KONSULO BERNICK

Jes, por via limigita rondo, por la laborista profesio. Ho, mi bone

konas vian agitadon; Vi faras paroladojn; Vi agitigas la laboristojn;

sed kiam evidenta progreso ofertas sin, kiel nun niaj novaj masxinoj,

vi ne volas kunlabori; kaj vi farigxas timema.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Jes, mi efektive farigxas timema, sinjoro konsulo; mi timas pro tiuj

multaj, de kiuj la masxinoj prenas la panon. La konsulo ofte parolas

pri la devo atenti pri la socio; sed mi pensas, ke ankaux la socio

havas siajn devojn. Kiel kuragxas la tekniko kaj la kapitalo instali

la novajn inventajxojn en la laboron, antaux ol la socio povas

lernigi novan generacion uzi ilin?

KONSULO BERNICK

Vi tro multe legas kaj cerbumas, Auxne; ne estas bone por Vi; estas

_tio_ kio igas vin malkontenta pri via stato.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Ne estas tio, sinjoro konsulo; sed mi ne toleras ke unu post la alia

el lertaj laboristoj maldungigxas kaj farigxas mankohavaj pro tiuj

masxinoj.

KONSULO BERNICK

Hm; kiam la presarto elpensigxis, multaj skribistoj perdis la

laboron.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Cxu la konsulo sxatus tiun arton, se Vi tiam estus skribisto?

KONSULO BERNICK

Mi ne vokis Vin por disputi. Mi vokis Vin por diri al Vi, ke nia

averiulo "Indian Girl" estu preta forveli postmorgaux.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Sed, sinjoro konsulo --

KONSULO BERNICK

Postmorgaux, Vi auxdas; samtempe kun nia propra sxipo; ne horon pli

malfrue. Mi havas miajn bonajn kialojn por antauxenigi tiun aferon.

Cxu Vi legis la gazeton de hodiaux matene? Nu, do Vi scias ke la

usonanoj cxi tie denove faris tumultojn. Tiu malmorala kanajlaro

kvazaux renversigas la tutan urbon; ne pasas nokto sen iu interbatado

en la gastejoj kaj sur la stratoj; pri cxiu alia abomenajxo mi ne

volas paroli.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Jes, estas certe, ke ili estas fiuloj.

KONSULO BERNICK

Kaj kiu kulpigxas pro tiu malordajxo? Estas mi! Jes, estas mi kiu

kulpigxas. Tiuj gazetskribajxoj aludacxas kasxvorte, ke ni centrigas

la laboron al "La Palmo". Mi, kiu havas la taskon per la ekzemplo

influi la kuncivitanojn, devas lasi jxetigxi tiajon al mi en la

nazon. Tion mi ne toleras. Ne servas al mi, ke mia nomo tiel

makuligxas.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Ho, la nomo de la konsulo estas tiel bona, ke gxi povas porti tion

kaj ankaux pli.

KONSULO BERNICK

Ne nun; gxuste en tiu cxi tempo mi bezonas cxiun estimon kaj

bonvolon, kiun povas montri al mi miaj kunurbanoj. Mi havas en

preparo grandan entreprenon, kiel vi eble auxdis; sed se sukcesigxas

al malbonvolemaj homoj skui la nepran fidon al mia persono, tio povos

okazigi al mi la plej grandajn malfacilajxojn. Tial mi volas por kiu

ajn prezo eviti tiujn malicajn kaj kalumniantajn gazetskribajxojn,

kaj tial mi fiksis la datolimon al postmorgaux.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Sinjoro konsulo, Vi povus same bone fiksi la daton al hodiaux

posttagmeze.

KONSULO BERNICK

Vi aludas ke mi postulas neeblecon?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Jes, kun tiu laboristaro, kiun ni nun havas --

KONSULO BERNICK

Bone, bone; -- do ni devas sercxi aliloke.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Cxu Vi vere volas maldungi ankoraux pliajn el la malnovaj laboristoj?

KONSULO BERNICK

Ne, pri tio mi ne pensas.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Cxar mi certe kredas, ke tio metus malbonan sangon kaj en la urbo kaj

en la gazetoj, se Vi tion farus.

