Produced by Andrew Sly
Noto de tekstpreparulo:
En cxi tiu teatrajxo, la tradukisto uzas komencemajuskla "Vi" por
signifi norvega formala alparola pronomo. Ankaux, cxi tiu ASCII-a
versio uzas la litero "O" anstataux norvega "streko-O".
HENRIK IBSEN
LA KOLONOJ DE LA SOCIO
Dramo en kvar aktoj
(Samfundets stotter 1877)
Tradukis: Odd Tangerud
Eldonejo JEC Scandinavia a/s
Postboks 54
N - 3401 Lier
Tel 32 85 50 03
Fax 32 85 50 82
ISBN 82 91 707-52-9
LA KOLONOJ DE LA SOCIO
ROLOJ:
KONSULO BERNICK.
SINJORINO BERNICK, lia edzino.
OLAF, ilia filo, 13 jara.
FRAUXLINO BERNICK, fratino de la konsulo.
JOHAN TONNESEN, pli juna frato de sinjorino Bernick.
FRAUXLINO HESSEL, sxia pli agxa duonfratino.
HILMAR TONNESEN, kuzo de sinjorino Bernick.
ADJUNKTO RORLUND.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL.
KOMERCISTO VIGELAND.
KOMERCISTO SANDSTAD.
DINA DORF, juna knabino en la domo de la konsulo.
PLENRAJTIGITO KRAP.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE.
LA EDZINO DE GRANDKOMERCISTO RUMMEL.
LA EDZINO DE POSXTESTRO HOLT.
LA EDZINO DE DOKTORO LYNGE.
FRAUXLINO RUMMEL.
FRAUXLINO HOLT.
BURGXOJ kaj ALIAJ LOGXANTOJ, FREMDAJ MARISTOJ, PASAGXEROJ
sur VAPORSXIPO k.t.p.
(La agado okazas en la domo de konsulo _Bernick_ en eta norvega
cxemara urbo.)
UNUA AKTO
(Spaca gxarden-salono en la domo de _konsulo Bernick_. Maldekstre en
la antauxo pordo kondukas al la cxambro de la konsulo; pli malantauxe
en la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontrauxa pordo estas
pli granda enir-pordo. La fona muro estas preskaux tute el spegula
vitro kun malferma pordo al largxa gxarden-sxtuparo, super kiu estas
etendita sunsxirmilan velon. Sube de la sxtuparo vidigxas parto de la
gxardeno, enkadrigita de krado kun mallargxa enir-pordego. Ekstere
kaj laux la krado lauxas strato, kies kontrauxa flanko havas
malgrandajn hele-koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varma
sunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kaj
interparolas; farigxas komerco en vendejo situanta cxe la angulo
k.t.p.)
(Ene en la gxardena salono sidas cxirkaux tablo aro da sinjorinoj.
Meze antaux la tablo sidas _sinjorino Bernick_. Cxe sxia maldekstra
flanko sidas _sinjorino Holt_ kun _filino_, kaj lauxvice _sinjorino
Rummel_ kaj _frauxlino Rummel_. Dekstre de _sinjorino Bernick_
sidas _sinjorino Lynge, frauxlino Bernick_ kaj _Dina Dorf_. Cxiuj
sinjorinoj estas okupataj pri manlaboro. Sur la tablo kusxas grandaj
amasoj da duone pretigitaj kaj prettonditaj linajxoj kaj aliaj
vestajxoj. Pli fone, cxe malgranda tablo sur kiu staras du florpotoj
kaj glaso da suker-akvo, sidas _adjunkto Rorlund_ legante el libro
ore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj auxdigxas de la publiko.
Ekstere en la gxardeno kuras _Olaf Bernick_ cxirkauxe pafante al celo
per arko.)
(Post momento venas _sxipkonstruisto Auxne_ kviete enen tra la pordo
dekstre. Okazas ioma interrompigxo de la legado; _sinjorino Bernick_
kapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. _Auxne_ trankvile
iras tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulo
kviete kaj kun interspacoj. _Plenrajtigito Krap_, kun cxapelo en la
mano kaj paperoj sub la brako venas el tiu cxambro.)
PLENRAJTIGITO KRAP
Cxu estas vi, kiu frapas?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
La konsulo sercxas min.
PLENRAJTIGITO KRAP
Li faris; sed ne povas akcepti Vin; li transdonis al mi -- --
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
Al Vi? Mi preferus -- --
PLENRAJTIGITO KRAP
-- -- transdonis al mi diri, ke Vi devas cxesi pri tiuj sabat-tagaj
prelegoj por la laboristoj.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
Cxu? Mi pensis ke mi povus uzi mian libertempon -- --
PLENRAJTIGITO KRAP
Vi ne devas uzi Vian libertempon por fari la laboristojn sentauxgaj
en la labortempo. Lastan sabaton Vi parolis pri la damagxo, kiun la
laboristoj ricevus de niaj novaj masxinoj kaj de la nova labormetodo
en la sxipfarejo. Kial Vi tion faras?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
Tion mi faras por subteni la socion.
PLENRAJTIGITO KRAP
Strange! La konsulo diras, ke tio estas soci-disrompo.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
Mia socio ne estas tiu de la konsulo, sinjoro plenrajtigito! Kiel
estro de la laborista asocio mi devas -- --
PLENRAJTIGITO KRAP
Vi unue kaj cxefe estas laborestro de la sxipfarejo de konsulo
Bernick. Vi unue kaj cxefe faru Vian devon al la socio, kiu nomigxas
la firmao de konsulo Bernick; cxar estas de _tiu_ ke ni cxiuj vivas.
-- Jes, nun Vi scias kion la konsulo dirus al Vi.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
La konsulo ne estus tion _tiel_ dirinta, sinjoro plenrajtigito! Sed
mi ja komprenas kiun mi povas danki por tio cxi. Estas la damnita
usona averiulo. Tiuj homoj volas progresigi la laboron, kiel ili
kutimigxis tie transe, kaj tio --
PLENRAJTIGITO KRAP
Nu ja, nu ja; mi ne povas lasi min tirigxi enen en detalojn. Nun Vi
konas la opinion de la konsulo; jen suficxe! Bonvolu returni al
la farejo; certe bezonigxas; mi baldaux mem venos. -- Pardonu
sinjorinoj!
(Li salutas kaj eliras tra la gxardeno kaj malsupren laux la strato.
_Sxipkonstruisto Auxne_ eliras silente dekstre. La _adjunkto, _kiu
dum la pasinta mallauxta interparolo dauxrigis la legadon, baldaux
poste finlegis la libron, kaj batfermas gxin.)
ADJUNKTO RORLUND
Jen, miaj karaj auxskultantinoj, pri tio finite.
SINJORINO RUMMEL
Oh, kia instruplena rakonto!
SINJORINO HOLT
Kaj kun bona moralo!
SINJORINO BERNICK
Tia libro vere donas multon pripensindan.
ADJUNKTO RORLUND
Ho jes; gxi estas bonfara kontrauxeco al tio, kion ni bedauxrinde
cxiutage povas vidi, kaj en gazetoj kaj en periodajxoj. Cxi tiu
sxminkita eksterajxo, kiun la grandaj socioj vidigas, -- kion gxi
vere kasxas? Vantecon kaj putrecon, se mi povas min tiel esprimi.
Neniu morala fundamento sub la piedoj. Per unu vorto, -- ili estas
kalkumitaj tombejoj, tiuj grandaj socioj nuntempe.
SINJORINO HOLT
Jes tutcerte.
SINJORINO RUMMEL
Ni ja nur bezonas rigardi al la usona sxipanaro, kiu nun trovigxas
cxi tie.
ADJUNKTO RORLUND
Nu, pri tia kanajlaro el la homaro mi ne degnas paroli. Sed ecx en la
plej altaj tavoloj, kiel statas _tie_? Dubo kaj fermanta maltrankvilo
en cxiuj lokoj; malpaco en la animoj kaj necerteco en cxiuj rilatoj.
Kiel ja estas subfosita la familia vivo tie? Kiel ja esprimas sin
auxdacaj deziroj renversi ecx la plej gravajn verojn?
DINA
(sen suprenrigardi) Tamen cxu ne ankaux multaj grandaj faroj okazas?
ADJUNKTO RORLUND
Grandaj faroj --? Mi ne komprenas --
SINJORINO HOLT
(surprizita) Sed, Dio, Dina --!
SINJORINO RUMMEL
(sammomente) Tamen, Dina, kiel Vi do povas --?
