BULONJO.

H. Bolingbroke Mudie.

La longe atenditaj Pentekostaj tagoj fine estas alvenintaj. Sed kia

vetero! Cxie trovigxas nigraj nuboj kaj pluveregoj, kaj la suno tute

forgesis nin. Kuragxe!

Ni baldaux trovis, ke ni eniris Esperantujon, cxar, dank' al la

sencxesaj klopodoj de nia Libertempa-Kapitano Sro. Reeve, kaj al la

afableco de la fervoja kompanio S.E. & C.R. ni trovis por ni

apartigitan vagonon. Tie ni ensxlosigxis, por senhalte paroladi

Esperante kaj esperante, cxar ni ja esperis, ke la vetero baldaux

plibonigxus.

Laux la anonceto en The Esperantist, No. 7, areto da Anglaj

Esperantistoj estis forironta Bulonjon. Ni estis tiu areto, kies

partoprenantoj nombris dek-du.

Gxustatempe la tre, tre longa turist-plenigita vagonaro forveturis,

kaj alvenis Folkestonen, kie la maro estis suficxe trankvila kaj ni

sensxancele eniris la vaporsxipon.

Unu el la areto havis apartan kajuton tie, kaj ni Esperantistoj multe

sxatis la privilegion gxin uzi. Vere, cxiam kaj cxie Esperantistoj

gxuas specialajn privilegiojn.

Ni supozis, ke ni movadis sur la maro, sed, pro la nebulo, la

cxirkauxajxoj estis preskaux nevideblaj. Fine la kruta Franca

marbordo aperis tra la griza nebulo, kaj ni rapide kolektigis

pakajxojn, k.t.p., por ke ni povu tuj konatigxi kune kun niaj jam

konataj sed neniam viditaj samideanoj. Sed ni eraris pri tio. Ne

estis necese atendi gxis kiam la sxipo cxesus sian movadon cxar,

alproksimigxinte, ni gxoje rimarkis ke la elsxipejo estis de granda

verda steletaro okupata. Kaj niaj kunbatalantoj rimarkas samon cxe

ni, kaj tuj elkriegas per fortaj vocxoj tre korajn eldirojn. La

steletoj intersalutas. "Vivu Esperanto! Kiel vi sanas? Cxu la maro

estis trankvila?" Tiuj kaj similaj demandoj gxoje flugis de la tero

en la sxipon, el Francujo en Anglujon.

Kompreneble la cxirkauxstarantoj multe miris pri tio. Kaj kia lingvo!

Mi ja konas gxin sen ellernado, unu el ili rimarkis al mi. Sed

Esperanto havis bonajn reklamojn dum la tuta tago tie. Baldaux

alvenis la tempo kiam ni povis premi la manojn de niaj kunstudentoj,

kaj kune eniri por submetigxi sub la linkaj okuloj de la

limdepagistoj.

Ni vidis malfelicxulojn, kies cigarojn oni forprenis, sed ni estis

felicxuloj, ni estis Esperantistoj, kaj tiaj neniam pekas.

La Brita Konsulo aldonis sian bonvenon al tiu de niaj Francaj amikoj,

kaj nia akcepto vere estis korega. Sur la muroj de la limdepagejo

trovigxas prezaro Esperanta. Tio cxi certe estas bona reklamo por la

lingvo. Ni do tuj sentis, ke ni ne estis venintaj en alian landon,

sed ke la verda Esperanta standardo ankoraux cxie regnis.

Baldaux ni, granda procesio, marsxis sur la stratoj de la plej grava

centro de la Franca fisxkaptado. La maro cxiam trovigxas je unu

flanko cxi tie, sed vere, kiam ni alvenis, maroj cxie vidigxis, pro

la pluvego, kiu cxion sxangxigas.

Post tre mallonga promeno, ni alvenis al la hotelo _Castiglione_,

kies estro estas Esperantisto, kaj tie ni oficiale prezentigxis al

niaj novaj, pro ni malsekigitaj, amikoj.

Dum tiu cxi ceremonio, unu el ni serioze diris: "Mi estas la subestro

de la vetero. Mi arangxis la pluvon, por ke la vagonaro ne estu tro

varma kaj homplena. Nun mi arangxos bonan veteron, por ke ni, kaj

cxiuj aliaj kuragxuloj, gxuu felicxan libertempon." Kompreneble cxiuj

multe ridis, je tiu cxi eldiro, kaj iu rimarkis, ke eble li nur estis

tre suba estro. Tamen, de tiu momento, la pluvo cxesis, la stratoj

sekigxis, kaj fine la suno ekbrilis por aplauxdi tiun cxi memorindan

internacian kunvenon.

