Sed iam tio devis
erupcii en mi. Ho, kiel ni cxi tie suferas sub mistraktado pere de
kutimoj kaj statutoj! Ribelu kontraux tio, Dina. Farigxu lia edzino.
Okazu io kio spitas cxiun tiun kutimon kaj uzon.
JOHAN TONNESEN
Kion Vi respondas, Dina?
DINA
Jes, mi volas esti Via edzino.
JOHAN TONNESEN
Dina!
DINA
Sed unue mi volas labori, farigxi io mem, kiel Vi tia estas. Mi ne
volas esti ajxo, kiu prenigxas.
FRAUXLINO HESSEL
Jes, gxuste; tiel estu.
JOHAN TONNESEN
Bone; mi atendas kaj esperas --
FRAUXLINO HESSEL
-- kaj gajnos, knabo! Sed nun sursxipen!
JOHAN TONNESEN
Jes, sursxipen! Ah, Lona, vi kara fratino, unu vorto; auxskultu --
(Li kondukas sxin supren al la fono kaj parolas rapide al sxi.)
FRAUXLINO BERNICK
Dina, vi felicxulino, -- ke mi rigardu vin, -- kisu vin ankoraux unu
fojon, -- la lastan.
DINA
Ne la lastan; ne, kara amata onklino, ni certe revidigxos.
FRAUXLINO BERNICK
Neniam! Promesu tion al mi, Dina, neniam revenu. (kaptas ambaux
sxiajn manojn kaj rigardas sxin) Nun vi iras al la felicxo, vi amata
infano; -- trans la maron! Ho, kiom ofte en la lerneja cxambro mi
sopiris tien! Tie certe estas bele; pli granda cxielo; la nuboj
flugas pli alte ol cxi tie, pli libera aero refresxigas super la
kapoj de la homoj --
DINA
Ho, onklino Marta, iam vi postsekvos nin.
FRAUXLINO BERNICK
Mi? Neniam; neniam. Cxi tie mi havas mian etan vivotaskon, kaj nun mi
kredas ke certe mi farigxos tute plene kio mi devas esti.
DINA
Mi ne povas imagi disigxi de vi.
FRAUXLINO BERNICK
Ahx, homo disigxas de multe, Dina. (kisas sxin) Sed tion vi neniam
spertos, dolcxa infano. Promesu al mi fari lin felicxa.
DINA
Mi ne volas ion promesi; mi malamas promesi; cxio devas veni, kiel
gxi povas.
FRAUXLINO BERNICK
Jes, jes, gxi ja devas; vi nur restu kiel vi estas, -- vera kaj
fidela al vi mem.
DINA
Tion mi volas, onklino.
FRAUXLINO HESSEL
(kasxas en la posxon kelkajn paperojn, kiujn _Johan_ donis al sxi)
Bone, bone, mia kara knabo. Sed nun survoje.
JOHAN TONNESEN
Jes, nun ne estas tempo por perdi. Adiaux, Lona; dankon pro via amo.
Adiaux Marta, kaj dankon ankaux al vi pro via fidela amikeco.
FRAUXLINO BERNICK
Adiaux, Johan! Adiaux, Dina! Kaj felicxon al vi cxiujn viajn tagojn!
(Sxi kaj _frauxlino Hessel_ pusxas ilin al la pordo en la fono.
_Johan Tonnesen_ kaj _Dina_ iras malsupren tra la gxardeno.
_Frauxlino Hessel_ fermas la pordon kaj altiras la kurtenon.)
FRAUXLINO HESSEL
Nun ni estas solaj, Marta. Vi perdis sxin kaj mi lin.
FRAUXLINO BERNICK
Vi -- lin?
FRAUXLINO HESSEL
Ho, mi jam duone perdis lin tie transe. La knabo iris sopirante stari
sur propraj piedoj; tial mi kredigis al li, ke mi suferis pro
hejmveo.
FRAUXLINO BERNICK
Tial? Jes, nun mi komprenas kial vi venis. Sed li volas postuli vin
reen, Lona.