ADJUNKTO RORLUND
Mi opinias ke ne estus sane se tiaj faroj trovis enlason cxe ni. Ne,
ni cxi-hejme devas danki al Dio, ke statas cxe ni kiel estas. Certe
kreskas fiherboj inter la tritiko ankaux cxi tie, bedauxrinde; sed
gxin ni sincere klopodas sarki plej eble bone. Gravas ke ni tenu la
socion pura, miaj sinjorinoj, -- teni ekstere cxion tion neprovitan,
kiun senpacienca tempo volas trudi al ni.
SINJORINO HOLT
Kaj el tio bedauxrinde trovigxas pli ol suficxe.
SINJORINO RUMMEL
Jes, pasintan jaron pendis de hareto, ke ni ricevus fervojon al la
urbo.
SINJORINO BERNICK
Nu, tion ja Karsten sukcesis malhelpi.
ADJUNKTO RORLUND
La providenco, sinjorino Bernick. Vi povas esti certa, ke Via edzo
estis ilo en la mano de iu pli alta, kiam li rifuzis okupigxi pri tiu
kaprico.
SINJORINO BERNICK
Kaj tamen li spertis suficxe da malico el la gazetoj. Sed ni tute
forgesas danki Vin, sinjoro adjunkto. Vere estas tre afable de Vi, ke
Vi oferas tiom da tempo por ni.
ADJUNKTO RORLUND
Ho nu, nun dum la lerneja ferio --
SINJORINO BERNICK
Ja, ja, tamen estas ja ofero, sinjoro adjunkto.
ADJUNKTO RORLUND
(lokigas sian segxon pli proksimen.) Ne parolu pri tio, kara
sinjorino. Cxu Vi mem ne faras oferon por la bona afero? Kaj cxu Vi
gxin ne donas gxoje? Tiuj morale koruptitaj, por kies plibonigo Vi
laboras, estas rigardendaj kiel vunditaj soldatoj sur batalkampo;
Vi, karaj sinjorinoj estas la diakoninoj, la kompatemaj fratinoj,
kiuj sxirkolektas cxarpion por tiuj malfelicxaj vunditoj, metas la
bandagxon milde sur la vundon, kuracas kaj sanigas ilin --
SINJORINO BERNICK
Certe estas granda donaco de graco vidi cxion en tia bela lumo.
ADJUNKTO RORLUND
Multo estas denaska tiurilate; sed multo eblas esti akirata. Gravas
vidi la aferojn en la lumo de sincera vivotasko. Jes, kion nun Vi
diras, frauxlino Bernick? Cxu Vi ne trovis kvazaux pli sekuran
fundamenton kiam Vi oferis vin al la tasko instrui?
FRAUXLINO BERNICK
Ahx, mi ne scias kion respondi. Ofte kiam mi iras tie en la lerneja
cxambro, mi deziras esti ege fore sur la sovagxa maro.
ADJUNKTO RORLUND
Nu auxdu, estas la malkvieto, kara frauxlino. Sed kontraux tiaj
maltrankvilaj gastoj oni devas fermi la pordon. La sovagxa maro, --
tion Vi kompreneble ne pensas litere; Vi pensas pri la granda ondanta
homa socio, kie multaj submergigxas. Kaj cxu Vi vere tiom alte
taksas la vivon, kiun Vi auxdas zumi kaj brui ekstere? Rigardu
nur la straton. Tie la homoj iras en la sunbrulo, sxvitantaj kaj
baraktantaj kun siaj etaj aferoj. Por ni vere estas pli kontentige
sidi malvarmete cxi tie interne turnante la dorson al tiu flanko,
de kie venas la perturbo.
FRAUXLINO BERNICK
Jes, Dio, vi ja eble tute pravas --
ADJUNKTO RORLUND
Kaj en domo kia tiu cxi, -- en bona kaj pura hejmo, kie la familia
vivo montras sin en la plej bela aspekto, -- kie paco kaj konkordo
regas -- -- (al _sinjorino Bernick_) Al kio Vi auxskultas, sinjorino?
SINJORINO BERNICK
(turnita al la plej antauxa pordo maldekstre) Kiel lauxtvocxaj ili
farigxas tie interne.
ADJUNKTO RORLUND
Cxu io aparte okazas?
SINJORINO BERNICK
Mi ne scias. Mi auxdas ke estas iuj ene cxe mia edzo.
(_Hilmar Tonnesen_, kun cigaro en la busxo, envenas tra la pordo
dekstre, sed haltas je la vido de tiom da sinjorinoj.)
HILMAR TONNESEN
Ho, pardonu -- (volas retiri sin)
SINJORINO BERNICK
Ne, Hilmar, proksimu do; vi ne gxenas. Cxu vi ion volas?
HILMAR TONNESEN
Ne, mi nur volis enrigardi. Saluton, sinjorinoj. (al _sinjorino
Bernick_) Nu, kio do farigxos?
SINJORINO BERNICK
Pri kio?
HILMAR TONNESEN
Bernick estas ja kunvokinta kunvenon.
SINJORINO BERNICK
Cxu? Pri kio do?
HILMAR TONNESEN
Ho, estas ja denove tiu fervoj-sensencajxo.
SINJORINO RUMMEL
Ne, cxu eblas?
SINJORINO BERNICK
Bedauxrinda Karsten, cxu li havu ecx pliajn malagrablajxojn --
ADJUNKTO RORLUND
Sed kiel ni komprenu tion cxi, sinjoro Tonnesen? Konsulo Bernick jam
lastan jaron konigis, ke li ne volas havi iun fervojon.
HILMAR TONNESEN
Jes, tion ankaux mi opinias; sed mi renkontis plenrajtigiton Krap,
kaj li rakontis, ke la fervoja afero denove traktigxos, kaj ke
Bernick havas kunvenon kun tri el la monhavantoj en la urbo.
SINJORINO RUMMEL
Jes, cxu ne estas kiel sxajnis al mi, ke mi auxdis la vocxon de
Rummel.
HILMAR TONNESEN
Jes, kompreneble Rummel kunestas, kaj ankaux komercisto Sandstad el
la deklivo kaj Mikkel Vigeland, -- "Mikelo Sanktulo", kiel oni nomas
lin.
ADJUNKTO RORLUND
Hm --
HILMAR TONNESEN
Pardonu, sinjoro adjunkto.
SINJORINO BERNICK
Kaj nun estis ja tie cxi tiel bone kaj trankvile.
HILMAR TONNESEN
Nu ja, miaparte mi ne bedauxrus, ke ili komencus denove kvereli.
Estus ja ioma amuzado.
ADJUNKTO RORLUND
Nu, tiajn amuzadojn mi pensas, ke oni povas senesti.
HILMAR TONNESEN
Tio estas laux natura emo. Certaj naturoj bezonas foje sxirantaj
bataloj. Sed de tio la etburgxa vivo ne havas multe oferenda, kaj ne
estas por cxiu donita -- (foliumas la libron de la adjunkto) "La
virino kiel la servantino de la socio". Kia sensencajxo estas tio?
SINJORINO BERNICK
Dio, Hilmar, tion vi ne diru. Vi sendube ne legis tiun libron.
HILMAR TONNESEN
Ne kaj mi ne intencas legi gxin.
SINJORINO BERNICK
Vi versxajne ne bone fartas hodiaux.
HILMAR TONNESEN
Ne, mi ne fartas.
SINJORINO BERNICK
Cxu vi eble ne bone dormis cxi-nokte?
HILMAR TONNESEN
Ne, mi dormis vere malbone. Mi faris promenadon hieraux vespere pro
mia malsano. Poste mi pasxadis al la klubo kaj legis vojagxpriskribon
pri la norda poluso. Estas io hardanta en tio sekvi la homojn en ilia
lukto kontraux la elementoj.
SINJORINO RUMMEL
Sed tio ne bone efikis al Vi, sinjoro Tonnesen.
HILMAR TONNESEN
Ne; gxi malbone efikis; la tutan nokton mi turnadis duondorme
songxante, ke min persekutis abomena rosmaro.
OLAF
(kiu envenis supre sur la gxardena sxtuparo) Cxu persekutis vin
rosmaro, onklo?
HILMAR TONNESEN
Mi tion songxis, vi stultulo! Sed cxu vi dauxre cxirkauxiras ludante
per tiu ridinda arko? Kial vi ne havigis al vi veran pafilon?
OLAF
Jes, mi volus, sed --
HILMAR TONNESEN
Cxar vera pafilo, tiu do havas iun sencon; cxiam estas io
nervostrecxa kiam oni estas pafonta.