KONSULO BERNICK

Eble, kaj tial mi tion ne faros. Sed se "Indian Girl" ne estos kvite

vojagxpreta postmorgaux, mi maldungos _Vin_.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

(kun ekskuo) Mi! (Li ridas) Nun Vi sxercas, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK

Pri tio Vi ne fidu.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Vi povus pensi pri maldungo de _mi_? Mi, kies patro kaj avo estis en

la servo de la sxipfarejo cxiujn siajn vivotagojn, kaj same pri mi --

KONSULO BERNICK

Kiu nun devigas min al tio?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Vi postulas neeblecon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK

Ho, bona volo ne konas neeblecon. Jes aux ne; respondu definite, aux

Vi havas Vian maldungon surloke.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

(pasxon pli proksimen) Sinjoro konsulo, cxu Vi vere pripensis, kion

signifas maldungi malnovan laboriston. Vi pensas ke li devas sercxi

por trovi ion alian? Nu ja, tion li ja povas; sed cxu estas per tio

farite? Vi devus iam esti en la domo de tia maldungita laboristo la

vesperon kiam li venas hejmen kaj metas la ilarkeston interne de la

pordo.

KONSULO BERNICK

Cxu vi opinias, ke mi maldungas Vin kun senzorga koro? Cxu mi ne

cxiam estis bona mastro?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Tiel ju pli malbone, sinjoro konsulo. Gxuste tial tiuj hejme ne volas

kulpigi _Vin_; ili ne diros ion al mi, cxar tion ili ne kuragxas; sed

ili rigardos min, kiam mi tion ne rimarkas, kaj pensos tiel: certe

estas merite. Jenon Vi vidos -- tion mi ne povas elteni. Tia simpla

viro kia mi estas, mi tamen estas konsiderata kiel la unua inter la

miaj. Mia modesta hejmo ankaux estas eta socio, sinjoro konsulo. Tiun

etan socion mi povis apogi kaj subteni, cxar mia edzino fidis min,

kaj cxar miaj infanoj fidis min. Kaj nun cxio ruinigxos.

KONSULO BERNICK

Jes, se ne povas esti alie, la minoro devas fali por la majxoro; la

specialajxo estu je la nomo de Dio oferata por la gxereralajxo. Iun

alian respondon mi ne scias doni al Vi, kaj alimaniere ne okazas en

tiu cxi mondo. Sed Vi estas obstina viro, Auxne! Vi kontrauxstaras

min, ne cxar Vi nenion alian povas, sed cxar Vi ne volas realigi la

superecon de masxinoj kontraux la manforto.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Kaj Vi persistas je tio, sinjoro konsulo, cxar Vi scias, ke se Vi

forcxasas min, Vi almenaux pruvis por la gazetaro Vian bonan volon.

KONSULO BERNICK

Kaj ja se tiel estus? Vi ja auxdas, kiom tio gravas por mi, -- aux

ekhavi la gazetaron sur la nukon aux bonvoligi gxin por mi en la

momento, kiam mi laboras por granda afero por progresigi la komunan

bonon. Kio do? Cxu mi povas agi alimaniere ol mi faras? Mi povas diri

al Vi, ke cxi tie estas demando cxu subteni Vian hejmon, kiel Vi

esprimas Vin, aux eble teni centojn da novaj hejmoj malsupre, centojn

da hejmoj, kiuj neniam povos fondigxi, neniam ricevos fumantan tubon,

se mi ne sukcesos realigi, tion por kio mi nun laboras. Tial mi donis

al Vi la elekton.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Jes, cxar tiel estas, mi ne havas plian kontrauxdiron.

KONSULO BERNICK

Hm --; Mia kara Auxne, vere cxagrenigas min ke ni devas disigxi.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Ni ne disigxos, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK

Kiel?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

Ankaux simpla viro havas ion por defendi en la mondo.

KONSULO BERNICK

Nu do, nu do; -- kaj vi do opinias, ke vi kuragxas promesi --?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE

"Indian Girl" kvitigxos por forvelo postmorgaux. (Li salutas kaj

eliras dekstre.)

KONSULO BERNICK

Aha, jen mi ekmastris tiun obstinulon. Tio estas por mi bona

auxguro --

(_Hilmar Tonnesen_, kun cigaro en la busxo, venas tra la gxardena

pordego.)

