PENSOJ EL LA MEDITADOJ DE MARKO AUXRELIO.

Tradukitaj de Kasimir Eucharis.

Kiom da noblaj kaj famaj homoj estas malaperintaj el historio, kaj

hodiaux estas forgesataj cxe ni.

* * *

Mi faros tion, kio estas mia devo, tio suficxos. Sed pri aliaj aferoj

mi neniam enuigxos pri ili. Cxar ili estas aux sen la vivo, aux sen

la rezono, aux eble ili estas perdintaj sian vojon kaj gxin ne povas

trovi.

* * *

Aleksandro la Granda kaj lia cxevalisto, kiam mortitaj, estis ambaux

en la sama kondicxio, kaj ambaux havis la saman hazardon esti

disjxetitaj en atomoj, aux esti sorbitaj en la animo de la universo.

* * *

La plej granda afero por cxiu homo estas plibonigi sian spiriton, do,

rigardu bone, kiamaniere li tion faras. Sed pri cxiuj aliaj aferoj,

eblaj aux neeblaj, ili estas nur cindroj kaj fumo.

* * *

Kiam vi estas farinta ian bonecon, kaj kiam via najbaro estas

plibonigata pro tio, ne estu tiel malsagxa kiel sercxi pluan lauxdon

aux famon pro tio, kion vi faris.

* * *

Ne agu tiel, kiel se vi havis dek mil jarojn por disjxeti. Memoru, la

angxelo de la morto staras cxiam apud vi. Estu do bona pro io, kaj

agu bone dum ke vi vivas kaj gxi estas ebla tiel fari, cxar kiam

morto venos demandi vian korpon, de tiam vi povos fari nenion.

* * *

Revenu al la principoj de la sagxeco kaj vereco, kaj tiam tiuj cxi,

kiuj nune vin rigardas kiel simio aux kiel sovagxa besto deigos vin

post unu semajno.

* * *

Tio, kio estas agrabla al vi, Ho Naturo! estos agrabla al mi. Nenio

estos tro frua aux tro malfrua por mi, kiu estas sezona al vi, Ho

bela Patrino! Cxio, kion la sezonoj alportos al mi estos bona kaj

bela. El vi venas cxio laux gxia propra sezono, kaj laux propra

sezono gxi revenos al vi. Kaj tie, kie la poeto kantis: "Kara Urbo de

Cekropo," cxu mi ne kantos: "Kara Urbo de Dio."

* * *

Kiam vi estas kolerega kaj cxagrenega, tiam memoru, ke la homa vivado

dauxros dum momento kaj poste, cxiu el ni, tre rapidege, enterigxos

en la tombo.

* * *

Kaj hieraux Antistinio diris al mi en la Senato: "Ho Auxrelio, estas

regxa kaj nobla afero esti mallauxdata kiam vi faras bonajn farojn!"

The Esperantist, Vol. 1, No. 9 · 第 16 / 36 题