KONSULO BERNICK

Nu, mi ne malestimas sxin pro tio. Mi tute ne deziras sxin alia.

Sciu, -- en granda domo, kiel la nia, -- estas cxiam bone havi tian

ordinaran homon, kiun oni povas igi labori pri okazajxoj.

JOHAN TONNESEN

Jes, sed _sxi_ --?

KONSULO BERNICK

Sxi? Kiel? Nu ja, _sxi_ kompreneble ja havas suficxe por sin

interesi; sxi havas ja min kaj Betty kaj Olaf kaj min. La homoj ne

devas unue pensi pri si mem, precipe ne la virinoj. Ni havas ja cxiuj

iun grandan aux malgrandan socion por kiu labori kaj gxin subteni.

Tiel almenaux _mi_ faras. (montras al _plenrajtigito Krap_, kiu

venas de dekstre) Nu, jen vi havas pruvon. Cxu vi opinias, ke estas

miaj propraj aferoj, kiuj okupas min? Neniel. (rapide al _Krap_) Nu?

PLENRAJTIGITO KRAP

(mallauxte; montras amaseton da paperoj) Cxiuj acxetkontraktoj en

ordo.

KONSULO BERNICK

Bonege! Superbe! -- Nu, bofrato, vi devas ekskuzi min dumtempe.

(mallauxte kaj kun manpremo) Dankon, dankon, Johan; kaj estu

konvinkita, ke cxio, cxio pri kio mi povos servi vin, -- nu, vi certe

komprenas min. -- Venu, sinjoro Krap. (ili iras en la cxambron de la

konsulo)

JOHAN TONNESEN

(dum tempeto postrigardas lin) Hm --

(Li intencas iri en la gxardenon. Samtempe _frauxlino Bernick_

envenas de dekstre kun eta korbo sur la brako.)

JOHAN TONNESEN

Jen, Marta!

FRAUXLINO BERNICK

Ah -- Johan, -- cxu estas vi?

JOHAN TONNESEN

Tiel frue surpiede ankaux vi.

FRAUXLINO BERNICK

Jes. Atendu iomete; nun eble tuj venos la aliuloj. (volas eliri

maldekstre)

JOHAN TONNESEN

Auxdu, Marta, cxu cxiam urgxas por vi?

FRAUXLINO BERNICK

Por mi?

JOHAN TONNESEN

Hieraux vi kvazaux evitis min, kaj mi povis intersxangxi ecx ne

vorton kun vi, kaj hodiaux --

FRAUXLINO BERNICK

Jes, sed --

JOHAN TONNESEN

Antauxe ni do cxiam estis kune, -- ni du malnovaj ludgeamikoj.

FRAUXLINO BERNICK

Ho, Johan, post tiam estas multaj, multaj jaroj.

JOHAN TONNESEN

Nu, je Dio, estas dek kvin jaroj post tiam, ne pli, ne malpli. Cxu

sxajnas al vi, ke mi multe sxangxigxis?

FRAUXLINO BERNICK

Vi? Nu jes, ankaux vi, kvankam --

JOHAN TONNESEN

Kion vi pensas?

FRAUXLINO BERNICK

Ho, estas nenio.

JOHAN TONNESEN

Aspekte vi ne multe gajigxis revidi min.

FRAUXLINO BERNICK

Mi atendis tiom longe, Johan, -- _tro_ longe.

JOHAN TONNESEN

Atendis? Ke mi revenus?

FRAUXLINO BERNICK

Jes.

JOHAN TONNESEN

Kaj kial vi pensis ke mi revenus?

FRAUXLINO BERNICK

Por pentofari vian delikton.

JOHAN TONNESEN

Mi?

FRAUXLINO BERNICK

Cxu vi forgesis, ke virino mortis en sufero kaj honto pro via kulpo?

Cxu vi forgesis, ke pro via kulpo la plej bonaj jaroj de kreskanta

infano amarigxis?

JOHAN TONNESEN

Kaj tion mi auxdu de vi? Marta, cxu via frato neniam --?

FRAUXLINO BERNICK

Cxu li?

JOHAN TONNESEN

Cxu li neniam --; nu ja, mi pensas, cxu li neniam diris ecx unu

vorton senkulpigan por mi?

FRAUXLINO BERNICK

Ho, Johan, vi ja konas la severajn principojn de Karsten.

