La venontajn apartajn pecojn mi donas, ke la lernantoj povu
ripeti praktike la regulojn de l' gramatiko internacia kaj
kompreni bone la signifon kaj la uzon de l' sufiksoj kaj
prefiksoj.
1.
Amiko venis (= unu el la amikoj venis).--La amiko venis (= la
konata amiko, aux la amiko, kiun oni atendis).--Donu al mi
libron.--Donu al mi la libron, kiun vi promesis al mi.--Tiu cxi
gxardeno estas amata loko de birdoj.--La fenestro estas amata
loko de la birdoj (= niaj birdoj).--La vorto "la" estas nomata
"artikulo"; gxi estas uzata tian, kian ni parolas pri objektoj
konataj. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l' ", se gxi ne
estos malbonsone.--Se iu ne komprenas bone la uzon de la
artikulo, li povas _tute gxin ne uzi,_ cxar gxi estas oportuna
sed ne necesa.
2.
Jen estas la patro.--Mi auxdas la vocxon de la patro.--Mi ricevis
donacon de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas sana.--Ni
iros al la patro.--Karolo acxetis por sia kuzino horlogxeton kun
tri montrantoj.--Ni vidas per la okuloj.--Rakontu al ni la
novajxojn, kiujn vi auxdis pri niaj malfelicxaj fratoj.--De kiu
vi gxin auxdis?--Mi pensas pri la sorto de mia fratino, kaj mi
kalkulas jam la minutojn gxis nia revido.--Auxgusto estas bona,
Mario estas pli bona ol Auxgusto, sed Ernestino estas la plej
bona el cxiuj miaj gefratoj.--La malgrandan filinon de mia
najbaro mi amas ne malpli ol mian propran infanon; hodiaux mi
acxetis por sxi tre belan ludilon.
3.
Sesdek minutoj faras unu horon, kaj dudek kvar horoj faras unu
plentagon.--Mi logxas en la tria etagxo.--Hodiaux estas la dek
kvina (tago) de Aprilo.--La dudeka de Februaro estas la kvindek
unua tago de l' jaro.--Tiu cxi rivero havas ducent nauxdek kvar
kilometrojn da longo.--Georgo Vasxingtono estis naskita la dudek
duan Februaron (aux: je l' dudek dua Februaro) de l' jaro mil
sepcent tridek dua.--Sendu al mi prunte dekduon da forketoj.--Tio
cxi okazis antaux cent jaroj.--Mi acxetis du sxrankojn kaj pagis
por ili cent frankojn.--Jen estas cento da pomoj.--En tiu cxi
lando logxas tri milionoj kristanoj (aux: da kristanoj).--Duobla
fadeno estas pli forta ol unuobla.--De tiu tago mia amikeco al li
duobligxis.--Kvaroble kvin estas dudek.--Kvar fojojn mi jam estis
tie.--Duonon de tiu cxi piro mi mangxis, kvaronon mi donis al mia
nevo, kaj la lastan kvaronon mi forjxetis.--Dudek unu estas tri
seponoj de kvardek naux.--Kvinope ili tiris la keston kaj tamen
ne povis gxin altiri al la domo.--Se vi venos al li triope, li
redonos, kion li prenis; cxar unue li timos vian forton, kaj due
li ne povos sin pravigi.--Al cxiu el la laborantoj li donis po
kvin dolarojn.
4.
Mi vin ne komprenas, sinjoro.--Vi estas tre obstina, mia
amiko.--Vi cxiuj estas tro fieraj.--"Vi" ni diras egale al unu
persono aux objekto kaj al multaj; tio cxi estas farita pro
oportuneco, cxar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri
al li: "vi" aux "ci" ("ci" signifas la duan personon de l'
ununombro; sed tiu cxi vorto estas trovata sole en la plena
vortaro; en la lingvo mem gxi preskaux nenian estas uzata).--La
cxapisto ne venos, cxar li estas malsana; se venos lia edzino,
donu al sxi mian cxapelon; se venos lia plej maljuna filo, vi
povas ankaux gxin doni al li; sed se venos lia malgranda infano,
donu al gxi nenion.--Jen estas la hundo, donu al gxi oston, kaj
voku la katinon, gxi ricevos pecon da viando.--Mi amas min, cxar
cxiu amas sin mem.--Vi estimas vin mem, sed aliaj vin ne
estimas; mia frato estimas sin ne multe, sed aliaj lin tre
estimas.--Montru al mi vian kalkulon.--Ili kondukis la kolegojn
en sian logxejon, anstataux iri kun ili en ilian.--Oni diras, ke
vi estas ricxa.
5.
Kial vi ne respondas al mi, kian mi vin demandas?--La patro
skribas leteron, kaj la infanoj preparas siajn lecionojn.--Kion
li babilas?--Li babiladas la tutan tagon.--Nia gasto kantis la
cxiukonatan romancon de N.--Mia onklo ekkantis kaj tuj cxesis,
sed mia frato kantadis la tutan vesperon.--Karolino cxian obeadis
la ordonojn de sia patrino, sed hodiaux sxi ne obeis.--Kian mi
venis al li, li tuj finis sian laboron.--Kian mi venis al li, li
finadis sian laboron.--Vi ne malhelpis min, cxar kian vi venis,
mi estis jam finita mian laboron.--Li batalos, cxar li ne dormos
trankvile, gxis li estos venkinta la malamikon.--Se mi nur estus
sana, mi estus tute kontenta.--Se ili estus dirintaj la veron,
ili ne estus nun punataj; nun ili konfesis cxion, sed gxi estis
jam tro malfrue.--Johano, sercxu mian krajonon.--Ni iru promeni,
sinjoroj!--Li ne esperu pardonon!--Savu min, amikoj!--Mi lernas
pentri kaj ludi gitaron.--Instruante, ni lernas.--La lernanto
devas estimi la instruanton.--Libro instruanta estas tre
utila.--Ne cxiu instruanto estas instruisto.--Dio estas la
kreinto kaj la reganto de l' mondo.--Ferminte la pordon, li
komencis sin senvestigi.--La venonta gasto estas ankoraux en la
vojo.--La elpelito malsatas jam la trian tagon.--Punata antaux la
rompita poto, la kato eble komprenos la kauxzon de l' punado.--La
konstruota domo kostos multon da mono.--Batate de la mastro, li
ploris kaj jxuris, ke li terure vengxos.--En tiu cxi lernejo la
infanoj estas edukataj tre bone, cxar la lernejestro sin okupas
je sia afero kun amo.--Tio cxi montras, ke via nepo estas ne bone
edukita.--Dum en unu cxambro la gastoj dancadis, en la dua
cxambro estis preparata la vespermangxo; kian la tablo estis
preparita, oni invitis la gastojn al la tablo.--Kio estos hodiaux
prezentata en la teatro?--Auxdu, infanoj! se vi estos prezentitaj
al la generalo, salutu lin gxentile.--La frauxlino, kiu estis
edzinigota de mia frato, mortis, ne farigxinte ankoraux ecx lia
fiancxino.--La formojn kunmetitajn (ekzemple: mi faradas, mi
estis farinta . . . kaj ceterajn)--oni devas uzi sole tian, kian
la senco gxin necese postulas.
6.
La adverboj (evortoj), kiuj estas kreitaj el aliaj vortoj,
finigxas je la litero "e"; cxiuj aliaj adverboj ne havas
konstantan finigxon kaj apartenas al la vortoj _simplaj._--Li
estas severa jugxanto, li jugxas severe, sed juste.--Nun estas
varme, sed la nokto kredeble estos tre malvarma.--Li estas tre
ricxa, kaj li donis al la malfelicxulo tro malmulte, cxar li
estas konata avarulo.--Kun tiu papero mi ekiris per grandaj
pasxoj al la komercisto; sed antaux la magazeno mi renkontis
kalesxon, en kiu sidis ricxe vestita sinjoro. Elirinte el la
kalesxo kaj forjxetinte la pecon da cigaro, kiun li estis teninta
inter la fingroj, li ekrigardis min tra siaj bluaj okulvitroj kaj
diris sen ia antauxparolo: "ne, por vi mia magazeno estas fermita
pro la malbonaj sciigajxoj, kiujn mi ricevis pri vi de homoj
kredindaj."--Mi eltrinkis tutan botelon da vino, kvankam gxi ne
tre placxis al mi, cxar la vino estis bona, sed la botelo estis
de brando.--Oni diras, ke vi gajnis la grandan gajnon; se tio cxi
estas vera, mi vin gratulas.--Li diras, ke mi estus pli felicxa,
se mi estus pli diligenta.--La mastro diris, ke mi foriru, cxar
se ne--li min elpelos per la hundoj.--Ho, kiel mi estas
laca!--Fi, kia malkonvena esprimo!--Hura! vivu la regxo!
7.
Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj
vortoj; prenataj estas ordinare la puraj radikoj, sed, se la
bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni la
tutan vorton, t.e. la radikon kune kun la finigxo.--La lingvo
internacia esperas farigxi ian lingvo tutmonda.--La unutaga
regado de tiu cxi estro ne restis sen postsignoj.--Tio estas
frukto de lia unuatempa verkado.--Ni matenmangxas cxian je l'
deka horo antaux tagmezo.--La pordokurtenoj de lia dormocxambro
estas de flavrugxa koloro.--Nenian insultu, ne parolinte kun la
insultoto.--Metu la libron sur la tablon.--La libro jam estas sur
la tablo.--Li eniris la cxambron (aux en la cxambron).--Cxu vi
estas kontenta je mia donaco?--Li ekdormis je eterne.--Sxi estas
la unua baletistino en nia teatro.--Kia mehxanikisto faris tiun
cxi masxinon?--Li estas direktoro en fabriko de tabako.--La
politiko de nia ministro montras, ke li estas bona
diplomatiisto.--La historio de la civilizado estas tre
interesa.--Li korespondas telegrafe kun cxiuj agentoj.
