PLENRAJTIGITO KRAP

Versxajne li volas malkreditigi la masxinojn; volas vengxi sin; volas

denove dungi la malnovan laboristaron.

KONSULO BERNICK

Kaj li do eble oferas cxiujn tiujn homajn vivojn.

PLENRAJTIGITO KRAP

Li jxus diris: ne trovigxas homoj sursxipe en "Indian Girl", -- nur

bestacxoj.

KONSULO BERNICK

Nu ja, eble tiel; sed cxu li ne atentas pri la granda kapitalo, kiu

perdigxas?

PLENRAJTIGITO KRAP

Auxne ne precipe sxatas la grandan kapitalon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK

Vere; li estas ribeliganto kaj tumultulo; sed senkonscienca ago kiel

tiu --. Auxskultu, sinjoro Krap; cxi tiun aferon ni devas ekzameni du

fojojn. Ecx neniu vorto al iu ajn. Nia sxipfarejo farigxos

kompromita, se homoj sciigxos pri tiajxo.

PLENRAJTIGITO KRAP

Kompreneble, sed --

KONSULO BERNICK

Dum la tagmangx-ripozo Vi devas tien reiri; mi devas havi plenan

certecon.

PLENRAJTIGITO KRAP

Vi gxin ricevos, sinjoro konsulo; sed permesu min demandi: kion Vi

tiam volas fari?

KONSULO BERNICK

Kompreneble raporti la aferon. Ni do ne devas farigxi kunkulpuloj en

rekta krimo. Mi devas havi mian konsciencon sensxargxita. Farigxos

bona impreso kaj en la gazetaro kaj en la socio en tute, kiam oni

vidas, ke mi flanken pusxas cxiujn personajn interesojn, kaj igas la

justecon havi sian iron.

PLENRAJTIGITO KRAP

Vere, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK

Sed antaux cxio kaj unue plena certeco. Kaj silento gxis tiam --

PLENRAJTIGITO KRAP

Neniu vorto, sinjoro konsulo; kaj la certeco, gxin Vi ricevos. (Li

eliras tra la gxardeno kaj malsupren laux la strato.)

KONSULO BERNICK

(duonlauxte) Indignige! Sed cxu? Ja ne eblas, -- neimageble!

(Gxuste kiam li volas iri en sian cxambron, _Hilmar Tonnesen_ venas

de dekstre.)

HILMAR TONNESEN

Bonan tagon, Bernick! Nu, mi gratulas pri la venko en la komerca

asocio hieraux.

KONSULO BERNICK

Ho, dankon.

HILMAR TONNESEN

Estis ja glora venko, mi auxdas; la venko de la inteligenta civitana

animo super la egoismo kaj la antauxjugxo, -- kvazaux franca razio

kontraux la Kabyloj. Strange ke vi post la malagrablaj epizodoj cxi

tie --

KONSULO BERNICK

Ja, ja, lasu tion.

HILMAR TONNESEN

Sed la decida batalo ankoraux ne estas frapita.

KONSULO BERNICK

En la fervoja afero vi pensas?

HILMAR TONNESEN

Jes, vi ja certe scias pri kio redaktoro Hammer estas brasanta?

KONSULO BERNICK

(strecxite) Ne! Kio estas _tio_?

HILMAR TONNESEN

Li ja krocxis sin al la onidiro, kiu disvastigxas, kaj el tiu li

volas fari gazetartikolon.

KONSULO BERNICK

Kiu onidiro?

HILMAR TONNESEN

Kompreneble pri la grandaj acxetoj de bienoj laux la flanka fervojo.

KONSULO BERNICK

Kion vi diras? Cxu tia onidiro disvastigxas?

HILMAR TONNESEN

Jes, iras tra la tuta urbo. Mi auxdis gxin en la klubo, kie mi faris

viziteton. Unu el niaj advokatoj lauxdire estas en tuta silento

komisie acxetinta cxiujn arbarbienojn, cxiujn ercejojn, cxiujn

akvofalojn --

KONSULO BERNICK

Kaj ne dirigxas por kiu?

HILMAR TONNESEN

En la klubo oni opiniis, ke devus esti por eksterurba kompanio, kiu

scietigxis pri tio, kion vi pretigis, kaj kiu rapidis antaux ol la

prezoj de la bienoj kreskus -- Cxu ne estas indignige -- uf!