JOHAN TONNESEN

Hm --, certe, certe mi konas la severajn principojn de mia malnova

amiko Karsten. -- Sed tio cxi estas ja --! Nu. Mi jxus nun parolis

kun li. Sxajnas al mi, ke li multe sxangxigxis.

FRAUXLINO BERNICK

Kiel vi povas tion diri? Karsten cxiam estis honesta viro.

JOHAN TONNESEN

Jes, mi nenion aludis; sed lasu tion. -- Hm; nun mi do komprenas, en

kiu lumo vi vidis min: estas la hejmenveno de la perditulo, kiun vi

atendadis.

FRAUXLINO BERNICK

Auxskultu, Johan, mi diros en kia lumo mi vidis vin. (montras al la

gxardeno) Cxu vi vidas sxin, kiu ludas tie en la herbaro kune kun

Olaf? Estas Dina. Cxu vi memoras la kapturnitan leteron, kiun vi

skribis al mi, kiam vi forvojagxis? Vi skribis, ke mi fidu vin. Mi

fidis vin, Johan. Cxio malbona, kio poste onidirigxis, certe okazis

en kapturnigxo, sencerbe, senpripense --

JOHAN TONNESEN

Kion vi sugestas?

FRAUXLINO BERNICK

Ho, vi certe komprenas min; -- ne plu vorto pri tio. Sed forvojagxi

vi ja devis; komenci denove -- novan vivon. Vidu, Johan, mi estis via

anstatauxanto cxi-hejme, mi, via malnova ludamikino. La devoj, kiujn

vi ne memoris prizorgi cxi tie aux ne povis prizorgi, tiujn mi

prizorgis por vi. Mi diras tion al vi, por ke vi ne havu _tion_ por

riprocxi al vi. Por la neglektita infano mi estis patrino, mi edukis

sxin kiel eble plej bone --

JOHAN TONNESEN

Kaj forjxetis vian vivon por tiu afero --

FRAUXLINO BERNICK

Gxi ne estas forjxetita. Sed vi revenis malfrue, Johan.

JOHAN TONNESEN

Marta, -- se mi povus diri al vi --. Nu, unue mi danku vin pro via

fidela amikeco.

FRAUXLINO BERNICK

(ridetas peze) Hm, -- Jes, nun ni do elparolis, Johan. Tsx; jen iu

venas. Adiaux; mi ne povas nun --

(Sxi eliras tra la malantauxa pordo maldekstre. _Lona Hessel_ envenas

de la gxardeno akompanata de _sinjorino Bernick_.)

SINJORINO BERNICK

(ankoraux en la gxardeno) Sed, pro Dio Lona, pri kio vi pensas!

FRAUXLINO HESSEL

Lasu min, mi diras; mi volas kaj devas paroli kun li.

SINJORINO BERNICK

Sed estus grandega skandalo! Ho, Johan, cxu vi ankoraux cxeestas?

FRAUXLINO HESSEL

Eliru, knabo; ne restadu cxi tie en la cxambra aero; eliru en la

gxardenon, kaj parolu kun Dina.

JOHAN TONNESEN

Jes, mi gxuste intencis tion.

SINJORINO BERNICK

Sed --

FRAUXLINO HESSEL

Auxdu nun, John, cxu vi vere rigardis al Dina?

JOHAN TONNESEN

Jes, mi kredas.

FRAUXLINO HESSEL

Jes, vi vere devus bone rigardi sxin, knabo. _Jen_ io por _vi!_

SINJORINO BERNICK

Sed Lona --!

JOHAN TONNESEN

Io por mi?

FRAUXLINO HESSEL

Jes, por rigardi, mi pensas. Iru nun!

JOHAN TONNESEN

Nu ja, mi iros voleme. (Li iras elen en la gxardenon.)

SINJORINO BERNICK

Lona, mi konsternigxas pro vi. En tio vi do ne povas esti serioza.

FRAUXLINO HESSEL

Jes, efektive tiel estas. Cxu sxi ne estas sana kaj sincera? Jen

edzino gxuste por John. Estas iu tia, kiun li bezonas tie en la

Okcidento; tio estus io alia ol maljuna duonfratino.

SINJORINO BERNICK

Dina! Dorf! Pripensu do --

FRAUXLINO HESSEL

Unue mi pripensas la felicxon de la knabo. Cxar kunhelpi, tion mi

devas; li mem ne estas precipe entreprenema en tiajxoj; knabinetoj

kaj virinoj li neniam vere komprenis.