HILMAR TONNESEN

(sur la gxardena sxtuparo) Bonan tagon, Betty! Bonan tagon, Bernick!

SINJORINO BERNICK

Bonan tagon.

HILMAR TONNESEN

Nu, vi ploris, mi vidas. Vi sekve scias?

SINJORINO BERNICK

Kion mi scias?

HILMAR TONNESEN

Ke la skandalo vigle evoluas? Uf!

KONSULO BERNICK

Kion tio signifas?

HILMAR TONNESEN

(envenas) Jes, la du usonanoj cxirkauxiras en la stratoj, kaj montras

sin kune kun Dina Dorf.

SINJORINO BERNICK

(postsekvas lin) Sed, Hilmar, cxu eblas --?

HILMAR TONNESEN

Jes, bedauxrinde, estas pura vero. Lona ecx estis tiel senkonsidera

krii post min; sed kompreneble mi sxajnigis ne auxdi.

KONSULO BERNICK

Kaj certe ne pasis nerimarkate.

HILMAR TONNESEN

Ne, tion vi ja komprenas. La homoj staris trankvile postrigardante

ilin. Aspekte onidiro kuris fulme tra la urbo, -- kiel fajro sur la

prerioj. En cxiuj domoj homoj staris cxe la fenestroj atendante ke la

aro pretermarsxu; kapon cxe kapo malantaux la kurtenoj -- uf! Jes,

pardonu, Betty; mi diras uf; cxar tio cxi igas min nervoza; -- se tio

dauxru, mi devas pripensi entrepreni iom longan vojagxon.

SINJORINO BERNICK

Sed vi estus devinta paroli al li kaj admoni lin --

HILMAR TONNESEN

Meze en la strato? Ne, vi devas pardoni. Sed ke tiu homo entute

kuragxas aperi en la urbo! Nu, ni vidu cxu la gazetaro faros finon

pri li; jes, pardonu, Betty; sed --

KONSULO BERNICK

La gazetaro, vi diras? Cxu vi auxdis aludojn pri tiajxo?

HILMAR TONNESEN

Jes, versxajne. Kiam mi foriris de vi hieraux vespere, mi pasxadis al

la klubo pro mia malsano. Mi bone komprenis per la tuja silento, ke

ili estis parolintaj pri la usonanoj. Kaj jen envenas la impertinenta

redaktoro Hammer. Li gratulas min tute lauxte pri la hejmenveno de

mia ricxa kuzo.

KONSULO BERNICK

Ricxa --?

HILMAR TONNESEN

Jes, tiel li esprimis sin. Kompreneble mi mezure rigardis lin

lauxmerite, kaj komprenigis al li, ke mi nenion scias pri la ricxeco

de Johan Tonnesen. "Cxu?" li diras, "jen strangajxo; en usono oni

kutime trabatas sin, kiam oni havas ion komence, kaj via kuzo ja ne

transvojagxis senhava."

KONSULO BERNICK

Hm, faru nun al mi la servon --

SINJORINO BERNICK

(maltrankvila) Jen, vi povas vidi, Karsten --

HILMAR TONNESEN

Jes, mi almenaux havis sendorman nokton pro tiu persono. Kaj li tamen

cxirkauxiras en la stratoj kun vizagxo kvazaux nenio gxenis lin. Kial

li ne tuj malaperis? Estas ja netolereble kiel vivpersistaj iuj homoj

estas.

SINJORINO BERNICK

Dio, Hilmar, kion vi diras?

HILMAR TONNESEN

Ho, mi diras nenion. Sed jen li forsavas sin senvunde el

fervojaj akcidentoj kaj de atakoj de kaliforniaj ursoj kaj de

Nigrapied-Indianoj; ecx ne senskalpigita --. Uf, jen ili estas.

KONSULO BERNICK

(rigardas laux la strato) Ankaux Olaf estas kun ili!

HILMAR TONNESEN

Jes, kompreneble; ili volas ja memorigi al la homoj, ke ili apartenas

al la plej altstara familio de la urbo. Vidu, jen venas cxiuj

neniofarantoj el la apoteko por rigardi ilin kaj fari siajn

rimarkojn. Tio vere ne estas por _miaj_ nervoj; kiel viro sub tiaj

cirkonstancoj kapablu teni la standardon de la ideo alta, tio --

KONSULO BERNICK

Ili iros rekte cxi tien. Auxdu nun, Betty, estas mia definitiva

deziro, ke vi montru al ili cxian afablecon.

