CXAPITRO I.

(1) En la tagoj, kiam jugxis (= _regis_) la jugxistoj, estis

malsato en la lando, kaj el Beshlehxhem Jehuda foriris homo, por

logxi en kampoj de Moab, li, lia edzino kaj liaj du filoj. (2) La

nomo de l'homo (_estis_) Elimelehx--de lia edzino, Naomi, kaj

la nomoj de liaj du filoj--Mahxhlon kaj Kiljon, Efrashanoj de

Beshlehxhem Jehuda, kaj ili venis kampojn Moabajn kaj estis tie. (3)

Kaj Elimelehx, edzo de Naomi, mortis, kaj restis sxi kaj sxiaj du

filoj. (4) Kaj ili edzigxis kun virinoj moabinoj, la nomo de

l'unu Arpa, kaj de l'dua Ruth, kaj ili logxis tie cxirkaux dek

jarojn. (5) Kaj Mahxhlon kaj Kiljon ambaux ankaux mortis, kaj restis

la virino (_sola_) post sxiaj du filoj kaj sxia edzo. (6) Kaj

sxi kun sxiaj bofilinoj sin levis kaj reiris de la moabaj kampoj,

cxar sxi auxdis en la kampo moaba: "ke Dio ekmemoris sian popolon,

por doni al ili panon". (7) Kaj sxi eliris el la loko, kie sxi estis

tie, kaj sxiaj du bofilinoj kun sxi, kaj ili iris en vojon, por

reveni Jehudujon. (8) Kaj Naomi diris al siaj du bofilinoj:

iru reigxu cxiu al sia patrina domo, Dio faradu al vi favoron,

kiel vi faradis al la mortintoj kaj al mi. (9) Dio donu al vi, ke vi

trovu ripozon cxiu en domo de sia edzo, kaj sxi ilin kisis, kaj ili

levis vocxon kaj ploris. (10) Kaj ili diris al sxi: nur kun Vi ni

reiros al via popolo. (11) Kaj Naomi diris: reiru miaj filinoj, kial

vi irus kun mi? cxu mi havas ankoraux filojn en min ventro, kiuj por

vi estos edzoj? (12) Reigxu, miaj filinoj, iru, cxar mi jam tro

maljunigxis por edzinigxi. Se mi ecx dirus, mi havas esperon, ecx mi

ankaux estus nunan nokton edzinigita kaj ecx naskus filojn,-- (13) Cxu

je ili vi atendos, gxis ili grandigxos? cxu pro ili vi retenos vin,

por ne edzinigxi? ne, miaj filinoj! cxar (_se vi ne obeos_) mi

estos tre maldolcxigita pri vi, cxar sur min dia mano (= _batego_)

jam falis. (14) Kaj ili levis vocxon kaj ankoraux ploris, kaj Arpa

kisis sian bopatrinon (_por adiaux_) sed Ruth kunigxis je sxi.

(15) Kaj Naomi diris: jen via bofratino reiris al sia nacio kaj Dio,

reiru post via bofratino. (16) Kaj Ruth rediris: ne petegu min,

por vin forlasi kaj reiri de vi, cxar kien vi iros, mi (_ankaux_)

iros kaj kien vi pasigos la noktojn mi (_ankaux_) pasigos, via

nacio estas mia nacio kaj via Dio estas mia Dio. (17) Kie vi mortos,

mi mortos, kaj tie oni min enterigos, tiel Dio min punu kaj punegu,

se ecx la morto faros disigon inter ni. (18) Kaj Naomi vidis, ke sxi

penadas, por iri kun sxi, kaj sxi cxesis paroladi al sxi. (19) Kaj

ambaux iradis, gxis ili venis Beshlehxhemon, kaj kiam ili venis

Beshlehxhemon, la tuta urbo ekterurigxis je ili, kaj diris:

"Cxu tio cxi estas Naomi?" (20) Kaj sxi diris al ili: Ne nomu min

"Naomi" (= _agrablulino_), sed nomu min "Mara" (= _maldolcxulino_),

cxar la Cxiopova tre min maldolcxigis. (21) Mi plena (_de bonhavo_)

foriris, sed malplene Dio min revenigis; kial vi min nomas Naomi,

dum Dio min mizerigis kaj la Cxiopova malbonfaris al mi. (22) Kaj

revenis Naomi, kaj sxia bofilino Ruth la Moabino, kiu venis de

Moabaj kampoj--kun sxi, kaj ili venis Beshlehxhemon en la komenco

de rikoltado de hordeo.

La Libro Ruth · 第 2 / 5 题