Post tagmangxo, ni faris promenadojn en la urbo, vizitis la

fisxvendejon, la sxipejon, la antikvajn urbmurojn kaj la katedron.

Tiam, reveninte hotelen, ni pretigis nin por vespermangxo.

Al tiu momento, Sro. Michauxx, la tre sindonema Prezidanto de la

Grupo, sendigis al mi la plej bonan urbfotografaron iam vidita, kaj,

cxagrenege mi gxin konfesas, mi forgesis danki lin pri tio. Eble, je

tiu cxi okazo, li afable forgesos la proverbon ke _malfrua danko

estas pli malbona ol danko ia_, kaj akceptos miajn nunajn dankojn.

Kaj, se iatempe kiam la Grupanoj rekunvenigxis, ili bonvolos skribi

por mi siajn subskribajxojn sur papereron, mi havos grandan plezuron

enmeti gxin en la albumon, kiun mi cxiam konservos inter mia cxiam

pligrandigxanta propagandilaro.

Dum la vespermangxo ni nature priparolis la venontan kunvenon, kies

programon ni jam vidis sur la pagxoj de la _"Cicerone"_ (Semajna

Bulonja organo, cxiam enhavanta Esperantan pagxon).

Sed, kvankam ni multe antauxgxuis la proponajxojn, la kunveno mem

donis al ni nepripenseblan plezuron. Oni komencis iom post la nauxa

horo, kiam ni eniris belan cxambregon, mirinde ornamigita de Francaj

kaj Anglaj flagoj, kaj ankaux de cxiam verdaj arbetajxoj kaj palmoj.

Vere sxajnis, ke ni estis enirintaj en Kristnaskan festejon.

Sed la okuloj ne estis la solaj membroj, kiuj gxuis tiun akcepton.

Ankaux la oreloj multege sxatis la koran hxoron: _"Dio savu

la Regxon" ("The Esperantist," No. 1)_ kiu donis komencon al la

bonega programo.

Estas tute neeble priskribi tiun cxi kunvenon detale, sed eble la

programo estos interesa por legantoj. Jen estas:

_PARTO I._

Dio savu la Regxon Hxoro.

Prezentado Sro. Michauxx.

Valso Esperanto Fno. Decrequy.

L'Espero Sro. Boulet.

Mia Mano Fneto M. T. Bergier.

Bonan Tagon, Suzo! Sro. Derveauxx.

La Paco Sro. Dufeutrel.

Duo de la Regxo d'Ys Sno. Bergier kaj Fno. Sutils.

_Honora Vino._

Piana-ludo. L'Akvofalo Fno. Pannevin.

13a, Hungara Rapsodio Fno. Decrequy.

_PARTO II._

Floreto Fneto G. Bergier.

La Cigalo kaj la Formiko Fneto M. T. Bergier.

La Korvo kaj la Vulpo Fneto Lephay.

Lasta Deziro Fno. Sutils.

Hamleto Sroj. Dufeutrel kaj Mudie.

Hispana Romanco Sino. Bergier.

La Bano de la Pastro Sro. Boulet.

Galateo Sro. Derveauxx.

La Marseja Himno Hxoro.

_Bonvena Cxampana Vino._

Vere, tre memorinda programo. Kaj, se oni demandus kian eron mi pleje

sxatis, mi estas certa ke la plenkreskuloj min pardonos, kiam mi

konfesas ke mi pleje sxatis la kvar recitadojn de Frauxlinetoj

Bergier kaj Lephay. Kiam oni auxdas nian karan Esperanton el la lipoj

de kvin, sep kaj dekjaraj infanoj, gxi havas ankoraux pli belan sonon

ol kutime. Kaj oni devas ankaux gratuli--cxiujn! Cxio estis bona, ecx

bonega. Tamen estis unu afero kiu ne tute placxis al mi.

Eble gxi estas nur bagatelo, sed mi ja opinias, ke gxi meritas gravan

atenton. En almenaux unu el la belaj kantoj, mi rimarkis, ke la

tradukinto ne konservis la Esperantan akcenton.

Laux mia opinio, bona Esperanta kanto devas konservi tion cxi, kaj

oni ne devas meti la akcenton sur silabo alia ol la antauxlasta. Se

oni atente tralegos la tradukojn de Tom Bolin' (No. 5) Vivo de

Maristo (No. 1) kaj aliaj tradukoj de bone konataj poemoj en The

Esperantist oni konstatos ke, ecx por la kutimita melodio, kiun

oni verkis por tiuj cxi poemoj, la Esperantaj vortoj tauxgas. Mi do

esperas ke, kiel eble plej multe, niaj muzikaj verkistoj provos

konservi la uniforman Esperantan akcenton, sen kio nia lingvo perdus

tiom da utileco kaj belsoneco.