8.
Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula
materialo.--La fera bastono estas brule varmega.--Iu venis;
demandu lin, kiu li estas, kaj se li estas tiu, kiun mi atendas,
sendu lin al mi; neniun alian mi hodiaux volas vidi . . . ne, mi
decidis alie: sendu cxiun, kiu ajn li estos.--Ian mi venis al li
kaj mi trovis lin libera; tio cxi min forte mirigis, cxar kian
ajn mi venas, li cxian sidas super laboro, kaj li nenian estas
libera.--Kiaj vortoj povas esti farataj el la vortoj: "ia",
"ial", "ian", "ie", "iel", "ies", "io", "iom", "iu"?--La kioman
fojon li jam ripetis sian rakonton?--Cxu oni povas diri: helpi
la fraton (anstataux: al la frato), obei la patron (anstataux:
al la patro), ridi lian malsagxecon (anstataux: je lia
malsagxeco), plori la perdon (anstataux: pro la perdo)? Jes;
cxar se la senco ne montras klare, kian prepozicion ni devas uzi,
ni cxian povas uzi la vorton "je", aux la akuzativon sen
prepozicio.
9.
Lia malbenado ne cxesas; sed nenia el liaj malbenoj povas min iom
malhelpi.--La hierauxa duhora pafado ne estis por mi tiel terura,
kiel la du pafoj, kiujn mi auxdis hodiaux.--Li kuris sur la
kampon.--Li kuradis gxis li falis.--La lavistino alportis mian
tolajxon: cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj visxilojn (oni nomas
gxin tolajxo, kvankam ne cxio estas farita el tolo).--Anstataux
vino li enversxis en mian glason ian malagrablan acidajxon, kaj
tiun cxi malklaran fluidajxon li devigis min eltrinki.--Ne cxia
belajxo estas utila.--En la angulo kusxis amaso da malnova
ferajxo.--Sinjoro N. estas senatano.--La vilagxano vendis al la
komercisto centon da ovoj.--La nombro da kristanoj estas pli
granda, ol la nombro da mahometanoj.--Ne cxiu rusujano estas
ruso.--Mi estas via kunlandano, cxar mi ankaux estas
italujano.--Ili venkos, cxar ilia militistaro estas glora pro sia
disciplino.--La hararo defalis de lia kapo, kaj mi vidis grandan
senharajxon, kiun li pro malvera honto cxian tiel zorge kasxis.
10.
Li promenadis, akompanata de siaj lernantoj.--Mi estas la
zorganto de tiu cxi infano, kaj gxi estas mia zorgato.--Via
kuracato estas mia konato.--Sxi ofte songxas
mortintojn.--Plendito, kion vi povas diri por via pravigxo?--Sxi
estas en la kvara monato de naskonteco.--La jugxejo estis jam
plena, kaj oni enkondukis la jugxoton.--La parenco de mia edzo
aux la edzo de mia parenco, estas mia boparenco.--La patro de mia
edzino estas mia bopatro.--Mi estas la bofrato de Heleno, cxar
sxi estas la edzino de mia frato; sxi estas mia
bofratino.--Karolo estas mia nepropra filo (aux duonfilo), cxar
mi estas la dua edzo de lia patrino.--Petro kaj Mario estas jam
suficxe maljunaj, tamen oni ankoraux vokas ilin Pecxjo kaj
Manjo.--Auxgucxjo kaj Auxgunjo estas bonaj infanoj.--Disiru,
sinjoroj, cxar amase stari sur la strato estas malpermesita.--Li
dissxutis la alumetojn sur la tuta planko.--Via parolo estas por
mi tute ne komprenebla.--Li rakontas aferon tute ne
kredeblan.--Vi skribas tre nelegeble.--Vitro estas travidebla.
11.
Mi miras la sagxecon kaj la honestecon de tiu cxi homo.--La
legxeco de lia faro ne estas por mi malcerta, cxar cxio, kion li
faras, estas tute legxa.--Vivu la frateco de l' popoloj.--Virino,
kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj sxia edzo
estas nomata kudristinedzo.--Sxi ne estas doktorino, sed nur
doktoredzino.--Je l' deka horo vespere la kortisto fermas la
pordegon de l' domo.--Mi ne povis ne ekplori, kian mi vidis, kiel
la malricxegulo petegis la mastron de l' belega palaco pri peco
da pano.--La legendoj rakontas pri grandeguloj, kiuj volis batali
kun la dioj.--La vetero estis malbona, kaj mi malvarmumis; la
kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon.--Nia fidela
servanto mortis en la malsanulejo.--Kun la libroj en la mano la
infano iris en la lernejon.--Auxdinte tion cxi, li
ekploris.--Ekbruligu kandelon, cxar estas jam mallume.--La tondro
estis tiel forta, ke la vitroj de niaj fenestroj
ektremis.--Malpacinte kun sia edzino, li eksedzigxis je sxi.--Li
estas eksgeneralo; servinte en la militistaro tridek jarojn, li
eksigxis.--Mia kolego estas tre kredema: li kredas cxion, kion
oni diras al li.--Eduardo estas tre ekkolerema kaj vengxema, kaj
lin ofendi estas dangxere.--Estu laborema, sxparema kaj
singardema!--La religio diras, ke la animo estas nemortema,
kvankam la korpo estas mortema.
12.
La patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem jxetis en gxin la
unuan moneron.--Hieraux falis granda hajlo; cxiu hajlero pezis
pli ol kvindek gramojn.--La plej malgranda fajrero estas suficxa
por eksplodigi la pulvon.--Via regnestro estas regxo de Prusujo
kaj imperiestro de Germanujo.--Se la sxipestro ordonas, la
sxipanoj devas obei.--Starante sur la supro de l' monteto, kiu
estas apud nia domo, li vidis la tutan cxirkauxajxon.--Sidante
sur segxo, kaj tenante la piedojn sur benketo, li dormetis.--Tre
placxas al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi
fumas.--Promenante sur la aleo, ni renkontis la gedoktorojn N.,
kiuj invitis nin al la balo, kiun ili hodiaux donas; ni iros kun
plezuro, cxar la gemastroj espereble zorgos, ke la gastoj bone
pasigu la tempon.--Mi veturos hodiaux al miaj geonkloj.--Li pagis
por la kokido tiom, kiom oni ne pagas ecx por koko.--La
Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo.
13.
Ironte promeni, purigu vian veston.--La printempa suno fluidigis
la negxon kaj la glacion.--Sxi volas fiancxigi mian fraton je
sxia fratino.--Dormigu la infanon.--La mizero kutimigis lin levi
sin el la lito tre frue.--Pro la multaj malplezuroj li tute
grizigxis.--La nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia
pligrandigxas sencxese.--Konigxinte je tiu cxi nobla homo, mi tuj
amikigxis je li.--Mirinda estas la historio de lia familio: la
avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la agxon de dudek
naux jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la
patro elfalis el fenestro de tria etagxo kaj mortigxis; la
patrino estis mortigita de sxia propra servantino.--Cxu la
kandelo estis estingita, aux gxi estingigxis mem?--La knabeto
estas rugxigita de sia patrino, aux eble li rugxigis sin
mem?--Ne, li rugxigxis de plezuro, cxar li estas tre
rugxigxema.--Sidigu la fraton, cxar sidigi sin mem li ne volas;
se li ne povas esti sidigata, submovu segxon sub liajn piedojn,
kaj li kontrauxvole sidigxos.--Falinte de l' supro de l' arbo, li
sidigxis sur la malsupran brancxon.
14.
Donu al mi kudrilon kaj fadenon, cxar mi volas alkudri butonon al
mia surtuto.--Rigardu, kiel la aglo batas kun la
flugiloj!--Kovriloj povas esti por la vizagxo (vizagxkovriloj),
por la litoj (litkovriloj) kaj cetere.--Prenu la fosilon kaj fosu
tombon.--Mia onklino naskis filinon.--La bovo jelaboras la
kampon, kaj la bovino donas lakton.--La patrino de mia patro
estas mia avino.--Mi auxdis tion cxi de kredindaj personoj.--Mi
jam vidis cxiujn vidindajxojn de via urbo.--Li estas senespere
malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindajxo.--Li havas bonan
koron, sed bedauxrinde li ne povas fari, kion li volas.--Varma
fumo estas por mi malutila, tial mi cxian fumas tra
cigaringo.--Por ne piki la fingron cxe l' kudrado, oni portas
fingringon.--Mi perdis la sxlosilon de mia sxranko, kaj mi devis
venigi sxlosiliston.--Valter-Skot' estis glora verkisto.--La
apotekisto estas helpanto de l' kuracisto.--La kuiristo
malbonigis la tagmangxon.--La avo ne volis beni sian nepon, sed
li ankaux lin ne malbenis.--Li ne sole ne helpis min en mia
laboro, sed li ankoraux min malhelpis, kiom li povis.--La
malsupra parto de tiu cxi domo estas alie kolorita ol la
supra.--Ne legu tiel mallauxte.--Malfermu la pordon!
15.