SINJORINO BERNICK

Vi permesas, cxu, Karsten?

KONSULO BERNICK

Jes certe; certe; kaj ankaux vi, Hilmar. Espereble ili ne restos

longe; kaj kiam kune inter ni mem --; neniuj aludoj; neniel ni devas

ilin ofendeti.

SINJORINO BERNICK

Ho, Karsten, kiel grandanima vi estas.

KONSULO BERNICK

Nu, nu, lasu tion.

SINJORINO BERNICK

Ho, ke mi danku vin; kaj pardonu, ke mi antauxe farigxis impeta.

Ho, vi ja havis cxian kauxzon por --

KONSULO BERNICK

Lasu, lasu, mi diras!

HILMAR TONNESEN

Uf!

(_Johan Tonnesen_ kaj _Dina_, poste _frauxlino Hessel_ kaj _Olaf_

venas tra la gxardeno.)

FRAUXLINO HESSEL

Bonan tagon, bonan tagon. Vi karaj homoj.

JOHAN TONNESEN

Nun ni cxirkauxiris por viziti la malnovajn ejojn, Karsten.

KONSULO BERNICK

Jes, mi auxdas tion. Multaj sxangxoj; cxu ne?

FRAUXLINO HESSEL

Cxie la grandaj bonfaroj de konsulo Bernick. Ni vizitis la

establajxojn, kiujn vi donis al la urbo --

KONSULO BERNICK

Nu _tie_?

FRAUXLINO HESSEL

"Donaco de Karsten Bernick", kiel skribigxis super la enirejo. Jes,

vi certe estas la viro malantaux cxio en la loko.

JOHAN TONNESEN

Kaj belaj sxipoj vi ankaux havas. Mi renkontis la sxipestron de "La

Palmo", mia malnova amiko de la lernejo --

FRAUXLINO HESSEL

Jes, kaj nova lernejo vi ankaux konstruigis; kaj ankaux la

gas-kondukilo kaj la akvo-kondukilo farigxis dank' al vi, mi auxdas.

KONSULO BERNICK

Nu, oni devas ja labori por la komunumo en kiu oni vivas.

FRAUXLINO HESSEL

Jes, bele, bofrato; sed estas ankaux gxojo vidi, kiel la homoj

montras al vi rekonon. Mi ne estas vanta, mi opinias; sed mi ne

povis min deteni memorigi al iu kaj alia kun kiuj ni parolis, ke

ni apartenas al la familio.

HILMAR TONNESEN

Uf --!

FRAUXLINO HESSEL

Cxu vi diras Uf! al tio?

HILMAR TONNESEN

Ne, mi diris hm --

FRAUXLINO HESSEL

Nu, tion vi rajtas, povrulo. Sed hodiaux vi aspekte estas solaj en la

domo?

SINJORINO BERNICK

Jes, hodiaux ni estas solaj.

FRAUXLINO HESSEL

Jes, efektive ni renkontis moralajn parojn supre sur la foirplaco;

aspekte urgxis por ili. Sed ni mem ankoraux ne suficxe kunparolis;

hieraux ja cxeestis tiuj fervoj-planantoj, kaj aldone ni havis tiun

pastoron --

HILMAR TONNESEN

La adjunkto.

FRAUXLINO HESSEL

_Mi_ nomas lin la pastoro. Sed kion vi opinias pri _mia_ faro dum

tiuj cxi dek kvin jaroj? Cxu li ne farigxis brava knabo? Kiu rekonus

la petolulon, kiu forkuris de la hejmo?

HILMAR TONNESEN

Hm --!

JOHAN TONNESEN

Ho, Lona, ne tro fanfaronu.

FRAUXLINO HESSEL

Jes, pri tio mi estas fiera. Je Dio, tio ja estas la sola, kion mi

faris en la mondo; sed tio almenaux donas al mi iun rajton ekzisti.

Jes, Johan, kiam mi pensas kiel ni du tie transe komencis per niaj

kvar nudaj manacxoj --

HILMAR TONNESEN

Manoj.