SINJORINO BERNICK

Li? Johan! Nu, aspekte ni havas bedauxrindajn pruvojn por --

FRAUXLINO HESSEL

Ho, inferen kun tiu stulta historio! Kie estas Bernick? Mi volas

paroli kun li.

SINJORINO BERNICK

Lona, vi ne faru, mi diras!

FRAUXLINO HESSEL

Mi faros. Se la knabo sxatas sxin, -- kaj sxi lin, -- ili sekve havu

unu la alian. Bernick estas ja tia sagxa viro; li devas trovi

solvon --

SINJORINO BERNICK

Kaj vi imagus, cxu tiuj usonaj maldecajxoj estus tolerataj cxi tie --

FRAUXLINO HESSEL

Babilajxo, Betty --

SINJORINO BERNICK

-- ke viro, kiel Karsten, kun sia severa morala pensmaniero --

FRAUXLINO HESSEL

Ho, pa, gxi certe ne estas tiel senmezure severa.

SINJORINO BERNICK

Kion vi kuragxas diri?

FRAUXLINO HESSEL

Mi kuragxas diri, ke Bernick certe ne estas multe pli morala ol aliaj

viroj.

SINJORINO BERNICK

Tiel profunde sidas do ankoraux la malamo al li! Sed kion vi do volas

cxi tie, cxar vi ja neniam povis forgesi ke --? Mi ne komprenas, ke

vi kuragxis rigardi lin rekte en la okulojn post tiu hontinda

insulto, kiun vi tiam alportis al li.

FRAUXLINO HESSEL

Jes, Betty, tiam mi senpripense acxe faris.

SINJORINO BERNICK

Kaj kiel grandanime li pardonis vin, li, kiu ja neniam faris

delikton! Cxar _li_ ja ne povas kulpigxi pro tio, ke vi pri io

esperadis. Sed depost tiam vi malamis ankaux _min_. (ekploras) Vi

neniam malenviis al mi mian felicxon. Kaj nun vi venas cxi tien por

renversi cxion tion super min, -- por montri al la urbo, en kiun

familion mi enkondukis Karsten. Jes, estas super min ke cxio falos,

kaj estas _tio_, kion vi volas. Kaj tio estas acxa de vi! (Sxi eliras

plorante tra la fona pordo maldekstre.)

FRAUXLINO HESSEL

(postrigardas sxin) Kompatinda Betty.

(_Konsulo Bernick_ venas el sia cxambro.)

KONSULO BERNICK

(ankoraux cxe la pordo) Jes, jes, bone, sinjoro Krap; bonege. Sendu

400 kronojn por mangxigado al la povruloj. (turnas sin) Lona! (pli

proksime) Vi sola? Cxu Betty ne venas?

FRAUXLINO HESSEL

Ne. Eble mi sercxu sxin?

KONSULO BERNICK

Ne, ne, ne, lasu tion! Ho, Lona, vi ne scias, kiel mi arde sopiris

paroli malferme kun vi, -- petegi vian pardonon.

FRAUXLINO HESSEL

Auxskultu, Karsten, ni ne estu sentimentalaj; tio ne konvenas al ni.

KONSULO BERNICK

Vi _devas_ auxskulti min, Lona. Mi ja scias, kiel mi havas la sxajnon

kontraux mi nun, kiam vi sciigxis pri la okazajxo kun la patrino de

Dina. Sed mi jxuras, ke tio estis nur mallonga erarigxo; efektive mi

vere kaj sincere iam sxatis vin.

FRAUXLINO HESSEL

Kial vi kredas ke mi estas veninta hejmen?

KONSULO BERNICK

Ecx se ion ajn vi intencas, mi petas vin nenion fari, antaux ol mi

justigis min. Mi povas, Lona; mi almenaux povas senkulpigi min.

FRAUXLINO HESSEL

Nun vi estas en timo. -- Vi iam sxatis min, vi diras. Jes, pri tio vi

certigis min suficxe ofte en viaj leteroj; kaj eble tio estis vero --

iamaniere, tiom longe kiom vi vivis tie en granda liberigita mondo,

kiu donis al vi kuragxon mem pensi libere kaj alte. Vi eble trovis en

mi iom pli da karaktero kaj volo kaj memdependeco, ol cxe la plimulto

cxi-hejme. Kaj estis ja ankaux sekreto nur inter ni du; neniu povis

sxercacxi pri via malbona gusto.