OLAF
Kaj tiam mi povus pafi ursojn, onklo. Sed patro ne permesos al mi.
SINJORINO BERNICK
Vi ne devas meti tiajxojn en lian kapon, Hilmar.
HILMAR TONNESEN
Hm, -- tiela parencaro edukigxas hodiaux! Oni parolas pri sporto kaj
sporto, -- Ho Dio, -- sed cxio estas nur ludo; neniam serioza urgxo
al tio hardanta, kio trovigxas en kuragxa renkonto okulon al okulo
antaux la dangxero. Ne staru celante al mi per la arko, vi stultulo;
vi povus malpreni.
OLAF
Ne, onklo, gxi ne havas sagon.
HILMAR TONNESEN
Vi ne povas scii; gxi tamen povas havi sagon. Forprenu gxin, mi
diras! -- Kial pro diablo vi neniam vojagxis transen al Ameriko en iu
el la sxipoj de via patro? Tie vi povus vidi cxason al bizonoj aux
lukto kontraux la rugxuloj.
SINJORINO BERNICK
Tamen Hilmar do --
OLAF
Tion mi volonte farus, onklo; kaj eble mi renkontus onklon Johan kaj
onklinon Lona.
HILMAR TONNESEN
Hm --; sensencajxo.
SINJORINO BERNICK
Nun vi povas reen iri en la gxardenon, Olaf.
OLAF
Panjo, cxu mi ankaux povos eliri sur la straton?
SINJORINO BERNICK
Jes; sed ne tro foren.
(_Olaf_ kuras elen tra la kradpordo.)
ADJUNKTO RORLUND
Vi ne devus meti tiajn kapricojn en la kapon de la infano, sinjoro
Tonnesen.
HILMAR TONNESEN
Ne, kompreneble, li devas iri cxi tie kaj farigxi fornosidulo, kiel
tiom da aliuloj.
ADJUNKTO RORLUND
Sed kial Vi mem ne transvojagxos?
HILMAR TONNESEN
Mi? Kun mia malsano? Nu, tio komprenigxas; gxin oni ne multe
konsideras en la urbo. Sed tamen, -- oni havas ja certajn devojn al
la socio al kiu oni apartenas. Devas almenaux esti _iuj_ kiuj tenas
la standardon alte. Usx, nun li denove krias!
LA SINJORINOJ
Kiu krias?
HILMAR TONNESEN
Nu ja, mi ne scias. Ili estas iom lauxtvocxaj tie interne, kaj tio
igas min nervoza.
SINJORINO RUMMEL
Certe estas mia edzo, sinjoro Tonnesen. Sed mi diru al Vi, li tiom
kutimigxis paroli en grandaj kunvenoj --
ADJUNKTO RORLUND
Ankaux la aliaj ne estas mallauxtaj, sxajnas al mi.
HILMAR TONNESEN
Ne, Dio gardu, kiam temas pri defendo de la monujo, jen --; cxio ja
rezultas en kalkulo de bagatelajxoj cxi tie. Usx!
SINJORINO BERNICK
Estas almenaux pli bone ol pasinte, kiam cxio foruzigxis en amuzadoj.
SINJORINO LYNGE
Cxu vere estis tiel malbone pasinte?
SINJORINO RUMMEL
Jes, Vi kredu, sinjorino Lynge. Nomu Vin felicxa, ke Vi tiam ne
logxis cxi tie.
SINJORINO HOLT
Jes, vere okazis sxangxoj! Ho, kiam mi pensas pri miaj knabinaj
tagoj --
SINJORINO RUMMEL
Ho pensu nur antaux dekkvar -- dekkvin jaroj. Dio gardu nin kia vivo
estis cxi tie! Tiam ekzistis kaj la pilk-klubo kaj la muzik-asocio --
FRAUXLINO BERNICK
Kaj la drama-asocio. Gxin mi bone memoras.
SINJORINO RUMMEL
Jes, estas _tie_ ke via teatrajxo prezentigxis, sinjoro Tonnesen.
HILMAR TONNESEN
(iras al la fono) Nu, kio, kio --!
ADJUNKTO RORLUND
Teatrajxo de studento Tonnesen?
SINJORINO RUMMEL
Jes, estis longe antaux ol _Vi_ venis cxi tien, sinjoro adjunkto.
Cetere gxi prezentigxis nur unu fojon.
SINJORINO LYNGE
Cxu ne estis en _tiu_ teatrajxo, ke Vi aktoris kiel amorantino, laux
kio Vi diris, sinjorino Rummel?
SINJORINO RUMMEL
(ekrigardas post la _adjunkto_) Mi? Tion mi vere ne memoras,
sinjorino Lynge. Sed mi bone memoras la bruantaj sociaj arangxoj en
la familioj.
SINJORINO HOLT
Jes, mi ecx scias pri la domoj, kie ili prezentis du grandajn
tagmangxojn semajne.
SINJORINO LYNGE
Kaj ankaux venis cxi tien vojagxanta aktor-grupo lauxdire.
SINJORINO RUMMEL
Jes, tio estis ja la plej malbona --!
SINJORINO HOLT
(maltrankvila) Hm, hm --
SINJORINO RUMMEL
Nu, aktoroj? Ne, tion mi tute ne memoras.
SINJORINO LYNGE
Jes, tiuj homoj lauxdire faris tiom da petolajxoj. Kiel efektive
statas pri tiuj historioj?
SINJORINO RUMMEL
Ho, vere estas nenio, sinjorino Lynge.
SINJORINO HOLT
Kara Dina, donu al mi tiun linajxon.
SINJORINO BERNICK
(samtempe) Kara Dina, eliru kaj petu al Katrine enporti la kafon.
FRAUXLINO BERNICK
Mi iru kun vi, Dina.
(_Dina_ kaj _frauxlino Bernick_ eliras tra la plej supera pordo
maldekstre.)
SINJORINO BERNICK
(ekstaras) Kaj nun vi pardonu al mi momenton, miaj sinjorinoj; mi
pensas, ke ni trinku kafon tie ekstere.
(Sxi eliras sur la gxardenan sxtuparon kaj pretigas tablon; la
adjunkto staras cxe la pordo kaj parolas kun sxi. _Hilmar Tonnesen_
sidas tie ekstere fumante.)
SINJORINO RUMMEL
(mallauxte) Dio, sinjorino Lynge, kiel Vi timigis min!
SINJORINO LYNGE
Mi?
SINJORINO HOLT
Jes, sed estis ja Vi mem kiu komencis, sinjorino Rummel.
SINJORINO RUMMEL
Mi? Ne, kiel Vi povas tion diri, sinjorino Holt? Venis ecx ne vivanta
vorto el mia busxo.
SINJORINO LYNGE
Sed kio do _estas_?
SINJORINO RUMMEL
Kiel povis Vi komenci paroli --! Pensu, -- cxu Vi ne vidis, ke Dina
cxeestas?
SINJORINO LYNGE
Dina? Sed Dio gardu, cxu estas io pri --?
SINJORINO HOLT
Kaj ecx gxuste en _tiu cxi_ domo! Cxu Vi do ne scias, ke estis la
frato de sinjorino Bernick --?
SINJORINO LYNGE
Cxu li? Mi ja scias nenion; mi estas ja tute nova --
SINJORINO RUMMEL
Cxu Vi do ne auxdis ke --? Hm -- (al la filino) Iru en la gxardenon,
vi Hilda.
SINJORINO HOLT
Kaj ankaux vi, Netta. Kaj estu gxentilaj al la bedauxrinda Dina, kiam
sxi revenas.
(_Frauxlino Rummel_ kaj _frauxlino Holt_ eliras en la gxardenon.)
SINJORINO LYNGE
Nu, kio do estis pri la frato de sinjorino Bernick?
SINJORINO RUMMEL
Cxu Vi ne scias ke li estis tiu en la terura afero?
SINJORINO LYNGE
Cxu studento Tonnesen estis en terura afero?
SINJORINO RUMMEL
Ne, je Dio, la studento estas ja sxia kuzo, sinjorino Lynge. Mi
parolas pri la frato --
SINJORINO HOLT
-- la perditulo Tonnesen --
SINJORINO RUMMEL
Johan li nomigxis. Li fugxis al Ameriko.
SINJORINO HOLT
_Devis_ fugxi, pripensu.
SINJORINO LYNGE
Kaj _li_ do estis en terura afero?
