II.

La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko,

sxajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de

l' mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke gxi de si mem

ne donos vocxon, malgraux ke la afero estas tiel grava kaj la

laboro de l' vocxdono tiel malgrandega. Sed se l' amikoj de l'

lingvo internacia, anstataux timegi la nombron, laboros por la

afero kaj kolektos tiom vocxojn, kiom ili povos, tian la necesa

nombro da vocxoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo.

Kian mi proponis la vocxdonon, mi profunde kredis, ke pli frue

aux pli malfrue 10,000,000 vocxoj estos kolektitaj. La

rezultatoj, kiuj sin montris gxis hodiaux, ankoraux plifortigas

mian kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi

tro multe esperas,--ke sur la tuta tero ne estos kolektita ecx

unu miliono da vocxoj . . . kion l' afero tian perdos? Kelkaj

konsilas al mi, ke mi forjxetu la vocxdonon aux ke mi malgrandigu

la nombron da postulataj vocxoj gxis unu miliono; "cxar", ili

diras, "danke la fantazian punkton de l' vocxdono, afero per si

mem tiel utila, povas fari fiaskon." Sed kie, sinjoroj, vi

prenis, ke la veno al celo de l' afero dependas de l' rezultatoj

de la vocxdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je

lerno, sendas al mi promesojn senkondicxajn kaj lernas la lingvon

sen ia atendo. Sendepende de l' iro de la vocxdono en tiu cxi

lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos

antauxen. La vocxdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero

povu esti altiritaj per _unu fojo_ tutaj _amasoj_ da homoj, cxar

mi scias, ke preni ian laboron, ecx la plej malgrandan, ne cxiu

konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek

laboro, nek mono,--ne multaj malkonsentos, tiom pli, se trovigxos

memorigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aux

pli malfrue 10,000,000 vocxoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu

bela tago ni sciigxos, ke la lingvo internacia farigxis tutmonda;

sed se ecx la nombro de l' vocxoj nenian venus al dek

milionoj,--la afero pro tio cxi tute ne estos perdita.

Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l' vocxdono estas

_matematike_ ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: "se

ni prenos, ke la enskribado de cxiu promesanto okupos ne pli

multe ol unu minuton, kaj vi, forjxetinte cxian alian laboron,

vin okupos sole je tiu cxi afero, laborante sen ripozo 15 horojn

cxiutage,-- tian la pretigo de la libro de l' vocxoj okupos 30

jarojn, kaj por eldoni gxin vi bezonos la ricxecon de Krezo!" La

kalkulo sxajne estas tute prava kaj povas timigi cxiun,-- tamen

se la skribinto de tiu cxi kalkulo bone pensus pri gxi, li tre

facile ekvidus, ke tie cxi estas sofismo, kaj se nur efektive

estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l' vocxdono

oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj

ricxecoj de Krezo. Cxar kiu diras, ke la tuta libro devas esti

propramane skribita de unu persono? Ke cxe cxiu pli granda afero

estas uzata _divido de laboro,_ la skribinto tute forgesis! Tiaj

"timigaj" libroj estas eldonataj cxiutage en granda nombro, kaj

tio ne sole ne estas neebla, sed neniu ecx en tio vidas ion

grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia cxiutaga

gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laux grandeco kaj

kosto egalas la elirontan libron de l' vocxoj, kaj laux la

malfacileco de l' pretigo multe superas mian libron, de kiu la

pretigo estas laboro pure mehxanika. Tiel cxiujare en la mondo

estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj "neeblaj" libroj, kaj

tamen neniu el la redaktoroj estas mirindajxisto. Sinjoroj la

kalkulantoj forgesis tiun simplan legxon, kiun ili povas vidi sur

cxiu pasxo, ke tio, kio cxe _unu_ homo postulas 30 jarojn, cxe

cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por

unu persono, estas ludilo por grupo da personoj.

Al cxiuj amikoj de l' lingvo internacia mi ripetas ankoraux mian

peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi

povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, cxar "la

auxtoro ecx scias, ke ili ellernos aux jam ellernis la lingvon"!

Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se

iu ecx skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi

ne povas lin nomi internaciisto, gxis li ne sendis al mi sian

promeson. Ne diru, ke de unu aux kelkaj promesoj la grandega

nombro ne plenigxos: cxiu maro estas kreita de apartaj gutoj,

kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el

apartaj unuoj. Memoru, ke se ecx la esperata nombro estas ne

ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson.

Dua Libro de l' Lingvo Internacia · 第 7 / 8 题