DIVERSAJ AVIZOJ.

La Redaktoro multe bedauxras, ke tiom da abonintoj plendis pri la

prokrasto de la sendo de siaj Gazetoj. Se oni sendis la abonpagon

rekte al li, The Esperantist cxiam estas sendita per revenanta

posxto. Sed, se la abonpago estas sendita al alilanda ricevanto,

la sendo ne povas esti tiel rapida. Kaj la Redaktoro ne povas

garantii tujan sendon de alilandaj Gazetoj, menditaj per li. Li

nur scias, ke la nomoj de la abonintoj cxiam estas tuj senditaj al la

Redaktoro de la mendita Gazeto, kaj ne plu estas lia afero.

_Cunctari funestissimum_ sxajne ne estas alilanda Esperanta proverbo.

Gxi estu la Angla devizo!

* * *

Cxiuj Esperantistoj multe gxojos lerni ke Sro. de Menil finigis sian

grandan laboron, kaj ke la _Tutmonda Jarlibro_ eldonigxis. La unua

parto estas la nova _Adresaro_, kaj poste trovigxas milojn da adresoj

el cxiuj landoj. Ja utilega verko, pri kiu la sindonema arangxinto

devis esti multe zorginta. Cxiuj Esperantistoj devas havi tiun cxi

libron, kiu enhavas multe da interesaj avizoj, krom la granda nomaro.

(Price 2s., post free, from the Librarian).

* * *

Ni ankaux ricevis _Esperanto in dieci Lezioni_, Itala traduko de

_Esperanto en dix Lecons_ (kosto 8d., verkita de Conte Albert

Gallois, en Riolunato). Gxi helpu la Italan movadon.

* * *

Ankoraux alia lernolibro por niaj Francaj amikoj! Tiun cxi fojon,

estas: _Cours Commercial d'Esperanto_ (1s. 6d. post free) verkita de

Leon Marissauxx, 139 pagxoj; estas nur unu vorto por priskribi tiun

cxi verkon: _Bonega._ Tie oni, de la komenco gxis la fino, nur legas

frazojn utilaj por cxiutaga vivado, kaj ne la fantaziajn frazojn,

kiuj kutime trovigxas en cxiaj lernolibroj. Kaj la pecetoj por

traduki estas mallongaj kaj utilaj skizoj pri gxeneralaj aferoj, tiel

kiel Bicikletoj, Logxejoj, Leteroj, k.t.p. Ni esperu ke ni Angloj

baldaux posedos tian utilan komercan lernolibron.

* * *

_"La fundo de l'Mizero,"_ tradukajxo de Pola rakonto farita de la

bonekonata Esperantisto "Kabe." Kosto 8d., 91 pagxoj. Nia Pola

Samideano donis al ni tre lertan tradukon, sed ni korege konsilas

almenaux niajn legantinojn, ke ili ne legu tiun cxi verkon. Priskribo

pri la vivado de lepruloj, rakontita en maniero kiel eble plej

terura, ne tute estas legindajxo por ili, kaj, ni estas preskaux

certaj ke, se iaj el niaj legantoj komencos la tralegon de tiu

cxi verko, ili senhalte legados gxis la fino, kaj pensos kune kun

ni, ke estus estinta pli bone, se la unua pagxo estis estinta la

lasta, kaj ke la restajxo skribigxis neniam. Ne gxin legu, do, cxar

gxi alportos nenian bonon.

* * *

_"Por niaj filoj kiam ili estos dek-ok jaraj"_ de Dro. Paul Rodet

enhavas 32 pagxojn, kaj traktas tre lerte pri malfacila kaj delikata

temo. Ni konsilas ke la junuloj, por kiuj la libro estis skribita,

gxin legu.

* * *

Eble, kiam oni vidos tiujn cxi vortojn, oni jam estos vidinta sur

cxiuj Anglaj stacidomaj librejoj malgrandan rugxan Esperantan

lernolibreton, kies kosto estas unu penco. La unua eldono estas cent

mil ekzempleroj, kaj espereble multe helpos je la rapida disvastigo

de la lingvo inter cxiuj Anglaj-parolantaj popoloj.

* * *

Ni deziras danki la multe da amikoj kiuj sendis prestrancxajxojn.

Tiuj cxi cxiam plioftigxas, kaj nepre pruvas la progreson de nia kara

afero.

* * *

Sukcesa parolado estis farita en la Urbestrejo de Dovero, kaj nova

sed forta grupo tie fondigxis, dank' al la klopodoj de kelkaj

fervoraj tieaj kunbatalantoj. La Hon. Sek. de la Grupo estas _Sro. H.

R. Geddes, Northumberland House, Dover_, kaj ni esperas, ke tiuj

legantoj, kiuj vizitos Doveron dum la somero, povos helpi lian

propagandon. La nova Grupo eldonas belajn posxtkartojn, ilustrantaj

la uzo de la Esperantaj participoj per la verbo Trinki! Kosto 8

pencoj la dekduo, 4s. la cento, de 41, Outer Temple, W.C.

* * *

Nova Grupo ankaux fondigxis en Brightono, laux la anonco en No. 8.

_Frauxlino C. Oxenford_, 16, _Upper Westbourne Villas, Hove, Sussex_,

estas la tiea Hon. Sek., kaj tre plezure ricevos la nomojn de novaj

Membroj, kaj proponoj pri la Grupaj aferoj.

* * *

Amikoj en Ilfordo, Essex, ankaux sukcesis krei novan grupon apud

Londono. La Hon. Sek. estas Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road,

Ilford, E.

* * *

La _Unua Akto_ de _La Ventego_ finigxas en tiu cxi numero. Laux la

anonco en No. 8, la tuta Dramo eldonigxos en aparta libro (kosto 1

fr. 50) tuj kiam suficxe da mendoj estos ricevitaj. Anstataux la

Ventega pagxo, estontaj numeroj enhavos pagxon en la Angla

lingvo titolata _"Our Progress"_ kiu enhavos avizojn pri la novaj

pruvoj de nia progreso.

* * *

La Maltaj Esperantistoj enkondukis tre sukcesan novajxon. Anstataux

ol kunveni en cxambro, ili fotografiigxis, faris tre plezuran

ekskursion en la kamparon, kaj auxskultis Esperantan rakonton, kaj

priparolis Esperante tre plezure. Certe, dum la varma vetero, tiu cxi

plano estas kiel eble plej multe sekvinda.

* * *

Kara Sinjoro Redaktoro, Doni Esperantajn nomojn al Esperantaj

aferoj estas sendube tre bona regulo. Sed oni ne havas ian

rajton sxangxi la titolon de la plej granda verko de la granda

Doktoro. _Krestomatio_ estas ordinara vorto en la Franca kaj Greka

lingvoj por _Ekzemplero klasika de la literaturo de ia lingvo_. Estus

tute facile aldoni al via anonco de tiu cxi fama libro kelkajn

priskribantajn vortojn, sed la titolo devas resti, cxar gxi estas nun

parto de la _historio de la lingvo_. Via fidele, R. J. Lloyd (D.

Litt., M.A.).

(N.B.--Pravege! sed ne estas dubo ia, ke la titolo de la verko multe

malhelpas je gxia disvastigxo tie cxi.--Red.).

The Esperantist, Vol. 1, No. 9 · 第 17 / 36 题