FRAUXLINO HESSEL

_Mi_ diras manacxoj; cxar malpuraj ili estis --

HILMAR TONNESEN

Uf!

FRAUXLINO HESSEL

-- kaj malplenaj ili ankaux estis.

HILMAR TONNESEN

Malplenaj? Ne, nun mi devas diri --!

FRAUXLINO HESSEL

Kion vi devas diri?

KONSULO BERNICK

Hm!

HILMAR TONNESEN

Nun mi devas diri -- uf! (Li eliras sur la gxardenan sxtuparon.)

FRAUXLINO HESSEL

Kio estas al li?

KONSULO BERNICK

Ne atentu lin; li estas iom nervoza cxi-tempe. Sed cxu vi ne volas

iomete cxirkauxrigardi en la gxardeno? Tie vi ankoraux ne estis, kaj

gxuste nun mi havas liberan horon.

FRAUXLINO HESSEL

Jes, sxatinde; vi sciu ke en miaj pensoj mi ofte estis en la gxardeno

cxe vi.

SINJORINO BERNICK

Ankaux tie estas grandaj sxangxoj, vi vidos.

(_La konsulo, la sinjorino_ kaj _frauxlino Hessel_ eliras en la

gxardenon, kie oni foje vidas ilin dum kio sekvas.)

OLAF

(cxe la gxardena pordo) Onklo Hilmar, cxu vi scias kion onklo Johan

demandis al mi? Li demandis, cxu mi volas akompani lin al Ameriko.

HILMAR TONNESEN

Vi mallertulo, ankoraux tirante la jupon de via patrino --

OLAF

Jes, sed tion mi ne plu faros. Vi vidos, kiam mi farigxos granda --

HILMAR TONNESEN

Ho, babilajxo; vi ne havas iun seriozan deziron por tiu sxtalhardigxo

en -- (Ili eliras en la gxardenon.)

JOHAN TONNESEN

(al _Dina_, kiu deprenis la cxapelon starante cxe la pordo kaj

skuante la polvon de sia robo) Vi farigxis suficxe varma dum la

promenado.

DINA

Jes, estis gxuinda promenado; tian gxuindan promenadon mi neniam

havis antauxe.

JOHAN TONNESEN

Vi eble kutime ne faras matenajn promenadojn.

DINA

Ho jes; sed nur kun Olaf.

JOHAN TONNESEN

Nu. -- Cxu Vi eble pli emas eliri en la gxardenon ol resti cxi tie?

DINA

Ne, mi pli deziras resti cxi tie.

JOHAN TONNESEN

Ankaux mi. Tamen nun estas interkonsento, ke ni cxiun matenon faros

tian promenadon kune.

DINA

Ne, sinjoro Tonnesen, tion Vi ne farus.

JOHAN TONNESEN

Kion mi ne farus? Vi ja promesis.

DINA

Jes, sed kiam mi pripensas, -- Vi ne eliru kune kun mi.

JOHAN TONNESEN

Sed kial ne?

DINA

Nu, Vi estas fremdulo; Vi ne povas kompreni; sed mi diru al Vi --

JOHAN TONNESEN

Ja?

DINA

Ne, mi preferas ne paroli pri tio.

JOHAN TONNESEN

Ho certe; al mi Vi povas ja paroli pri kio ajn.

DINA

Jes, mi diru al Vi, ke mi ne estas kiel la aliaj junaj knabinoj;

estas io -- io tia pri mi. Tial vi ne faru.

JOHAN TONNESEN

Sed tion cxi mi tute ne komprenas. Vi do ne faris ion malbonan?

DINA

Ne mi, sed --; ne, nun mi ne volas paroli pli pri tio. Vi certe

sciigxos de aliuloj.

JOHAN TONNESEN

Hm.

DINA

Sed estas io alia, pri kio mi volus demandi vin.

JOHAN TONNESEN

Kaj kio estas tio?

DINA

Lauxdire estas facile akiri iun lertecon tie transe en Ameriko?

JOHAN TONNESEN

Nu, tiel facile tio tamen ne cxiam estas; oni devas ofte suferi kaj

pene labori en la komenco.

DINA

Jes, tion mi emus --

JOHAN TONNESEN

Vi?