SINJORINO RUMMEL
Jes, estis io tia --; kiel mi do nomu gxin? Estis io pri la patrino
de Dina. Ho, mi memoras kvazaux tio estus hodiaux. Johan Tonnesen
tiam estis en la oficejo de maljuna sinjorino Bernick; Karsten
Bernick jxus estis veninta de Parizo, -- ankoraux ne estis
fiancxigxinta --
SINJORINO LYNGE
Nu, sed tiu terura historio?
SINJORINO RUMMEL
Jes, vidu, -- tiun vintron la aktora trupo de Moller cxeestis en la
urbo --
SINJORINO HOLT
-- kaj en tiu trupo estis la aktoro Dorf kaj lia edzino. Cxiuj junaj
homoj profunde cxarmigxis de sxi.
SINJORINO RUMMEL
Jes, Dio scias kiel ili povis trovi, ke _sxi_ estas bela. Sed jen la
aktoro Dorf revenis hejmen malfrue iun vesperon --
SINJORINO HOLT
-- tute neatendite --
SINJORINO RUMMEL
-- Kaj li trovas --; ne; tio vere ne estas rakontinda.
SINJORINO HOLT
Ne, sinjorino Rummel, li trovis nenion, cxar la pordo estis sxlosita
interne.
SINJORINO RUMMEL
Jes, estas ja tio kion mi diras; li trovis la pordon sxlosita. Kaj
pensu, sinjorino, tiu, kiu estis interne, devas salti tra la
fenestro.
SINJORINO HOLT
Tute supre de mansardo!
SINJORINO LYNGE
Kaj tiu estis la frato de sinjorino Bernick?
SINJORINO RUMMEL
Jes, efektive estis.
SINJORINO LYNGE
Kaj post tio li fugxis al Ameriko?
SINJORINO HOLT
Jes, li ja devis fugxi, komprenu.
SINJORINO RUMMEL
Cxar poste malkovrigxis io preskaux same malbona; imagu, li estis
atencinta la kason --
SINJORINO HOLT
Sed tion oni ne certe scias, sinjorino Rummel; eble estis nur
onidiroj.
SINJORINO RUMMEL
Sed nun auxdu do --! Cxu _tio_ ne estis konata en la tuta urbo? Cxu
maljuna sinjorino Bernick ne preskaux bankrotis pro tiu afero? Tion
mi ja auxdis de Rummel mem. Sed Dio gardu _mian_ busxon.
SINJORINO HOLT
Nu, al sinjorino Dorf la mono almenaux ne iris, cxar sxi --
SINJORINO RUMMEL
Ja, Dorf forvojagxis de edzino kaj de infanoj. Sed la sinjorino tamen
estis tiel auxdaca resti cxi tie tutan jaron. Montri sin en la teatro
sxi ne plu kuragxis; sed sxi vivtenis sin lavante kaj kudrante por
homoj --
SINJORINO HOLT
Kaj sxi provis komenci danc-lernejon.
SINJORINO RUMMEL
Tio kompreneble ne sukcesis. Kiuj gepatroj volus konfidi siajn
infanojn al iu tia? Sed ne dauxris longe pri sxi; la bela sinjorino
ne estis kutimita al laboro; kaptigxis sxia brusto, kaj sxi mortis.
SINJORINO LYNGE
Hu, estas vere teruraj historioj!
SINJORINO RUMMEL
Jes, kredu, estis severe elteni por la familio Bernick. Estas la
malluma makulo en la suno de ilia felicxo, kiel Rummel iam esprimis
sin. Tial neniam parolu pri tiuj aferoj cxi tie en la domo, sinjorino
Lynge.
SINJORINO HOLT
Kaj pro Dio ankaux ne pri la duonfratino!
SINJORINO LYNGE
Jes, sinjorino Bernick havas ja ankaux duonfratinon?
SINJORINO RUMMEL
Havis -- felicxe; cxar nun la parenceco certe estas finita inter la
du. Jes, sxi estis iu precipa! Imagu, sxi fortondis la harojn, kaj
iris en viraj botoj en pluva vetero.
SINJORINO HOLT
Kaj kiam la duonfrato -- la perdita subjekto -- estis forkurinta,
kaj la tuta urbo kompreneble sxokigxis pro li, -- cxu Vi scias kion
sxi tiam faras? Sxi vojagxas transen al li!
SINJORINO RUMMEL
Jes, kaj la skandalo, kiun sxi faris antaux ol forvojagxi, sinjorino
Holt!
SINJORINO HOLT
Tsxsx, ne parolu pri tio.
SINJORINO LYNGE
Dio, cxu sxi ankaux faris skandalon?
SINJORINO RUMMEL
Jes, nun Vi auxdu, sinjorino Lynge. Bernick estis jxus sin
fiancxigxinta al Betty Tonnesen; kaj gxuste kiam li venis kun sxi cxe
la brako enen al sxia onklino por informi --
SINJORINO HOLT
La gefratoj Tonnesen estis orfaj, Vi sciu --
SINJORINO RUMMEL
-- kaj Lona Hessel ekstaras de la segxo kie sxi sidas, kaj donas al
la gxentila, kulturita Karsten Bernick vangofrapon, ke resonis en li.
SINJORINO LYNGE
Ne, nun mi neniam --!
SINJORINO HOLT
Estas tute certe.
SINJORINO RUMMEL
Kaj sxi pakis sian kofron kaj forvojagxis al Ameriko.
SINJORINO LYNGE
Sed do sxi ja mem estus havinta inklinon al li.
SINJORINO RUMMEL
Jes, kredu ke sxi havis. Sxi imagis ke farigxus paro el tiuj du, kiam
li revenus el Parizo.
SINJORINO HOLT
Jes, imagu, ke sxi kredus tiajxon! Bernick, -- tiu juna bonkonduta
grandmonda sinjoro, -- perfekta galantulo, -- favorato de cxiuj
virinoj --
SINJORINO RUMMEL
-- kaj tamen deca, sinjorino Holt; kaj tiel morala.
SINJORINO LYNGE
Sed pri kio okupigxis tiu frauxlino Hessel en Ameriko?
SINJORINO RUMMEL
Nu, vidu, super tio kusxas, kiel Rummel iam esprimis sin, vualo, kiu
ne estas levinda.
SINJORINO LYNGE
Kion tio signifas?
SINJORINO RUMMEL
Sxi ja ne plu havas iun rilaton kun la familio, Vi komprenu; sed tiom
scias ja la tuta urbo, ke sxi kantis por mono en la gastejoj tie --
SINJORINO HOLT
-- kaj sxi faris prelegojn en la salonoj --
SINJORINO RUMMEL
-- kaj sxi eldonis nenormalan libron.
SINJORINO LYNGE
Cxu vere --!
SINJORINO RUMMEL
Ho jes, Lona Hessel efektive estas unu el la sunmakuloj en la familia
felicxo de la Bernikoj. Sed nun Vi ja scias pri la aferoj, sinjorino
Lynge. Je Dio, mi nur parolis pri tio cxi, por ke Vi gardu Vin.
SINJORINO LYNGE
Jes, pri tio Vi povas esti certa ke mi faru. -- Sed tiu bedauxrinda
Dina Dorf! Mi vere sentas bedauxron por sxi.
SINJORINO RUMMEL
Nu, por sxi estis ja pura felicxo. Imagu se sxi restus en la manoj de
la gepatroj! Ni cxiuj kompreneble zorgis pri sxi, admonis sxin plej
eble bone. Post ioma tempo frauxlino Bernick decidigis, ke sxi venu
en cxi tiun domon.
SINJORINO HOLT
Sed malfacila infano sxi cxiam estis. Imagu, -- cxiuj la malbonaj
ekzemploj. Tia infano ja ne estas kiel unu el niaj propraj; oni devas
preni sxin per la bono, sinjorino Lynge.
SINJORINO RUMMEL
Tsxsx, -- jen sxi. (lauxte) Jes, tiu Dina vere estas diligenta
knabino. Nu, cxu vi venas, Dina? Ni sidas cxi tie formetante la
kudrajxojn.
SINJORINO HOLT
Ho, kiel bonodoras via kafo, dolcxa Dina. Tia antauxtagmeza taso da
kafo --
SINJORINO BERNICK
(ekstere sur la gxardena sxtuparo) Bonvolu, sinjorinoj!
(_Frauxlino Bernick_ kaj _Dina_ estas jam helpinta al la servistino
enporti la kafajxojn. Cxiuj sinjorinoj prenas lokon tie ekstere; ili
parolas supermezure amike al _Dina_. Iom poste sxi iras en la salonon
kaj sercxas sian manlaboron.)
SINJORINO BERNICK
(ekstere apud la kafotablo) Dina, cxu ne ankaux vi --?