KONSULO BERNICK

Indignige?

HILMAR TONNESEN

Jes, ke fremduloj tiel premas sin enen en niajn teritoriojn. Kaj ke

unu el la advokatoj de la urbo povas vendi sin al tiajxo! Nun do

eksterurbanoj eltiros la profiton.

KONSULO BERNICK

Sed estas ja nur hazarda onidiro.

HILMAR TONNESEN

Oni tamen kredas gxin, kaj morgaux aux postmorgaux redaktoro Hammer

kompreneble volas fiksnajli gxin kiel fakto. Estas jam gxenerala

inciteco tie. Mi auxdis pluruloj diri, ke se tiu onidiro

konfirmigxas, ili forstrekos sin el la listoj.

KONSULO BERNICK

Neeble!

HILMAR TONNESEN

Cxu? Kiel kredas vi, ke tiuj komercanimoj tiel volonte akceptis vian

entreprenon? Cxu vi ne kredas, ke ili mem flaris naze, ke --?

KONSULO BERNICK

Neeble, mi diras; _tiom_ da civitana virto tamen trovigxas en nia eta

komunumo --

HILMAR TONNESEN

Cxi tie? Jes, vi ja estas optimisto, kaj tial vi jugxas aliulojn laux

vi mem. Sed mi, kiu estas suficxe sperta observanto --. Ne estas unu,

-- kompreneble krom ni, -- ecx ne unu, mi diras, kiu tenas la

standardon de la ideo alta. (al la fono) Uf, jen mi vidas ilin!

KONSULO BERNICK

Kiujn?

HILMAR TONNESEN

La du usonanojn. (elrigardas dekstren) Kaj kun kiu ili iras? Jes, je

Dio, cxu ne estas la sxipestro de "Indian Girl". Uf!

KONSULO BERNICK

Kion ili volas pri _li_?

HILMAR TONNESEN

Ho, estas ja suficxe konvena socio. Li lauxdire estis sklavkomercisto

aux rabisto; kaj kiu scias pri kio la aliuloj sin okupis dum tiuj

multaj jaroj.

KONSULO BERNICK

Mi diras al vi, ke estas ege malgxuste pensi tiel pri ili.

HILMAR TONNESEN

Jes, vi ja estas optimisto. Sed nun kompreneble ni denove havos ilin

sur la nukon; tial mi gxustatempe -- (iras al la pordo maldekstre)

(_Frauxlino Hessel_ venas de dekstre.)

FRAUXLINO HESSEL

Nu, Hilmar, cxu estas mi, kiu pelas vin el la cxambro?

HILMAR TONNESEN

Tute ne; jxus nun urgxas; mi parolos kun Betty. (iras en la

malantauxan cxambron maldekstre)

KONSULO BERNICK

(post mallonga silento) Nu, Lona?

FRAUXLINO HESSEL

Jes.

KONSULO BERNICK

Kiel mi aspektas por vi hodiaux?

FRAUXLINO HESSEL

Kiel hieraux. Mensogo pli ol malpli --

KONSULO BERNICK

Vi devas klarigxi en tio cxi. Kien Johan iris?

FRAUXLINO HESSEL

Li venos; li havis ion priparolendan kun iu viro.

KONSULO BERNICK

Post tio kion vi auxdis hieraux, vi komprenas, ke mia tuta estado

estas detruita, se la vero venos en la lumon.

FRAUXLINO HESSEL

Mi tion komprenas.

KONSULO BERNICK

Estas kompreneble memsekvo, ke _mi_ ne faris min kulpa en tiu krimo,

pri kiu onidiras.

FRAUXLINO HESSEL

Estas memkompreneble. Sed kiu estas la sxtelisto?

KONSULO BERNICK

Ne estis iu sxtelisto. Ne sxteligxis iu mono; ecx ne sxilingo

malaperis.

FRAUXLINO HESSEL

Kiel?

KONSULO BERNICK

Ecx ne sxilingo, mi diras.

FRAUXLINO HESSEL

Sed la onidiro? Kiel tiu abomena onidiro estas disvastigita, ke Johan

--?