Post la finigxo de la unua parto, du infaninetoj prezentis belegajn

floramasojn al la du Anglinoj, kiuj estis inter la vizitanta areto:

belaj Esperantaj floramasoj. Mi intence diris _Esperantaj_, cxar

ambaux el ili konsistis el floroj rugxaj, blankaj kaj bluaj; Anglujo

kaj Francujo; kaj interplektita estis la bela Verdo de la Espero, la

emblemo de Internacieco.

Sed jam tro longa estas tiu cxi priskribo. Por gxin finigi, mi

rimarku pri la bonegeco de la paroladoj faritaj de Sroj. Michauxx kaj

Reeve.--Sed ne! Ekzistas ankoraux alia afero, kiu eble havos apartan

intereson por Vi, karaj Legantoj. Oni cxie rimarkis, ke la

_Verd-kovrilajxeto_ estis tre leginda. Dankojn, Bulonjaj Legantoj! Ju

pli granda la laboro, des pli granda la plezuro kiam oni lernas, ke

la rezultatoj estas sxatataj. Se nur la tuta legantaro kunpensus!

Tre, tre laca, ni fine realvenis en nian komfortan hotelon, por

silente pripensi la mirindan tagon, matene en nigreta, malseka

Londono, posttagmeze en nuba, malseketa Bulonjo, kaj vespere en

belega, varma Esperantujo, inter la floroj, kantoj kaj salutoj de

karaj internaciaj amikoj.

Morgaux matene, post naux-tridek, niaj amikoj nin sercxis, kaj

kondukis en la gxardenojn de Sro. Duhamel, la Esperantista floristo

Bulonja, kaj tie ni fotografiigxis antaux bela floraro. La rezultato

estas bona, kaj cxiam servos kiel fidela memorajxo de plezura mateno.

Posttagmeze ni eniris en tramon (niaj dek du anoj kaj la Francaj

amikoj plenigis la veturilon) kaj komencis gajan veturon gxis

Wimereuxx. La antauxan nokton mi estis rimarkinta verdan rubandon sur

la fortepiano, kiu portis oreskribitan Esperanto. Tiun cxi

rubandon oni nun fiksis cxe la vitro de la tramo, kaj cxiuj

preterirantoj bone rimarkis, ke gxi estis Esperantista tramo.

Tiamaniere la Afero gajnis bonan reklamon.

Mi jam ekpensis, ke oni min trompis sed tiam, kiam unu post la alia,

mi rimarkis novajn vidindajxojn mi certigxis, ke estis ja fakto.

Bulonjo ne estas malbela urbo, kaj la kamparo ankaux estas suficxe

bela. Ne sxanceligxu, do, Anglaj adeptoj, sed tuj vizitu la belan

hejmon de tiom da fervoraj Esperantistoj.

Sur la beleta marbordo Wimereuxxa ni gxuis tre felicxan posttagmezon.

La suno jxetis sur nin ne tro varmajn radiojn, kaj la plimulto da la

kunvenintoj sidigxis sub la ombro de la verda rubando por kunkanti

kaj sxercadi. Sed mi ne estis tiel mallaborema, kaj gxuis tre

plezuran ludadon kun la cxarmaj infanoj, kiuj venis kune kun ni. Kaj,

Legantoj, estas terura sed vera fakto, ke, en Francujo, ecx la

infanoj parolas France! Tamen ludoj kaj Esperanto cxiam estas

internaciaj, kaj ni estis tre felicxaj, kaj multe bedauxris kiam

vesperigxis, kaj ni devis returnen trami. Post vespermangxo,

ni denove kunvenis, kune kun niaj gastamaj amikoj en la cxefloko de

cxiuj Francaj urboj, la _Casino_. Tie, sidante en la belaj gxardenoj

apud la lumigita estuario, sub la hela lunlumo, Sro. Boulet (kiu

venis el Roueno) afable promesis farigxi nova kunverkanto, kaj ni

hodiaux povas legi lian lertan _Calabre_ tradukon.

Jen alia gajno por _Mondvaganta Redaktoro_! Li ricevas artikolojn de

tiuj, kiuj li havas la plezuron renkonti. Kaj, gxis nun, mi kredas,

mi estas la sola mondvaganta Esperanta Redaktoro. Tial Vi estas

povintaj legi multe da interesaj rakontoj, kiuj multe helpis je la

sukceso de tiu cxi Gazeto.

La proksiman tagon, post matenmangxo, ni hxore estis kantantaj

_Funiculi Funicula_ kiam niaj nelacigeblaj samideanoj venis por

konduki nin en Le Portel.

Kia belega sablaro tie trovigxas. Ebena kaj malmola kiel asfalto.