DINA
Ne, dankon; mi ne volas.
(Sxi eksidas kun sia kudrajxo. _Sinjorino Bernick_ kaj la _adjunkto_
intersxangxas kelkajn vortojn; momenton poste li eniras en la
salonon.)
ADJUNKTO RORLUND
(improvizas pretekston por iri al la tablo kaj diras mallauxte:)
Dina.
DINA
Jes.
ADJUNKTO RORLUND
Kial Vi ne volas sidi tie ekstere?
DINA
Kiam mi envenis kun la kafo, mi povis vidi sur la fremda sinjorino,
ke ili estis parolintaj pri mi.
ADJUNKTO RORLUND
Kaj cxu Vi ne ankaux vidis, kiel amike sxi kondutis al Vi tie
ekstere?
DINA
Sed tion mi ne toleras!
ADJUNKTO RORLUND
Vi havas obstinan animon, Dina.
DINA
Jes.
ADJUNKTO RORLUND
Sed kial Vi kondutas tiel?
DINA
Mi ne estas alia.
ADJUNKTO RORLUND
Cxu Vi ne povus konduti alimaniere?
DINA
Ne.
ADJUNKTO RORLUND
Kial ne?
DINA
(rigardas lin) Mi ja apartenas al la morale perdituloj.
ADJUNKTO RORLUND
Fi, Dina!
DINA
Ankaux patrino apartenis al la morale perdituloj.
ADJUNKTO RORLUND
Kiu parolis al Vi pri tiajxoj?
DINA
Neniuj; ili neniam parolas. Kial ili tion ne faras? Cxiuj ili
kondutas al mi tiel konvene, kvazaux mi rompigxus, se --. Ho, kiom mi
malamas tiun bonkorecon.
ADJUNKTO RORLUND
Kara Dina, mi bone komprenas, ke Vi sentas premon cxi tie, sed --
DINA
Jes, se mi povus iri longe foren. Mi certe helpus min mem antauxen,
se mi ne vivus inter homoj, kiuj estas tiel -- tiel --
ADJUNKTO RORLUND
Kiel kiaj?
DINA
Tiel decaj kaj tiel moralaj.
ADJUNKTO RORLUND
Tamen Dina, tion Vi ne pensas.
DINA
Ho, Vi bone komprenas kiel mi pensas. Cxiun tagon Hilda kaj Netta
venas, por ke mi prenu ilin kiel modelojn. Mi neniam povos farigxi
tiel deca kiel ili. Mi ne _volas_ tiel farigxi. Ho, se mi estus longe
fore, mi certe farigxus sagxa.
ADJUNKTO RORLUND
Vi ja _estas_ sagxa, kara Dina.
DINA
Kiel tio helpas min cxi tie?
ADJUNKTO RORLUND
Do vojagxi --. Cxu Vi pensas serioze pri _tio_?
DINA
Mi ne restus tagon pli longe, se _Vi_ ne estus.
ADJUNKTO RORLUND
Diru Dina, -- kial Vi vere tiel volonte estas kune kun mi?
DINA
Cxar Vi lernigas al mi tiom da belajxoj.
ADJUNKTO RORLUND
Belajxoj? Cxu Vi nomas tion kion mi povas lernigi al Vi belajxoj?
DINA
Jes. Aux vere -- Vi lernigas al mi ion; sed kiam mi auxdas vin
paroli, mi ekrigardas tiom da belajxoj.
ADJUNKTO RORLUND
Kio do estas por Vi belajxo?
DINA
Tion mi neniam pripensis.
ADJUNKTO RORLUND
Pripensu do nun. Kio do estas por Vi belajxo?
DINA
Belajxo estas io granda -- kaj tre fora.
ADJUNKTO RORLUND
Hm. -- Kara Dina, mi kore sentas zorgon pro Vi.
DINA
Nur _tio_?
ADJUNKTO RORLUND
Vi certe bone scias kiel nedireble kara Vi estas por mi.
DINA
Se mi estus Hilda aux Netta, Vi ne timus observigi tion al aliuloj.
ADJUNKTO RORLUND
Ho Dina, Vi ne povas facile prijugxi la mil konsiderojn --. Kiam viro
estas starigita kiel morala subteno por la socio en kiu li vivas,
jen --; oni ne povas esti tro singardema. Se mi nur estus certa, ke
oni gxuste komprenus kaj interpretus miajn motivojn --. Sed egale;
Vi _devas_ esti kaj _estos_ helpata supren. Dina, cxu estas
interkonsento, ke kiam mi venos -- kiam la kondicxoj permesos al mi
veni -- kaj mi diros: jen mia mano, -- Vi volos akcepti gxin kaj
farigxi mia edzino? -- Cxu Vi tion promesas al mi Dina?
DINA
Jes.
ADJUNKTO RORLUND
Dankon, dankon! Cxar ankaux por mi --. Ho Dina, mi tenas Vin kara --.
Tsxsx; iu venas. Dina, pro mi, -- eliru al la aliuloj.
(Sxi eliras al la kafotablo. En la sama momento venas
_grandkomercisto Rummel_, _komercisto Sandstad_ kaj _komercisto
Vigeland_ el la antauxa cxambro maldekstre, sekvataj de _konsulo
Bernick_, kiu tenas amaseton da paperoj en la mano.)
KONSULO BERNICK
Nu; do la afero estas decidita.
KOMERCISTO VIGELAND
Jes, je la nomo de Dio, lasu gxin nun tia.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Gxi estas decidita, Bernick! Vorto de norvego staras fikse kiel la
rokoj de la Dovre montaro, tion vi scias!
KONSULO BERNICK
Kaj neniu perfidos; neniu retiros sin, kia ajn opozicio ni renkontos.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ni staras kaj falas kune, Bernick!
HILMAR TONNESEN
(kiu venas de la gxardena pordo) Falas? Permesu, cxu ne estas la
fervojo, kiu falas?
KONSULO BERNICK
Ne, kontrauxe, gxi estos iranta --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
-- per vaporo, sinjoro Tonnesen.
HILMAR TONNESEN
(pli proksime) Cxu?
ADJUNKTO RORLUND
Kiel?
SINJORINO BERNICK
(cxe la gxardena pordo) Sed, kara Karsten, kio do vere estas --?
KONSULO BERNICK
Ho, kara Betty, kiel tio do interesas _vin_? (al la tri sinjoroj) Sed
nun ni devas ellabori la listojn, ju pli frue, des pli bone. Estas
memsekvo, ke ni kvar subskribas unue. La pozicio, kiun ni havas en la
socio, devigas nin strecxi nin tiel foren kiel eblas.
KOMERCISTO SANDSTAD
Kompreneble, sinjoro konsulo.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Farigxos, Bernick; jxurite.
KONSULO BERNICK
Jes ja, mi ne dubas pri la rezulto. Ni devas agi cxiu en sia rondo de
konatuloj; kaj se ni fine povos montri al vigla partopreno en cxiuj
tavoloj de la socio, sekvos de si mem, ke ankaux la komunumo devos
kontribui.
SINJORINO BERNICK
Tamen, Karsten, vi nepre devas veni por rakonti al ni --
KONSULO BERNICK
Ho kara Betty, estas io en kio sinjorinoj ne povas trovi komprenon.
HILMAR TONNESEN
Vi tamen zorgos pri la fervoja afero?
KONSULO BERNICK
Jes, kompreneble.
ADJUNKTO RORLUND
Sed lastan jaron, sinjoro konsulo --?
KONSULO BERNICK
Lastan jaron estis tute alia afero. Tiam temis pri marborda linio --
KOMERCISTO VIGELAND
-- kiu estus tute superflua, sinjoro adjunkto; cxar ni ja havas
vapor-sxipojn --
KOMERCISTO SANDSTAD
-- kaj kiu farigxus ekstreme multekosta, --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
-- jes kaj kiu malutilus al gravaj interesoj en nia urbo.
KONSULO BERNICK
La esenca afero estis, ke gxi ne utilus al la pli granda socio. Tial
mi kontrauxis gxin, kaj tial la intern-landa linio elektigxis.
HILMAR TONNESEN
Jes, sed tiu ne tusxos la urbojn en nia regiono.
KONSULO BERNICK
Gxi tusxos _nian_ urbon, mia kara Hilmar; cxar nun ni konstruos
flankan fervojon cxi tien.
HILMAR TONNESEN
Aha; nova elpensajxo do.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, cxu ne estas bonega elpensajxo? Cxu?
