(1) Kaj Naomi, sxia bopatrino, diris: mia filino! mi deziras ja por
vi ripozon, kiu estas bona por vi. (2) Kaj nun Boaz, nia parenco, kun
kies junulinoj vi kunestis, li jen ventumas la amason da hordeo en
nuna nokto. (3) Vi banigxu kaj sxmirigxu (_per parfumoj_) kaj metu
viajn (_plej karajn_) vestojn sur vin kaj subiru al la amasejo,
ne konatigu vin al la viro, gxis li finos mangxi kaj trinki. (4) Kaj
kiam li kusxos, eksciigxu la lokon, kie li kusxigxos, kaj venu kaj
malkovru lian piedujon kaj kusxigxu, kaj li jam diros al vi, kion
vi faru. (5) Kaj sxi rediris al sxi: cxion, kion vi diros al mi, mi
faros. (6) Kaj sxi subiris al la amasejo kaj faradis cxion, kiel sxia
bopatrino al sxi ordonis. (7) Kaj Boaz mangxis kaj trinkis, kaj lia
koro bonhumorigxis, kaj li venis al la rando de l'garbaro por
kusxigxi, kaj sxi venis mallauxte kaj malkovris lian piedujon kaj
kusxigxis. (8) Kaj kiam farigxis noktomezo, la viro ektimis, kaj
li ekpalpis kaj (_eksciigxis ke_) jen virino kusxas apud lia
piedujo. (9) Kaj li diris: kiu vi estas?! kaj sxi rediris: mi estas
Ruth, via sklavino, etendu viajn flugilojn sur vian sklavinon, cxar
vi ja estas parenco. (10) Kaj li diris: benata vi estu de Dio, mia
filino! vi bonigxis vian lastan afablon pli ol la unua, per tio, ke
vi ne iris al la junuloj cxu malricxa cxu ricxa. (11) Kaj nun ne
timu, mia filino, cxion, kion vi diros, mi por vi faros, cxar la tuta
pordego de mia popolo scios, ke vi estas heroa virino. (12) Kaj
nun! kvankam mi vere estas parenco, tamen ekzistas parenco
pli proksima ol mi. (13) Pasigu la nokton, kaj matene, se li vin
elacxetos, estas bone, li elacxetu, kaj se li ne volos vin elacxeti,
mi vin elacxetos, kiel vivas Dio! kusxu gxis la mateno. (14) Kaj sxi
kusxis apud lia piedujo gxis la mateno, kaj sxi sin levis antaux la
tempo, kiam homo povas ekkoni la duan--cxar li diris: ne estu sciate,
ke virino venis la amasejon. (15) Kaj li diris: donu la tukon, kiu
estas sur vi kaj tenu gxin, kaj sxi gxin tenis kaj li mezuris ses
(_mezurilojn da_) hordeo, kaj metis sur sxin, kaj venis la
urbon. (16) Kaj sxi venis al sia bopatrino, kiu diris; kiu vi estas?
cxu mia filino? kaj sxi raportis al sxi cxion, kion la viro faris
por sxi. (17) Kaj sxi diris: tiujn cxi ses (_mezurilojn da_)
hordeo li donis al mi, cxar li diris al mi: "ne revenu al via
bopatrino malplene". (18) Kaj (Naomi) diris: sidu, filino, gxis vi
scios kiel la afero elfalos, cxar la viro ne trankvilos, antaux ol
li hodiaux finos la aferon.