KONSULO BERNICK

Lona, kiel vi povas do kredi --?

FRAUXLINO HESSEL

Sed kiam vi revenis; kiam vi auxdis la mokadon, kiu hajlis super min;

kiam vi spertis la ridadon super cxion, kion oni cxi tie nomis miajn

absurdajxojn --

KONSULO BERNICK

Vi _estis_ senkonsidera tiam.

FRAUXLINO HESSEL

Pleje por cxagreni tiujn jupvestitajn kaj pantalonvestitajn

geprudulojn, kiuj trotadis cxirkauxe en la urbo. Kaj kiam vi

renkontis la juna alloga aktorino --

KONSULO BERNICK

Estis nur danda petolajxo; nenio pli; mi jxuras al vi, ecx ne la

dekono estis vero de tiu klacxo kaj tiuj onidiroj, kiuj cirkuligxis.

FRAUXLINO HESSEL

Nu, bone; sed kiam Betty venis hejmen, bela, floranta, adorata de

cxiuj, -- kaj farigxis konate, ke sxi heredus la monon post onklino,

kaj ke mi ricevus nenion -- --

KONSULO BERNICK

Nu, jen ni estas cxe la afero, Lona; kaj nun vi auxdu senvuale. Mi ne

amis Betty tiam; mi ne rompis kun vi por iu nova inklino. Estis rekte

por la mono; estis devige; mi _devis_ havigi ilin al mi.

FRAUXLINO HESSEL

Kaj tion vi diras al mi rekte antaux la okuloj?

KONSULO BERNICK

Jes, mi faras. Auxskultu min, Lona --

FRAUXLINO HESSEL

Kaj vi tamen skribis al mi, ke nesubigebla amo al Betty kaptis vin,

kaj vi alvokis mian grandanimon, kaj petegis min pro Betty silenti

pri tio kio antauxe estis inter ni --

KONSULO BERNICK

Mi devis, mi diras.

FRAUXLINO HESSEL

Nu, je la vivanta Dio, nun mi ne pentas, ke mi tiam agis senpripense.

KONSULO BERNICK

Lasu min fride kaj trankvile diri al vi, kiel la stato estis en tiuj

tagoj. Mia patrino, kiel vi memoras, estris la komercon; sed tute

mankis al sxi komerca kompreno. Rapide mi vokigxis hejmen de Parizo;

la tempoj estis krizaj; mi metus la aferojn sur firmajn piedojn.

Kion mi trovis? Mi trovis ion, kio devus esti tenata en la plej

profunda sekreto: firmaon preskaux ruinigita. Jes, gxi estis

preskaux ruinigita, tiu cxi malnova respektata firmao, kiu staris

dum tri generacioj. Kion povis mi fari, la filo, la sola filo,

krom cxirkauxrigardi por savrimedo.

FRAUXLINO HESSEL

Kaj vi savis la firmaon Bernick je ofero de virino.

KONSULO BERNICK

Vi bone scias, ke Betty amis min.

FRAUXLINO HESSEL

Sed mi?

KONSULO BERNICK

Kredu min, Lona, -- vi neniam farigxus felicxa kun mi.

FRAUXLINO HESSEL

Cxu estis el zorgemo por mia felicxo, ke vi forlasis min?

KONSULO BERNICK

Cxu eble vi kredas, ke el egoismaj motivoj mi agis kiel mi faris? Se

mi tiam starus sola, mi brave rekomencus. Sed vi ne komprenas kiel

komercisto sub senmezura respondeco kunkreskas kun la komerco,

kiun li heredas. Cxu vi scias ke la bonfarto de centoj, ecx miloj

dependas de li? Cxu vi ne pripensas, ke la tuta socio, kiun kaj vi

kaj mi nomas nian hejmon, tusxigxus severe, se la firmao Bernick

ruinigxus?

FRAUXLINO HESSEL

Cxu estas ankaux pro la socio, ke vi dum tiuj dek kvin jaroj restis

staranta en la mensogo?

KONSULO BERNICK

En mensogo?

FRAUXLINO HESSEL

Kion scias Betty pri cxio, kio kusxas sube kaj antauxe de sxia

kunligo kun vi?