Por via malkonfeso oni duobligos vian punon.--Mi foriras, kaj mi
revenos post kvarono da horo.--Multope ni pli frue finos la
laboron, ol unuope.--Kristo revivigxis.--Iru, sed ne revenu tro
malfrue.--Cezaro transiris la Rubikonon.--Transportu la segxon de
tie cxi sur alian lokon.--Mi havas en mia plumujo du plumingojn
sen plumoj.--Estante en la cigarejo, mi acxetis dek cigarojn;
naux el ili mi metis en mian cigarujon kaj unu mi metis en mian
cigaringon kaj ekfumis.--La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas
nomata pomujo aux pomarbo; sed ne cxia fruktujo estas
arbo.--Hispanujo estas parto de Euxropo.--Mi estis infano, mi
estis knabo, mi estis junulo, mi estis viro,--nun mi estas
maljunulo.--Mi ne volas vane paroli kun tiu cxi malsagxulo.--Se
ni devas uzi ian sufikson, sed la senco ne montras al ni, kian
sufikson ni devas preni,--ni uzas la sufikson "um".--Kiu ne
plenumas sian promeson, estas malnoblulo.--Elirinte el varma
cxambro sur la malvarman korton, sxi malvarmumis kaj malsanigxis.
16.
La malnovaj popoloj estis tre gastamaj.--Li donas lecionojn de
belskribado.--Li havas belajn vangharojn.--Tiu cxi pano estas tre
bongusta.--En mia skribtablo estas kvar tirkestoj.--La dek du
monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto,
Aprilo, Majo, Junio, Julio, Auxgusto, Septembro, Oktobro,
Novembro, Decembro.--Diru al mi, mi petas, kioma horo nun
estas.--Nun estas la tria horo, aux, pli certe, nun estas kvin
minutoj post la tria horo.--Ne, sinjoro, vi eraras: nun estas
kvarono de la kvara (horo).--Je l' kioma horo vi tagmangxas
(tagmezmangxas)?--Ne cxian egale: hodiaux ni tagmangxis je tri
kvaronoj de l' kvara, kaj hieraux ni mangxis akurate je l' tria
horo.--Kian agxon vi havas?--Mi havas kvardek kvin jarojn.--Bonan
tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?--Pardonu, sinjoro, mi vin ne
rekonas.--La venontan dimancxon mi veturos Hamburgon.--Kio vin
interesas mia farado? ne miksu vin en malproprajn aferojn!--Cxu
vi ludas violonon?--Ne, mi ludas kartojn, sed por instrumentoj mi
cxian estis tro maldiligenta.--Mi ne logxas cxe mia frato, mi
logxas aparte; sed mia logxejo estas apud la lia.--Antaux tiu
malgranda ligna dometo staris bela granda arbo.--Mi volas aux
cxion, aux nenion.--Mi bezonas du frankojn; cxu vi ne povas ilin
doni al mi prunte?--La popoldiroj (proverboj) esprimas la sagxon
de l' popolo, kaj la popolrakontoj (legendoj) esprimas gxian
kredon.--La vorton "met" ni uzas tian, kian ni volas esprimi ian
faradon, sed la formo de l' farado estas por ni aux ne klara, aux
sen signifo. "Meti ion ien" signifas: fari, ke io ie estu.
"Meti" povus alie esti tradukata "estigi". "Meti" inter la
verboj (farvortoj) estas tio sama, kio "je" inter la prepozicioj,
aux "um" inter la sufiksoj.--Metu la manon sur la koron.--La
sxteliston oni metis en malliberejon (se ni dirus "oni lin
sidigis", tio cxi estus ne vere, cxar neniu lin tie
_sidigis_).--Metu la cxapelon sur la kapon.--La leteron mi
adresis: al lia mosxto sinjoro N. en N. N.--Via barona mosxto,
helpu min en mia mizero!--Por esti felicxa, oni devas esti antaux
cxio kontenta je sia sorto.--Mi iris en la teatron, por auxdi la
gloran kantiston.
17.
LA OMBRO.
(mirrakonto de Andersen'.)
En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol cxe ni.
La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj
la brula suno faras el ili negrojn. Sed gxi estis nur la simple
varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj
malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaux promenadi en la
stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion cxi li devis baldaux
malkutimi. Li kaj cxiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en
la domo. La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis
fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo
dormas, aux ke neniu estas en la domo. La mallargxa strato, kie
li logxis, estis ankoraux tiel konstruita, ke de l' mateno gxis
la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l' suno. La
instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj sagxa
homo; al li sxajnis, ke li sidas en brula forno. Tio cxi lin tre
suferigis. Li tute maldikigxis, kaj ecx lia ombro farigxis multe
pli malgranda, ol en la patrujo,--gxi ankaux suferis de la suno.
Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili revivigxis.
Estis efektiva plezuro gxin vidi. Apenaux lumo estis enportita
en la cxambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, gxis la
plafono kaj ecx iom sur la plafono mem. Gxi intence faris sin
tiel longa, gxi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La
instruitulo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj
apenaux la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan
vivon. Sur cxiuj balkonoj en la strato--kaj en la varmaj landoj
cxiu fenestro havas balkonon--sin montris homoj, cxar aeron oni
bezonas, se oni ecx kutimis esti bruligata de l' suno. Vivo sin
komencis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj,--cxiuj homoj
eliris sur la straton, tabloj kaj segxoj estis elportataj, lumo
brulis cxie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis,
kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris . . .
tin-tin-tin--cxar ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun
kantado estis enterigataj, la knaboj de l' strato bruis, la
sonoriloj de l' pregxejoj sonoris, per unu vorto--vivo kaj movado
regxis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris
rekte kontraux la logxejo de l' alilanda instruitulo, estis tute
silente, kaj tamen tie kredeble iu logxis, cxar sur la balkono
staris floroj, kiuj belege kreskis,--tiel iu kredeble ilin
superversxadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo
kontrauxe estis ankaux malfermata je l' vespero, sed tie interne
estis mallume, almenaux en la antauxa cxambro,--el interne estis
auxdata muziko, kiu al la alilanda instruitulo sxajnis
neesprimeble bela. Sed eble gxi estis tia nur en lia sxajnevido,
cxar li trovis tie en la varmaj landoj cxion neesprimeble bela,
se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l' alilandulo
diris, ke li ne scias, kiu logxas en la kontrauxa domo, ke oni
tie ne vidas ja ecx unu personon, kaj pri la muziko--li trovas
gxin malbele enuiga. "Gxi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon,
kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni,
cxian tiu sama peco. `Mi malgraux cxio gxin venkos' li diras,
sed li tamen gxin ne venkas, kiel ajn longe li ludas".
Unu fojon en nokto la alilandulo vekigxis; li dormis cxe
malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaux la pordo sin
dismovis de bloveto de l' vento, kaj al li sxajnis, ke de l'
kontrauxa balkono venas mirinda brilo. Cxiuj floroj brilis en
plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris
gracia aminda frauxlino, kiu sxajne ankaux brile radiis. La
okuloj de l' instruitulo tute senvidigxis de tio cxi, kaj ne
estas miro, cxar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio
cxi li ankoraux estis dorminta. Per unu salto li estis sur la
planko, tre mallauxte li starigxis post la kurteno, sed la
frauxlino jam ne estis, la brilo estingigxis. La floroj pli jam
ne brilis, sed ili staris ankoraux en ilia antauxa beleco. La
pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis
mallauxta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolcxajn
songxojn. Tio cxi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie
logxi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj
estis ja neeble, ke la homoj cxian trakurus tra tie.
Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la
cxambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis
videbla sur la muro de la kontrauxa logxejo. Tiel gxi sidis tie
inter la floroj sur la balkono, kaj cxiun fojon, kian la
alilandulo sin movis, la ombro sin ankaux movis, cxar tion cxi
gxi ordinare faras.
"Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estajxo, kiun oni
povas trovi tie kontrauxe!" diris la instruitulo. "Rigardu,
kiel bele gxi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute
fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel sagxa kaj eniri, kaj
cxion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte,
rakonti al mi, kion gxi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus
peni esti utila al mi!" diris li sxerce. "Estu tiel bona kaj
eniru! Nu, vi ne volas iri?" Kaj li balancis la kapon al la
ombro, kaj la ombro rebalancis gxian kapon. "Jes, jes, iru, sed
baldaux revenu!" La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la
kontrauxa balkono sin ankaux levis; la alilandulo sin turnis, kaj
la ombro sin ankaux turnis; se iu bone rigardus, li povus klare
vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la
balkono de l' kontrauxa domo rekte en tiu momento, en kiu la
alilandulo eniris en sian cxambron kaj mallevis post si la longan
kurtenon.
Je l' postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon
kaj legi gazetojn. "Kio tio cxi estas?", diris li, kian li
eliris en la lumon de l' suno, "mi ja ne havas ombron! Tiel gxi
hieraux je l' vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio
cxi estas efektive cxagrene!"
Ne tiel la perdo de l' ombro mem lin cxagrenis, kiel tio, ke en
la malvarmaj landoj estas rakontata unu cxiukonata historio pri
homo sen ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj
rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio cxi estas nur
ripetajxo, kaj tio cxi malplacxis al li. Tial li decidis tute ne
paroli pri tio, kaj tio cxi estis tute prudente.
Je l' vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute
bone metis post si, cxar li sciis, ke la ombro cxian volas, ke
gxia sinjoro estu por gxi barilo,--sed li tamen ne povis gxin
elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia
ombro venis, nenia ombro sin montris. Li diris: "Hm, hm!" sed
nenio helpis.