DINA

Mi certe povas labori; mi estas forta kaj sana, kaj onklino Marta

multe legis kun mi.

JOHAN TONNESEN

Sed je diablo, venu kaj forvojagxu kun ni.

DINA

Ho, Vi nur sxercas; tion Vi ankaux diris al Olaf. Sed _tion_ kion mi

volus scii, estas cxu la homoj estas tre -- tre moralecaj tie transe?

JOHAN TONNESEN

Moralecaj?

DINA

Jes, mi pensas, cxu ili estas tiel -- decaj kaj konvenkondutaj, kiel

cxi tie.

JOHAN TONNESEN

Nu, ili tamen ne estas tiel malbonaj, kiel oni cxi tie kredas. Pri

tio Vi ne timu.

DINA

Vi ne komprenas min. Mi dezirus, ke ili ne estus tiel decaj kaj

moralecaj.

JOHAN TONNESEN

Do ne? Kiel dezirus Vi ke ili estus?

DINA

Mi volus ke ili estu naturaj.

JOHAN TONNESEN

Nu ja, eble gxuste _tiaj_ ili estas.

DINA

Cxar tial estus bone por mi se mi venus transen.

JOHAN TONNESEN

Jes, certe estus! Tial vi akompanu nin.

DINA

Ne, kun Vi mi ne volus vojagxi; mi devus vojagxi sola. Ho, mi certe

atingus ion; mi certe farigxus --

KONSULO BERNICK

(antaux la gxardena sxtuparo kun la du sinjorinoj) Restu, restu; mi

sercxos gxin, kara Betty. Vi facile malvarmumigxus.

(Li venas en la salonon kaj sercxas la sxalon de la _sinjorino_.)

SINJORINO BERNICK

(ekstere en la gxardeno) Ankaux vi kunvenu, Johan; ni iros en la

groton.

KONSULO BERNICK

Ne, Johan devas resti. Jen vidu, Dina; prenu la sxalon de mia edzino

kaj kuniru. Johan restos cxe mi, kara Betty. Mi ja bezonas auxdi ion

pri la kondicxoj tie transe.

SINJORINO BERNICK

Jes, jes; sed venu do poste; vi ja scias kie vi trovos nin.

(_Sinjorino Bernick, frauxlino Hessel_ kaj _Dina_ foriras tra la

gxardeno dekstren.)

KONSULO BERNICK

(momenton postrigardas ilin, iras por fermi la plej internan pordon

maldekstre, poste iras al Johan, kaptas liajn manojn, skuas kaj

premas ilin) Johan, nun ni estas solaj; permesu al mi danki vin.

JOHAN TONNESEN

Pro kio?

KONSULO BERNICK

Mia domo kaj hejmo, mia familia felicxo, mia tuta civitana stato en

la socio, -- cxion mi sxuldas al vi.

JOHAN TONNESEN

Nu, tio gxojigas min, kara Karsten; sekvis do io bona el tiu freneza

historio.

KONSULO BERNICK

(denove skuas liajn manojn) Dankon, tamen dankon! Ne unu inter dek

mil farus, kion vi tiam faris por mi.

JOHAN TONNESEN

Jen babilajxo! Cxu ni ne ambaux estis junaj kaj facilanimaj? Unu el

ni devis ja preni sur sin la kulpon --

KONSULO BERNICK

Sed kiu estis pli proksima ol la kulpulo?

JOHAN TONNESEN

Haltu! Tiam la senkulpulo estis pli proksima. Mi ja estis libera kiel

birdo, orfa; eskapi el tiu penego en la oficejo estis por mi felicxo.

Vi kontrauxe havis vian maljunan patrinon en vivo, kaj krome vi ja

estis sekrete fiancxigxiinta al Betty, kiu multe sxatis vin. Kiel

okazus pri sxi, se sxi estus sciigxinta --?

KONSULO BERNICK

Vere, vere, vere; sed --

JOHAN TONNESEN

Kaj cxu ne estis gxuste pro Betty, ke vi rompis tiun kasxrilaton kun

sinjorino Dorf? Estis ja gxuste por rompi, ke vi vizitis sxin tiun

vesperon --

KONSULO BERNICK

Jes, tiun malfelicxan vesperon, kiam tiu drinkemulo venas hejmen --!