KONSULO BERNICK

Lona, kun vi mi opinias, ke mi povas paroli, kiel al neniu alia; mi

volas nenion prisilenti por vi. _Mi_ havas mian parton en la kulpo,

ke la onidiro disvastigxis.

FRAUXLINO HESSEL

Vi? Kaj tion vi povis fari kontraux li, kiu por vi --!

KONSULO BERNICK

Vi ne jugxu sen memori kiel la aferoj tiam statis. Mi ja rakontis al

vi tion hieraux. Mi revenis hejmen, kaj trovis mian patrinon

implikigita en serio de malsagxaj entreprenoj; diversaj malsukcesoj

aldonigxis; kvazauxis ke cxiuj malbonoj sturmis kontraux nin; nia

firmao estis cxe ruinigxo. Mi estis duone nepripensema kaj duone

malespera. Lona, mi opinias ke estis pleje por mutigi la pensojn, ke

mi ekrilatis al tiu konekso, kiu kauxzis ke Johan forvojagxis.

FRAUXLINO HESSEL

Hm --

KONSULO BERNICK

Vi certe povas imagi al vi, kiel cxiaj onidiroj cirkuligxis, kiam vi

kaj li estis for. Tio cxi ne estis lia unua malsagxeco, oni rakontis.

Dorf estis ricevinta grandan sumon da mono de li por silenti kaj

foriri, oni diris; aliuloj pretendis, ke _sxi_ ricevis gxin. Samtempe

ne kasxigxis, ke nia firmao spertis malfacilajxojn pagi siajn

sxuldojn. Kio estis pli komprenebla, ke la klacxantoj kunligis tiujn

du onidirojn? Kiam sxi restis cxi tie kaj vivis en malricxeco, oni

pretendis, ke li estis preninta la monon kun si al Usono, kaj la

onidiro cxiam pligrandigis la sumon.

FRAUXLINO HESSEL

Kaj vi, Karsten --?

KONSULO BERNICK

Mi kaptis tiun famon kiel savtabulon.

FRAUXLINO HESSEL

Vi pluen disvastigis gxin?

KONSULO BERNICK

Mi ne kontrauxdiris gxin. La kreditoroj komencis treti al ni pli

proksimen; mi devis trankviligi ilin; gravis ke oni ne ekhavus

malfidon al la solideco de la firmao; momenta malbonsxanco estis nin

frapinta; ili ne devus sin altrudi; nur atendi tempon; cxiu ekhavus

sian bonhavon.

FRAUXLINO HESSEL

Kaj cxiu ekhavis sian bonhavon?

KONSULO BERNICK

Jes, Lona, tiu famo savis nian firmaon kaj faris min la homo, kiu mi

nun estas.

FRAUXLINO HESSEL

Mensogo do faris vin la homo, kiu vi nun estas.

KONSULO BERNICK

Al kiu tio damagxis tiam? Estis la intenco de Johan neniam reveni.

FRAUXLINO HESSEL

Vi demandas, cxu kiun gxi damagxis. Rigardu en vin mem, kaj diru al

mi, cxu vi mem ne kaptis damagxon.

KONSULO BERNICK

Ekrigardu en kiun ajn homon, kaj vi trovos en cxiu ajn almenaux unu

nigran punkton, kiun li devas kasxi.

FRAUXLINO HESSEL

Kaj Vi nomas Vin la kolonoj de la socio!

KONSULO BERNICK

La socio ne havas pli bonajn.

FRAUXLINO HESSEL

Kiom gravas, ke tia socio subtenigxas aux ne? Pri kio temas en tio

cxi? La sxajno kaj la mensogo -- kaj nenio alia. Jen vi vivas, la

plej elstara viro de la urbo, en gloro kaj gxojo, en potenco kaj

honoro, vi, kiu gluis la krimulsignon sur senkulpulon.

KONSULO BERNICK

Cxu vi ne pensas, ke mi profunde sentas mian maljuston kontraux li?

Kaj cxu vi ne kredas, ke mi estas preta ree bonfari gxin?

FRAUXLINO HESSEL

Per kio? Parolante?

KONSULO BERNICK

Cxu tion vi povus postuli?

FRAUXLINO HESSEL

Kio alia povus rebonigi tian maljustajxon?