ADJUNKTO RORLUND
Hm --
KOMERCISTO VIGELAND
Ne estas neinde, ke la providenco arangxis la terenon por flanka
fervojo.
ADJUNKTO RORLUND
Cxu vere ke tiel estas, sinjoro Vigeland?
KONSULO BERNICK
Jes, mi devas konfesi, ke ankaux mi rigardas tion kiel providencan
arangxon, ke mi cxi tiun printempon veturis lauxvale en komerco, kaj
hazarde mi venis en valon, kie mi neniam antauxe estis. Frapis min
kvazaux fulmo, ke tie ni povus konstrui flankan fervojon al ni.
Mi dungis ingxenieron por inspekti la terenon; jen mi havas la
intertempajn kalkulojn kaj taksojn; nenio kontrauxas.
SINJORINO BERNICK
(dauxre kune kun la sinjorinoj cxe la gxardena pordo) Sed, kara
Karsten, ke vi tenis cxion tion kasxita por ni.
KONSULO BERNICK
Ho, mia bona Betty, vi tamen ne povus kapti la veran konekson. Cetere
mi ne priparolis tion al iu ajn vivanta homo antaux hodiaux. Sed nun
la decida momento venis; nun ni agu nekasxite kaj plenforte. Jes, ecx
se mi metu cxiun mian ekziston sur tiun aferon, mi realigu gxin.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ni kune, Bernick; pri tio vi fidu.
ADJUNKTO RORLUND
Cxu Vi do atendas tiom multe el tiu cxi entrepreno, sinjoroj?
KONSULO BERNICK
Jes, tion mi devus pensi. Kia levstango tio estu por nia tuta socio!
Imagu nur la vastajn arbarejojn, kiuj farigxos atingeblaj; imagu la
ricxajn erc-ejojn, kiujn ni povos ekspluati; imagu la riveron kun
aro da akvofaloj lauxvice en la valo! Kia fabrikado _tie_ povos esti
efektivigata!
ADJUNKTO RORLUND
Kaj vi ne timas, ke pli ofta interrilato kun malvirta ekstera
mondo --?
KONSULO BERNICK
Ne; estu tute trankvila, sinjoro adjunkto. Nia eta laborema loko
kusxas, lauxdo al Dio, nuntempe sur sana morala fundo; ni ja cxiuj
kunhelpis por dreni gxin, se mi rajtas tion diri; kaj tion ni faros
estonte, cxiu siamaniere. Vi, sinjoro adjunkto dauxrigos Vian
benoricxan agadon en la lernejo kaj en la hejmoj. Ni, la homoj de la
praktika laboro, subtenas la socion disvastigante bonfarton en plej
eble vastan rondon; -- kaj niaj virinoj, -- jes, nur proksimigxu,
miaj sinjorinoj; Vi bonvole devas auxdi -- niaj virinoj, mi diras,
niaj edzinoj kaj filinoj, -- jes, agadu negxenitaj en la servo de
bonfarado, miaj sinjorinoj, kaj cetere estu helpo kaj komforto por
Viaj proksimuloj, kiel mia kara Betty kaj Marta estas por mi kaj Olaf
-- (cxirkauxrigardas) Nu, kie estas Olaf hodiaux?
SINJORINO BERNICK
Ho, nun dum la feritagoj ne eblas teni lin hejme.
KONSULO BERNICK
Do li certe estas malsupre cxe la maro! Vidu, li ne finos antaux ol
okazos akcidento.
HILMAR TONNESEN
Bah -- eta ludo kun la naturfortoj --
SINJORINO RUMMEL
Kiel bele de Vi, ke Vi havas tiom da familia sento, sinjoro Bernick.
KONSULO BERNICK
Nu, la familio estas ja la kerno de la socio. Bona hejmo, honestaj
kaj fidelaj amikoj, eta dense kunligita rondo, kie neniuj
maltrankviligaj elementoj enjxetas sian ombron --
(_Plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre kun leteroj kaj gazetoj.)
PLENRAJTIGITO KRAP
Eksterlandaj posxtajxoj, sinjoro konsulo; -- kaj telegramo el New
York.
KONSULO BERNICK
(prenas) Ah, de la sxipa societo de "Indian Girl".
GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Nu, la posxto venis? Jes, do mi petas permeson.
KOMERCISTO VIGELAND
Jes, ankaux mi.
KOMERCISTO SANDSTAD
Adiaux, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Adiaux, adiaux, miaj sinjoroj. Kaj memoru do nian kunvenon hodiaux
posttagmeze je la kvina.
LA TRI SINJOROJ
Jes; bone; kompreneble. (Ili foriras dekstre.)
KONSULO BERNICK
(Li legis la telegramon) Ne, tio cxi estas vere pure usona! Vere
sxoka --
SINJORINO BERNICK
Dio, Karsten, kio estas?
KONSULO BERNICK
Jen, vidu, sinjoro Krap; legu!
PLENRAJTIGITO KRAP
(legas) "Faru nur plej etan riparon, sendu 'Indian Girl' transen tuj
kiam flosebla; bona sezono; okaze nagxas sur la kargo." Nu, tion mi
diru --
KONSULO BERNICK
Nagxas sur la kargo! Tiuj sinjoroj bone scias, ke kun tia kargo la
sxipo sinkos funden kiel sxtono, se io okazos.
ADJUNKTO RORLUND
Jen ni vidas kiel statas en tiuj lauxdataj grandaj socioj.
KONSULO BERNICK
Vi pravas; ecx ne respekto por homa vivo, tuj kiam profito venas en
la ludon. (al _Krap_) Cxu "Indian Girl" estos mar-preta post kvar --
kvin tagoj?
PLENRAJTIGITO KRAP
Jes, se komercisto Vigeland akceptas, ke ni haltigas la laboron sur
"La Palmo" intertempe.
KONSULO BERNICK
Hm, tion li ne faros. Nu, bonvolu tralegi la posxtajxojn. Auxdu, cxu
Vi ne vidis Olaf tie sur la kajo?
PLENRAJTIGITO KRAP
Ne, sinjoro konsulo. (Li iras en la plej antauxan cxambron
maldekstre.)
KONSULO BERNICK
(denove legas la telegramon) Riski la vivon de dek ok homoj! Por tio
tiuj sinjoroj ne hezitas --
HILMAR TONNESEN
Nu, estas la destino de maristo spiti la elementojn; devas esti io
nervostrecxa en tio, kun maldika tabulo inter si kaj la abismo --
KONSULO BERNICK
Jes, mi dezirus vidi tiun sxipposedanton cxe ni, kiu povus decidigi
sin al tiajxo! Ecx ne unu, ecx ne unu sola -- (ekvidas _Olaf_) Nu,
lauxdo al Dio, la knabo cxeestas.
(_Olaf_ kun fisxsxnuro en la mano venis kurante laux la strato kaj
enen tra la gxardena pordego.)
OLAF
(ankoraux en la gxardeno) Onklo Hilmar, mi malsupreniris kaj rigardis
la vapor-sxipon.
KONSULO BERNICK
Cxu vi nun denove iris sur la kajon.
OLAF
Ne, mi nur estis en boato. Sed imagu, onklo Hilmar; venis surkajen
tuta aro da cirkistoj kun cxevaloj kaj bestoj; kaj estis multaj
pasagxeroj.
SINJORINO RUMMEL
Ho, cxu ni vere vidos cirkon!
ADJUNKTO RORLUND
Ni? Tion mi ne supozas.
SINJORINO RUMMEL
Ne, kompreneble ne ni, sed --
DINA
Mi sxatus vidi cirkon.
OLAF
Jes, ankaux mi.
HILMAR TONNESEN
Vi estas stultulo. Cxu _tio_ estas io rigardinda? Nura dreso. Ne,
kontrauxe estas io alia vidi la gauxcxon flugi trans la Pampo sur sia
spireganta mustango. Sed Dio gardu, cxi tie en la urbetoj --
OLAF
(tiras la jupon de _frauxlino Bernick_) Onklino Marta, vidu, vidu --
jen ili venas!
SINJORINO HOLT
Jes, je Dio, jen ni havas ilin.
SINJORINO LYNGE
Hu, la teruraj homoj!
(Multaj _pasagxeroj_ kaj aro da _urbanoj_ venas supren laux la
strato.)
SINJORINO RUMMEL
Jes, certe estas arlekenoj el la gxusta specio. Rigardu tiun en la
griza robo, sinjorino Holt; sxi portas la valizon sur la dorso.
SINJORINO HOLT
Jes, imagu, sxi portas gxin sur la ombreltenilo! Kompreneble sxi
estas la edzino de la direktoro.