Jes, Johan, estis pro Betty; sed tamen, -- ke vi tiel grandanime

povis turni la sxajnon kontraux vin mem kaj forvojagxi --

JOHAN TONNESEN

Neniuj skrupuloj, kara Karsten. Ni ja samopiniis, ke tiel estu;

savenda vi ja estis, kaj vi ja estis mia amiko. Nu, pri tiu amikeco

mi fieris! Cxi tie mi penegis kiel hejmasidulo; kaj jen vi revenas,

eleganta kaj nobla, de via granda vojagxo eksterlanden; vizitis

Londonon kaj Parizon. Kaj vi elektas min via amiko, kvankam mi estis

kvar jarojn pli juna ol vi; -- nu, tio do estis cxar vi amindumis al

Betty; _nun_ mi ja komprenas. Sed ho, kiel fiera mi estis pro tio!

Kaj kiu ne estus? Kiu ne volonte oferus sin por vi; precipe kiam nur

temis pri ne pli ol monat-dauxra urba klacxado, kaj ke oni tuj povis

forkuri en la vastan mondon.

KONSULO BERNICK

Hm, mia kara Johan, mi sincere diru al vi, ke tiu historio ankoraux

ne estas tute forgesita.

JOHAN TONNESEN

Cxu ne? Nu, kiel tio koncernas min, kiam mi sidas tie transe sur mia

bieno --

KONSULO BERNICK

Vi do revojagxos?

JOHAN TONNESEN

Kompreneble.

KONSULO BERNICK

Sed tamen ne tiel frue, mi esperas?

JOHAN TONNESEN

Kiel eble plej frue. Estis ja nur por kontentigi al Lona, ke mi

akompanis sxin cxi tien.

KONSULO BERNICK

Nu? Kiel do?

JOHAN TONNESEN

Jes, vidu, Lona ne plu estas juna, kaj lastatempe la sopiro al la

hejmo komencis sorcxi kaj tiri sxin; sed sxi neniam volis konfesi

tion; (ridetas) kiel kuragxus sxi postlasi min, facilanimulon, min,

kiu jam en la agxo de dek naux eniris en --

KONSULO BERNICK

Kaj sekve?

JOHAN TONNESEN

Nu, Karsten, nun mi faros konfeson, pri kiu mi hontas.

KONSULO BERNICK

Vi do ne konfesis al sxi la konekson?

JOHAN TONNESEN

Jes. Ne estis gxuste de mi, sed mi ne povis alion fari. Vi ne povas

imagi al vi, kio Lona estis por mi. Vi neniam toleris sxin; sed por

mi sxi estis kvazaux patrino. En la unuaj jaroj, kiam estis pene por

ni tie transe, -- ho! kiel sxi laboris! Kaj kiam mi estis malsana dum

longa tempo, kaj nenion enspezis, kaj ne povis protesti, sxi komencis

kanti kanzonojn en la kafejoj, -- prezenti prelegojn, pri kiuj la

homoj sxercadis; kaj sxi ankaux verkis libron, pri kiu sxi poste kaj

ridis kaj ploris, -- cxion por subteni la vivon en mi. Cxu mi do

povus rigardi, ke sxi, cxi tiun vintron marasmigxu, _sxi_, kiu

penegadis por mi? Ne, tion mi ne povis, Karsten. Kaj jen mi diris:

Vojagxu vi, Lona; ne timu pro _mi_; mi ne estas nepripensema, kiel vi

pensas. Kaj jen -- jen sxi sciigxis.

KONSULO BERNICK

Kiel sxi prenis tion?

JOHAN TONNESEN

Nu, sxi opiniis, kiel vere estis, ke kiam mi scias ke mi estas

senkulpa, ne povus esti embaraso por mi fari ekskurseton cxi tien.

Sed estu trankvila; Lona nenion malkasxos, kaj _mi_ gardos mian

busxon la duan fojon.

KONSULO BERNICK

Nu ja; mi fidas tion.