KONSULO BERNICK

Mi estas ricxa, Lona; Johan povas prezenti postulon kiun ajn --

FRAUXLINO HESSEL

Jes, ofertu al li monon, kaj vi auxdos, kion li respondos.

KONSULO BERNICK

Cxu vi konas liajn intencojn?

FRAUXLINO HESSEL

Ne, post hieraux li estas silenta. Estas kvazaux cxio tio faris lin

matura viro.

KONSULO BERNICK

Mi devas paroli kun li.

FRAUXLINO HESSEL

Jen li estas.

(_Johan Tonnesen_ venas de dekstre.)

KONSULO BERNICK

(al li) Johan --!

JOHAN TONNESEN

(deturnante) Unue _mi_. Hieraux matene mi donis al vi mian vorton por

silenti.

KONSULO BERNICK

Vi tion faris.

JOHAN TONNESEN

Sed tiam mi ankoraux ne sciis --

KONSULO BERNICK

Johan, permesu al mi per du vortoj klarigi al vi la konekson --

JOHAN TONNESEN

Ne bezonigxas; mi tute bone komprenas la konekson. La firmao estis

tiam en malfacila stato; kaj kiam mi do estis for, kaj vi havis

potencon super sendefenda nomo kaj famo --. Nu, mi ne ege imputas al

vi tion; ni estis junaj kaj facilanimaj en tiuj tagoj. Sed nun mi

bezonas la veron, kaj nun vi devas paroli.

KONSULO BERNICK

Kaj gxuste nun mi bezonas mian tutan moralan estimon, kaj tial mi ne

_povas_ paroli nun.

JOHAN TONNESEN

Mi ne gxenas min pro la fikciajxoj kiujn vi disvastigis pri mi; estas

tio alia, por kio vi prenu la kulpon. Dina farigxu mia edzino, kaj

cxi tie, en cxi tiu urbo, mi volas vivi kaj logxi kaj konstrui kun

sxi.

FRAUXLINO HESSEL

Vi jenon volas?

KONSULO BERNICK

Kun Dina! Kiel via edzino? Cxi tie en la urbo!

JOHAN TONNESEN

Jes, gxuste cxi tie; mi volas resti cxi tie por spiti cxiujn tiujn

mensogantojn kaj kalumniantojn. Sed por gajni sxin, estas necese, ke

vi liberigu min.

KONSULO BERNICK

Cxu vi pripensis, ke se mi konfesos la unuan, mi ankaux samtempe

prenos sur min la duan? Vi volas diri, ke el niaj libroj mi povas

pruvi, ke neniu trompo estas okazinta? Sed tion mi ne povos; niaj

libroj tiam ne tiel akurate tenigxis. Kaj ecx se mi povus, -- kion

per tio gajnigxus? Cxu mi ne almenaux starus kiel la homo, kiu iam

savis sin per mensogo, kaj kiu dum dek kvin jaroj lasis tiun mensogon

kaj cxiujn la aliajxojn fiksigxi, sen esti farinta pasxon kontrauxe?

Vi ne plu konas nian socion; alie vi devus scii ke tio cxi frakasus

min gxisfunde.

JOHAN TONNESEN

Mi povas nur diri al vi, ke mi volas preni la filinon de sinjorino

Dorf kiel edzinon, kaj vivi kun sxi en cxi tiu urbo.

KONSULO BERNICK

(sekigas la sxviton de la frunto) Auxskultu, Johan, -- kaj ankaux vi,

Lona. Ne estas ordinaraj cirkonstancoj en kiuj mi staras gxuste en

tiuj cxi tagoj. Mi staras tiel, ke se tiu cxi frapo direktigxos al

mi, vi estos min detruintaj, kaj ne nur min, sed ankaux grandan

benoricxan estontecon por la socio, kiu tamen estis via hejmo dum la

infanaj jaroj.

JOHAN TONNESEN

Kaj se mi ne direktos la frapon kontraux vin, mi detruos mem mian

tutan estontan felicxon.

FRAUXLINO HESSEL

Parolu dauxre, Karsten.

KONSULO BERNICK

Do auxskultu. Estas pri la fervoja afero, kaj tiu afero ne estas tute

tiel simpla, kiel vi opinias. Vi certe auxdis priparolata pasintan

jaron marbordan linion? Gxi ricevis multajn, gravajn vocxojn por si

cxi tie en la urbo kaj ankaux en la cxirkauxajxo; sed mi malhelpis

gxin, cxar gxi malutilus al nia vaporsxiptrafiko laux la marbordo.

