ZENITA SUNO.

Originale verkita de Thomas Hunter, M.A.

Ho! Suno en plej alta vojo,

Ci venas kun somera gxojo;

Tagigxas nun la tago glora

Junio dudek unu flora.

Pli frua estas kant' miela

De la arbara birdo bela

Kies fluida vocxo penas

Dum ci en roza robo venas.

Gxojas la besto, cxia floro

Kun la plej ricxa bonodoro,

Kaj kun la plej kolora helo

Disdonas benon de l'cxielo.

Homaro nun per interamo

Respondus al la cia flamo,

Cxar venas ci en alta vojo,

Ho! Suno kun somera gxojo.

The Esperantist, Vol. 1, No. 9 · 第 23 / 36 题