SINJORINO RUMMEL
Kaj jen estas la direktoro mem; tiu kun la barbo. Nu, li ja aspektas
kiel rabisto. Ne rigardu lin, Hilda!
SINJORINO HOLT
Ankaux vi ne, Netta.
OLAF
Panjo, la direktoro salutas al ni.
KONSULO BERNICK
Kion do?
SINJORINO BERNICK
Kion vi diras, infano?
SINJORINO RUMMEL
Jes, je Dio, jen ankaux la virino salutas!
KONSULO BERNICK
Ne, _tio_ estas do tro senhonta!
FRAUXLINO BERNICK
(kun nevolonta ekkrio) Ah --!
SINJORINO BERNICK
Kio estas, Marta?
SINJORINO BERNICK
Ho ne, nenio; sxajnis nur al mi --
OLAF
(krias el gxojo) Vidu, vidu, jen venas la aliuloj kun la cxevaloj kaj
la bestoj! Kaj jen ankaux la usonanoj! Cxiuj la maristoj sur "Indian
Girl" --
(Oni auxdas "Yankee Doodle" akompanata de klarneto kaj tamburo.)
HILMAR TONNESEN
(kovras la orelojn) Uf, uf, uf!
ADJUNKTO RORLUND
Mi kredas, ke ni izolu nin iomete, miaj sinjorinoj; tio cxi ne estas
io por ni. Ni reiru al nia laboro.
SINJORINO BERNICK
Cxu ni eble antauxen tiru la kurtenojn?
ADJUNKTO RORLUND
Jes, jen gxuste kion mi pensis.
(La _sinjorinoj_ trovas siajn sidlokojn cxe la tablo; la _adjunkto_
fermas la gxardenan pordon kaj antauxen tiras la kurtenojn al gxi kaj
al la fenestroj; farigxas duone mallume en la cxambro.)
OLAF
(kiu sxtele rigardas) Panjo, nun la direktor-edzino staras cxe la
akvokrano lavante sian vizagxon.
SINJORINO BERNICK
Cxu! Meze sur la vendoplaco!
SINJORINO RUMMEL
Kaj tio dum brile hela tago!
HILMAR TONNESEN
Nu, se mi vojagxis en dezerto kaj trovis cisternon, ankaux mi ne
hezitus --. Uf, tiu terura klarneto!
ADJUNKTO RORLUND
Estas vere evidenta kauxzo por la polico por procedi.
KONSULO BERNICK
Nu do; kun eksterlandanoj oni ne devas esti tro severa; tiuj homoj ja
ne havas la enradikitan senton de deco, kiu tenas _nin_ ene inter la
gxustaj baroj. Lasu ilin nur devojigxi. Kiel tio afektas nin? Tiu
gxena konduto, kiu kontrauxas kutimon kaj bonajn morojn, felicxe ne
rilatas al nia socio, se mi rajtas tiel paroli. -- Jen kio!
(La _fremda sinjorino_ rapide envenas tra la pordo dekstre.)
LA SINJORINOJ
(timigite sed mallauxte) La rajdistino! La direktoredzino!
SINJORINO BERNICK
Dio, kion tio signifu!
FRAUXLINO BERNICK
(eksaltas) Ah --!
LA SINJORINO
Bonan tagon, kara Betty! Bonan tagon, Marta! Bonan tagon bofrato!
SINJORINO BERNICK
(ekkrie) Lona --!
KONSULO BERNICK
(ekretirigxas) Je mia vivo --!
SINJORINO HOLT
Sed Dio kompatu --!
SINJORINO RUMMEL
Vere ne eblas --!
HILMAR TONNESEN
Nu! Uf!
SINJORINO BERNICK
Lona --! Cxu vere --?
FRAUXLINO HESSEL
Cxu estas mi? Jes, efektive ke estas mi; Vi bonvole povas
cxirkauxbraki min por tio.
HILMAR TONNESEN
Uf; uf!
SINJORINO BERNICK
Kaj nun vi venas cxi tien kiel --?
KONSULO BERNICK
-- kaj vere volas ludi rolon --?
FRAUXLINO HESSEL
Ludi rolon? Kiel ludi rolon?
KONSULO BERNICK
Jes, mi pensas -- kun la rajdistoj --
FRAUXLINO HESSEL
Hahaha! Cxu vi estas freneza, bofrato? Cxu vi kredas, ke mi apartenas
al la rajdistoj? Ne; vere faris mi multajn artajxojn, kaj arlekenis
multmaniere --
SINJORINO RUMMEL
Hm --
FRAUXLINO HESSEL
-- sed akrobatajxojn sur cxevaldorso mi neniam faris.
KONSULO BERNICK
Do ne --
SINJORINO BERNICK
Ah, dank' al Dio!
FRAUXLINO HESSEL
Ne, ni venis gxuste kiel aliaj decaj homoj, -- tamen kun dualoka
bileto, sed al tio ni estas kutimitaj.
SINJORINO BERNICK
Vi diras ni?
KONSULO BERNICK
(pasxon pli proksimen) Kiuj ni?
FRAUXLINO HESSEL
Mi kaj la infano, kompreneble.
LA SINJORINOJ
(ekkrie) La infano!
HILMAR TONNESEN
Kio!
ADJUNKTO RORLUND
Nu, jen io direnda --!
SINJORINO BERNICK
Sed kion vi aludas, Lona?
FRAUXLINO HESSEL
Kompreneble mi aludas al John; mi ja ne havas alian infanon ol John,
mi scias, -- aux Johan, kiel vi nomis lin.
SINJORINO BERNICK
Johan --!
SINJORINO RUMMEL
(mallauxte al _sinjorino Lynge_) La perdita frato!
KONSULO BERNICK
(hezite) Cxu Johan kunvenis?
FRAUXLINO HESSEL
Nu jes; nu jes; mi ja ne vojagxas sen li. Sed vi aspektas tiel
triste. Kaj vi sidas en krepusko kudrante ion blankan. Cxu estas
morto en la familio?
ADJUNKTO RORLUND
Frauxlino, vi trovas vin en la asocio por morale perditaj --
FRAUXLINO HESSEL
(duonlauxte) Kion vi diras? Tiuj belaj, silentemaj sinjorinoj
estus --?
SINJORINO RUMMEL
Ne _nun_ mi diru --!
FRAUXLINO HESSEL
Ah, komprenas, komprenas! Sed diable, estas ja sinjorino Rummel! Kaj
jen ankaux sinjorino Holt! Nu, ni tri ne junigxis de post lastfoje.
Sed auxskultu nun bonuloj; lasu nun la morale perditaj atendi
almenaux tagon; ili ne plimalbonigxos pro tio. Gxoja momento kiel
tiu cxi --
ADJUNKTO RORLUND
Hejmenveno ne cxiam estas gxoja momento.
FRAUXLINO HESSEL
Cxu? Kiel vi legas vian biblion, pastoro?
ADJUNKTO RORLUND
Mi ne estas pastoro.
FRAUXLINO HESSEL
Nu; tamen tia vi certe farigxos. -- Sed fi, fi, fi, -- tiu cxi morala
linajxo odoras tiel putre, -- gxuste kiel mortotuko. Mi kutimigxis al
la aero sur la prerioj, mi; mi diru.
KONSULO BERNICK
(sekigas la frunton) Jes vere estas iom nauxze cxi ene.
FRAUXLINO HESSEL
Atendu, atendu; ni tamen elvenu el la tomba kelo. (tiras la kurtenojn
flanken) Plenan taglumon ni havu, kiam la knabo venos. Kaj vi vidos
knabon kiu forlavis la infanecon --
HILMAR TONNESEN
Uf!
FRAUXLINO HESSEL
(malfermas pordon kaj fenestrojn) -- Nu, tio signifas, kiam li
_estos_ sin lavinta -- tie supre en la hotelo; cxar sur la
vapor-sxipo li farigxis malpura kiel porko.
HILMAR TONNESEN
Uf, uf!
FRAUXLINO HESSEL
Uf? Jes vere, cxu ne estas --! (montras al _Hilmar_ kaj demandas al
la aliuloj) Cxu _li dauxre_ drivas dirante sian uf?
HILMAR TONNESEN
Mi ne drivas; mi estas cxi tie pro mia malsano.
ADJUNKTO RORLUND
Hm, miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne --
FRAUXLINO HESSEL
(ekvidante _Olaf_) Cxu _tiu_ estas la _via_, Betty? -- Donu la
manegon, knabo! Aux cxu vi timas vian maljunan, malbelan onklinon?