FRAUXLINO HESSEL

Cxu vi mem interesigxis en tiu vaporsxiptrafiko?

KONSULO BERNICK

Jes. Sed neniu kuragxis suspekti min de tiu flanko; mi havis mian

estimitan nomon kiel sxildon kaj sxirmilon super mi. Cetere mi estus

povinta porti la perdon; sed la loko ne estus gxin portinta. Do

decidigxis por la internlanda linio. Kiam tio estis okazinta, mi

certigis al mi en tuta silento, ke flanka fervojo povus esti metata

cxi-malsupren al la urbo.

FRAUXLINO HESSEL

Kial en tuta silento, Karsten?

KONSULO BERNICK

Cxu vi auxdis priparolataj la grandajn acxetojn de arbaraj

proprajxoj, de minejoj kaj de akvofaloj --?

JOHAN TONNESEN

Jes, estas ja eksterurba asocio --

KONSULO BERNICK

Tiel ke tiuj bienoj nun situas, ili estas preskaux senvaloraj por la

disaj posedantoj; ili tial estas venditaj suficxe malmultekoste. Se

oni atendus gxis la flanka fervojo estus priparolata, la posedantoj

postulus malmoderajn prezojn.

FRAUXLINO HESSEL

Bone, bone; sed kio sekve?

KONSULO BERNICK

Nun venas tio, kio povas esti malsame eksplikata, -- tio, kion homo

en nia socio nur povas konfesi, se li havas nemakulitan kaj estimatan

nomon al kiu sin apogi.

FRAUXLINO HESSEL

Nu?

KONSULO BERNICK

Estas mi, kiu acxetis cxion.

FRAUXLINO HESSEL

Vi?

JOHAN TONNESEN

Je propra respondeco?

KONSULO BERNICK

Je propra respondeco. Se la flanka fervojo realigxos, mi estos

milionulo; se gxi ne realigxos, mi estos ruinigita.

FRAUXLINO HESSEL

Tio estas riska, Karsten.

KONSULO BERNICK

Mi riskis mian tutan kapitalon sur tio cxi.

FRAUXLINO HESSEL

Mi ne pensas pri la kapitalo; sed kiam tio malkasxigxos, ke --

KONSULO BERNICK

Jes, tie estas la nodpunkto. Kun la nemakulita nomo, kiun mi gxis nun

portis, mi povas preni tiun aferon sur miajn sxultrojn, porti gxin

antauxen, kaj diri al miaj kuncivitanoj: Vidu, tion mi riskis por la

bono de la socio.

FRAUXLINO HESSEL

Por la socio?

KONSULO BERNICK

Jes; kaj ecx ne unu volas dubi pri miaj intencoj.

FRAUXLINO HESSEL

Tamen trovigxas homoj, kiuj agis pli malferme ol vi, sen subintencoj,

sen flankaj konsideroj.

KONSULO BERNICK

Kiuj?

FRAUXLINO HESSEL

Kompreneble kaj Rummel kaj Sandstad kaj Vigeland.

KONSULO BERNICK

Por gajni ilin mi devis inici ilin pri la afero.

FRAUXLINO HESSEL

Kaj sekve?

KONSULO BERNICK

Ili rezervis al si kvinonon de la profito por divido.

FRAUXLINO HESSEL

Ho, tiuj kolonoj de la socio!

KONSULO BERNICK

Cxu ne estas la socio mem, kiu devigas nin iri laux insidaj vojoj?

Kio okazus cxi tie, se mi ne estus aginta en silento? Cxiuj estus sin

enjxetintaj en la entreprenon, dividantaj, disigantaj, fusxantaj la

tuton. En cxi tiu urbo estas neniu homo krom mi, kiu komprenas kiel

gvidi tian grandan entreprenon, kiel tiu cxi farigxos; en cxi tiu

lando estas entute nur la enmigrintaj familioj, kiuj havas talenton

por pli grandaj entreprenoj. Tial mia konscienco absolvas min en tiu

cxi rilato. Nur en miaj manoj cxi tiuj proprajxoj povos farigxi

dauxra beno por la multaj, al kiuj ili havigos panon.