KONSULO BERNICK

Cxu vi opinias ke mi por neniu utilo vundus sxin malkovrante tiujn

aferojn?

FRAUXLINO HESSEL

Por neniu utilo vi diras? Nu ja, vi ja estas komercisto; vi certe

komprenas kio estas utila. -- Sed auxdu nun, Karsten, nun ankaux _mi_

volas paroli fride kaj trankvile. Diru, -- cxu vi ankaux vere estas

felicxa?

KONSULO BERNICK

En la familio, vi pensas?

FRAUXLINO HESSEL

Nu ja.

KONSULO BERNICK

Mi estas, Lona. Vi ne senutile estas estinta tia sindonema amikino

por mi. Mi kuragxas diri, ke mi farigxis pli kaj pli felicxa laux la

jaroj. Betty estas bona kaj cedema. Kaj kiel sxi dum la jaroj lernis

kurbi sian konduton laux _tio_, kio estas karakteriza en _mi_ --

FRAUXLINO HESSEL

Hm.

KONSULO BERNICK

Antauxe sxi ja nutris kelkajn romantikajn imagajxojn pri la amo; sxi

ne povis akordigxi kun la ideo, ke gxi iom post iom transirus al

trankvila amikecflamo.

FRAUXLINO HESSEL

Sed nun sxi estas kontenta?

KONSULO BERNICK

Komplete. Sciu, ke la cxiutaga rilato kun _mi_ ne estas sen maturiga

influo al sxi. La homoj devas reciproke lerni malaltigi siajn

postulojn, se oni volas agi kontentige en la socio en kiu oni

trovigxas. Tion ankaux Betty lauxe lernis kompreni, kaj tial nia domo

estas nun modelo por niaj samcivitanoj.

FRAUXLINO HESSEL

Sed tiuj samcivitanoj nenion scias pri la mensogo?

KONSULO BERNICK

Pri la mensogo?

FRAUXLINO HESSEL

Jes, pri la mensogo en kiu vi nun stara dum dek kvin jaroj.

KONSULO BERNICK

Kaj tion vi nomas -- --?

FRAUXLINO HESSEL

Mensogo mi gxin nomas. La triobla mensogo. Unue la mensogo kontraux

mi; poste la mensogo kontraux Betty; kaj fine la mensogo kontraux

Johan.

KONSULO BERNICK

Betty neniam postulis, ke mi parolu.

FRAUXLINO HESSEL

Cxar sxi nenion sciis.

KONSULO BERNICK

Kaj vi tion ne postulos; -- pro konsidero rilate sxin vi tion ne

postulos.

FRAUXLINO HESSEL

Ho ne, mi certe scios toleri la ridsalvojn; mi havas fortan dorson.

KONSULO BERNICK

Kaj ankaux Johan ne postulos; li jam promesis al mi.

FRAUXLINO HESSEL

Sed vi mem, Karsten? Cxu ne estas io interne en vi, kio postulas

eliri el la mensogo?

KONSULO BERNICK

Cxu mi libervole oferus mian familian felicxon kaj mian staton en la

socio!

FRAUXLINO HESSEL

Kiun rajton havas vi stari en la loko kie vi nun staras?

KONSULO BERNICK

Dum dek kvin jaroj mi tage acxetis al mi eron de rajto -- per mia

konduto, kaj per tio kion mi faris kaj progresigis.

FRAUXLINO HESSEL

Jes, vi multe faris kaj progresigis, por vi mem kaj por aliuloj.

Vi estas la plej ricxa kaj potenca homo en la urbo; sub via volo

ili kuragxas nenion alian fari ol kurbigxi, cxiuj, cxar vi estas

konsiderata esti sen makulo kaj perfekta; via hejmo estas konsiderata

kiel modela hejmo, via konduto kiel modela konduto. Sed cxiu tiu

gloro, kaj ecx vi mem samtempe, staras kvazaux sur sxanceligxanta

marcxo. Momenteto povos okazi, vorto povos esti dirata, -- kaj vi

kune kun la tuta glorajxo suben sinkos, se vi ne savos vin

gxustatempe.

KONSULO BERNICK

Lona, -- kion vi vere volas cxi tie?

FRAUXLINO HESSEL

Mi volas helpi vin al firma grundo sub la piedoj, Karsten.

KONSULO BERNICK

Vengxo! Vi volas vengxi vin? Mi ja suspektis. Sed vi ne sukcesos!

