I.

Antaux cxio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn

mi gxis hodiaux auxdis aux legis, en gazetoj aux en leteroj al

mi, kvankam mi devas antauxsciigi la leganton, ke tiu cxi punkto

estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraux parolos pri

gxi pli vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la jugxo de l'

publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la

afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel

skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili.

_a_) Unuj parolis pri l' auxtoro, anstataux paroli pri l' afero.

Ili aux sxutis komplimentojn al la auxtoro, rigardigis, kiom da

malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, lauxdante la

_auxtoron,_ ili preskaux tute forgesis paroli pri l' utileco kaj

la signifo de l' _afero_ kaj decidigi la publikon labori por gxi;

aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksajxon kaj la

instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en cxia

grava verko, timis, ke la pseuxdonima auxtoro eble estas ne

suficxe instruita aux ne suficxe merita, kaj ili timis esprimi

decidan jugxon, pli multe penante malkovri, kiu estas la

pseuxdonima auxtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la

_aferon_ de la _auxtoro,_ mi publike diras mem, ke mi ne estas

multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne

konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn

por la afero, sed mi volas, ke oni jugxu ne l' auxtoron, sed la

verkon. Se la verko estas bona, prenu gxin; se gxi estas

malbona--jxetu gxin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia

lingvo kaj laux kiaj metodoj mi laboris,--mi ankoraux parolos,

sed en unu de la _venontaj_ kajeroj; cxar laux mi tiu cxi demando

estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole

la _rezultatoj._

_b_) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis

instruitajn artikulojn, tute ne pensinte kaj ne demandinte sin,

cxu ili parolas logike kaj afertusxante. Anstataux provi

praktike (kion fari estas tre facile), cxu la lingvo, proponita

de mi, tauxgas por internacia komprenigxo, cxu gxi efektive al

cxiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj,--ili

parolis pri la fiziologio kaj historio de l' lingvoj vivaj;

anstataux provi per ilia propra orelo, cxu mia lingvo estas

bonsona aux ne,--ili teorie parolis pri legxoj de bonsoneco;

anstataux analizi, cxu mi bone kreis la vortaron kaj cxu oni ne

povus fari gxin ankoraux pli komprenebla kaj pli praktika, ili

diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aux

el vortoj, prenitaj mikse el cxiuj lingvoj de l' mondo. (La

lingvo multe per tio cxi _perdus,_ farigxinte tute ne

komprenebla; sed kion gxi _gajnus,_ esceptinte la sennecesan

instruitan eksteron? tion cxi ili tute forgesis sin demandi.)

_c_) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, ecx ne leginte bone

mian malgrandan brosxuron kaj ecx ne peninte kompreni la aferon.

Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l'

vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple "_ensong,

oprinc, in, o, nmivid, is_" (anstataux: "_en songx,o princ,in,o,n

mi vid,is_"), ili rigardigis iliajn legantojn, "kiel malbonsona

kaj nekomprenebla la lingvo estas"! La projekton de l' tutmonda

vocxdono, kiu kun la efektiva kaj senkondicxa signifo de l'

lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por

tio, ke la lingvo pli rapide el _internacia_ farigxu

_tutmonda,_--ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l'

afero kaj komprenigis la legantojn, ke "cxar dek milionoj adeptoj

(!) nenian estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas

estontecon"! Kelkajn fojojn mi ecx legis longajn artikulojn pri

mia afero, kie estis videble, ke la auxtoroj ecx ne vidis mian

verkon.

_cx_) Aliaj, anstataux paroli pri la utileco aux la senutileco

de mia lingvo, donis sole sensencajn sxercojn, kiuj de iliaj

legantoj estis eble prenataj por kritiko, cxar multaj legantoj

propran jugxon ne havas, kaj la plej malsagxaj sxercoj je ia

afero estas por ili suficxa vidigo, ke la afero estas "ridinda"

kaj tauxgas por nenio.

Mi ne deziras lauxdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la

erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas

pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la

celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu,

sed ne ridi sen senco aux insulti sen kauxzo. Mi scias tre bone,

ke la verko de _unu homo_ ne povas esti senerara, se tiu homo ecx

estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne

donis ankoraux al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: "jen

la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia gxi estu kaj

tia gxi restu!" Cxio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de

l' mondo. Mi ne volas esti _kreinto_ de l' lingvo, mi volas nur

esti _iniciatoro._ Tio cxi estu ankaux respondo al tiuj amikoj

de l' lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam

vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn

vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile

estus por mi kontentigi tiujn cxi amikojn; sed ili ne forgesu, ke

tio cxi estus dangxera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke

estus nepardoneble faradi laux la propra decido de unu homo. Mi

ne povas diri, ke la lingvo estas preta, gxis gxi estos trairinta

la jugxon de l' publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu

cxi jaro estas tre grava por l' afero. Tiel ankaux mi ne povas

fari iajn sxangxojn en la lingvo tuj post la ricevo de la

konsiloj, se tiuj cxi konsiloj ecx estus la plej seneraraj kaj

venus de la plej kompetentaj personoj. En la dauxro de la tuta

jaro 1888 la lingvo restos _tute sen sxangxo;_ sed kian la jaro

estos finita, tian cxiuj necesaj sxangxoj, antauxe analizitaj kaj

provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon,

kaj tian komencos gxia plena funkciado. Jugxante laux la

konsiloj, kiuj estas senditaj al mi gxis hodiaux, mi pensas, ke

la lingvo kredeble estos sxangxita tre malmulte, cxar la plej

granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kauxzita de

ne suficxa pripensado kaj provado de l' afero; sed diri, ke la

lingvo tute ne estos sxangxita, mi tamen ne povas. Cetere, cxiuj

proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia jugxo pri ili, estos

prezentataj al la jugxo de l' publiko aux de ia el la jam konataj

instruitaj akademioj, se inter tiuj cxi estos trovita unu, kiu

volos preni tiun cxi laboron. Se ia kompetenta akademio min

sciigos, ke gxi volas preni tiun cxi laboron, mi tuj sendos al

gxi la tutan materialon, kiu estas cxe mi, mi fordonos al gxi la

tutan aferon, mi foriros kun la plej granda gxojo je eterne de l'

sceno, kaj el auxtoro kaj iniciatoro mi farigxos simpla amiko de

l' lingvo internacia, kiel cxiu alia amiko. Se tamen nenia el la

instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tian mi dauxrigos

la publikigadon de l' proponoj, sendataj al mi, kaj laux mia

propra pensado kaj laux la pensoj de l' publiko, sendataj al mi

pri tiuj proponoj, mi mem antaux la fino de l' jaro decidos la

finan formon de l' lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas

preta.

Dua Libro de l' Lingvo Internacia · 第 6 / 8 题