FRAUXLINO HESSEL

En tio mi opinias ke vi pravas, Karsten.

JOHAN TONNESEN

Sed mi ne konas tiujn multajn, kaj la felicxo de mia vivo estas en

risko.

KONSULO BERNICK

La bonstato de via naskigxloko estas en risko. Se malkasxigxos

aferoj, kiuj jxetas ombron sur mian antauxan konduton, mia

kontrauxuloj kun unuigxintaj fortoj atakos min. Junula malprudento

neniam forvisxigxas en nia socio. Oni volas ekzameni mian tutan

intertempan vivon, eltiri milojn da etaj okazajxoj, interpreti kaj

ekspliki ilin en la lumo de tio, kio malkasxigxus; oni volas frakasi

min sub la pezo de famoj kaj kalumnioj. El la fervoja afero mi devos

retirigxi; kaj se mi malkaptos gxin, gxi falos, kaj mi estos samtempe

ruinigita kaj civitane morta.

FRAUXLINO HESSEL

Johan, post tio kion vi nun auxdis, vi devas forvojagxi kaj silenti.

KONSULO BERNICK

Jes, jes, Johan, tion vi devas!

JOHAN TONNESEN

Jes, mi forvojagxos kaj ankaux silentas; sed mi revenos, kaj tiam mi

parolos.

KONSULO BERNICK

Restu tie transe, Johan; silentu, kaj mi volonte dividos kun vi --

JOHAN TONNESEN

Retenu vian monon, sed redonu al mi mian nomon kaj mian reputacion.

KONSULO BERNICK

Kaj oferi mian propran!

JOHAN TONNESEN

Pri tio vi kaj via socio devas akordigxi. Mi devas kaj volas gajni

Dina por mi. Tial mi forvojagxos jam morgaux per "Indian Girl" --

KONSULO BERNICK

Per "Indian Girl"?

JOHAN TONNESEN

Jes. La sxipestro promesis kunpreni min. Mi transvojagxos, mi diras;

mi vendos mian bienon kaj ordigas miajn aferojn. Post du monatoj mi

estos reveninta.

KONSULO BERNICK

Kaj tiam vi volas paroli?

JOHAN TONNESEN

Tiam la kulpulo prenu la kulpon mem.

KONSULO BERNICK

Cxu vi forgesas, ke tiam mi devos preni _tion_ sur min, pri kio mi

_ne_ estas kulpa?

JOHAN TONNESEN

Kiu antaux dek kvin jaroj utiligis tiun hontindan famon?

KONSULO BERNICK

Vi pelas min al malespero! Sed se vi parolos, mi cxion neos! Mi

diros, ke estas komploto kontraux mi; vengxo; ke vi venis cxi tien

por elpremi monon de mi!

FRAUXLINO HESSEL

Honto al vi, Karsten!

KONSULO BERNICK

Mi estas malespera, mi diras; kaj mi luktos por la vivo. Mi neos

cxion, cxion!

JOHAN TONNESEN

Mi havas viajn du leterojn. En mia kofro mi trovis ilin inter miaj

aliaj paperoj. Cxi-matene mi tralegis ilin; ili estas suficxe klaraj.

KONSULO BERNICK

Kaj tiujn vi volas prezenti?

JOHAN TONNESEN

Se farigxos necese.

KONSULO BERNICK

Kaj post du monatoj vi denove estos cxi tie?

JOHAN TONNESEN

Mi tion esperas. La vento estas bona. Post tri semajnoj mi estos en

New York --, se "Indian Girl" ne subakvigxos.

KONSULO BERNICK

(ekmire) Subakvigxos? Kial "Indian Girl" subakvigxus?

JOHAN TONNESEN

Ne, ankaux mi tiel pensas.

KONSULO BERNICK

(preskaux ne auxdeble) Subakvigxi?

JOHAN TONNESEN

Jes, Bernick, nun vi do scias, kio atendas; dume vi devas konsideri

la situacion. Adiaux! Salutu al Betty, kvankam sxi ne akceptis min

kiel fratino. Sed Marta mi tamen volas vidi. Sxi diru al Dina --; sxi

promesu al mi --

(Li eliras tra la malantauxa pordo maldekstre.)