Gxi estis kompreneble cxagrene, sed en la varmaj landoj dank' al
Dio cxio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun
granda plezuro, ke el la piedoj kreskas cxe li nova ombro, kian
li iras en la lumon; la radiko certe restis. Post tri semajnoj
li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kian li ekreveturis en
la patrujon en la malvarmaj landoj, gxi en la vojo cxian pli kaj
pli kreskis, tiel ke gxi fine farigxis tiel longa kaj granda, ke
jam la duono estus suficxa.
Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri
la verajxo en la mondo, pri la bonajxo kaj belajxo, kaj tiel li
pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj.
Je unu vespero li sidas en sia cxambro, kaj jen subite oni frapas
tre mallauxte sur la pordo.
"Eniru!" diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj
jen antaux li staras neordinare maldika homo, kun tre mira
eksterajxo. Cetere la homo estis tre ricxe vestita, li estis
videble grava persono.
"Kun kiu mi havas la honoron paroli?" demandis la instruitulo.
"Jes, mi tiel ankaux pensis", diris la eleganta homo, "ke vi min
ne rekonos! Mi farigxis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj
oston. Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona
farto! Cxu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne
kredis, ke mi ian ankoraux revenos. Mi havis felicxon de l'
tago, kian mi estis cxe vi la lastan fojon; mi cxiuflanke
farigxis tre bonhava. Se mi volas min elacxeti el mia servado,
mi estas suficxe ricxa por tio cxi!" Kaj li eksonigis tutan
ligajxon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horlogxo,
kaj metis sian manon en la dikan oran cxenon, kiun li portis
cxirkaux la kolo. Sur cxiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj,
kiuj cxiuj estis veraj.
"Ne, mi ne povas ankoraux retrovi miajn sentojn!" diris la
instruitulo. "Kiel tio cxi estas ebla!"
"Io ordinara tio cxi efektive ne estas!" diris la ombro, sed vi
ja mem ankaux ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi
scias, de mia infaneco cxian iris laux viaj piedosignoj. Tuj,
kian vi trovis, ke mi estas suficxe matura, por min mem trabati
tra l' mondo, mi komencis propran vojon. Mi min trovas en la
plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin
ankoraux unu fojon antaux via morto, cxar morti ian vi ja devas.
Ankaux tiujn cxi landojn mi volis vidi ankoraux unu fojon, cxar
oni ja cxian amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian
ombron; cxu mi devas al gxi aux al vi ion pagi? Estu tiel bona
kaj diru al mi!"
"Ha, gxi estas efektive vi!" diris la instruitulo. "Gxi ja estas
multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro
povus reveni estante homo!"
"Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "cxar mi ne
volus resti sxuldanto de iu!"
"Kiel vi povas tiel paroli!" diris la instruitulo, "de ia sxuldo
tie cxi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel cxiu
alia! Mi tre gxojas pro via felicxo! Sidigu vin, malnova amiko,
kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio cxi okazis kaj
kion vi tie vidis en la varmaj landoj cxe la najbaro de
kontrauxe!"
"Jes, tion cxi mi al vi rakontos", diris la ombro, sin sidigante,
"sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu cxi urbo
rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fiancxigxi, mi
povas nutri pli ol unu familion!"
"Ne zorgu!" diris la instruitulo, "mi al neniu diros, kiu vi
propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo--unu
vorto!"
"Unu vorto--unu ombro!" diris la ombro, cxar tiel li ja devis
paroli.
Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia
nigra vesto estis el la plej kara sxtofo, al tio cxi li portis
elegantajn botojn kaj cxapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel
ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante
jam pri la jam konataj sigeliloj, ora cxeno kaj ringoj kun
diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio cxi
plej certe faris lin homo.
"Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj cxe tio cxi li metis siajn
piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan
ombron, kiu kusxis kiel hundo antaux la piedoj de l' instruitulo;
li faris tion cxi pro fiereco, aux eble li volis ligi gxin al si.
La kusxanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi
bone auxskulti; gxi kredeble ankaux volis scii, kiel gxi povus
sin liberigi kaj farigxi propra sinjoro.
"Cxu vi scias, kiu logxis en la domo kontraux ni?" demandis la
ombro. "Gxi estis la plej bela el cxio, gxi estis la poezio! Mi
restis tie tri semajnojn, kaj tio cxi estas tie same, kiel se oni
vivus trimil jarojn kaj legus cxiujn verkojn poeziajn kaj
instruitajn,--tion cxi mi diras, kaj gxi estas vera. Mi cxion
vidis kaj mi cxion scias!"
"La poezio!" ekkriis la instruitulo, "jes, jes, gxi vivas
sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi gxin vidis
unu minuton, sed mi tian estis ankoraux dormanta! Gxi staris sur
la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l' nordo. Rakontu,
rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj
poste . . . "
"Poste mi estis en la antauxcxambro!" dauxrigante rakontis la
ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antauxcxambron. Tie
cxi ne estis lumo, tie cxi estis io kiel duonlumo; sed granda
nombro da cxambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj
malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi cxiujn. Tie jam estis tre
lume, la grandega forto de l' maro de lumo min certe mortigus, se
mi alirus proksime al la frauxlino; sed mi estis prudenta, mi ne
rapidis, kaj tio cxi estis bona!"
"Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo.
"Mi vidis cxion, kaj mi gxin rakontos al vi; sed . . . gxi ne
estas fiereco de mia flanko, tamen . . . kiel homo libera, kaj
cxe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj
ricxeco . . . mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne "mia kara",
sed "sinjoro"!
"Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, "gxi estas ne detruebla
malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros.
Sed rakontu al mi, sinjoro, cxion, kion vi vidis!"
"Cxion!" diris la ombro, "cxar mi cxion vidis kaj cxion scias!"
"Kian vidajxon havis la cxambroj internaj?" demandis la
instruitulo. "Cxu tie estis kiel en la fresxa arbaro? cxu tie
estis kiel en sankta pregxejo? cxu la cxambroj estis kiel stela
cxielo, kian oni staras sur altaj montoj?"
"Cxio tie estis!" diris la ombro. "Mi ja ne tute eniris, mi
restis en la antauxa cxambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis
tre bona, mi cxion vidis, mi cxion scias. Mi estis en la palaco
de l' poezio, en la antauxcxambro".
"Sed kion vi vidis? Cxu tra la grandaj cxambroj iris cxiuj la
dioj de l' malnova tempo? cxu tie batalis la malnovaj faristoj?
cxu tie ludis gxojaj infanoj kaj rakontis iliajn songxojn?"
"Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi cxion
vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi cxesus
esti homo, sed mi farigxis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian
internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poezio.
Kian mi estis ankoraux cxe vi, mi pri tio cxi ne pensis, sed
apenaux la suno sin levis aux mallevis, mi cxian, vi ankoraux
certe memoras, farigxis tiel mire granda; en la lumo de l' luno
mi estis preskaux ankoraux pli klara, ol vi mem. Tian mi ne
komprenis mian naturon, nur en la antauxcxambro de l' poezio mi
gxin ekkonis--mi farigxis homo! Mi eliris el tie, farigxinte
matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante
jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis
botojn, vestojn, la tutan homan eksterajxon, kiu donas al la homo
lian signifon. Mi sercxis lokon por min kasxi, jes, al vi mi
povas gxin konfesi, cxar vi mian sekreton en nenia libro
malkovros,--mi min kasxis sub la vesto de unu vendistino de
sukerpanoj. La virino ecx ne scietis, al kia grava persono sxi
donis kasxejon. Ne pli frue ol je l' vespero mi eliris; mi
kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis
laux la muroj, tio cxi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi
kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj
en la cxambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu
povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu
alia devis vidi. La mondo, por diri veron, estas suficxe
malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne regxus la malsagxa
kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej
nekredeblajn aferojn cxe virinoj, kiel ankaux cxe viroj, cxe
gepatroj kaj cxe la dolcxaj angxelaj infanoj; mi vidis, kion
nenia homo devus scii, kion tamen cxiuj tiel volus scii--la
malbonajxon cxe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom
legantojn gxi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj
personoj mem, kaj teruro ekregxis en cxiuj urboj, en kiujn mi
venis. Oni min timis, kaj oni penis placxi al mi. La profesoroj
faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel
ke mi ilin havas en suficxa nombro; la monfaristoj faris monon
por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela.--Per tio
cxi mi farigxis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi
adiaux! Jen estas mia karto, mi logxas sur la Suna Flanko kaj en
pluva vetero mi cxian estas en la domo!" Tion cxi dirinte, la
ombro foriris.
"Mirinde!" diris la instruitulo.
Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis.
"Kiel vi fartas?" demandis li.
"Ahx!" diris la instruitulo, "mi skribas pri la verajxo, la
belajxo kaj la bonajxo, sed por tiaj aferoj cxiu orelo estas
surda; mi tute malesperas, cxar tio cxi min tre doloras".
"Mi el nenio faras al mi cxagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi
grasigxas, kaj tio cxi devas esti la celo de cxiu prudenta homo.
Vi gxis nun ankoraux ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraux tute
perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros
veturon, cxu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de
l' vojo,--cxu vi volas kunveturi estante mia ombro? Gxi estus
por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l'
vojo."
"Tio cxi estas jam ne auxdita malmodesto!" diris la instruitulo.
"Laux tio, kiel oni gxin prenas!" diris la ombro. "Vojiro
redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas
sur min unu la tutan koston de l' vojo!"
"Jam tro senhonte!" diris la instruitulo.
"Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia gxi
restos!" kaj kun tiuj cxi vortoj la ombro foriris.
La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin
tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la verajxo kaj bonajxo
kaj belajxo, estis preskaux por cxiuj, kiel rozoj por bovo!--Fine
li efektive malsanigxis.