Estas nur unu cxi tie, kiu povas paroli kun auxtoritato, kaj li estas

silenta.

FRAUXLINO HESSEL

Johan?

KONSULO BERNICK

Jes, Johan. Se aliulo kulpigos min, mi cxion neas. Se oni volas

detrui min, mi luktos je la vivo. Sed vi neniam sukcesos, mi diras!

Li, kiu povus faligi min, li silentas -- kaj li reen forvojagxos.

(_Grandkomercisto Rummel_ kaj _komercisto Vigeland_ venas de

dekstre.)

GRANDKOMERCISTO RUMMEL

Bonan tagon, bonan tagon, kara Bernick; vi devas veni kun ni en la

komerca asocio; ni havas kunvenon pri la fervoja afero, vi ja scias.

KONSULO BERNICK

Mi ne povas. Ne eblas nun.

KOMERCISTO VIGELAND

Vi vere devas, sinjoro konsulo --

GRANDKOMERCISTO RUMMEL

Vi devas, Bernick. Jen estas homoj, kiuj laboras kontraux nin.

Redaktoro Hammer kaj la aliaj, kiuj preferis la marbordan linion,

pretendas, ke kasxas sin privataj interesoj malantaux la nova

propono.

KONSULO BERNICK

Nu, do klarigu al ili --

KOMERCISTO VIGELAND

Ne tauxgas kion ni klarigas, sinjoro konsulo --

GRANDKOMERCISTO RUMMEL

Ne, ne, vi devas mem veni; vin ja neniu kuragxas suspekti pri tiajxo.

FRAUXLINO HESSEL

Ho ne, mi tion opinius.

KONSULO BERNICK

Mi ne povas, mi diras; mi ne estas tute sana; -- aux almenaux, atendu

-- lasu min restitui min.

(_Adjunkto Rorlund_ envenas de dekstre.)

ADJUNKTO RORLUND

Pardonu, sinjoro konsulo; Vi jen vidas min en la plej impeta

incito --

KONSULO BERNICK

Nu jes, kio estas al vi?

ADJUNKTO RORLUND

Mi devas fari al vi demandon, sinjoro konsulo. Cxu estas kun via

kunsento, ke la juna knabino, kiu trovis azilon sub via tegmento,

montras sin publike sur la strato en kunestado kun homo, de kiu --

FRAUXLINO HESSEL

Kiu homo, sinjoro pastoro?

ADJUNKTO RORLUND

Kun tiu homo el cxiuj homoj en la mondo, de kiu sxi devus teni sin

plej fore.

FRAUXLINO HESSEL

Hoho!

ADJUNKTO RORLUND

Cxu estas kun via kunsento, sinjoro konsulo?

KONSULO BERNICK

(kiu sercxas cxapelon kaj gantojn) Mi scias pri nenio. Pardonu;

urgxas; mi devas iri al la komerca asocio.

HILMAR TONNESEN

(venas de la gxardeno kaj iras al la antauxa pordo maldekstre) Betty,

Betty, auxskultu!

SINJORINO BERNICK

(cxe la pordo) Kio estas?

HILMAR TONNESEN

Vi devas iri en la gxardenon, kaj finigi tiun flatadon, kiun certa

persono praktikas al tiu Dina Dorf. Mi farigxis tute nervoza

auxskulti al tio.

FRAUXLINO HESSEL

Cxu? Kion do tiu persono diris?

HILMAR TONNESEN

Ho, nenion alian ol tio, ke li volas ke sxi akompanu lin al Ameriko.

Uf!

ADJUNKTO RORLUND

Cxu tiajxo eblas!

SINJORINO BERNICK

Kion vi diras?

FRAUXLINO HESSEL

Sed estus ja bonege.

KONSULO BERNICK

Neeble! Vi misauxdis.

HILMAR TONNESEN

Do demandu lin mem. Jen venas la paro. Sed ne enmiksigu min.

KONSULO BERNICK

(al _Rummel_ kaj _Vigeland_) Mi venos poste, -- post momento --

(_Grandkomercisto Rummel_ kaj _Vigeland_ eliras dekstre. _Johan

Tonnesen_ kaj _Dina envenas de la gxardeno_.)

JOHAN TONNESEN

Hura, Lona, sxi akompanos nin!

SINJORINO BERNICK

Tamen Johan, -- vi senpripensa --!