KONSULO BERNICK

(al si mem) "Indian Girl" --? (rapide) Lona, vi _devas_ malhelpi tion

cxi!

FRAUXLINO HESSEL

Vi mem vidas, Karsten, -- mi ne plu havas potencon super li.

(Sxi iras post _Johan_ en la cxambron maldekstre.)

KONSULO BERNICK

(en maltrankvilaj pensoj) Subakvigxi --?

(_Sxipkonstruisto Auxne_ venas de dekstre.)

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Je via permeso, cxu estas konvene por la konsulo --?

KONSULO BERNICK

(turnas sin impete) Kion Vi volas?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Peti cxu mi povu fari demandon al la konsulo.

KONSULO BERNICK

Nu ja; rapidigxu. Pri kio Vi volas demandi?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Mi volas demandi, cxu estas firma decido, -- nesxangxeble firma

decido, -- ke mi estus maldungata de la farejo, se "Indian Girl" ne

povus forveli morgaux?

KONSULO BERNICK

Kio nun? La sxipo ja _farigxos_ preta por forveli.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Jes, -- gxi farigxos. Sed se gxi ne farigxos, -- cxu mi tiam

maldungigxus?

KONSULO BERNICK

Por kio tiaj senutilaj demandoj?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Mi ege volus scii tion, sinjoro konsulo. Respondu al mi pri _tio_:

Cxu mi maldungigxus?

KONSULO BERNICK

Cxu mia vorto kutime estas fiksa aux ne?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Mi do morgaux estus perdinta la pozicion, kiun mi havas en mia domo

kaj inter tiuj al kiuj mi plej proksime apartenas, -- perdinta mian

influon en la rondo de la laboristoj, -- perdinta la eblecon bonfari

inter la malaltaj kaj malricxaj homoj en la societo.

KONSULO BERNICK

Auxne, pri tiu punkto ni estas finitaj.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Nu, do "Indian Girl" forvelu. (mallonga silento)

KONSULO BERNICK

Auxskultu; mi ne povas direkti miajn okulojn en cxiujn lokojn; ne

povas respondeci por cxio; -- Vi povas aserti al mi, ke la riparado

estas neriprocxeble farita?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Vi fiksis mallongan tempolimon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK

Sed la riparo estas tauxga, Vi diras?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Ni havas ja bonan veteron kaj somertempon. (denova pauxzo)

KONSULO BERNICK

Cxu Vi havas ion pli al mi direndan?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Mi ne scias pri io alia, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK

Do, -- "Indian Girl" forvelos --

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Morgaux?

KONSULO BERNICK

Jes.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Nu ja. (Li salutas kaj foriras.)

(_Konsulo Bernick_ staras momenton sendecida; tuj poste li iras

rapide al la elireja pordo, kvazaux volante revoki Auxne, sed haltas

maltrankvila kun la mano sur la anso. Samtempe malfermigxas la pordo

de ekstere, kaj _plenrajtigito Krap_ envenas.)

PLENRAJTIGITO KRAP

(mallauxte) Aha, li estis cxi tie. Cxu li konfesis?

KONSULO BERNICK

Hm --; cxu Vi ion malkasxis?

PLENRAJTIGITO KRAP

Cxu tio bezonigxas? Cxu la konsulo ne vidis la malbonan konsciencon

ekrigardi el liaj okulanguloj?

KONSULO BERNICK

Ho cxu; -- tiajxo ne vidigxas. Cxu Vi ion malkasxis, mi demandas?

PLENRAJTIGITO KRAP

Mi ne povis alveni; estis tro malfrue; ili jam estis tiranta la

sxipon el la doko. Sed gxuste tiu urgxo klare montras, ke --

KONSULO BERNICK

Montras nenion. La inspekto do jam okazis?

PLENRAJTIGITO KRAP

Kompreneble; sed --

KONSULO BERNICK

Vi do nun vidas. Kaj oni kompreneble trovis nenion priplendindan?

PLENRAJTIGITO KRAP

Sinjoro konsulo, Vi certe scias kiel tiaj inspektoj okazas, precipe

en sxipfarejo, kiu havas tian bonan nomon kiel la nia.

KONSULO BERNICK

Same bone; ni do estas senplendindaj.

