NEATENDITA AVIZO.

Oni ofte diras: "Jes, Esperanto estas tre bona ideo, sed gxi ne

utilos al mi!"

La Redaktoro posedis amikon, kiu tiel pensis. Li havis neniajn

rilatojn kun alilanduloj, kaj sxajne estis kontenta je la kono de la

Angla lingvo.

Subite, li eltrovis, ke li apartenas al fama antikva Franca familio,

kies kastelo trovigxis en la Francaj Alpoj. Bone, bonege, li pensis.

La Angla lingvo suficxos cxie! Li do forveturis, por viziti la

familian naskigxejon.

Alveninte en tiun malproksiman regionon, li eliras el la vagonaro,

kaj eniras la hotelon. Ho, ve! El la tuta vilagxanaro neniu komprenas

lian lingvon. Preskaux cxiuj Euxropaj lingvoj tie havis siajn anojn,

krom la Angla. Mia amiko estis tre malgxoja. Kompreneble, mi ofte

priparolis Esperanton kune kun li, kaj li multe miris, kiam, je

vespermangxo, li auxdis la nomon de nia kara lingvo! Morgauxe, tute

sole kaj silente, li vizitis la antikvan kastelejon de siaj praavoj.

Cxion, kion la okuloj povis rimarki, li bone eltrovis, sed plu li ne

povis lerni.

Post lia reveno en Londono, li rakontis al mi tiun cxi bedauxrindan

okazon. "Ho!" mi ekkriis, "estos facila afero klarigi cxiujn

malklarajxojn! Se placxos al vi, vi povos profiti de mia kono

Esperanta." Iom dube, mia amiko diris al mi tion, kion li deziris, ke

mi demandu; kaj mi tuj skribis al la sindonema Sro. Sentis, kies

poemetojn estas tiel bonekonataj.

Mia malnova amiko multe miris, kiam, post nur kvar tagoj, mi metis

inter liaj manoj, longan leteron, enhavanta tre interesan historion

de la kastelo, kaj gxiaj logxantoj, kaj multe da pluaj sciigoj, kiujn

li neniam antauxe lernis. Dank' al Esperanto, li nun scias ke, dum la

antauxaj militadoj, la Duko de Savojo indulgis tiun Kastelon, kiam

liaj soldatoj ruinigis gxiajn najbarojn, cxar la tiama posedanto iam

estis donacinta al la Dukino bonegan korbon da prunoj! Vere interesa

historio.

Tiu cxi anekdoto pruvos en nova maniero, la utilon, kiun donas kono

de Esperanto.

The Esperantist, Vol. 1, No. 9 · 第 24 / 36 题