ADJUNKTO RORLUND

Cxu tio estas vero! Tia superega skandalo! Per kiaj delogantaj artoj

estas vi --

JOHAN TONNESEN

Nu, nu, sinjoro; kion vi estas diranta?

ADJUNKTO RORLUND

Respondu al mi, Dina; cxu tio estas via intenco, -- cxu estas via

tute libera decido?

DINA

Mi devas for de tie cxi.

ADJUNKTO RORLUND

Sed kun _li_ -- kun _li!_

DINA

Menciu iun alian cxi tie, kiu kuragxus kunpreni min.

ADJUNKTO RORLUND

Nu, vi do sciu kiu li estas.

JOHAN TONNESEN

Ne parolu!

KONSULO BERNICK

Neniun plian vorton!

ADJUNKTO RORLUND

En tiu okazo mi malbone servus al la socio, kies moralon kaj morojn

mi postenigxis por gardi; kaj nepravigeble mi agis kontraux tiu cxi

juna knabino, en kies eduko ankaux mi havis esencan parton, kaj kiu

por mi estas --

JOHAN TONNESEN

Gardu vin por tio, kion vi faras!

ADJUNKTO RORLUND

Sxi tion _sciu!_ Dina, estas tiu viro, kiu kauxzis la malfelicxon kaj

honton al via patrino.

KONSULO BERNICK

Sinjoro adjunkto --!

DINA

Li! (al _Johan Tonnesen_) Cxu tio estas vero?

JOHAN TONNESEN

Karsten, respondu vi.

KONSULO BERNICK

Neniu vorto plu! Hodiaux estu silento.

DINA

Do vero.

ADJUNKTO RORLUND

Vero, vero. Kaj pli ol tio. Tiu homo, kiun vi tiel fidas, ne kuris

senhava el la hejmo; -- la kaso de vidvino Bernick --; la konsulo

povas atesti pri tio!

FRAUXLINO HESSEL

Mensoganto!

KONSULO BERNICK

Ah --!

SINJORINO BERNICK

Ho Dio, ho dio!

JOHAN TONNESEN

(kontraux lin kun levita brako) Kaj tion vi kuragxas --!

FRAUXLINO HESSEL

(deturnante) Ne frapu lin, Johan!

ADJUNKTO RORLUND

Jes, atencu min nur. Sed la vero apertigxu; kaj _estas_ vero; konsulo

Bernick mem tion estas dirinta, kaj la tuta urbo scias. -- Nun, Dina,

nun vi konas lin.

(Mallonga silento.)

JOHAN TONNESEN

(mallauxte; kaptas la brakon de _Bernick_) Karsten, Karsten, kion vi

faris!

SINJORINO BERNICK

(mallauxte kaj en ploro) Ho Karsten, ke mi tiris vin en tiun honton.

KOMERCISTO SANDSTAD

(envenas rapide de dekstre kaj krias kun la mano sur la anso) Nun vi

devas absolute veni, sinjoro konsulo! La tuta fervojo pendas en

fadeno.

KONSULO BERNICK

(spiritforeste) Kio estas? Al kio mi --?

FRAUXLINO HESSEL

(serioze kaj kun emfazo) Vi ekstaru por subteni la socion, bofrato.

KOMERCISTO SANDSTAD

Jes, venu, venu; ni bezonas vian tutan moralan superpezon.

JOHAN TONNESEN

(tute apude cxe li) Bernick, -- ni du kunparolos morgaux.

(Li eliras tra la gxardeno; _konsulo Bernick_ kvazaux senvola eliras

dekstre kun _komercisto Sandstad_.)

TRIA AKTO

(La gxardena salono en la domo de _Bernick_.)

(_Konsulo Bernick_, kun kanbastono en la mano, venas en impeta kolero

el la malantauxa cxambro maldekstre, kaj lasas la pordon duone

malferma post si.)

KONSULO BERNICK

Nu jen; fine farigxis seriozo en tio; tiun vangofrapon mi opinias, ke

li memoros. (al iu ene en la cxambro) Kion vi diras? -- Kaj mi diras,

ke vi estas malprudenta patrino! Vi senkulpigas lin, konsentas al

cxiuj liaj bubajxoj. -- Cxu ne bubajxoj? Kion vi do nomas ilin?