ADJUNKTO RORLUND
(metante sian libron sub la brakon) Miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne
estas animstato por pluen labori hodiaux. Sed morgaux ni ja denove
kunvenos?
FRAUXLINO HESSEL
(dum la fremdaj sinjorinoj levas sin por adiauxi) Jes, tion ni faru.
Mi gxuste estos sur la loko.
ADJUNKTO RORLUND
Vi? Permesu, frauxlino, kion _Vi_ volas fari en _nia_ asocio?
FRAUXLINO HESSEL
Mi volas aerumi, sinjoro pastoro.
DUA AKTO
(La gxardena salono de la domo de _konsulo
Bernick_.)
(_Sinjorino Bernick_ sidas sola cxe la labortablo kun sia kudrajxo.
Iom poste venas de dekstre _konsulo Bernick_ kun cxapelo sur la kapo
kaj kun gantoj kaj bastono.)
SINJORINO BERNICK
Cxu vi jam revenas hejmen, Karsten?
KONSULO BERNICK
Jes. Estas iu, kiun mi petis veni.
SINJORINO BERNICK
(kun sopiro) Ho jes. Johan certe venos, mi pensas.
KONSULO BERNICK
Estas iu viro, mi diras. (demetas la cxapelon) Kie estas cxiuj la
sinjorinoj hodiaux!
SINJORINO BERNICK
Sinjorino Rummel kaj Hilda ne havas tempon.
KONSULO BERNICK
Nu? Sendis ekskuzon?
SINJORINO BERNICK
Jes; ili havas tiom da farendajxoj en la domo.
KONSULO BERNICK
Kompreneble. Kaj la aliaj ankaux ne venos?
SINJORINO BERNICK
Ne, ankaux ili havas ekskuzojn.
KONSULO BERNICK
Tion mi estus povinta diri antauxe. Kie estas Olaf?
SINJORINO BERNICK
Mi permesis al li iomete promeni kun Dina.
KONSULO BERNICK
Hm; Dina, tiu acxa flirtulino --. Imagu ke hieraux sxi tuj ligis sin
al Johan --!
SINJORINO BERNICK
Sed kara Karsten, Dina ja tute ne scias ke --
KONSULO BERNICK
Nu, sed Johan almenaux devus havi la takton ne montri al sxi iun
atenton. Mi ja vidis la okuljxetojn de komercisto Vigeland.
SINJORINO BERNICK
(kun la kudrajxo sur la genuoj) Karsten, cxu vi povas imagi kion ili
volas cxi-hejme?
KONSULO BERNICK
Hm; li havas ja bienon tie transe, kiu ne bone prosperas; kaj _sxi_
ja diris hieraux, ke ili devis vojagxi duaklase --
SINJORINO BERNICK
Jes, bedauxrinde, eble estas io tia. Sed ke _sxi_ akompanis! _Sxi!_
Post tiu sanga insulto kiun sxi faris al vi --!
KONSULO BERNICK
Ho, ne pensu pri tiuj malnovaj historioj.
SINJORINO BERNICK
Kiel povas mi pensi pri aliajxoj nuntempe? Li ja estas mia frato; --
ne estas pro li; sed cxiuj malagrablajxoj kiuj kauxzigxus al _vi_ --.
Karsten, mi ege timas ke --
KONSULO BERNICK
Por kio vi timas?
SINJORINO BERNICK
Cxu oni imagus meti lin en karceron pro la mono, kiu malaperis por
via patrino?
KONSULO BERNICK
Ho, babilajxo! Kiu povas pruvi ke mono malaperis?
SINJORINO BERNICK
Ahx Dio, tion scias ja la tuta urbo, bedauxrinde; kaj vi mem ja
diris --
KONSULO BERNICK
Mi nenion diris. La urbo scias nenion pri tiuj aferoj; cxio estis nur
senfundaj onidiroj.
SINJORINO BERNICK
Ho kiel grandanima vi estas, Karsten!
KONSULO BERNICK
Cxesu pri tiuj memorajxoj, mi diras! Vi ne scias, kiom vi turmentas
min revivigi cxion tian! (Li pasxas tien kaj reen sur la planko; jen
li forjxetas la bastonon.) Cxagrene ke ili venis hejmen gxuste nun,
-- nun kiam mi bezonas bonvoleman animstaton kaj en la urbo kaj en la
gazetaro. Korespondigxos al la gazetoj en la najbaraj urboj. Cxu mi
akceptas ilin _bone_ aux cxu mi akceptas ilin _malbone_, ambauxkaze
tio pridiskutigxos kaj interpretigxos. Oni kirlas cxion tion
malnovan, -- tiel kiel _vi_ faras. En socio kiel la nia --. (jxetas
la gantojn sur la tablon) Kaj ecx neniun homon mi havas kun kiu mi
povas paroli kaj cxe kiu sercxi apogon.
SINJORINO BERNICK
Ecx neniu, Karsten?
KONSULO BERNICK
Ne, kiu _tiu_ estus? -- Ekhavi ilin sur la nukon gxuste nun! Ne estas
dubo ke ili iel faros skandalon, -- precipe sxi. Cxu ne estas
malfelicxo havi tiajn homojn en sia familio!
SINJORINO BERNICK
Jes, _mi_ ja ne povas kulpigxi ke --
KONSULO BERNICK
Pro kio vi ne povas kulpigxi? Ke vi estas parenca al ili? Jen vera
vorto.
SINJORINO BERNICK
Kaj mi ankaux ne petis ilin veni hejmen.
KONSULO BERNICK
Auxdu; jen ni estas! Mi ne petis ilin veni hejmen; mi ne skribis por
revenigi ilin; mi ne tiris ilin hejmen per la haroj! Ho, mi scias la
tutan cxenon parkere.
SINJORINO BERNICK
(ekploras) Sed nun vi ja estas tiel senkoreca --
KONSULO BERNICK
Ja, gxuste; ekploru, tiel ke la urbo ricevos ankaux _tion_ por
priparoli. Finu tiun stultecon, Betty. Eliru; eble venos iu. Cxu oni
vidu la sinjorinon kun rugxaj okuloj? Jes, tio estus bonege, se
disvastigxus inter la homoj ke --. Nu, jen mi auxdas iun en la
koridoro. (iu frapas) Envenu!
(_Sinjorino Bernick_ eliras sur la gxardenan sxtuparon kun sia
kudrajxo. _Sxipkonstruisto Auxne_ envenas de dekstre.)
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
Bonan tagon, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK
Bonan tagon. Nu, Vi certe divenas, kion mi volas pri Vi?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
La plenrajtigito menciis hieraux, ke la konsulo ne estus kontenta
pri --
KONSULO BERNICK
Mi estas malkontenta pri la tuta organizado en la sxipfarejo, Auxne.
Vi ja neniel progresas pri la averiuloj. "La Palmo" devus ja esti sub
velo antaux longe. Komercisto Vigeland venas cxiun tagon cxagrenante
min; estas malfacila viro havi kiel kunpartoprenanto en sxipasocio.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
"La Palmo" povos forveli postmorgaux.
KONSULO BERNICK
Nu fine. Sed la usonano "Indian Girl", kiu atendis kvin semajnojn
kaj --
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
La usonano? Mi komprenigxis, ke ni unue faru la laboron sur Via
propra sxipo.
KONSULO BERNICK
Al tio mi ne donis al vi iun kauxzon kredi. Farigxus cxiu ebla
progresigo ankaux pri la usonano; sed tio ne okazas.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
La sxipo estas traputrita en la fundo, sinjoro konsulo; ju pli ni
flikas, des pli da putrajxo ni trovas.
KONSULO BERNICK
Tio ne estas la kialo. Plenrajtigito Krap diris al mi la tutan veron.
Vi ne kapablas labori per la novaj masxinoj, kiujn mi havigis, -- aux
pli gxuste, vi ne _volas_ labori per ili.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
Sinjoro konsulo, mi estas nun en la kvindekaj jaroj; ecx de la knabaj
jaroj mi kutimigxis al la malnovaj labormetodoj --
KONSULO BERNICK
Ilin ni ne povas uzi nuntempe. Ne kredu, Auxne, ke estas pro la
profito; gxin mi ne bezonas, felicxe; sed mi havas konsiderojn al la
socio en kiu mi vivas, kaj al la firmao, kiun mi estras. Estas de mi,
ke la progresoj venos, alie ili neniam venos.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
Ankaux mi bonvenigas progreson, sinjoro konsulo.