Bonega loko por la krevetkaptado, sed, sxajne, Esperantistoj en

Bulonjo neniam havos tempon por tiu cxi agrabla amuzado. La tieaj

amikoj cxiam sukcesos trovi ian novan kaj interesan vidindajxon.

Sur tiu cxi sablaro ni denove faris ludojn kaj kursojn, kaj, fine

alvenis al la interesa vilagxo. Le Portel estas enlogxata de

fisxistoj, sed Wimereuxx, je la alia flanko de la estuario estas

rapide pligrandiganta cxirkauxurbo de Bulonjo.

En Le Portel ni vidis interesan sed funebran procesion: la

enterigiron de fisxisto.

Sro. Michauxx diris al mi, ke multe da la tieaj logxantoj ankoraux

posedas la trajtojn Hispanrasajn, cxar siaj praavoj venis el tiu suda

lando.

Sed mi jam trolongigis tiun raporton! La tramo rekondukis nin en

Bulonjon, kaj oni arangxis finan posttagmezan promenadon gxis la

rimarkinda monumento de la _Grande Armee_ Napoleona. Tiu cxi estis

tiel sxatinda, kiel la aliaj, kaj la vetero cxiam estis bela. Tamen

oni diris, ke en la apudaj vilagxetoj estis iom pluvdona. Ni estis

felicxuloj havi kune kun ni la veter-subestron!

Dum la promeno ni priparolis la proponitan kunvenon Esperantistan,

pri kio mi esperas skribi ion poste. Tiaj kunvenoj estas la plej

bonaj aferoj por vekigi kaj revekigi intereson pri nia afero.

Post tre felicxa haltado en arba valeto, kie ni denove fotografiigxis,

kaj ludis kun la infanoj, ni kune revenis por fari la pakajxojn

por la baldauxe foriranta vaporsxipo. Tion farinte kaj vespermangxinte,

niaj fervoraj amikoj akompaniis nin gxis la ensxipejo por doni al ni

lastan _Gxis la Revido_....

Dankojn, dankojn, novaj sed tamen tre malnovaj amikoj. Dank' al vi,

ni gxuis mirindan viziton; dank' al vi, ni nun havas ecx pli varman

estimon de nia kara lingvo, kaj gxiaj afablegaj Francaj adeptoj. Unu

el nia aro estis Franca Anglano, kaj li miregis pri la tutkoreco de

nia akcepto cxe siaj samnacianoj. Vere ni sxajnis esti "centjaraj

amikoj!"

Kaj cxu mi cxiam facile komprenis la alilandulojn? Ne estas dubeble,

kaj ne estas dubinde!

Tamen unu malfacileco cxiam trovigxis, pri tio ni devis esti

singardemaj. Jen. Cxiam, kiam oni arangxis estontan renkonton, oni

devis precipe zorgi pri la maniero por esprimi la horon. Cxiam Sro.

Michauxx diris ambaux, ekzemple, je la _naux kaj duono_ kaj

je la _duono de la deka_. Sed mi, kaj miaj Francaj amikoj kunsentas,

neniam plu diros aux unu aux la alian. Ni diros je _naux-tridek_.

Tiamaniere ne estos eble, ke ni manku niajn renkontojn pro eraro

kauxzata de tiu malfacileco.

Al la dirita horo, cxiam aldonu la minutojn, kaj jen sistemo jam

internacia por diri la horon. Laux la antauxa anonco en The

Esperantist, tiu cxi sistemo estas la fervoja (kaj sekve la

praktika) uzo.

Kaj Vi, karaj Legantoj, kiu legis tiujn cxi liniojn, kion vi pensas?

Cxu vi ne multe bedauxras, ke vi ne kuragxis partopreni je tiu cxi

unua oficiala grupkunvenejo? Mi gxin esperas. Tamen, ne estas necese,

ke vi longatempe plendu pri tio. Nia Libertempo-Kapitano, Sro. Reeve

nun klopodas pri nova vizito al la Grupo en Havro. Mi jam konas tiujn

cxi fervorajn amikojn de nia afero, kaj mi esperas ke, je la 30a &

31a Julio kaj la Auxgusto, ili ricevos viziton de granda aro da

alilandaj Esperantistoj, ne el Anglujo nur, sed el cxiuj proksimaj

aux malproksimaj landoj. La elspezo ne estos granda, kaj se tiuj,

kiuj povos tien iri, tuj skribos al Sro. Reeve (63, _Effingham Road,

Lee, Kent_) li povos arangxi specialajn kondicxojn kun la fervoja

kompanio L. & S.W.R. kaj neniu povos plendi pri la rezultato.

_"Vivu Esperanto, kaj Vivu la Esperantistoj!"_

The Esperantist, Vol. 1, No. 9 · 第 25 / 36 题