"Vi elrigardas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro
prenis la instruitulon cxe tiu cxi penso.
"Vi devas necese veturi en banejon!" diris la ombro, kiu venis al
li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco.
Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj
en la vojo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, cxar
mia barbo ne volas kreski kiel gxi devus, tio cxi ankaux estas
malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian
proponon, ni ja veturos kiel kolegoj".
Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis
ombro. Ili veturis kune. Sur cxevalo aux sur piedoj ili cxian
estis kune, flanko cxe flanko, unu antaux aux post la dua, laux
la staro de l' suno. La ombro sin tenis cxian sur la flanko
sinjora, kaj la instruitulon tio cxi malmulte cxagrenis; li havis
tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu
tagon diris al la ombro: "Cxar ni jam farigxis kolegoj de vojo
kaj al tio cxi ni de l' infaneco estis cxian kune, ni trinku nun
fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua."
Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis
efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence,
tial mi ankaux parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi,
estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la
naturo. Multaj homoj ne povas tusxeti malglatan paperon; aliaj
per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi
ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi
sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia
antauxa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio cxi ne estas fiereco,
sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi
mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi
almenaux duone plenumos vian deziron".
Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta
sinjoro.
Kia malaltigxo!" pensis la instruitulo, "ke mi devas lin estimi
kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole
ne vole li devis konsenti.
Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter
tiuj cxi unu tre bela regxidino, de kiu la malsano estis tio, ke
sxi tro bone vidis, kaj tio cxi estas tre dangxere.
Sxi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol
cxiuj ceteraj. "Li tien cxi venis, por rapidigi la kreskon de
sia barbo, tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kauxzon
de lia veno,--li ne havas ombron".
Sxi ricevis grandan sciemon, kaj tial sxi sur la promenejo tuj
komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante regxidino,
sxi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial sxi diris: "Via
malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!"
"Via regxida mosxto jam komencis tute sanigxi!" respondis la
ombro. "Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi
sanigxis: mi havas ombron tute neordinaran. Cxu vi ne vidas la
personon, kiu min cxian akompanas? Aliaj homoj havas ombron
ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la
vestojn de siaj servantoj faras el pli bona sxtofo, ol oni portas
mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi
vidas, mi ecx donis al gxi apartan ombron. Tio cxi estas vere io
tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol cxiuj!"
"Kiel!" pensis la regxidino, "cxu mi efektive sanigxis? Tiu cxi
banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia
tempo havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la
banejo, cxar nun tie cxi nur farigxas interese. La alilandulo
tre placxas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, cxar tian li
forveturos."
Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la regxidino
kun la ombro. Sxi estis facila, sed li estis ankoraux pli
facila; tian dancanton sxi ankoraux nenian havis. Sxi rakontis
al li, el kia lando sxi estas, kaj li konis la landon, li tie
estis, sed sxi tian ne estis en la patrujo. Li rigardis supre
kaj malsupre tra l' fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial
li povis respondi al la regxidino kaj rakonti al sxi tiajn
aferojn, ke sxi forte miregis. Li devis esti la plej sagxega
homo sur la tuta tero. Sxi ricevis grandan respekton por lia
vasta sciado. Kian ili post tio cxi ree dancis kune, sxi lin
ekamegis, kion la ombro bone vidis. Cxe la postiranta danco la
konfeso de sxia amo sin trovis jam sur sxia lango, sed sxi estis
ankoraux tiel prudenta, ke sxi ekpensis pri sxia lando kaj regno
kaj pri la multo da homoj, kiujn sxi estis ian regonta. "Sagxa
homo li estas!" diris sxi al si mem. "tio cxi estas bona; kaj li
dancas belege, gxi ankaux estas bona; sed egale grava demando
estas, cxu li estas suficxe instruita. Mi provos lin ekzameni."
Kaj sxi komencis proponi al li demandojn pri la plej malfacilaj
aferoj, je kiuj sxi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris
miran vizagxon.
"Tion cxi vi ne povas respondi!" diris la regxidino.
"Tion cxi mi sciis ankoraux estante en la lernejo!" diris la
ombro; mi pensas, ke tion cxi ecx mia ombro tie cxe l' pordo
povus respondi".
"Via ombro!" ekkriis la regxidino, "tio estus multege mirinda!"
"Mi ne diras certe, ke gxi povos," diris la ombro, "sed tiel mi
pensas, cxar gxi ja tiel longe min akompanis kaj auxdis,--mi tiel
pensas! Sed permesu, Via regxida mosxto, sciigi vin, ke gxi
estas tiel fiera kaj volas, ke oni gxin prenu por homo; ke por
teni gxin en bona humoro--kaj tiel gxi devas esti, por doni
bonajn respondojn--oni devas paroli kun gxi tute kiel kun homo."
"Tia fiereco placxas al mi!" diris la regxidino.
Kaj sxi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun
li pri suno kaj luno, pri l' internajxo kaj eksterajxo de l'
homo, kaj li respondis sagxe kaj bone.
"Kia homo li devas esti, se li havas tian sagxegan ombron!"
pensis la regxidino, "gxi estus efektiva beno por mia popolo kaj
regno, se mi lin elektus por esti mia edzo!--Mi gxin faras!"
La regxidino kaj la ombro baldaux estis pretaj inter si, sed
tamen tion cxi neniu devis sciigxi, gxis ili venos en la landon
de l' regxidino.
"Neniu, ecx ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kauxzo li
tiel diris.
Baldaux ili venis en la landon, en kiu la regxidino regis, kian
sxi estis en la domo.
"Auxskultu, amiko!" diris la ombro al la instruitulo, "nun mi
farigxis tiel felicxa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi
volas ankaux por vi fari ion neordinaran! Vi cxian logxos cxe mi
en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra regxa kalesxo kaj
ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio cxi vi
devas permesi, ke cxiu kaj cxio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi
ian estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kian mi sidos sur la
balkono en la lumo de l' suno kaj montros min al la popolo, vi
devos kusxi cxe miaj piedoj kiel efektiva ombro! Cxar mi
konfesas al vi, mi edzigxos je la regxidino; ankoraux hodiaux je
l' vespero ni festos la edzigxon".
"Ne, gxi estas jam tro multe!" diris la instruitulo, "tion cxi mi
ne volas, tion cxi mi ne faros! Gxi estus trompi la tutan landon
kune kun la regxidino! Mi diros cxion, ke mi estas la homo kaj
vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!"
"Neniu vin kredos!" diris la ombro. "Estu prudenta, aux mi vokos
la gardistojn!"
"Mi iros rekte al la regxidino!" rediris la instruitulo. "Sed
mi iros antauxe!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en
malliberejon!" Kaj tien la instruitulo efektive devis iri, cxar
la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la regxidino volas lin
fari sxia edzo.
"Vi tremas?" demandis la regxidino, kian la ombro eniris; cxu io
okazis al vi? ne malsanigxu hodiaux, kian ni volas je l' vespero
festi nian edzigxon."
"Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!" diris la
ombro, "prezentu al vi--jes, tia malforta kapo de ombro ne povas
longe sin teni--prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton,
gxi diras kaj ripetas, ke gxi estas la homo, kaj mi--prezentu al
vi--mi estas gxia ombro!"
"Terure!" ekkriis la regxidino, "oni gxin ja ensxlosis?"
"Kompreneble! Mi timas, ke gxi jam nenian ricevos ree la
prudenton!"
"La malfelicxa ombro!" rediris la regxidino, "mi gxin tre
bedauxras; estus tre bone por gxi, se oni gxin liberigus de gxia
malfelicxa vivo. Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese
gxin mallauxte tute forigi."
"Kvankam tio cxi estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "cxar
gxi estis fidela servanto!" kaj li faris, kiel li gxemus.
"Vi havas noblan hxarakteron!" diris la regxidino.
Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la
pafilegoj tondris "bum!"--kaj la soldatoj faris paradon. La
regxidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj
ankoraux unu fojon ricevi la gxojan kaj tondran "vivu!" de l'
popolaj amasoj.
La instruita homo nenion auxdis de l' tuta gxoja kriado, cxar al
lia vivo estis farita fino.
18.
POPOLDIROJ.
Cxiu "tial" havas sian "kial."
Popolo diras--Dio diras.
Kia patrino, tia filino.
Kiu vivos, tiu vidos.
Se infano ne krias, patrino ne scias.
Pelu musxon tra l' fenestro, gxi venos tra l' pordo.
En sia urbeto neniu estas profeto.
Kiu iras trankvile, iras facile.
Post la faro venas sagxo.
Kiu ne salutas per cxapo, salutos per kapo.
Ne diru "hop" antaux salto.
Antauxe intencu kaj poste komencu.
Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras.
Kia la festo, tia la vesto.
Restu tajloro cxe via laboro.
--------
19.
Kanto de studentoj.
Gxoju, gxoju ni, kolegoj,
Dum ni junaj estas!
Post plezura estanteco,
Post malgaja maljuneco --
Sole tero restas.
* * *
Vivo estas tre mallonga,
Kuras ne tenate,
Kaj subite morto venos,
Kaj rapide cxiun prenos,
Cxiun senkompate.
* * *
Kie niaj antauxuloj
En la mondo sidas?
Iru al la superuloj,
Sercxu ilin cxe l' subuloj --
Kiu ilin vidas?
* * *
Vivu la akademio
Kaj la profesoroj!
Vivu longe kaj en sano
Cxiu akademiano,
Vivu sen doloroj!
* * *
Vivu, floru nia regno
Kaj regnestro nia!
