NURNBERG.

Presejo de W. Tummel.

1893.

Antauxparolo.

Tiu cxi libreto estas malgranda, tamen gxi estas konata al cxiu

naciisto, cxar gxi estas parteto de l'Biblio, kiu gxis hodiaux estas

tradukita en du cent lingvoj; kaj tial mi esperas, ke cxiu homo min

bone komprenos, cxar en okazo de ia dubo li facile povos kompari mian

tradukon kun sia nacia. La kara leganto tamen sciu, ke preskaux ne

estas trovataj du tradukoj, kiuj cxie precize konsentu. Cxe mia

laboro mi tenis, ekster la hebrea originalo, la tradukoj rusan,

germanan, araban kaj persan; kaj praktike mi v[neklarajxo] ke cxiu

de ili havas diversan formon; tial, ne sciante, kiun [neklarajxo] ili

akurate sekvi, mi elektis sekvi la originalon, trovante, ke en nia

lingvo ni povas komprenigi la penson de alinaciisto pli precize, ol

en iu alia lingvo. Mi tradukis konservante kiom eble la vortojn de

l'originalo, kaj tamen mi jugxas, ke la libro per tio ne perdis la

klarecon por la leganto, kaj kie mi trovis tian okazon, mi aldonis

kelkajn vortojn ensxlosante ilin en krampoj.

Kiu iam provis traduki antikvan libron en lingvo niatempa, scias la

malfacilecon de tia laboro, kiu neniel povas resti nekritikebla; se

mi skribus la tradukon libere (t. e. konservante la rakonton, ne la

vortojn), kredeble gxi estus pli klara kaj bonstila, sed tiam gxi

jam ne prezentus cxiujn nuancojn de l'originalo precize, kaj multaj

pensoj per tio perdus.

Kiam mi vidos, ke mia laboro placxis al niaj amikoj kaj ili estos

kontentaj je gxi, tiam mi ankaux eldonos la tradukon de "Esther" el

la Biblio.

Mi esperas, ke niaj diligentaj amikoj min sekvos, kaj pli frue aux

pli malfrue ni havos en nia lingvo la tradukon de l'tuta Biblio, kiu

alportos al nia lingvo honoron, progresadon kaj utilegon.

Grodno, Rusujo, en Novembro 1892.

E. Neumark.

Pri l'ortografio.

Tradukante el lingvo hebrea, mi ne povis skribadi la nomojn personajn

kaj geografiajn tiel, kiel oni kutimis skribadi en lingvoj euxropaj,

cxar nia lingvo, kiu estas kreita por esti internacia, devas

prezenti cxion kiom eble pli precize, ol aliaj lingvoj, kaj tial cxe

l'skribado de nomoj, kiuj havas sonojn ne havantajn literojn en nia

alfabeto, ne povinte skribi ilin precize, mi almenaux faris signojn,

per kiuj la filologo aux la orienta naciisto ilin ekkonu kaj povu

ilin diferencigi de l'sonoj proksimaj al ili. Kaj jen estas la

formoj, en kiuj mi skribis en tia okazo, kaj tiujn cxi samajn formojn

mi proponas al niaj amikoj, estontaj en tia situacio

[Transliteriga tablo]

nia alfabeto pli ol tiuj naux, pri kiuj mi jam parolis, mi pensas,

ke tiel ni povas signi cxiujn orientajn sonojn.

La tradukinto.

La Libro Ruth.

La Libro Ruth · 第 1 / 5 题