FRAUXLINO HESSEL
Maljuna duonfratino, -- kio sxi estu por li nun? -- La viroj
dissxiras multade cxirkaux si por atingi al la felicxo.
FRAUXLINO BERNICK
Foje okazas.
FRAUXLINO HESSEL
Sed ni kuntenu, Marta.
FRAUXLINO BERNICK
Cxu mi povas io esti por vi?
FRAUXLINO HESSEL
Kiuj pli? Ni du nutropatrinoj, -- cxu ni ne ambaux perdis niajn
infanojn? Nun ni estas solaj.
FRAUXLINO BERNICK
Jes, solaj. Kaj tial vi ankaux sciu, -- mi amis lin pli alte ol kion
ajn en la mondo.
FRAUXLINO HESSEL
Marta! (kaptas sxian brakon) Cxu tio estas vero?
FRAUXLINO BERNICK
La enhavo de mia tuta vivo kusxas en tiuj vortoj. Mi amis lin kaj
atendis lin. Cxiun someron mi atendis, ke li venus. Kaj jen li venis;
-- sed li ne vidis min.
FRAUXLINO HESSEL
Amis lin! Kaj vi mem estis tiu, kiu donis la felicxon al li en la
manon.
FRAUXLINO BERNICK
Cxu mi ne donus al li la felicxon? mi ja amis lin? Jes, mi amis lin.
Mia tuta vivo estis vivo por li, ekde kiam li forvojagxis. Kiun
kauxzon mi havis por la espero, vi pensas? Ho, mi kredas, ke mi tamen
havis iun kialon. Sed kiam li revenis, -- estis kvazaux cxio estas
forvisxita el lia memoro. Li ne vidis min.
FRAUXLINO HESSEL
Estis Dina, kiu ombris por vi, Marta.
FRAUXLINO BERNICK
Ja, ke sxi tion faris. Je lia forvojagxo ni estis samagxuloj; kiam mi
revidis lin, -- ahx, tiu terura momento, -- jen mi komprenis, ke mi
estas dek jarojn pli agxa ol li. Li estis vivinta ekstere en la
vibranta sunlumo kaj sucxanta junecon kaj sanon el cxiu spiro; kaj
cxi ene mi sidis dume sxpinante kaj sxpinante --
FRAUXLINO HESSEL
-- la fadenon de lia felicxo, Marta.
FRAUXLINO BERNICK
Jes, estis oro, kion mi sxpinis. Neniun amarecon! Cxu ne, Lona, ni
estis por li du bonaj fratinoj?
FRAUXLINO HESSEL
(cxirkauxbrakas sxin) Marta!
(_Konsulo Bernick_ elvenas de sia cxambro.)
KONSULO BERNICK
(al la sinjoroj tie ene) Jes, jes, estru pri la tuto, kiel vi volas.
Kiam la tempo venos, mi certe -- (fermas la pordon) Ahx, cxu vi jen?
Auxskultu, Marta, vi devas iomete sxangxi vestajxojn. Kaj diru al
Betty, ke sxi faru la samon. Mi ne deziras ian pompon, kompreneble;
nur beletan kun hejmeca fasono. Sed vi devas rapidigxi.
FRAUXLINO HESSEL
Kaj felicxa, gaja mieno, Marta; gxojajn okulojn vi devas briligi.
KONSULO BERNICK
Ankaux Olaf malsupren venu; mi volas havi lin flanke de mi.
FRAUXLINO HESSEL
Hm; Olaf --
FRAUXLINO BERNICK
Mi diros al Betty. (Sxi eliras tra la plej supra pordo maldekstre.)
FRAUXLINO HESSEL
Ja, nun estas do la granda solena momento veninta.
KONSULO BERNICK
(kiu maltrankvila iras tien kaj reen) Jes, gxi tiel estas.
FRAUXLINO HESSEL
En tia momento viro devas senti sin fiera kaj felicxa, mi opinias.