Kaj amikoj mecenataj,
Protegantoj estimataj
De l' akademio.
* * *
Vivu cxiuj la knabinoj
Belaj kaj hontemaj!
Vivu ankaux la virinoj,
Amikinoj kaj mastrinoj,
Bonaj, laboremaj.
* * *
Mortu, mortu, malgajeco!
Mortu la doloro!
Mortu cxiu intriganto
Kaj malamon konservanto
Longe en la koro!
_Hemza._
20.
El Heine'.
Al brusto, al mia -- ha, gxi min doloras --
Almetu maneton, amata knabino!
Vi auxdas, ke tie meblisto laboras?
Li por mi la cxerkon konstruas sen fino!
* * *
Ha, kiel li frapas en mi en la koro!
La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . .
Rapidu, rapidu kun via laboro,
Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.
_K. D._
ALDONO AL LA
DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA.
En mia unua libro mi petis cxiujn amikojn de l' lingvo internacia
esprimi ilian jugxon pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al
mi cxiujn erarojn, kiujn ili trovis en gxi, kaj cxiujn
plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al
la lingvo la plej bonan formon, cxar la finan formon mi intencis
doni al la "Lingvo Internacia" ne pli frue ol en la fino de l'
jaro 1888, pripensinte kaj provinte antauxe cxiujn jugxojn kaj
proponojn, kiuj estus senditaj al mi gxis tiu tempo. En la "Dua
Libro" mi diris, ke por fari la lingvon libera de cxiuj personaj
eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo prenu en siajn
manojn la sorton de l' lingvo kaj, auxskultinte la konsilojn de
kompetentaj personoj, gxi donu al la lingvo la finan formon, kiu
estus egale ordona por mi, kiel por cxiu alia amiko de l' lingvo
internacia.
Nun mi kun la plej granda gxojo povas sciigi cxiujn amikojn de l'
lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraux en la
fino de l' jaro 1887, t.e. ankoraux antaux la ricevo de mia
libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American
Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi
la demandon, cxu lingvo internacia estas necesa, cxu gxi estas
kreebla, kaj _kiel_ gxi devas esti. La frukto de l' laboroj de
la komitato estis jena decido:
ke lingvo internacia estas kreebla, ke gxi estas necesa, ke
gxi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la
plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas
esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el
vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj
popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto
de l' laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita
mondo.
Sur la fondo de cxio supre dirita, la "Amerika Filozofia Societo"
decidis dissendi al cxiuj instruitaj societoj la proponon fari
internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon
de lingvo tutmonda.
Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraux pri mia laboro, la
"Amerika Filozofia Societo" venis al tiuj samaj decidoj pri
lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la
"Amer. Fil. Societo" ellaboris por la lingvo teorie, estas pli
malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial gxi
estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de
siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas suficxe
proksima al la idealo, kiun gxi ellaboris teorie. Jen kion diras
pri la "Lingvo internacia" sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la
tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la
demandon pri lingvo tutmonda):
"La plej nova propono al la publiko kaj gxis nun la plej
simpla kaj la plej racionala, estas la "Lingvo internacia,"
kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj gxi
estas fondita, estas en la tuto maleraraj; gxia vortaro ne
estas kreita laux la persona volo kaj jugxo de l' auxtoro, sed
prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto
el la latina, kaj gxi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj
en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj sxangxoj pro la
bonsoneco. Pro tio kaj pro gxia gramatiko la lingvo estas
mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la
kalejdoskopaj rompajxoj kaj sxirajxoj de la Volapuk'. La
gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla,
kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de
vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el
radikvortoj povas esti farita tre malgranda . . . "
Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l' "Lingvo internacia"
kaj gxian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laux
lia jugxo devus esti sxangxitaj, sinjoro H. Ph. finas:
"D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre
modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la
publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaux ol li donos
al gxi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj sxangxo
li volas prezenti gxin por la publika uzado. Li petas siajn
legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000
personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke
la fina trarigardo de l' "Lingvo internacia" kondukos al la
bonigo de l' eraroj, kiujn mi montris, _kaj la tuta mondo
povas kuragxe doni la petitan promeson_".
La kvar sxangxoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas _teorie_
tre bonaj, sed mi jam mem antaux kelkaj jaroj pensis pri ili kaj
mi trovis, ke _praktike_ ili estus tre maloportunaj. Pli vastan
mian jugxon pri ili kaj pri cxiuj proponitaj sxangxoj mi
prezentos al la kongreso, se tiu cxi efektivigxos. Al cxiuj
sxangxoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda
provado trovos necesaj,--mi jam antauxe donas mian plenan
konsenton.
Sciigante la amikojn de l' lingvo internacia pri la intencita
internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l'
lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l' kongreso,
kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas
esti legxdonanta por cxiuj amikoj de l' "Lingvo internacia", _se
la kongreso ecx trovus necesa sxangxi la lingvon gxis
nerekonebleco_. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute
foriras de l' sceno.
Sed kunligi jam antauxe la sorton de l' lingvo internacia kun la
estonta kongreso--estus tre malprudenta, kaj tiuj amikoj de l'
lingvo, kiuj malfortigus aux tute cxesigus ilian laboradon,
"atendante la kongreson,"--povus meti nian sanktan aferon en
dangxeron esti perdita je eterne; cxar la kongreso povas ankoraux
ne efektivigxi, kaj se gxi efektivigxos, povas ankoraux okazi, ke
gxi donos neniajn praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori
diligente _laux la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis_, tute
egale cxu la kongreso efektivigxos aux ne, cxar _tiu_ vojo estas
certa kaj kondukos nin al la celo _en cxiu okazo_. Esperante la
kongreson, mi nun faras persone neniajn sxangxojn en la lingvo.
Cxiujn sxangxojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan
jugxon pri ili--mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la
estonta kongreso. La eldonado de la ceteraj kajeroj de la "Dua
Libro" nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la
lasta, kaj la _auxtoro_ nun cxesigas je eterne sian laboradon.
Cxion, kion mi de nun faros aux skribos, mi gxin cxion faros jam
kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia havante nek pli
da kompetenteco, nek pli da moralaj aux materialaj privilegioj,
ol cxiu alia.
Sed por ke la lingvo internacia povu farigxi de nun tute
sendependa de mia persono, kaj ke gxi povu tute bone kaj regule
ricxigxi, vastigxi kaj iri antauxen, cxu mi povos ankoraux labori
por gxi, aux ne,--mi donos tie, unu fojon por cxiam, respondojn
je kelkaj demandoj tusxantaj la lingvon kaj gxian estontecon.
1) La lingvo internacia restas sensxangxa en tiu formo, en kiu
gxi estas proponita de mi; fari en gxi iajn lauxvolajn sxangxojn
mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu cxi privilegio
apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas
esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la
intencita kongreso ne efektivigxos, tiam poste (sed ne antaux
kvin jaroj de nun) la amikoj de l' lingvo internacia faros mem
internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo
sxangxojn kaj bonigojn.
2) La sola sxangxo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas:
anstataux "ian," "cxian," "kian," "nenian," "tian"--devas esti:
"iam," "cxiam," "kiam," "neniam," "tiam" (por malegaligi la
vortojn "ian" etc. kaj "ia,n" etc).
3) Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj
superliteraj (^) kaj ([hoketo]), gxi povas anstatauxigi la
signeton (^) per la litero "h" kaj la signeton ([hoketo]) tute ne
uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas esti presita:
"ch=cx; gh=gx; hh=hx; jh=jx; sh=sx". Se oni bezonas presi ion
kun signetoj internaj (,), oni devas gxin fari garde, ke la
leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstataux la signeto (,)
oni povas ankaux presadi (') aux (-). Ekzemple: sign,et,o =
sign'et'o = sig-net-o.
4) La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua brosxuro, estas ne
plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en gxi ne
trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni _auxtore_ plenan
vortaron kaj krei laux mia persona placxo la tutan lingvon de l'
kapo gxis la piedoj. Cxar unue--la kreado de tute plena vortaro
estas laboro ne ebla por unu homo, cxar la nombro de l' vortoj en
lingvo de l' homoj estas senfina, kaj se kun cxiu vorto oni devus
atendi, gxis mi gxin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita
kaj cxiam estus en dependo de mia persono; due--en tia grava
afero, kiel lingvo tutmonda, la persona jugxo kaj decidoj de unu
homo devas havi rolon eble plej malgrandan, cxar unu homo sur
cxiu pasxo eraras. Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne
kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata pasxo post pasxo,
per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la
lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraux la
disjxetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la
tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu cxiuj
povus labori. Tia komuna fundamento por la "Lingvo internacia"
devas esti mia unua brosxuro ("Lingvo internacia. Antauxparolo
kaj plena lernolibro"), kiu havas en si la tutan gramatikon de la
lingvo kaj suficxe grandan nombron da vortoj. Tio cxi estas la
unua kaj la lasta _persona_ vorto en la afero de l' lingvo
internacia. Cxio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj
de la vivo, tiel kiel ni vidas en cxiu el la vivantaj lingvoj.
Cxiu, kiu ellernis la diritan "fundamenton", povas kuragxe diri,
ke li konas la lingvon internacian tute, ke li konas gxin ne
malpli bone ol la auxtoro aux ol iu alia. Cxar en cxio, kio en
la dirita brosxuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun
ne la auxtoro aux ia alia persono,--la solaj kompetentaj nun
devas esti talento, logiko, kaj la legxoj kreitaj de la _plej
granda parto_ de la verkantoj kaj parolantoj.
_Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj
oni gxin ne povas fari mem laux la reguloj de la internacia
vortfarado, nek anstatauxigi per alia esprimo,--tiam cxiu povas
krei tiun vorton laux lia persona placxo_; tiel ankaux se
naskigxus ia demando stilistika aux ecx gramatika, ne decidita
klare en mia unua brosxuro,--cxiu povas gxin decidi laux sia
jugxo; kaj se vi volas scii, cxu vi bone decidis tiun demandon,
turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la
_plejmulto_ de l' verkantoj. _Cxiu vorto, cxiu formo, kiu ne
estas rekte kontraux la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aux
kontraux la logiko aux la legxoj enkondukitaj de la plejmulto de
l' uzantoj,--estas tute bona,_ tute egale cxu gxi placxos al mi
persone aux ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas
havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de cxiu alia. Kaj poste,
kiam la lingvo suficxe fortigxos kaj gxia literaturo suficxe
vastigxos, tiam ankaux tio, kio estas en mia unua brosxuro, devos
perdi cxian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la
legxoj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu vorto--la lingvo
internacia devas vivi, kreski kaj progresi laux la samaj legxoj,
laux kiaj estis ellaborataj cxiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo,
kiun mi donis al gxi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi
prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata
la efektiva lingvo internacia de l' estonteco.
Se mi senigas min nun je cxiaj personaj privilegioj, kaj fordonas
ilin tute al la publiko, mi gxin faras ne pro malvera modesteco,
sed cxar mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la
interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide
vastigxi kaj cxiam estus en dependo de unu persono kun liaj
eraroj. Nur viva konkursa laboro, cxe kia cxio pli bona iom post
iom elpusxas la malpli bonan,--povas doni efektive bonan kaj
vivipovantan lingvon internacian.
Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo
internacia baldaux disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu
konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo
estas tute senfonda, cxar ni cxiuj laboros sur unu fundamento,
kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli
grandan parton de l' vortoj, kiuj en la parolado estas
renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian
saman signifon, kiun en cxiu lingvo havis tiu lingva materialo,
kiu estis en gxi en la komenco de regula skriba literaturo: estis
preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj
vortoj ankoraux malestis. Tiuj cxi vortoj estis kreataj unu post
unu, laux la kreskanta bezono, kaj malgraux ke ili estis kreataj
dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aux legxdonanto, la
lingvo ne sole ne disdividigxis, sed kontrauxe, gxi cxiam pli
unuformigxis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom
perdigxis antaux la fortigxanta komuna literatura lingvo. Ke mia
unua brosxuro prezentas fundamenton suficxe fortan, kaj ke la
fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj suficxan kaj tiel
grandan, ke se oni volas, oni povas ecx tute libere esprimi siajn
pensojn sen ia kreado de novaj vortoj,--montras la fakto, ke en
la tuta "Dua Libro" vi ne renkontas ecx unu nove kreitan vorton!
(vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en
la fundamenta vortaro, sed tio cxi estas vortoj ne nove kreitaj,
sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon (C. 7.) ne bezonis
presi en la vortaro). Oni devas memori, ke cxiu lingvo servas
por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj
lingvoj; oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam
estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie gxi estas
efektive necesa,--kaj tiam la vortoj nove kreataj estos nur
malofte disjxetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj
povos facile aligxi al la lingvo kaj ricxigi gxin ne perdigante
gxian unuformecon.
Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda
parto de l' vortoj, la lingvo internacia havos jam de l' komenco
unu formon cxe cxiuj uzantaj gxin. Nur tiuj vortoj, kiuj en la
fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua tempo estos
malegale kreataj de malsamaj auxtoroj. Sed cxar unue tiaj vortoj
estos renkontataj nur disjxetite inter la multo da vortoj jam
konstantaj, kaj due la nombro de tiaj malegale sonantaj vortoj
ankoraux pli malgrandigxos danke la komunan fonton, el kiu la
auxtoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj euxropaj
lingvoj),--tial tiuj "novaj" vortoj prezentos nenion alian ol
provincialismojn de la unu lingvo internacia. Tiaj
provincialismoj estis en granda nombro en cxia alia lingvo, kaj
kun la vastigxado de la skribata literaturo ili komencis
perdigxi. Tio sama estos ankaux en la lingvo internacia, sed
cxar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l' homoj, ol
de aliaj kondicxoj,--tiu proceso de unuformigxado iros en gxi
multe pli rapide. La vortoj kreitaj malfelicxe baldaux
perdigxos, kaj la vortoj felicxe kreitaj restos kaj eniros en la
lingvon; la vortoj egale felicxe kreitaj sed malegale
sonantaj--kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam
post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata
pli ofte kaj de pli granda parto de verkantoj, ol cxiuj aliaj
formoj,--kaj baldaux la unua formo elpusxos cxiujn ceterajn
formojn, kiuj post kelka tempo simple mortos de neuzado. Tiel ju
pli energie vastigxos kaj ricxigxos la literaturo de la lingvo
internacia, des pli baldaux ni havos unuforman pli malpli plenan
vortaron.
Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi
verkojn en tiu lingvo etc.--povas nun diri kuragxe, ke ili havas
en la manoj _plenan vortaron,_ cxar povante cxian ankoraux ne
kreitan vorton krei laux ilia placxo, anstataux atendi, gxis _mi_
gxin kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia
_cxion,_ kion ili volas. Tio cxi estus ne ebla en la okazo, se
mi volus mem eldoni plenajn vortarojn: cxar kiom ajn mi laborus,
cxiam danke la senfineco de la homa vortaro restus ankoraux
multego da vortoj ne kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne
scius kion fari, cxar krei ilin mem estus ne permesita.
Sed nun restas unu sxajne tre grava demando: se mi skribas al iu
en la lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn krei mem,
sed mi volas havi la certon, ke la adresito _tute bone, vere kaj
klare_ komprenos la vortojn, kiujn mi kreis,--kion mi tiam devas
fari? La respondo estas tre simpla: fari tion saman, kio estas
farata cxe la uzado de cxia alia lingvo, se ia por ni necesa
vorto en tiu lingvo aux tute ankoraux ne ekzistas, aux ne estas
ankoraux de cxiuj egale uzata aux konata,--t.e. _apud la vorto
nove kreita meti en kuneteniloj ( . . . ) la tradukon de tiu
vorto en ia alia lingvo, en kiu tiu vorto jam ekzistas._ Kiun
lingvon vi uzos por tiu celo, estas por la afero tute egala, se
vi nur pensas, ke tiu lingvo estas komprenebla por via adresito,
aux ke li havas sub la mano aux facile povas havi vortaron de tiu
lingvo. Sed estus dezirate, ke cxiuj amikoj de la lingvo
internacia uzu en tiaj okazoj _unu_ lingvon, kaj por tio mi
proponas la lingvon francan, cxar tiu cxi lingvo en nia tempo en
multaj sferoj ankoraux havas la rolon de lingvo internacia. _Sed
tute ne estas postulata, ke vi aux via adresito sciu la lingvon
francan,_ cxar la vorto devas esti elskribata el la franca
vortaro sen ia sxangxo, en tiu formo, en kiu gxi estas trovata en
la vortaro; estas nur necese, ke la skribanto kaj la ricevanto
havu sub la mano francan vortaron (se ili ne pli volas uzi alian
lingvon).
Multaj kredeble estos malkontentaj, ke mi ne volas eldoni persone
plenan auxtoritatan vortaron, kiun cxiuj devus obei. La amaso
amas, ke oni donu al gxi legxojn, ke oni donu al gxi ne bonan,
sed jam tute pretan,--kaj la vojon, kiun mi proponas, multaj
nomos tro malrapida. Se mi ne eldonas mem vortarojn pli plenajn,
sed lasas ilian kreadon al la publiko, mi gxin faras ne pro
maldiligento: suficxe plena vortaro jam estas preta cxe mi, kaj
mi povus eldoni gxin ecx tuj, kaj se gxi ecx ne estus preta, la
leganto komprenos, ke gxi estas tute ne malfacila por mi krei
cxiutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi pasxo post pasxo
vortarojn cxiam pli plenajn. Por mi _persone_ estus kompreneble
multe pli oportuna teni la sorton de l' lingvo internacia en miaj
manoj. Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke kreinte la
fundamenton de l' lingvo, mi nun deprenas de mi tutan
auxtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la
interesoj de l' afero. La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne
eraris. Sed se la estonteco ecx montros, ke mi eraris kaj ke
plena vortaro devas esti kreata de _unu_ persono, la leganto ne
forgesu ke mi ja povas gxin fari ankaux poste! Sed mi faros gxin
nur tiam, se la tempo montros, ke gxi estas efektive _necesa._
Nun mi laborados, mi skribados verkojn, mi kreados vortojn,--sed
cxion kiel privata amiko de l' lingvo internacia, kaj cxiu alia
povas gxin fari kun la egala kompetenteco.
5) Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn
(nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian brosxuron en cxiuj
aliaj lingvoj, cxu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn,
librojn, gazetojn etc.--mi jam nun ne bezonas respondi; cxar,
konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj
estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo kiel
mi mem,--cxiu povas nun mem eldoni cxiajn necesajn verkojn, ne
atendante gxis _mi_ gxin faros. Mi faros, kion mi povos, kaj
cxiu alia amiko de l' lingvo faru ankaux, kion li povas; mi mem
ne povas eldoni ecx la centan parton de tio, kio estas bezonata.
6) Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la
"promesintoj", por ke la amikoj de l' lingvo internacia sciu unu
pri alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi
kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos,
ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l' promesoj kaj
prenas la aferon suficxe serioze. Sed nun estas bedauxrinde
ankoraux multaj, kiuj, vive laborante por la afero kaj tute bone
korespondante en la lingvo internacia, ne sendis ankoraux ilian
"promeson"!
7) Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la
afero de l' lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni
povas la plej certe progresigi la aferon. Mia respondo nun devas
esti: cxiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, cxar la
sorto de l' afero estas nun egale en la manoj de ni cxiuj. Celon
ni cxiuj havas unu kaj klaran: ke la nombro de l' amikoj de l'
lingvo internacia, la nombro de l' personoj uzantaj tiun lingvon
kaj laborantaj por gxi--konstante kresku, kaj ke la lingvo mem
cxiam pli ricxigxu. Por tio ni ne bezonas kondukanton: cxia
persono, cxia rondeto, cxia societo laboru laux sia bontrovo, en
sia sfero kaj laux siaj fortoj,--kaj malgraux la disjxeteco de l'
laboro (se gxi nur estos cxie suficxe energia) post la plej
mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita, ke la
lingvo internacia fortigxis kaj estas uzata de la tuta mondo.
Tie cxi mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj
vortoj mian _personan_ penson pri tio, kiel ni devas faradi:
_a_) Antaux cxio (kaj tio cxi estas la plej grava) ni devas
labori diligente kaj ne malvarmigxante por la afero kaj tute ne
zorgante tion, kion diras aux faras aliaj. Estas multaj, kiuj
komprenante bone la utilecon de l' afero, alfalis al gxi en la
komenco tre varmege, certe kredante, ke post kelkaj monatoj la
tuta mondo jam estos plena de la lingvo internacia; sed kiam post
kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankoraux trankvila, ke
la plej granda parto de l' mondo ecx ankoraux ne scias pri la
afero, ke la gazetoj ne alportas cxiutage sensaciajn novajxojn
pri la irado de l' afero,--ili tute malvarmigxis por la afero. De
la efemera laboro de _tiaj_ amikoj la afero ne sole nenion
gajnas, sed kontrauxe, gxi nur perdas. Sed _efektivaj_ amikoj de
l' afero ne rigardas, cxu la afero jam faris multon da bruo kaj
cxu gxi estas jam suficxe "en modo"; profunde kredante, ke la
afero estas utila kaj havas estontecon, ili laboras senbrue, sed
diligente kaj konstante, cxiu en sia urbo, en sia lando kaj laux
siaj fortoj,--kaj danke la laboron de _tiuj cxi_ amikoj mi
esperas, ke l' afero baldaux kaj sen bruo vastigxos en la tuta
mondo.
_b_) Oni devas energie kolekti "promesojn", ne timante la altecon
de la nombro. Mi ripete turnas la okulojn de l' amikoj sur tiun
cxi punkton, sxajne fantazian, sed efektive tre gravan. Cxiu el
la promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj tial multaj
ne volas kolekti, dirante, ke promesojn oni devas sendi en granda
nombro aux tute ilin ne sendi. Mi ripetas, ke tia parolado estas
tute malprava. Ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al
grandaj nombroj. Cxiu promeso aparte havas signifon la plej
malgrandegan, sed unu post unu ilia nombro grandigxos, kaj tiam
ili prezentos grandegan forton kaj decidos per unu fojo la gravan
demandon de lingvo internacia. Se miaj vortoj estas ne suficxe
kredigaj, kaj vi restas skeptikaj, ne forgesu almenaux, ke
_malutilon_ la promesoj en cxia okazo ne portas, se ili ecx
neniam venos al la esperata nombro, sed _utilon_ ili cxe felicxaj
rezultatoj povas alporti grandegan.
_c_) Grandegan utilon alportos al la afero tiuj, kiuj ricxigos
la _literaturon_ de l' lingvo internacia. Nenio povas tiel bone
imponi al la amaso, kiel _faktoj_ kaj konstantaj _signoj de
vivo._ Oni devas sencxese eldonadi cxiam novajn verkojn pri la
lingvo internacia, kaj la plej grava--_en_ tiu lingvo. La kampo
tie cxi estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe. Antaux
cxio la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en
cxiuj lingvoj de la mondo. Eldoninte la gramatikon kaj la
vortaron en la lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu
popolo la eblon aligxi al la homara afero, sed unutempe (danke la
vortareton) vi per unu fojo donas al la tuta mondo la eblon
korespondi libere kun cxiu ano de tiu popolo. La eldonado de la
malgranda vortareto en cxia aparta lingvo postulas malmulte da
laboro kaj tre malmultege da mono. Oni devas eldoni vortarojn
returnitajn; cxar estas jam eldonitaj vortaroj rektaj, la
pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj
malmulte kosta. Laux la mezuro de la progresado kaj ricxigxado
de l' lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn, kaj estus
bone, ke en ili la novaj vortoj, kreitaj de l' auxtoroj mem,
estus donitaj kune kun ilia franca traduko. Oni devas eldoni pli
vastajn lernolibrojn, laux bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj
kaj pecoj por traduki,--cxar la lernolibroj, kiujn mi eldonis
mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj faritaj nur por homoj
pli-malpli instruitaj. Fine, por ke la lingvo eble pli rapide
fortigxu kaj ricxigxu, oni devas eldoni kiel eble pli multe da
verkoj en la lingvo internacia, originalaj aux tradukitaj; kaj
tiuj personoj aux rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci
eldonadi gazetojn kaj jxurnalojn en la lingvo internacia.
El cxiuj specoj de verkoj, pri kiuj mi parolis, mi _mem_ povas
eldoni nur tre malgrandan parton, cxar mi havas tro malmulte da
tempo kaj tro malgrandajn kapitalojn. Cxiu el la amikoj de l'
lingvo aparte povas ankaux eldoni nur malmulte. Sed se cxiu el
ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l'
lingvo internacia rapide vastigxos.
Por ke cxiuj povu scii pri cxiu nova eldonita verko, mi petas
cxiun, kiu eldonos ion pri la lingvo internacia aux en tiu cxi
lingvo, sendi al mi unu ekzemplaron de sia verko; cxar komencante
de Auxgusto 1888 mi eldonados cxiumonate nomarojn de cxiuj verkoj
pri la lingvo internacia, kiuj eliris de la komenco gxis tiu
tempo. Apud cxiu verko estos dirita, kiu gxin eldonis, kiom gxi
kostas kaj kie oni gxin povas ricevi. Alsendinte la koston de
posxta transsendo, cxiu povas en cxiu tempo ricevi de mi la plej
novan nomaron de l' verkoj. _La eldonantojn de l' verkoj mi
petas ankaux, ke en la fino de cxia verko aux verketo, kiun ili
eldonos, ili presu cxiam la plej novan el la diritaj nomaroj._ Mi
esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos plenumi mian
peton, kiu estas egale grava por la eldonantoj kiel por la afero
mem.
_cx_) Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas
diligenta uzado gxin en korespondado kun amikoj kaj konatoj aux
ecx kun nekonatoj. Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri la
utileco kaj la oportuneco de l' lingvo, la plej granda parto de
l' amaso restos surda por viaj vortoj, cxar gxi timos, ke vi
postulas de gxi ian oferon. Sed se cxiuj amikoj de l' lingvo
internacia anstataux paroladi _farados,_ tiam vi baldaux vidos,
ke la tuta indiferenta amaso aligxis jam al la afero, sen bruo
kaj ecx mem tion ne vidinte. Ricevinte de vi leteron internacian
kaj kompreninte gxin, kvankam li la lingvon ne lernis, via
adresito vidos _praktike_ la oportunecon de l' lingvo, kaj li
komencos mem gxin uzadi; se li restos indiferenta, tiam ricevinte
kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios suficxe bone la
lingvon, tute gxin ne lerninte.
_d_) Estas kompreneble ankoraux multaj vojoj kaj vojetoj por
progresigi l' aferon de l' lingvo internacia, sed mi devas ilin
lasi al la bontrovo kaj placxo de cxiu aparta persono. Estus
bone, se en cxiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por
kune labori por la afero de l' lingvo (en kelkaj urboj tiaj
rondetoj jam estas kreitaj). Per pripensado kaj laborado
kunligita oni cxiam povas pli multe fari, ol laborante aparte.
Sed unu aferon oni ne devas forgesi: oni devas esti atendemaj
kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kuragxigu per
sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kuragxon kaj malvarmigxi,
se ni tiun ekzemplon ne vidas,--ni devas per nia propra laboro
doni ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua tempo neniu al ni
aligxos, aux se oni ecx ridos je ni, ni devas kredi, ke pli aux
malpli frue la ridantoj venos al ni. Ni iru kuragxe antauxen,
cxar nia afero estas honesta kaj utila!
--------
Tiu cxi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo
de auxtoro. De tiu cxi tago la estonteco de l' lingvo internacia
ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de cxia alia
amiko de la sankta ideo. Ni devas nun cxiuj egale labori, cxiu
laux siaj fortoj. Cxiu el vi povas nun fari por nia afero tiom
same kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe pli multe ol mi,
cxar mi estas sen kapitaloj, kaj el mia tempo, okupita de laboro
por cxiutaga pano, mi povas oferi al la amata afero nur tre
malgrandan parton. Mi faris por la afero cxion, kion mi povis,
kaj se cxiu efektiva amiko de l' lingvo internacia alportos al
gxi ecx la centan parton de l' moralaj kaj materialaj oferoj,
kiujn mi al gxi alportis tra dekdu jaroj gxis hodiaux, tiam la
afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga
tempo. Ni laboru kaj esperu!