(1) Kaj Naomi havis parencon de sia edzo viro grava heroo de l'gento
de Elimelehx, kaj lia nomo estis Boaz. (2) Kaj Ruth la moabino diris
al Naomi: mi iros kampon kaj elsercxados (_perditajn_) spikojn,
cxe kiu mi trovos favoron en liaj okuloj; kaj sxi rediris: iru, mia
filino. (3) Kaj sxi iris kaj venis kaj elsercxadis en la kampo poste
de l'rikoltantoj, kaj (_neintence_) tio cxi okazis en la parto
de l'kampo (_kiu apartenis_) al Boaz de l'gento de Elimelehx.
(4) Kaj jen Boaz venis de Beshlehxhem, kaj diris al la rikoltantoj:
"Dio kun vi!" Kaj ili rediris: "Dio vin benu!" (5) Kaj Boaz diris
al sia servanto, kiu staris (_kiel estro_) cxe l'rikoltantoj:
kies estas tiu cxi junulino? (6) Kaj la servanto staranta, cxe
l'rikoltantoj respondis kaj diris: sxi estas junulino moabino,
kiu revenis de moabaj kampoj kun Naomi, (7) kaj sxi diris: mi
elsercxados (_spikojn_) kaj kolektos (_farante_) garbojn poste
de l'rikoltantoj, kaj sxi venis kaj staradas (_tie cxi_) de
l'mateno gxis nun; sxia jena sidado en la dometo estas de mallonge.
(8) Kaj Boaz diris al Ruth: cxu vi auxdas, mia filino? ne iru
elsercxadi alian kampon kaj ne foriru de tie cxi, kaj tiel kunigxu
kun miaj servantinoj. (9) Viaj okuloj (_rigardu_) sur la kampon,
kiun oni rikoltos, iru ilin sekvante, mi ordonis ja al la junularo,
ke ili vin ne tusxu; kiam vi soifos, iru al la vazoj kaj trinku de
l' (_akvo_) kiun la junularo cxerpas. (10) Kaj sxi falis sur sian
vizagxon kaj inklinigxis gxis la tero, kaj diris al li: kial mi
trovis favoron en viaj okuloj, por min ekkonatigi, dum mi estas ja
alilandulino? (11) Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi: al mi estas
jam raportita cxio, kion vi faradis kun via bopatrino post la morto
de via edzo, kaj vi forlasis vian patron, patrinon kaj patrujon, kaj
iris al nacio, kiun vi ne konis hieraux kaj antauxhieraux. (12) Dio
pagu vian faradon, kaj via rekompenco estu tuta (_kaj plena_) de
l'Cxioestro Dio de Israel, al kiu vi venis, por trovi defendon sub
liaj flugiloj. (13) Kaj sxi diris: mi trovas favoron en viaj okuloj,
mia mastro! cxar vi min konsolis, kaj parolis al la koro de via
servantino, dum mi ne estas inda kiel unu el viaj servantinoj. (14)
Kaj Boaz diris al sxi: en la tempo de mangxado alvenu tien cxi kaj
mangxu de l'mangxajxo, kaj trempu vian panon en vinagron. Kaj sxi
sidigxis flanken de l'rikoltantoj, kaj li alsxovis al sxi rostitajn
spikojn, kaj sxi mangxis kaj satigxis kaj restigis al si. (15) Kaj
sxi levigxis por elsercxadi, kaj Boaz ordonis al siaj servantoj,
dirante: ankaux inter la garboj sxi elsercxadu kaj vi ne hontigu
sxin. (16) Kaj de l'garbetoj vi ankaux defaligu por sxi, kaj lasu, ke
sxi gxin elsercxu, kaj ne riprocxu sxin. (17) Kaj sxi elsercxadis en
la kampo gxis la vespero kaj elbatis tion, kion sxi elsercxis, kaj
gxi estis cxirkaux unu "efa" (_mezurilo_) da hordeo. (18) Kaj
sxi gxin portis kaj venis la urbon, kaj sxia bopatrino vidis tion,
kion sxi elsercxis, kaj sxi (_Ruth_) elprenis (_el la posxo_)
tion, kion sxi restigis de sia sateco kaj donis al sxi. (19) Kaj sxia
bopatrino diris: kie vi sercxadis hodiaux kaj kie vi laboris, via
konanto estu benata; kaj sxi raportis al sia bopatrino, cxe kiu sxi
laboris, kaj diris: la nomo de l'viro, cxe kiu mi hodiaux laboris,
estas Boaz. (20) Kaj Naomi diris al sia bofilino: benita li estu de
Dio, cxar li ne forlasis sian afablon de l'vivantoj kaj (_nek_)
de l'mortintoj. Kaj Naomi diris: la viro estas proksima al ni, li
estas el niaj parencoj. (21) Kaj Ruth la moabino diris: li ankaux
diris al mi: "kun la servantinoj, kiuj estas cxe mi, kuniru, gxis ili
finos la tutan mian rikoltadon". (22) Kaj Naomi diris al sia bofilino
Ruth: bone estas, mia filino, ke vi iru kun liaj servantinoj, por ke
oni vin ne renkontu (_severe_) en alia kampo. (23) Kaj Ruth
kuniris kun la servantinoj de Boaz por elsercxadi (_spikojn_)
gxis la fino de l'hordea kaj tritika rikoltado, kaj sxi sidadis
cxe sia bopatrino.