JOHAN TONNESEN

Jen mia mano. Kaj nun ni ne plu parolu pri tiu malnova historio;

felicxe gxi estas la sola petolajxo pri kiu iu el ni estas kulpa, mi

pensas. Nun mi volas gxui la malmultajn tagojn, kiujn mi restos cxi

tie. Vi ne imagas kian bonegan ekskurson ni havis cxi-matene. Kiu

imagus ke tiu knabineto, kiu cxirkauxkuris ludante angxelon en la

teatro --! Sed diru, -- kio poste okazis pri sxiaj gepatroj?

KONSULO BERNICK

Ho, kara, mi ne scias pri io pli rakontinda, ol tio kion mi skribis

al vi tuj post kiam vi estis forvojagxinta. Nu, vi ja ricevis la du

leterojn?

JOHAN TONNESEN

Jes, ja, mi havas ambaux. La drinkemulo ja forkuris de sxi?

KONSULO BERNICK

Kaj poste mortigxis en ebrieco.

JOHAN TONNESEN

Ankaux _sxi_ mortis mallonge poste? Sed vi certe faris por sxi tion

kion vi kasxe povus fari?

KONSULO BERNICK

Sxi estis fiera; sxi nenion perfidis, kaj volis akcepti nenion.

JOHAN TONNESEN

Nu, tamen estis gxuste de vi preni Dina en la domon.

KONSULO BERNICK

Jes, efektive estis. Cetere estis vere Marta, kiu efektivigis tion.

JOHAN TONNESEN

Do estis Marta? Jes, Marta -- vere -- kie _sxi_ estas hodiaux?

KONSULO BERNICK

Nu _sxi_, -- kiam sxi ne devas atenti pri la lernejo, sxi havas siajn

malsanulojn.

JOHAN TONNESEN

Do estas Marta, kiu okupis sin pri sxi.

KONSULO BERNICK

Jes. Marta ja cxiam havis emon por edukado. Tial sxi ankaux akceptis

oficon en la lernejo. Tio estis ege malsagxa de sxi.

JOHAN TONNESEN

Jes, sxi aspektis ege laca hieraux; _mi_ ankaux timas, ke sxi ne

havas sanon por tio.

KONSULO BERNICK

Ho, pri la sano, sxi eble eltenus. Sed estas malagrable por _mi_;

sxajnas kvazaux mi, sxia frato, ne volus subteni sxin.

JOHAN TONNESEN

Subteni? Mi kredis, ke sxi havas tioman kapitalon mem --

KONSULO BERNICK

Ecx ne sxilingon. Vi certe memoras, kiel pene estis por patrino, kiam

vi forvojagxis. Sxi dauxrigis ioman tempon per kunhelpo de mi; sed

per tio mi ne longe povus esti kontenta. Kaj mi akceptis anigxi en la

firmaon; sed ecx ne _tio_ estis sukceso. Mi tial devis transpreni

cxion, kaj kiam ni faris la bilancon, montrigxis, ke restis preskaux

nenio el la parto de patrino. Kiam patrino mallonge poste mortis,

ankaux Marta staris senrimeda.

JOHAN TONNESEN

Kompatinda Marta!

KONSULO BERNICK

Kompatinda? Kial tio? Vi do ne pensas, ke mi lasas sxin ion malhavi?

Ho ne, tion mi kuragxas diri, ke mi estas bona frato. Kompreneble sxi

logxas kune kun ni kaj mangxas cxe nia tablo; per sia instru-salajro

sxi povas abunde vestigi sin, kaj sola virino, -- kion pli sxi

bezonas?

JOHAN TONNESEN

Tiel ni ne pensas en Ameriko.

KONSULO BERNICK

Ne, tion mi ja kredas; en strecxe agitita socio kiel la usonana. Sed

cxi tie en nia eta rondo, kie, dank' al Dio, la koruptigxo gxis nun

almenaux ne enpenetris; cxi tie la virinoj kontentigxas per deca

kvankam modesta stato. Cetere Marta mem kulpas; sxi estis povinta

sekurigi prizorgon antaux longe, se sxi mem volus.

JOHAN TONNESEN

Vi aludas, ke sxi povus edzinigxi?

KONSULO BERNICK

Jes, krome sxi estus povinta ege favore establigxi; sxi ricevis

plurajn bonajn ofertojn; suficxe strange; senrimeda knabino, ne plu

juna, kaj krome tute sensignifa.

JOHAN TONNESEN

Sensignifa?

La kolonoj de la socio · 第 2 / 7 段