Sxteliri el la domo nokte, iri surmaren per la fisxistboato, resti

for gxis longe en la tago, kaj meti min en tian mortigan timon, mi,

kiu havas tiom da aliajxoj por pripensi. Kaj aldone tiu kanajlo

kuragxas minaci, ke li volas forkuri! Jes, ke li provu pri tio! --

Vi? Ne, tion mi efektive kredas; vi ne multe zorgas pri lia savo kaj

konduto. Mi volonte kredas, ke se li riskus la vivon --! -- Nu? Jes,

sed _mi_ havas taskon postlasendan en cxi tiu mondo; ne servas al mi

farigxi seninfana. -- Neniuj kontrauxdirajxoj, Betty; estu kiel mi

diris; li havu cxambran arestigxon -- (auxskultas) Sxsx; ke neniuj

ion rimarku.

(_Plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre.)

PLENRAJTIGITO KRAP

Cxu Vi havas liberan momenton, sinjoro konsulo?

KONSULO BERNICK

(forjxetas la kanbastonon) Nu ja, jes ja. Cxu Vi venas de la

sxipfarejo?

PLENRAJTIGITO KRAP

Jxus nun. Hm --

KONSULO BERNICK

Nu? Cxu certe ne estas iu gxeno pri "La Palmo"?

PLENRAJTIGITO KRAP

"La Palmo" povos forveli morgaux, sed --

KONSULO BERNICK

"Indian Girl" do? Cxu mi ne scietis ke tiu obstinulo --

PLENRAJTIGITO KRAP

Ankaux "Indian Girl" povos forveli morgaux; sed -- eble ne atingos

foren.

KONSULO BERNICK

Kion Vi aludas?

PLENRAJTIGITO KRAP

Pardonu, sinjoro konsulo; tiu pordo estas nur duonfermita, kaj mi

kredas, ke iu estas tie --

KONSULO BERNICK

(fermas la pordon) Nu jen. Sed kio estas tio, kion neniu devas auxdi?

PLENRAJTIGITO KRAP

Estas tio, ke la konstruisto Auxne certe intencas sinkigi "Indian

Girl" kun aro da maristoj kaj musoj.

KONSULO BERNICK

Sed Dio kompatu, kiel vi povas kredi --?

PLENRAJTIGITO KRAP

Mi ne povas klarigi tion alimaniere, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK

Nu, do diru al mi en malmultaj vortoj --

PLENRAJTIGITO KRAP

Mi faros. Vi mem scias kiel prokrasteme la laboro farigxis en la

sxipfarejo, post kiam ni ekhavis la novajn masxinojn kaj la novajn

malkutimigxintajn laboristojn.

KONSULO BERNICK

Jes, ja.

PLENRAJTIGITO KRAP

Sed hodiaux matene, kiam mi venis tien, mi rimarkis, ke la riparado

de la Usonano estis progresinta strange longe; la granda sxtopilo en

la fundo, -- Vi scias pri la traputrita loko --

KONSULO BERNICK

Jes, jes, kio pri gxi?

PLENRAJTIGITO KRAP

Tute riparita, -- lauxsxajne; tegita; aspektis tute nove; mi auxdis,

ke Auxne mem estis laborinta kun lumo tie malsupre la tutan nokton.

KONSULO BERNICK

Nu ja, kaj plue?

PLENRAJTIGITO KRAP

Mi estis tion pripensanta; la laboristoj gxuste tiam ripozis por

matenmangxo, kaj mi trovis okazon por nerimarkite cxirkauxrigardi kaj

ekstere kaj ensxipe; malfacile estis veni malsupren en la sxargxita

sxipo; sed mi sciigxis pri vero. Okazas insidajxoj, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK

Mi ne povas kredi Vin, sinjoro Krap. Mi ne povas, mi ne volas kredi

tiajxon pri Auxne.

PLENRAJTIGITO KRAP

Doloras al mi, -- sed estas la pura vero. Okazas insidajxoj, mi

diras. Neniuj novaj tabuloj enfiksitaj, laux tio kion mi komprenas;

nur sxtopita per stupo kaj supernitita per metalaj folioj kaj

sxirmotukoj kaj tiajxoj. Pura fusxo! "Indian Girl" neniam atingos al

New York; gxi sinkos kiel fendita kaldrono.

KONSULO BERNICK

Tio ja estas terura! Sed kion Vi imagas, ke li intencas?

La kolonoj de la socio · 第 3 / 7 段