PLENRAJTIGITO KRAP

Sinjoro konsulo, cxu Vi vere nenion rimarkis en Auxne, ke --?

KONSULO BERNICK

Auxne tute trankviligis min, mi diras al Vi.

PLENRAJTIGITO KRAP

Kaj mi diras al Vi, ke mi estas morale konvinkita, ke --

KONSULO BERNICK

Kion tio cxi signifu, sinjoro Krap? Mi ja komprenas, ke Vi portas

malamikan senton kontraux la viro; sed se Vi volas iel malutili al

li, Vi devas elekti alian okazon. Vi scias kiel grave estas por mi --

aux pli gxuste por la sxipsocieto -- ke "Indian Girl" forvelu

morgaux.

PLENRAJTIGITO KRAP

Nu bone; tio okazu; sed kiam ni auxdos ion de _tiu_ sxipo -- hm!

(_Komercisto Vigeland_ envenas de dekstre.)

KOMERCISTO VIGELAND

Estime bonan tagon, sinjoro konsulo. Cxu Vi havas liberan momenton?

KONSULO BERNICK

Je Via servo, sinjoro Vigeland.

KOMERCISTO VIGELAND

Jes, mi nur volus auxdi, cxu ne ankaux Vi subtenas la decidon, ke "La

Palmo" forvelu morgaux?

KONSULO BERNICK

Jes; tio ja estas interkonsentita afero.

KOMERCISTO VIGELAND

Sed nun la sxipestro venis al mi informante, ke estas prognozo por

ventego.

PLENRAJTIGITO KRAP

La barometro multe falis de post la mateno.

KONSULO BERNICK

Cxu? Cxu ni povas atendi ventegon?

KOMERCISTO VIGELAND

Almenaux fortan venton; sed ne kontrauxventon; male --

KONSULO BERNICK

Hm; nu, kion Vi do diras?

KOMERCISTO VIGELAND

Mi diras, kiel mi diris al la sxipestro, ke "La Palmo" estas en la

mano de la providenco. Kaj cetere gxi ja unue velos nur trans la

Nordan Maron; kaj en Anglio la frajtaj prezoj estas ja nun tiel

kontentige altaj, ke --

KONSULO BERNICK

Jes, kauxzus al ni perdon, se ni atendus.

KOMERCISTO VIGELAND

La sxipo estas ja solida, kaj krome plene asekurita. Ne, sed

tiarilate estas pli riske por "Indian Girl" --

KONSULO BERNICK

Kiel tio?

KOMERCISTO VIGELAND

Gxi ja ankaux forvelos morgaux.

KONSULO BERNICK

Jes, la sxipsocieto forte urgxis, kaj cetere --

KOMERCISTO VIGELAND

Nu, se tiu malnova kesto kuragxas forveli, -- kaj krome kun tia

sxipanaro, -- estus honto, se ni ne --

KONSULO BERNICK

Nu bone. Supozeble Vi havas la sxipdokumentojn kun Vi?

KOMERCISTO VIGELAND

Jes, jen.

KONSULO BERNICK

Bone; nun bonvole eniri kun sinjoro Krap.

PLENRAJTIGITO KRAP

Bonvolu; estos tuj arangxata.

KOMERCISTO VIGELAND

Dankon. -- Kaj la rezulton ni metos en la manon de la cxiopova,

sinjoro konsulo.

(Li iras kun _plenrajtigito Krap_ en la antauxan cxambron maldekstre.

_Adjunkto Rorlund_ envenas tra la gxardeno.)

ADJUNKTO RORLUND

Ah, cxu mi renkontu Vin hejme je tiu cxi tempo de la tago, sinoro

konsulo?

KONSULO BERNICK

(enpense) Kiel Vi vidas.

ADJUNKTO RORLUND

Jes, tamen estis pro la sinjorino, ke mi eniris. Mi imagis al mi, ke

sxi bezonus iun konsolan vorton.

KONSULO BERNICK

Sxi eble bezonus. Sed ankaux mi volus iomete paroli kun Vi.

ADJUNKTO RORLUND

Kun plezuro, sinjoro konsulo. Sed kio estas al Vi? Vi aspektas tute

pale kaj konfuzite.

La kolonoj de la socio · 第 4 / 7 段